Inita TAMOSHIUNIENE

KORO SUR MANPLATO

versajhoj

* * *

Ploras chiu hom' dum sia vivauroro,
Sendepende de la vivmedi',
Sed dum tuta vivo resti sterilfloro
Estas la plej granda tragedi'.

* * *

Mi dankas la sorton

Min la sorto neniam dorlotis,
Tamen dankas sincere mi ghin,
Kvankam ghi senkompate despotis,
Min batante kun arda obstin'.

Jam kelkfoje tushetis min morto,
Shiris koron malghoj' kaj dolor' -
Malgrau chio, mi dankas al sorto
Pro la fort', naskighinta en kor'.

Dankas mi pro momentoj kruelaj,
Char dum min sufokigis angor' -
Abundighis amikoj fidelaj -
La plej granda en vivo trezor'.

Kaj pri amo - fidela kaj forta,
Prilumonta la vivon ghis fin'...
Mi ech dubi komencas, ke sorto
En estont' ne dorlotos min.

* * *

Foriras ni el infanagho,
Foriras ni por tuta temp'.
Gratvundojn niajn kaj gluajhojn
Kuracas tuje Vivprintemp'.
Rapidas ni el niaj kortoj,
El niaj domoj kuras for...
Neripeteblan sian sorton
Deziras trovi juna kor.
Ni po iome ighas saghaj;
Alvenas temp' de solidec',
Kaj senrevena infanagho
Jam shajnas roza senlimec'.
Ni jarojn plu ne rapidigas -
Mem jaroj rapidigas nin
Kaj senkompate memorigas,
Ke ja por chio venas fin'.
Jen pasis Mart'. Forfloris Majo.
Jen restis en nebul' Juni'.
Kaj jam sen shercoj, ech malgaje
Pri maturigho pensas ni.
Etap' de vivo sekvas ghuste
Chu lau, chu kontrau mia vol':
Se komencighis jam Augusto, -
Tuj venos tempo de rikolt'.
Ghi kvazau jugho, nin alvokos
Por la Raport'... Sed dume ni
Sen tim' nin jhetas diversflanken
De l' ideala Vivlini'.

* * *

Memoro

Dum mia juneco rapida
Min turnis ciklone ghis sven'
En mian memoron avidan
Jhetadis mi chion sen ghen'.
Per tiu portajh' en juneco
Plenplenis kaj menso kaj kor',
Sed ghian lacigan pezecon
Ne sentis ankorau memor'.
Sed nune, en agho matura,
Ekmaniks por chio jam lok',
Kaj tiam Elekto Natura
Ekregis, veninte sen vok':
Multnombrajn eventojn kaj nomojn
Pritaksis lau vera valor',
Nur plej memorindajn homojn
Restigis en mia memor'.
Kaj kiu bonvolis min iam
Perfidi dum kruda moment' -
Chi tiujn ghi simple por chiam
Forstrekis per indiferent'.
Al ili mi venghis konvene -
Per plena chiama forges',
Sed homoj amindaj bonvenu
En mian memoron sen ches'!

* * *

Ni scipovu vivi sen sintrompoj,
Kiel diktas agh' de maturec':
Tro dolchega amo de kolomboj
Nauzas nin pro sia banalec'.

Estu am' por ni ne pompa vorto,
Ne eterna fest' au solenajh',
Sed komuna voj', komuna sorto,
Ech la chiutaga heroajh'.

Nek floreto pro ventet' floranta,
Nek eksplodo estu nia am',
Sed la korojn niajn varmiganta
Dum la tuta viv' konstanta flam'.

* * *

Silento

Mi ofte ridetas... kaj multe silentas
Ne tial, ke estas entute kashema:
Prefere silenti dum krudaj momentoj
Ol kredi al chiu anim' scivolema.

En koro estadas ghoj', dubo, chagreno,
Kaj ili chi tie restadas kashataj:
Mi timas, ke iu anstatau kompreno
Donacos al mi nenecesan kompaton

Au, eble, nenion pensante, primokos...
Ne, koron malkashi ne chiam mi povas!
Nur vin mi dum tiuj momentoj alvokas,
Silento, amiko vi mia malnova.

* * *

Rozo

En ghardeneto bonodoris Rozo:
Fieris, ke per si ornamas ghin,
Sed ne imagis ghi la vivan prozon,
Ne sciis, ke por chio venas fin'.
Al ordinaraj floroj kaj herbeto
Rigardis ghi kun granda malrespekt',
Kaj ne turmentis Rozon la suspekt',
Ke homoj florojn vendas kaj achetas.
Ech kiam trafis ghi en belan vazon,
La nova stat' ne ektimigis ghin:
La Rozo vidis ravon kaj ekstazon,
Kaj ghi fieris, admirante sin.
Nur poste, kiam velkis petaletoj
Kaj en medol' ekregis malesper',
Komencis ghi envii al herbeto,
Restinta en gharden' - sur kara Ter'.

* * *

Pluvo

En la strat' freneze pluvas,
Sonas vento-simfoni',
Certe nun neniu pruvus,
Ke samtempe ploras mi.

Fluas lau vizagh' larmegoj
Pro angor', pro kordolor',
Sed malvarmaj pluvgutegoj
Shirmprotektas min dum plor'.

De l' sensenca vortkompato
Kaj trudema scivolem'...
Kontrau chiu sorto-bato
Mi preferas lukti mem!

Ho, amik' kompatoplena,
Mordpremetu langon vi!
Kredu dum chi horo splena,
Ke ne ploras tute mi.

Au shajnigu vin kredinta,
Ke nuntempe en obskur'
Lau vizagho palighinta
La pluvgutoj fluas nur...

* * *

Ghojo

Shajna ghojo ekfrapis pordon,
Ech ne ghoj' - nur ghia promes'.
Mia koro - strechita kordo -
Kontrauvole ekvibris "jes".

Kvankam chiam por ghoj' momenta
Pagas mi per longa chagren',
Ne timigas min pent' turmenta...
Dankon, ghoj', pro via alven'!

Estu shtormo, neghvento, tondro
Sur turnighoj de mia voj' -
Ghojos mi. Kaj la tuta mondo
Kantu kune... Eniru, ghoj'!

* * *

Lumo

Hom', perdinta vojon en montaro,
En arbar', en maro au dezerto,
Serchas iun lumon - lampon, fajron
Au almenau simplan vaglumeton.

Homo serchas homojn. Homo scias,
Ke nur homoj bruligadas lumojn,
Ke nek unu best' scipovas tion...
Kaj li tuj direktas sin al lumo.

...Eble tio estos tro aplombe,
Eble renkontigho estos riska.
Tutegale! Homo serchas homojn:
Sen homar' ne povas li ekzisti.

* * *

Betulo

Mi pri betulo verki ech ne provas:
Tro multe oni verkis pri l' arbet'.
Mi timas, ke ne diros ion novan,
Ke chiuj vortoj estos nur ripet'.

De ghi mi konscience deturnighas:
Abundas temoj - tuta Univers':
...Sed jen betulo super mi klinighas
Kaj petas mem akcepti ghin al vers'.

* * *

Letero

Ghi venis.
Ghi venis ne plu atendita -
Letero de homo
Duonforgesita.

Paper' ordinara
La manojn bruligas,
Per chiu lini'
La koron tremigas.

Sen dolchaj vortachoj,
Sen pompaj konfesoj
Kaj dube necesaj
Banalaj promesoj -

Estanta samtempe
Prozajho kaj verso
Letero-eksplodo,
Letero-renverso,

Letero, kauzanta
En kor' fulmotondron -
Jen kushas sur tablo,
Atendas respondon.

* * *

Du rozoj

Oni reklamis la rozon paperan:
"Ghi chiuflanke superas la veran.
Dornojn ne havas kaj velkas neniam,
Same belega aspektas ghi chiam.
Se foj-de-foje vi ghin senpolvigos,
Ghia beleco vin longe ghojigos..."
Tamen mi tiun reklamon neglektas:
Rozon naturan prefere elektas -
Freshan, aroman, kun dornoj pikantaj,
Kun petaletoj pro vent' tremetantaj.
Velkos rapide beleco fabela:
Rozo cedante al morto kruela,
Velkos, sed restos ghis fino fiera -
Falos sur rozon nek unu polvero.

* * *

Donu, donu al mi chevaleton!
Mi forrajdos al sudaj montoj,
Kie steloj fabele ridetas,
Kvazau lumoj de foraj mondoj,
Kie shtonoj sub suno flamas
Kaj en koro naskigas versojn,
Kie kreskas floro de Amo -
La legenda flor' - edelvejso.
...Naskighlando, mi vin ne memoras,
Tamen, kiam vojaghon finos,
Mi alportos legendan floron
Al amataj litovaj pinoj.

* * *

Mi konsilojn auskultas neniam,
Chion mi primeditas memstare;
Iutempe eraras, sed chiam
Mem korektas faritajn erarojn;
Iutempe brulvundas flugilojn,
Sur la vojo de viv' batalante,
Tamen, se mi auskultus konsilojn,
Mi kulpigus la konsilantojn.
Mem eraras mi. Kaj mian kulpon
Ne deziras dejheti sur iun.
Ne konsilu do! Mi ne auskultos
Por ke poste kulpigi neniun.

* * *

Vortoj

Pikas la koron akregaj ponardoj -
Vortoj ofendaj. Koleraj kaj ardaj.

Kiel mi koron sangantan defendu?
Chu per la vortoj ne malpli ofendaj?

Ne, mi preferas dum kruda momento
Min shajnigadi entute sensenta:

Oni ekaudu nek unu vorteton,
Ech ne ekvidu amaran rideton.

Estu nek unu larmet' au lamento!
Restu por mi nur fiera silento -

Mia korshildo multfoje provita.
Shirmu ghi min kvazau muro granita.

...Vortoj ofendaj kruelas sensence:
Per malestimo silent' pacienca

Ilin rebatos. Kaj fine la vortoj
Cedos al ghi, farighinte senfortaj.

* * *

Kosmo

Diru, ke mi estas regresema, -
Eble tio estas kruda ver',
Mi neniam tushis "kosman" temon,
Chiam mi verkadis nur pri Ter'.

Kosmo ja laumoda estas nune -
Tiu malvarmega spac' sen fin',
Do poetoj junaj kaj maljunaj
Ofte nun deklinacias ghin.

Auskultante ilin, mi silentas...
Mi, amanta ido de la ter',
Amas terajn vintrojn kaj printempojn,
Kaj vesperojn varmajn che river';

Amas tondrojn kaj pluvegojn majajn,
Nubojn super ondiganta mar',
Amas mi infanajn vochojn gajajn
Kaj proksiman bruon de arbar'.

Floras Tero. Brilas freshaj rosoj.
Teraj vojoj foren logas min...
Mallumega Kosmo, fremda Kosmo,
Vi pardonu - mi ne amas vin!

Homoj revas vin ekvidi iam,
Diras: "Tero estas nur sabler'..."
Bonan vojon!
Restos mi chi tie
Plori che versajhoj pri la Ter'...

* * *

Al veteranoj

La familion venas novaj anoj,
Kaj che la sojlo de Esperantuj'
Grizharaj Esperanto-veteranoj
Gastame chiun salutadas tuj.

Renkontas nin ne vivaj monumentoj,
Senzorge dormetantaj en la glor',
Renkontas ne herooj de legendoj,
Sed simplaj homoj kun sincera kor'.

Harditaj per diversdirektaj ventoj,
Per chiuspecaj batoj de l' destin',
Ne cedis ili al filistraj sentoj
Kaj nun obstine kuraghigas nin.

De ili lernas ni senlace kredi
La venkon de la verda Ideal',
De ili lernas ni neniam cedi
En nia batalplena vivreal'.

...Grizighas haroj, sed ne tremas manoj,
En koroj sonas batalvoka kant'.
Ho, longe vivu karaj veteranoj -
Simbol' de chiam viva Esperant'!

* * *

Ni kantas lulkantojn...

Ni estis fraulinoj - aktivaj, agemaj,
En klub' - energiaj, che fajro - kantemaj,
Dum chiu kunven', renkontigho, tendaro
Ni chiam rapidis al la amikaro.

Forfloris junec'. Pasis jaro post jaro,
Ni restis en listoj de l' kluba anaro,
Sed ni malaperis el viv' Esperanta...
Do, kio okazis? Ni kantas lulkantojn,

Ni kachon kuiras kaj lavas vindetojn,
Anstatau ripoz' - veturigas charetojn;
Ni ghojas tutkore pri l' pashoj unuaj,
Kaj zorgoj senfinaj ne shajnas enuaj.

Ripetas ni chion kun niaj geknaboj:
Ekkonas abocon, kunmetas silabojn,
Ravigas pri chiu legata fabelo
Kaj shvitas pri la multiplika tabelo.

Memoras ni ka forlasitan Movadon
Kaj ofte sopiras pasintan agadon.
Sed sola esper' nin hodiau inspiras -
Ke ni el Movado portempe foriris.

Ni iam revenos kun niaj infanoj -
Denaskaj fervoraj gesamideanoj,
Revenos ne chiuj - ne gravas la kvanto! -
Nur arde fidelaj al stel' Esperanta.
Kaj dume?
Kaj dume ni kantas lulkantojn...

* * *

Litotuko

Simpla litotuko sekighanta
Pendas sur la shnuro en kortet',
Arde ghi batalas kontrau vent',
Chirkau shnur' flugante kaj flirtante.
Kaj neniu povus ech ekpensi,
Ke dum tiu tempo logas ghin
Blua ocean' - sen lim', sen fin',
- Ocean' ondaro ghis chielo!
Jam delonge songhas mi pri vi,
Jam delonge revas flirti mi
En vastajh' kun miaj fratoj - veloj.
...Tamen ne agnoskas veloj ghin,
Deturnighas tuj, ech ne salutas,
Fieruloj ne deziras tute
Parencighi kun dorlotulin'.
Estis vanaj revoj, vana lukt'!
Venos nokt' - steloza, rava, charma.
Malbenonte la komfortan varmon
En la lito kushos litotuk'.

* * *

Virinoj

Pasis agrablajhoj de juneco
Kaj neniam ili plu revenos.
Prozo de la viv' - chiutageco -
Kvazau fortaj chenoj nin katenas.

Supersharghas nin senchesaj devoj
Kaj por io plu minutoj restas.
Plenvalora viv' - naivaj revoj! -
Shajne tute ne realaj estas.

Tamen malgrau ghemoj kaj malbenoj
Pro neenviinda nia rolo,
Ni, virinoj, amas niajn chenojn,
Surmetitajn iam propravole,

Char ni mem elektis iun fojon
Plej naturan por virin' mision -
Kun nenio kompareblan ghojon
Esti koro de la familio.

* * *

Sur tero naskighas infanoj...

Dum suno brilegas
Kaj dum fulmotondro,
Chu estas milito
Chu paco en mondo,
En luksaj palacoj,
En etaj kabanoj -
Senchese sur tero
Naskighas infanoj.

Chu floras la tero,
Chu brulas la tero,
Chu teron minacas
La morta danghero,
Chu estas abundo,
Chu mankas ech pano -
Naskighas infanoj,
Naskighas infanoj.

Ni gardu la teron
De indiferento,
De homa stulteco
Au troa prudento,
Ni gardu la teron,
Ho, karaj teranoj...
Por ghojo sur tero
Naskighu infanoj!

* * *

Voko

Naskighis mi en kvardekkvina jaro.
En fino de aprilo. Dum milit'.
En akushejo kune kun bebaro
Kriegis mi, kushante en la lit'.

Ne sciis ni, ke nia tero brulis,
Ke estis forgesita humanec'.
Nin nokte fora kanonado lulis
En la komenco de la infanec'.

Sur ter' ankorau eksplodadis bomboj
Kaj sonis ghemoj, ploro, kri' sen fin';
Sur tero abundegis freshaj tomboj,
Sed tio tute ne koncernis nin.

Kaj ne konante la militan flamon,
Sed lau denaska rajto per la kri'
Ni postulegis - malgrau chio! - amon,
Chiaman pacon postulegis ni.

Auskultu! Sur la tuta tersurfaco
Ankorau sonas batalplena vok'.
Infanaj vochoj petas: "Gardu pacon",
Char maltrankvila estas la epok'.

* * *

Patrinoj de filoj

Senzorge dormetas en siaj luliloj
Au gaje kuregas en kort' niaj filoj.

Konstruas el sablo grandegan palacon
Au ludas militon... konante nur pacon.

Mi timas. Atentu patrinoj de filoj:
Tro plachas al knaboj ludad' kun armiloj.

Sed dume en multaj anguloj de Tero
Pro veraj militoj tremegas aero.

Chu vin, ho patrinoj, ne maltrankviligas
La sorto, por kiu ni filojn kreskigas?

Abundis militoj dum longaj jarmiloj.
Lamentis che l' tomboj patrinoj de filoj, -

De filoj, kreskitaj kun am' kaj espero.
Plenfortaj kaj junaj. Kushantaj en tero.

...Patrinoj de filoj - soldatoj estontaj!
Patrinoj de eblaj militbatalontoj!

El tuta homaro sur tero grandega
Vi certe militon plej forte timegas.

Ghis teron chirkauas milita minaco,
Obstine
Senchese
Batalu por paco!

Kaj certe vi venkos, se nur unuighos...

Mi havas du filojn. Mi ankau alighos.

* * *

Ne chion mi diris ankorau
(Por vortoj mankegas ja temp'!)
Al vi, mia ghoj' kaj doloro
Kaj mia eterna printemp',
Al vi, ho felich' malfacila,
Samtempe kaj kruco kaj rich'...
Sed se mi ekhavos flugilojn,
Do nur dank' al tiu felich'.