7-a chapitro
LIBERECO

La vorto "karmo" signifas ankau kauzon. Chiu laboro au agado, kiu faras sekvojn, nomighas karmo.

Do regulo de karmo signifas ankau regulon de kauzoj kaj sekvoj, Chiu kauzo devas krei sekvojn; nenio povas kontraustari tiun regulon. Lau nia filozofio, ghi regas en la tuta mondo.

Chio, kion ni vidas au faras, estas - unuflanke - sekvo de iama agado kaj duaflanke - kauzo, kiu kreas sekvojn.

Ni devas klarigi, kion ni komprenas sub vorto "regulo". Regulo estas tendenco al ripeto de iu okazserio. Se ni vidas, ke iu okazo sekvas al alia au okazas samtempe kun alia, do tiu sekvo au rilato devas ripetighi.

La antikvaj filozogoj de lernejo NIAJA nomas chi tiun regulon VIAPTI. Ili rilatas regulon kun asocioj. Chiu okazvico en nia menso asocias kun ajhoj tiamaniere, ke ni chiam, chion vidante, tuj komparas la okazon kun aliaj faktoj en nia menso.

Chiu penso, lau nia psihhologio, estas ondo, kiu efikas aliajn ondojn. Tio estas ideo pri la psihhologia asocio, kaj kauza regulo estas nur unu el aspektoj de tiu ideo. Chiujn asociojn kune sanskrite oni nomas VIAPTI.

En la ekstera mondo ideo de regulo estas sama, kiel en interna mondo - iun rektan fenomenon postsekvas alia, kaj chi tiu serio povas ripetighi. Vere - estas eraro diri, ke en la mondo ekzistas gravito au objektive ekzistas iu regulo de naturo. Regulo estas metodo per kiu nia menso konceptas iun serion de fenomenoj; tio ekzistas nur en menso. Fenomenoj, postsekvante unu la alian, kreas en menso konvinkon pri reguleco de ghia ripeto, donas eblecon koncepti metodon de la tuta serio, kaj de tio ekestas tio, kion ni nomas regulo.

Sekva demando: kio estas "la universala regulo". Nia universo estas tiu parto de ekzistado, kiun sanskritaj psihhologoj nomas "DEZA - KALA - NIMITA" au europaj psihhologoj nomas Spaco, Tempo kaj Kauzoj.

Chi tiu mondo estas nur parto de senfina ekzistado, havanta certan formon, ghi konsistas el tempo, spaco kaj kauzoj. El tio sekvas ke regulo eblas nur en tiu chi mondo, ekster ghi reguloj ne povas ekzisti.

Per "mondo" ni komprenas nur tiun parton de ekzistado, kiu estas limigita en nia menso; mondon de sentoj, kiun ni povas senti, vidi, audi, pensi au imagi.

Ghi estas subordigita de regulo, char kauzo ne ekzistas ekster limoj de nia mensa mondo. Chio, kio ekzistas ekster limoj de nia menso au sentoj, ne rilatas al regulo de kauzoj, same kiel ekster limoj de sentoj ne ekzistas mensaj asocioj kaj ne ekzistas kauzoj, se ne ekzistas asocioj de ideoj.

Nur tiam, kiam ekzistado ekhavas nomon au formon, ghi subordighas al regulo de kauzoj, kaj fundamento de chiuj reguloj estas kauzoj.

Pro tio ne povas ekzisti tute libera volo. Jam vortoj "libera volo" estas kontraudiraj, char volo estas tio, kion ni scias kaj chio, kion ni scias, trovighas en nia mondo kaj chio en nia mondo ekzistas lau reguloj de spaco, tempo kaj kauzoj.

Chio, kion ni scias, estas subordigita de kauzoj, kaj tio, kio estas subordigita, ne povas esti libera. Ghi impresas de naturaj fortoj, kaj ghi mem farighas kauzo. Sed chio, kio estas transformighinta en forto de volo, kio ghis nun ne estis volo, sed, ekzistante en formo de spaco, tempo kaj kauzoj, farighis homa volo, denove farighas libera. De libereco ghi venas, formighas en tiu chi mallibereco kaj liberighante revenas en liberecon.

Ekzistas demando - de kie chi tiu mondo venas, kie ghi trovighas kaj kien ghi movighas. Respondo estas - de libereco ghi venas, en mallibereco ghi trovighas kaj en liberecon denove revenas. Do, parolante pri homo kiel pri senfina estajho, kiu elmontras sin en la mondo, ni diras, ke nur tre malgranda parto de ghi estas homo; korpo kaj menso, kiun ni vidas, estas nur parto de chio, nur aparta punkto de la senfina estajho.

Chi tiu mondo estas nur peceto de la senfina estajho, kaj chiuj niaj reguloj, nia mallibereco, ghojo kaj malghojo, felicho kaj malfelicho ekzistas nur en chi tiu eta mondo; tuta nia progreso kaj regreso ekzistas en ghia eta gregejo.

Do nun vi vidas, kiel infanece estas atendi daurighon de chi tiu mondo, kiu estas nur rezulto de niaj pensoj. Ne ebla estas deziro la tutan senfinan ekzistadon adapti al la limigita kaj relativa ekzistado, kiun ni scias. Se iu homo diras, ke li denove kaj denove volas iun ajhon, kiun li jam havas au simple volas "komfortan religion", do li estas tiom malprogresighinta, ke ech ne kapablas imagi ion pli superan ol tio, kio li nun estas; li identigas sin kun sia eta chirkaua mondo. Li estas forgesinta sian senfinecon, kaj chiuj liaj pensoj estas limigitaj per etaj ghojoj kaj malghojoj. Li pensas, ke chi tiuj limoj estas senfineco; li ne lasas ankau siajn stultajn ideojn. Li altirighas al TRISHNA (soifo de vivo), kiun buddistoj nomas TANBA kaj TRISA.

Povas ekzisti milionoj da specoj de felicho, estajhoj, reguloj, progreso, kauzoj, kiuj ekzistas ekster nia eta mondeto, kaj ankau tio finfine enhavas nur parton de nia senfina naturo.

Por ekhavi liberecon, ni devas foriri ekster limoj de tiu chi mondo. Libereco ne estas akirebla chi tie. Veran ekvilibron, kiun kristanoj nomas trankvilo super chio, oni ne kapablas akiri en tiu chi mondo, nek en chielo, nek en chiu loko, kiun povas imagi menso, kiun povas senti sentorganoj. Neniu el chi tiuj lokoj povas doni al ni liberecon, char chiuj ili trovighas en nia mondo kaj estas ligitaj per spaco, tempo kaj kauzoj.

Ni devas eliri ekster chio - la vera religio komencighas tie, kie finighas chi tiu eta mondo. La etaj ghojoj kaj malghojoj tie finighas kaj komencighas nerealeco. Ghis ni ne forlasas soifon al vivo, ligighon, altenon al chi tiu nia relativa, mallongdaura ekzistado, ni ne povos havi ech esperon ekhavi la senfinan liberecon ekster ghi.

Pripensante per menso, ni trovos ke estas nur unu vojo, per kiu eblas atingi tian liberecon. Tio estas - rezigni chi tiun etan vivon, etan mondon, rezigni chielon, rezigni korpon, rezigni menson, rezigni chion, kio estas limigita au relativa.

Se ni rezignas la etan menson au sentojn, ni tuj farighas liberaj. La sola formo, kiel forlasi malliberecon, estas - eliri ekster limoj de reguloj, ekster kauzoj.

Tamen la plej malfacile estas rezigni la mondon: nur maloftaj homoj atingas tion. Ekzistas du vojoj al tio: unu nomighas "NETI, NETI" (nek tio, nek chi tio), dua nomighas "ITI" (chi tie). La unua estas negativa, sed la dua - pozitiva vojo.

La negativa vojo estas tre malfacila. Lau ghi iri kapablas nur homoj, havantaj eksterordinaran menson kaj egan forton de volo, kiuj kapablas simple starighi kaj diri: "Mi tion ne volas". Kaj korpo kaj menso servas al ilia volo, ili atingas sukcesojn. Sed tiaj homoj estas tre maloftaj.

Preskau chiuj homoj elektas vojon tra la mondo, uzante chiujn ligilojn por neniigo de tiuj ligiloj. Tio ankau estas unu el formoj de rezignado; nur ghi estas malrapida kaj laugrada, dum kiu homo ekkonas ajhojn, ghuas ilin kaj ekhavas sperton, esploras naturon de ajhoj, ghis menso forjhetas ilin chiujn kaj farighas neligita. La unua vojo al neligigho estas - vivi pensante kaj la dua - vivi laborante kaj spertante.

La unua estas vojo de jhnani joga - rezigno de chiu laboro; la dua estas vojo de karma jogo - labori senchese. Chiuj en la mondo devas labori. Nur tiuj, kiuj estas tute kontentaj pri ilia "mi", kies deziroj ne superas "mi", por kiuj "mi" estas chio en chio, nur tiuj ne laboras.

La aliaj devas labori. Rivero, falante en ravinon, bolegas; post tiam ghi denove trankvilighas. Vivo de chiu homo similas al tia rivera fluo. Ghi ekbolegas, ligighas en mondo de tempo, spaco kaj kauzoj, iom turnighas, ekvokante: "mia patro", "mia frato", "mia nomo", "mia gloro" ktp, kaj finfine forlasas chion, rehavante ghian komencan trankvilon. La tuta mondo faras tion.

Ni chiuj laboras, por eliri el sopiro de mondo. Ni laboras, ech se ni ne scias kaj ne konscias tion. Homa sperto pri 1' mondo servas por tio, ke li povu forlasi chi tiun bolegon.

Kio estas karma jogo? Sciado de sekreto de naturo. Ni vidas, ke la tuta mondo laboras. Kial? Por savo, por libereco. Ekde atomo ghis supera estajho - por chiuj laboro havas saman celon: libereco de menso, spirito, korpo. Chiuj estajhoj chiam volas ekhavi liberecon. Chiuj fughas de ligigho. Suno, mondo, Tero, planedoj - chiuj provas forjheti ligilojn. La centrifugaj kaj centripetaj fortoj vere estas tipaj al nia naturo.

Ni ne devas esti jhetataj tra mondo, post longa tempo kaj turnigho ekkonante naturon de ajhoj. Per karma jogo ni devas lerni esencon de ajhoj, metodon de laboro, organizan forton de laboro.

Ega kvanto da energio povas esti malshparata, se oni ne scias, kiamaniere uzi ghin. Karma jogo estas SCIENCO PRI LABORO. Per ghi vi lernas, kiel plej bone uzi chiujn laborojn en la mondo. Laboro estas neevitebla; sed ni devas labori por la supera celo.

Karma jogo devigas nin agnoski, ke tiu chi mondo estas kvinminuta mondo, io tio, kion ni devas trairi, shtupo, kaj libereco trovighas ne chi tie, sed ekster la mondo.

Por trovi la vojon ekster mondaj ligiloj, ni devas trairi mondon malrapide kaj rekte. Estas, kompreneble, kelkaj eksterordinaraj homoj, kiuj kapablas rezigni mondon same, kiel serpento forjhetas felon. Sed tuta alia homaro devas trairi laboran mondon; karma jogo montras tiun proceson, sekreton kaj metodon, per kiu plej bone fari tion.

Ghi instruas: "Laboru senchese, sed ne altirighu al laboro". Ne identigu vin al io. Estu via menso libera. Chiuj felichoj kaj malfelichoj, kiujn vi vidas, estas nur necesaj reguloj de la mondo; mizereco kaj richajho estas nur por momento, ili ne elmontras nian veran karakteron. Nia karaktero trovighas tuj malantau felicho kaj malfelicho, malantau chiu objekto de sento, malantau imago, kaj tamen ni devas senchese labori.

"Mizero kaj malfelicho venas tra ligigho, ne tra laboro". Identigante nin kun nia laboro, ni sentas nin malrespektindaj, sed, se ni ne identigos nin kun ghi, ni malrespekton ne sentas.

Ekzemple, iu alia havas belan pentrajhon. Ghi forbrulas. Homo, vidante malfelichon de la alia, malghojas; sed, se forbrulas lia propra pentrajho, li sentas sin malfelichega! Pro kio? Ambau pentrajhoj estis belaj, eble ech kopioj de sama originalo, sed en unua okazo li sentas malpli da doloro ol en la dua, char en unua okazo li ne identigas sin kun pentrajho, sed en la dua - identigas.

Tiuj chi "mi" kaj "mia" estigas malghojon, per sento de havajho venas profitamo, kaj profitamo alportas malfelichon. Chiu profitama penso au agado ligas nin, faras nin malliberaj.

Chiu ondeto de Gita, kiu diras "mi" kaj "mia", tuj ligas nin, sklavigas nin per cheno, kaj, ju pli multe ni diras "mi", "mia", des pli multe pligrandighas sklaveco kaj malfelico.

Pro tio karma jogo instruas nin ghui belecon de chiuj pentrajhoj de mondo, sed ne identigi nin kun iu el ili. Neniam diru "mia". Se ni diras, ke iu ajho estas nia, tuj venos malfelicho. Neniam diru: "mia infano", "mia domo", "mia korpo''. Chiuj malfacilajhoj estas chi tie. Korpo apartenas nek al vi, nek al mi, nek al iu alia. Chi tiu korpo venas kaj foriras lau reguloj de naturo, sed ni estas liberaj, rigardante tion kiel spektantoj. Chi tiu korpo ne estas pli libera ol iu pentrajho au muro. Pro kio ni devas tiel altirighi al iu korpo? Pentristo post fino de laboro foriras de sia pentrajho. Ne diru: "mi devas ekhavi tion" - tiu chi penso alportas malfelichon.

Neniigu emon al profitamo, diras karma jogo, se vi havas forton - bridu ghin, ne lasu, ke ghi gvidu vian menson. Tiam vi povos en mondo labori per tuta forto. Malbono ne tushos vin. Tio nomighas "VAIRGIJA" - senpasieco, neligigho.

Sen neligigho neniu jogo eblas. Neligigho estas fundamento de chiuj jogoj.

Tiu, kiu rezignas hejmon, vestajhon, bonan manghajhon kaj vivas en dezerto, samtempe povas esti la plej ligita homo. Lia sola havajho, lia korpo por li povas ighi chio; kaj vivante li nur batalas, por vivteni sian korpon. Neligigho rilatas ne al nia korpo au ia ekstera agado, sed al menso. Kuniga chenero por nocio "mi" kaj "mia" trovighas en menso.

Se vi ne havas tiun cheneron, kiu kunigas vin kun korpo kaj sentoj, vi estas neligita. Homo povas sidi sur trono kaj esti neligita; alia povas vivi en dezerto kaj tamen esti ligita. Antau chio ni devas atingi neligitan staton kaj post tiam senchese labori.

Karma jogo donas metodon, kiu helpas al ni forlasi chian ligighon, kvankam tio vere estas tre malfacile.

Antau ni estas du vojoj por rezigni ligighon. Unu - por tiuj, kiuj ne kredas je Dio au alia ekstera helpo. Ili estas senhelpaj, ili simple devas labori per propra forto de menso. Por tiuj, kiuj kredas je Dio, ekzistas alia vojo. Ili fordonas rezultojn de ilia laboro al la Supera, ili laboras kaj neniam altirighas al rezulto. Chio, kion ili vidas, audas au faras, apartenas al Li.

Estas tute egale, kian laboron ni faras, nur ne atendu laudon au ian bonon. Chio apartenas al la Supera, fordonu al Li rezultojn. Ni pensu, ke ni estas nur servistoj, kiuj obeas Dion, nian Instruiston, kaj ke impulso de chiu agado chiam venas de Li..

Egale, por kio vi preghas, je kio vi kredas, kion vi faras - fordonu al Li chion kaj estu trankvila. Estu ni trankvilaj, kontentaj pri ni mem kaj fordonu ni nian korpon, menson, chion kiel eternan oferon al la Supera.

Anstatau. meti oferojn en fajron, faru jenan grandan oferon tage kaj nokte - oferu vian malgrandan "mi"!

Serchante en la mondo havajhon, Vi estas la sola havajho, kiun mi estas trovinta. Mi oferas min al Vi. Serchante ion por ami, mi trovis nur Vin solan, kaj por Vi mi oferas min tutan.

Tage kaj nokte ni rezignu la imagan "mi", ghis rezignado farighas kutimo, eniras en sangon, nervojn kaj cerbon, ghis tuta korpo chiumomente obeas chi tiun memrezignan ideon.

Post tiam eniru en centron de batalkampo, kie bruegas kanonoj, kaj vi sentos vin libera kaj plena de trankvilo.

Karma jogo instruas nin, ke la simpla ideo pri devo trovighas sur la malsupera shtupo, tamen ni chiuj devas plenumi nian devon. Kaj ni devas scii, ke tiu chi ideo pri devo tre ofte estas kauzo de granda malfelicho.

Devo por ni farighas malsano; ghi chiam nin shiras kun si. Ghi tenas nin kaj faras tutan nian vivon malfelicha. Ghi estas damno de homa vivo. Devo ilin subpremas! Ili venas hejmen kaj pensas pri morgaua laboro. Tio estas vivo de sklavo. Tiel multaj komprenas devon.

La sola vera tasko estas - esti neligita kaj labori kiel libera estajho, fordonante tutan laboron al Dio. Chiuj niaj devoj apartenas al Li. Estu ni sanktaj! Ni servas dum tuta nia vivo kaj ech ne scias, chu ni servas bone au malbone. Kiel ni povus ja scii tion? Se ni laboras bone, ni ne ricevas rezultojn, kaj se ni laboras malbone - tute same. Ne prizorgu ni nian laboron! Estu trankvilaj, estu liberaj kaj laboru, tute egale - kiel. Chi tiu formo de libereco estas tre malfacile atingebla. Estas ja tre facile altirighon al korpo nomi devo! Homoj en la mondo batalas por mono au potenco. Demandu ilin, pro kio ili faras tion? Ili respondos: "Tio estas devo". La abundan emon al mono ili provas kovri per kelkaj floroj.

Finfine, kio do estas devo? Tio estas impulso de nia altirigho. Kiam altirigho estas enradikighinta, ni nomas ghin - devo. Ekzemple, en kelkaj landoj, kie ne ekzistas edzeco, ne ekzistas ankau devoj inter edzo kaj edzino - ili kunvivas nur pro altirigho. Chi tiu formo de kunvivado formighas dum generacioj, ghis farighas devo. Tio farighas simila al kronika malsano. Tre simple - kiam malsano jam farighis kronika, ni donas al ghi laudan nomon - devo!

Ni shutas florojn sub ghi, trumpetoj sonas, pri tio estas verkataj sanktaj versajhoj kaj post tio tuta mondo serioze interbatalas kaj homoj prirabas unu la alian pro tiu chi devo.

Devo estas bona, se ghi limigas brutalecon. Por malsuperaj kategorioj de homoj, kiuj ne havas grandajn idealojn, ghi estas bona, sed por tiuj, kiuj deziras farighi karma-joganoj, tia ideo pri devo ne taugas. Por vi kaj mi nenia ideo pri devo ekzistas.

Tion, kion vi donas ai mondo, donu rekte, sed ne kiel devon. Ne devigu vin. Pro kio vi estu devigataj?

Chio, kion vi faras devigite, kreas ligighon. Pro kio vi devus havi devon? Fordonu chion al Dio kaj estu felichaj!

Ni chiuj simple plenumas Lian volon, kaj ni ne rilatas al premio au puno. Se vi volas ricevi premion, vi devas ricevi ankau punon; la sola vojo, kiel rezigni punon, estas - rezigni premion.

La sola vojo, por forlasi malfelichon, estas - forlasi pensojn pri felicho, char ili ambau estas kunigitaj. La sola vojo por ighi ekster morto estas - rezigni amon al vivo. Vivo kaj morto estas sama ajho, nur rigardita de diversaj vidpunktoj. Felichon sen malfelicho au vivon sen morto facile povas imagi infanoj, sed filozofo vidas, ke tio estas kontraudiro, kaj rezignas ambau. Petu nek dankon, nek laudon pri tio, kion vi faras. Se ni finas ian bonan laboron, ni tuj volas ricevi salajron. Se ni donacas monon al iu bonfara organizacio, ni tuj volas vidi niajn nomojn laudataj en gazetaro. La plej sublimaj homoj en la mondo estas mortintaj nekonataj.

Tiuj Buddoj au Kristoj, kiujn ni konas, estas malpli sublimaj ol tiuj, pri kiuj mondo nenion scias. Centoj da nekonataj herooj estas vivintaj en chiuj landoj, laborante en silento. Silente ili vivas kaj silente mortas. Sed iam iliaj pensoj elmontras sin kiel Buddoj kaj Kristoj, kaj jenajn nomojn ni konas.

La plej superaj homoj ne amas ekhavi nomon au gloron pro siaj scioj. Ili fordonas siajn ideojn al la mondo kaj nenion volas por si mem; ne fondas lernejojn, nomitajn per ilia nomo. Ili estas veraj SATVIKA, kiuj ne kreas maltrankvilon, sed nur amon.

En Hindio mi renkontis tian joganon, kiu loghas en kaverno. Li estas unu el la plej mirindaj homoj el chiuj, kiujn mi estas vidinta. Li estas tute perdinta sian individualecon - oni povas diri, ke homo en li estas malaperinta tute kaj restis unu totala sento de Dio. Se iu besto formordos lian manon, li estos preta fordoni al ghi ankau la duan manon kaj diri, ke tia estas volo de la Supera. Chio, kio okazas kun li, venas de Dio. Li ne montras sin al homoj, tamen estas plena de amo kaj veraj mildaj ideoj.

Post tiaj homoj sekvas alia speco - homoj, kiuj havas karakteron de RAGHA - batalantoj, kiuj predikas por la mondo ideojn de tiaj superaj homoj.

La sublimuloj kreas la verajn kaj noblajn ideojn; aliaj, Buddoj kaj Kristoj, transiras mondon, predikante ilin kaj laborante por ili.

Gautama Buddo estas dirinta, ke li estas la dudek kvina Buddo. Dudek kvar antau li estas nekonataj por historio, kvankam la dudek-kvina laboris sur fundamento, kreita de ili. La sublimaj homoj estas trankvilaj, silentaj kaj nekonataj. Ili vere konas forton de pensoj. Ili scias, ke, ech se ili foriru en kavernon, elpensu kvin verajn pensojn en soleco kaj mortu, tiuj kvin pensoj tamen vivos eterne. Vere, tiaj pensoj transiras oceanojn, traboras montojn kaj vojaghas trans la tuta mondo. Ili restas profunde en koroj kaj cerboj, kreante homojn, kiuj uzas ilin en vivo.

Chi tiuj homoj de SATVIKA estas tro proksimaj al la Supera, por esti aktivaj, batali, preghi ktp.

Aktivuloj, ech estante plenecaj, tamen enhavas iom da postrestoj de nesciado. Se nia karaktero ankorau estas iom malpura, ni povas labori. Laboro mem devigas nin labori per iu motivo au ligigho.

Ni ne rajtas pensi, ke nia laboro estas bona kaj grava, char cheestas la Supera, kiu scias ech pri morto de pasero. Pensi tiel estas blasfemado de Dio.

Se ni scias, ke Li prizorgas ech la plej malgrandajn procesojn en la mondo, ni povas nur per granda estimo diri: "Estu chio lau Via menso".

La plej sublimaj homoj ne povas labori, char havas neniom da ligigho. Laboro ne ekzistas por tiuj, kiuj atingis la superan "mi". Tiaj estas la vere superaj homoj. Sed krom ili, aliaj devas labori. Kaj laborante, ni ne devas pensi, ke ni kapablas ech iom helpi al la mondo. Tion ni ne kapablas.

Ni helpas nur al ni mem en chi tiu monda ekzercejo. Tia estas la ghusta rilato al laboro.

Se ni chiam tiel laboras kaj memoras, ke nia nuna ebleco labori tiel estas privilegio, ni neniam farighos ligitaj.

Milionoj da homoj opinias, ke ili signifas ion por la mondo, sed ni chiuj mortos, kaj mondo forgesos nin dum kvin minutoj. Nur vivo de Dio estas senlima. "Chu ekzistas iu, kiu povas vivi ech momenton, spiri almenau momenton, se Li tion ne volas?"

Chiu potenco obeas Liajn ordonojn. Lau Lia volo vento blovas, suno brilas, mondo vivas kaj mortas. Ni povas nur adori Lin.

Fordonu chiujn rezultojn de laboro, faru bonon por vi mem, nur tiam venos pleneco, neligigho. Ligiloj de koro neniighos, kaj ni atingos veran neligighon, kio estas celo de karma jogo.

<< >>