2-a chapitro
CHIU ESTAS GRANDA EN SIA LOKO

Lau filozofio de Shahkja, naturo konsistas el tri fortoj: sanskrite ili nomighas Satva, Ragha kaj Tamasa. En la fizika mondo ili manifestighas kiel ekvilibro, aktiveco kaj inerteco. Tamasa - vera obskurantismo au malaktiveco, Ragha - aktiveco - altirigho au detirigho, kaj Satva estas ekvilibro inter ambau.

En chiu homo ekzistas tiuj tri fortoj. Iam Tamasa estas la chefa - ni estas mallaboremaj, obskurantemaj, ni ne volas movighi, ne aktivas. Iam chefa estas aktiveco au trankvila ekvilibro de ambau fortoj. Kutime en homoj chiam regas unu el tiuj chi fortoj. Ankau en bestoj ni trovas elmontron de tri fortoj.

Karma Jogo speciale esploras chi tiujn tri faktorojn. Instruante koni kaj uzi ilin, ghi helpas al ni pli bone fari nian laboron. Organizacio de homa socio konsistas el shtupoj. Ni chiuj scias, kio estas devo, kaj samtempe ni vidas, ke en diversaj landoj demandoj pri moralo estas diversaj. Tio, kio en unu lando estas morala, en alia lando povas esti nemorala. Ekzemple, en kelkaj landoj gekuzoj rajtas geedzighi, sed en aliaj - ne.

Ni chiam vidas, ke moralo en diversaj regionoj diferencas; tamen ni penaas, ke devus ja esti iu universala mezurilo.

Sama estas la devo. Ideo pri devo forte diferencas en diversaj landoj. Pri sama afero en unu lando oni opinias, ke ghi estas ghusta, sed en alia - ke malghusta. Sed ni tamen opinias, ke devus esti iu universala ideo pri devo.

Same - unu parto de socio pensas, ke kelkaj agadoj estas ghia devo, sed alia pensas malsamon kaj terurighas, se devus fari samajn agadojn. Antau ni estas du vojoj - vojo de nescianto, kiu opinias, ke ekzistas nur unu vojo al vero, ke chiuj aliaj estas malghustaj, kaj vojo de saghulo, kiu opinias, ke lau nia mensa strukturo au diversaj formoj de ekzistado devo kaj moralo povas shanghighi.

Estas tre grave scii, ke ekzistas gradacio de devo kaj moralo, ke en diversaj statoj de vivo, en diversaj cirkonstanc-kompleksoj ne eblas samaj devoj.

Al mi helpos ekzemplo. Chiuj grandaj instruistoj estis dirantaj: "Ne rezistu kontrau malbono", ke nerezistado estas supera idealo de moralo. Ni chiuj scias, ke, se ni vivus lau tiu chi devizo, tuta socio ruinighus, malbonaj homoj forrabus nian havajhon kaj farus al ni kion volus. Tamen enkore ni sentas, ke la instruo pri nerezistado estas prava. Tio shajnas al ni supera idealo. Tamen vivi lau ghi signifus lasi nepunita tre grandan parton de la homaro. Homoj sentus, ke ili agas malghuste; tio malfortigus ilin, kaj tia malkontentigho kreskigus multe da nemoralajhoj. Homo, kiu ekmalamis sin, malprogrsas. Same ankau nacio.

Nia unua devo estas ne malami sin, char por progresi ni devas havi kredon - unue je si kaj poste je Dio. Kiu ne kredas je si, neniam kredos je Dio. Pro tio ni devas agnoski, ke devo kaj moralo shanghighas lau diversaj cirkonstancoj.

Homo, kiu ne rezistas kontrau malbono, ne chiam agas malghuste, tamen en kelkaj cirkonstancoj tio povas esti lia devo.

Multaj el vi estis mirigitaj, legante la duan chapitron de Bhavagad-Gita, en kiu shri Krishna nomas Arguna'n malkuraghulo kaj hipokritulo, char li ne volis batali pro tio, ke liaj kontrauuloj estas liaj amikoj kaj parencoj, kaj li ne batalas lau principo - nerezistado estas supera ama idealo.

Tio estas grava instruo por ni chiuj - en chiuj aferoj ambau ekstremajhoj estas egalaj. La ekstremajho pozitiva kaj ekstremajho negativa chiam egalas: kiam vibracio de lumo estas tro malrapida, ni ne vidas ghin. Same ni ne vidas ghin, se ghi estas tro rapida. Kun sono - sama fenomeno.

Diferenco inter rezistado kaj nerezistado similas al tiu chi paradokso. Iu homo ne rezistas pro tio, ke li kapablas doni eksterman baton, se nur volos; sed li ne nur ne batas, sed benas la malamikon. Alia, kiu ne rezistas pro malforto, pekas, kaj nerezistado por li faros nur malbonon. Al la unua peke estus rezisti.

Buddo fordonis tronon kaj altan staton; tio estis vera rezigno; tamen rezigni ja ne povas mizerulo, kiu nenion povas fordoni. Pro tio chiam ni devas escepti miskomprenojn, parolante pri nerezistado kiel ideala amo.

Ni devas ekscii, chu ni havas forton por rezisti au ne; se ni havas forton kaj rezignas je ghi - ni faras bonon, idealon de amo. Se ni ne kapablas rezisti kaj samtempe trompas nin per opinio, ke nin gvidas supera ama idealo, ni faras malbonon. Arghuna farighis malkuraghulo, vidante antau si grandan armeon; pro sia "amo" li forgesis devon antau la lando kaj trono. Pro tio Shri Krishna diris al li, ke li estas hipokritulo: "Vi parolas kiel saghulo, sed via agado montras, ke vi estas malkuraghulo; do iru kaj batalu".

Tia estas la chefa ideo de Karma Jogo. Karma jogano estas homo, kiu komprenas idealon de supera nerezistado kaj kiu scias, ke tiu chi nerezistado estas elmontro de forto; same tio, kion oni nomas malbono de rezistado, estas shtupo sur shtuparo al tiu chi elmontro de la supera forto - nerezistado. Antau ol atingi tiun idealon, homa devo estas rezisti, batali kaj labori. Nerezistado estas morala nur tiam, kiam homo havas forton por rezisti.

Foje en mia lando mi renkontis homon, kiu nenion sciis kaj nenion volis scii, kiu vivis vivon de besto. Li demandis al mi, kion li devas fari por ekkoni Dion kaj ighi libera.

"Chu vi scipovas mensogi?", mi demandis. "Ne", li respondis. "Do, vi devas ellerni tion. Pli bone estos mensogi ol esti besto, shtipo; vi estas senmova, vi ne estas atinginta la superan staton - Trankvilon kaj Seriozon; vi estas tro saghlimita ech por fari ion eksterordinaran".

Kompreneble, tio estis tre ekstrema okazo, kaj mi simple shercis, sed mia penso estis tia, ke homo devas agi por tra agado atingi Trankvilon.

Ni nepre devas eviti malaktivecon. Aktiveco chiam signifas rezistadon. Rezistado al chiu malbono, fizika kaj mensa, kreas Trankvilon. Estas ja simple diri: "Neniun malamu, ne rezistu kontrau malbono", sed ni scias, kion signifas tio praktike. Ni povas demonstri nerezistadon al socio, sed enkore ni sentas, ke pli bone estas rezisti.

Se vi deziras richajhojn kaj same scias, ke tuta mondo nomas tiun, kies celo estas richajhoj, malbona homo, vi eble ne ekkuraghos batali por richajho; tamen viaj pensoj tage kaj nokte serchos monon. Tio estas hipokritemo. Kunigu vin kun la mondo, faru chion kaj post iom da tempo, kiam vi estos ekkoninta kaj spertinta chion, venos abstinenco, venos trankvilo.

Plenumu chiujn viajn dezirojn! Post tiam vi komprenos, ke viaj deziroj estis etaj, ridindaj; sed antau ol vi estos plenuminta ilin, antau ol vi estos trairinta tra tiu chi aktiveco, vi ne kapablos atingi staton de trankvilo kaj nerezistado.

Chi tiuj ideoj de abstinenco estas predikataj dum miloj da jaroj; chiu konas ilin ekde infaneco, kaj tamen tre malofte ni renkontas homon, kiu atingis chi tiun shtupon. Mi travojaghis duonon de la mondo, sed vidis eble dudek vere trankvilajn, nerezistantajn homojn.

Chiu homo devas havi sian propran idealon kaj strebi atingi ghin; tio estas plej vera progresa vojo ol vivi kun fremdaj idealoj sen esperoj atingi ilin.

Ekzemple, se iu infano devus perpiede iri tridek kilometrojn, ghi au mortos, au atingos celon tute senfortighinta.

Same ni agas per la mondo. En chiu socio homoj ja ne havas egalajn mensojn au laborkapablojn; ili devas havi diversajn idealojn. Ni ne rajtas malrespekti iliajn idealojn au idealojn ghenerale. Faru chiu chion por atingi propran idealon.

Ne estas ghuste ankau jughi pri mi lau via mezurilo au vin - lau mia. Jughante pri pomarbo, ni bezonas pomarban mezurilon, kaj pri kverko - kverkan.

Unueco en diverseco estas fundamento de chio. Homoj diferencas individue, tamen ekzistas ankau unueco, ghenerala impreso. Diversaj individuaj karakteroj kaj klasoj de homoj estas simple varioj de kreo. Tamen ni ne rajtas jughi chiujn lau unu sola mezurilo, au doni por chiuj unu solan idealon. Tio kauzus nur batalojn, kaj rezulte homo ekmalamus sin kaj ne povus farighi religiema kaj bona.

Nia devo estas kuraghigi chiun en lia batalo, vivi lau propra supera idealo kaj peni proksimigi sin al vero.

En morala sistemo de hindoj ni trovas, ke tiun chi fakton oni agnoskis jam antau tre longa tempo; en hindaj libroj estas troveblaj leghoj por diversaj specoj de homoj - domposedanto, studento kaj SANJAZINO (homo, kiu abdikis la mondon).

Chiu homo, lau hindaj libroj, havas proprajn devojn (inkluzive tiujn, kiuj rilatas al tuta homaro). Hindo komencas vivon kiel studento, poste li edzighas kaj ighas domposedanto, en maljuneco li ripozas kaj finfine forlasas la mondon - farighas sanjazino.

Chiu el chi tiuj shtupoj de vivo enhavas siajn devojn. Neniu el la shtupoj estas pli alta; vivo de domposedanto estas same grava, kiel vivo de tiu, kiu dedichis sin al religia laboro.

Balaisto sur strato estas same grava, kiel registo sur trono. Deprenu ties kronon kaj donu al li laboron de la balaisto; rigardu, kiel li laboros. Sidigu la balaiston sur la tronon kaj rigardu, kiel li regos.

Ne estas ghuste diri, ke homo, kiu vivas ekster la mondo, estas pli grava ol tiu, kiu vivas en la mondo; estas pli malfacile vivi en la mondo kaj adori Dion ol forlasi tion kaj vivi liberan kaj facilan vivon.

Kvar shtupoj de vivo en Hindio deduktighas ghis du - domposedanto kaj monahho. Domposedanto edzigas kaj plenumas devojn de civitano, sed monahho dedichas tutan sian energion al religio, predikas kaj adoras Dion.

Jen fragmento el Maha-Nirvana-Tantra, kie estas skribite pri tio. Vi ekvidos, ke estas tre malfacile esti domposedanto kaj plenumi entute chiujn devojn: "Domposedanto devas dedichi sin al Dio; kono de Dio devas esti celo de lia vivo. Tamen li devas chiam labori, plenumi siajn devojn; rezultojn de sia laboro li devas donaci al Dio. Plej malfacile en la mondo estos labori, ne zorgante pri rezulto, helpi al homo, ne atendante dankon; fari bonan laboron kaj samtempe ne interesighi, chu ghi kreas faman nomon, gloron, au ne.

Ech la plej nekonata malkuraghulo ighas kuragha, se mondo laudas lin. Malsaghulo povas esti heroo, se socio lin agnoskas, sed chiam helpi al homoj, ne zorgante pri agnoskoj eatas la plej supera ofero.

La chefa tasko de la domposedanto estas perlabori porvivajhon; sed li ne rajtas fari tion trompante, rabante au mensogante. Li devas memori, ke en sia vivo li servas al Dio kaj mizeruloj.

Sciante, ke patro kaj patrino estas reprezentantoj de Dio, domposedanto chiam kaj chiel devas agi lau iliaj pensoj. Se patro kaj patrino estas kontentaj, do ankau Dio estas kontenta pri la domposedanto. Nur tiu estas bona filo, kiu neniam malghentile interparolas kun gepatroj.

Che gepatroj oni ne devas sherci, montri sian koleron, malbonhumoron, tempomankon. Antau patro au patrino filo devas klinsaluti ilin, starighi kaj ne sidighi ghis ili ne permesas.

Se domposedanto havas manghajhon, trinkajhon kaj vestajhon, sed lia patrino, patro, infanoj, edzino kaj mizeruloj ne havas, li pekas. Patro kaj patrino estas kauzoj de lia karno, do homo devas fari chion, por helpi al ili.

Same edzo havas devon antau edzino - li ne devas skoldi edzinon kaj devas estimi shin kiel patrinon. Ech la plej grandajn malfacilajhojn kaj malagrablajhojn de edzo edzino ne devas scii. Tiu, kia pensas pri alia virino, trafos en inferon.

Se cheestas virinoj, li ne rajtas paroli maldecajhojn au laudi sian forton.

Domposedanto chiam devas fari sian edzinon felicha per mono, vestajho, amo, vero, nektarsimilaj vortoj, kaj neniam rajtas maltrankviligi shin. Viro, kiu ekhavis virgan virinon, atingis celon en sia religio kaj chiujn virtojn.

Devo antau infanoj:

Per amo oni devas eduki filon ghis lia kvara vivjaro; klerecon doni ghis dek sesa vivjaro. Ekde dudeka vivjaro li devas fari iun laboron, kaj patro devas paroli kun li kiel kun egala kamarado. Same oni devas eduki filinon kaj klerigi tre zorgeme. Kaj kiam shi edzinighas, patro devas doni al shi havajhon kaj juvelojn.

Viro havas ankau devojn antau fratoj kaj fratinoj kaj infanoj de gefratoj, se ili estas mizeraj; ankau antau aliaj parencoj, amikoj, servistoj. Devon li havas ankau antau samurbanoj, mizeruloj kaj antau chiu, kiu petas lian helpon. Se domposedanto, kapablanta helpi, tamen ne helpas, li ne estas homo, sed bestsimila estajho.

Domposedanto ne devas tro multe pensi pri manghajho, vestajho kaj sia beleco. Li devas havi puran koron kaj puran korpon, esti chiam aktiva kaj preta labori.

Kontrau malamikoj li devas esti heroo. Lia devo estas rezisti, sed ne sidi, plori kaj paroli pri nerezistado. Se li ne estas heroo kontrau siaj malamikoj, li ne plenumas sian devon. Kun siaj amikoj kaj parencoj li devas chiam esti afabla.

Devo de domposedanto estas ankau ne klinsaluti malbonajn homojn; se li tion faras, li helpas al malbono. Same estus grava eraro, se li ne rimarkos homojn, kiuj estas bonaj.

Tri ajhoj, pri kiuj ne devas paroli domposedanto: li ne devas malkashe rakonti pri sia edzino, li ne devas laudi sian nomon kaj forton, li ne devas paroli pri sia richeco au rerakonti tion, kion nur li sola rajtas scii.

Viro ne devas diri, ke li estas mizera au richa, au laudi sian purecon. Li devas havi konsiliston; tio estas lia religia devo. Se la viro ne faras tion, oni rajtas nomi lin nenormala.

Domposedanto estas fundamento de la socio, la chefa perlaboranto. Li subtenas mizerulojn, malfortulojn, infanojn, nelaborantajn virinojn; do li havas certajn devojn, kiujn li devas plenumi, kaj chi tiuj devoj devas fari lin forta por plenumado. Pro tio, se li faris ion malghustan, li ne devas tion malkashe diri. Tia sinmalkovro forigas kuraghon de viro. Samtempe li devas batali por atingi unae sciojn, klerecon, kaj poste havajhon. Tio estas lia devo, kaj, se li ne plenumas la devon, li estas nenio.

Domposedanto, kiu ne volas ighi richa, estas nenormala. Se li estas mallaborema, li estas nemorala, char li ja respondecas pri centoj da aliaj homoj. Se li ighas richa, do ankau aliaj ighas pli richaj.

Strebi al richajho ne estas malbone (en chi tiu okazo), char tiu richajho estas dividata inter aliaj. Domposedanto estas centro de vivo kaj socio. Lia servo al Dio estas - ekhavi kaj uzi havajhon. Domposedanto, kiu celas esti richa por bonaj celoj, praktike faras samon por si, kion faras monahho, preghante al Dio en soleco. Ambau agadoj bazighas sur egalaj moralprincipoj - sinfordonado, sinoferado.

Li devas batali por ekhavi faman nomon, ne devas ludi hazard-ludojn, ne devas loghi inter malbonaj homoj, mensogi, esti kauzo de malfelicho de aliaj.

Ofte homoj komencas aferojn, kiujn ne kapablas fini; rezulte ili trompas aliajn por atingi celon. Grava estas ankau faktoro de tempo - tio, kio ne donus rezultojn en unu tempo, en alia tempo donas tre bonajn rezultojn.

Domposedanto devas paroli veron kaj esti afabla; tiel li faras bonon al homoj. Same li ne devas jughi pri fremdaj aferoj.

Domposedanto, kiu konstruas ripozdomojn, pontojn, helpas al homoj kaj bestoj, atingos saman celon, kiel la plej granda jogano".

Jen parto de instruo de Karma Jogo - aktiveco, devo de domposedanto. Plue tie estas skribita ankau tia penso: "se domposedanto pereas en batalo pro sia lando au religio, li atingas saman celon, kiun jogano atingas per meditacio", per tio montrante, ke devo de unu homo ne estas devo de alia homo.

Samtempe ne estas dirite, ke unu tasko estas pli alta ol alia. Chiu devo havas propran lokon, kaj ni devas plenumi ghin lau cirkonstancoj.

De tio devenas ideo - mallaudo de malforto. Tio estas tre interesa ideo.

Legante Vedojn, vi chiam trovos ripetighantan vorton "kuragho" - nenion timi. Timo montras malforton. Homo devas plenumi devon, ne respektante ridon kaj malestimon de la mondo.

Se homo forlasas la mondon por adori Dion, li ne rajtas pensi, ke tiuj, kiuj vivas en la mondo kaj laboras por ghi, ne adoras Dion; same tiuj, kiuj vivas en la mondo kaj laboras por sia edzino kaj infanoj, ne rajtas pensi, ke tiuj, kiuj forlasis la mondon, estas simple vagabondoj. Chiu estas grava en sia loko. Chi tiun penson mi ilustros per rakonto.

Iu registo ekkutimis demandi al chiuj sanjazinoj, kiuj venis en lian landon: "Kiu estas pli grava homo - tiu, kiu vivas en la mondo kaj plenumas sian devon kiel domposedanto, au tiu, kiu forlasas la mondon kaj ighas sanjazino?" Multe da saghaj homoj serchis respondon al tiu demando. Kelkaj diris, ke sanjazino estas pli grava; la registo ordonis, ke ili pruvu tion. La saghuloj ne scipovis; la registo faris ilin domposedantoj. Venis aliaj kaj diris, ke domposedanto estas pli grava. Same - la registo volis ekaudi pruvon. Ne ricevinte ghin, la registo faris tiujn saghulojn ankau domposedantoj.

Finfine venis juna sanjazino kaj respondis al la registo: "Chiu estas grava en sia loko". "Pruvu tion", diris la registo. "Mi pruvos", diris la sanjazino, "sed vi devas kelkajn tagojn vivi kiel sanjazino, por ke mi povu pruvi miajn vortojn". La registo konsentis kaj sekvis la sanjazinon tra multaj fremdaj landoj, ghis venis en tre grandan landon. En chefurbo dume okazis solena ceremonio. La registo kaj sanjazino audis sonon de tamburoj, muzikon, vochojn; popolo amasis sur stratoj solene vestita. Heroldoj deklaris, ke princino, filino de registo de la fremda lando, tuj elektos por si edzon el tiuj, kiuj trovighas chirkau shi.

Princinoj en Hindio kutime elektadis viron tiamaniere, kaj chiu princino havis proprajn pensojn pri viro, kiun shi volas kiel edzon: unu volis la plej belan, alia - la plej saghan, ankorau alia - la plej richan kaj tiel plu. Chiuj princoj solene vestighis kaj montris sin al shi. Kelkaj havis heroldojn, kiuj laudis ilin laute. La princino, kiun oni portis tra homamaso sur trono, rigardis kaj auskultis. Se al shi ne plachis tio, kion shi vidis kaj audis, shi diris al portistoj: "Pluen", kaj rigardis aliajn. Se iu al la princino ekplachis, shi surjhetis sur lin florkronon, kaj li farighis shia edzo.

La princino de tiu lando, kien venis la registo kaj sanjazino, nuntempe faris tian interesan ceremonion. Shi estis la plej bela princino en la mondo, kaj shia edzo post morto de shia patro farighus registo de la lando. La princino volis la plej belan viron, sed neniel povis trovi tian viron, kiu plachus al shi. Jam plurfoje estis okazintaj similaj popolkunvenoj, sed la princino ne sukcesis elekti. Chi tiu kunveno estis la plej brila, venintaj estis multege da homoj. La princinon oni alportis sur trono, kiun servistoj portis chien. Shajne, neniu al shi plachis, kaj chiuj jam pensis, ke ankau chi tiu kunveno estos senrezulta. Sed aperis iu fremda juna sanjazino, bela kiel suno, kaj rigardis la okazantajhon. La trono kun la princino proksimighis al li, kaj la princino, ekvidinte la sanjazinon, tuj jhetis sur lin la florkronon. La juna sanjazino forjhetis la florkronon, dirante: "Pro kio tia stultajho? Mi ja estas sanjazino. Kion por mi signifas edzigho?" Registo de tiu lando, pensante, ke eble la junulo estas malricha kaj hontas edzighi al la princino, diris al li: "Mi kundonas al shi doton - duonon de la lando kaj tutan landon post mia morto", kaj remetis sur la sanjazinon la florkronon. La junulo ree forjhetis ghin, dirante: "Stultajho, mi ne volas edzighi", kaj rapide foriris.

Tamen la princino tiel forte ekamis lin, ke diris: "Mi devas edzinighi al chi tiu junulo au morti", kaj sekvis lin por kapti. Tiam nia konata sanjazino, kiu venis kune kun la registo, diris: "Registo, sekvu ni chi tiun paron", kaj ili postsekvis la princinon.

La juna sanjazino, kiu ne volis edzighi, rapide iris for de la urbo; atinginte arbaron, li eniris en ghin; la princino sekvis lin kaj shin sekvis ambau vojaghantoj. Sed la juna sanjazino tre bone konis chiujn vojetojn de tiu chi arbaro; li malaperis, kaj la princino ne sukcesis lin trovi. Longan tempon shi serchis kaj finfine sidighis sub arbon kaj ekploris, char ne sciis, kiel eliri el la arbaro.

La registo kaj sanjazino proksimighis al shi kaj diris: "Ne ploru, ni montros al vi vojon, sed nun estas jam tro mallume por fari tion. Restu ni sub tiu chi granda arbo, kaj morgau frumatene ni povos foriri."

Sed iu eta birdeto kun edzino kaj tri idoj loghis en nesto sur tiu chi arbo. La birdeto ekvidis la homojn sub la arbo kaj diris al la edzino: "Karulino, kion ni faru? Ni navas gastojn, estas ja vintro, sed ni ne navas fajron?" Ghi forflugis kaj revenis, portante iom da brulanta ligno; forjhetis ghin antau la gastoj kaj, chemetante branchojn faris brullignaron. Sed tamen la birdeto ne estis kontenta. Ghi diris al la edzino: "Karulino, kion nun fari? Ili estas malsataj, sed ni nenion havas por doni al ili. Ni estas domposedantoj, nia tasko estas helpi. Mi faros chion, kion mi povas, mi donos min al ili. La birdeto ensaltis en fajron kaj pereis. La gastoj provis savi ghin, sed sensukcese. La edzino de la birdeto vidis tion kaj diris: "Chi tie estas tri homoj kaj nur unu eta birdeto por manghajho. Tio estas tro malmulte, mia edzina devo estas sekvi mian edzon, daurigi lian laboron. Mi donos ankau min," kaj shi ensaltis en fajron.

Tri birdidoj, vidante tion, kaj rimarkante, ke mangajho tamen ankorau ne sufichis, diris: "Nia devo estas daurigi laboron de niaj gepatroj, ni ankau donos niajn korpojn." Kaj chiuj tri ensaltis en fajron.

Ravigitaj pri tio, tri homoj, kompreneble, ne povis manghi la birdetojn. Ili pasigis la nokton sen manghajho. Matene la registo kaj sanjazino montris al la princino vojon, por ke shi revenu al sia patro.

Tiam la sanjazino diris al la registo: "Registo, vi vidis, ke chiu estas grava en sia loko. Se vi volas vivi en la mondo, vivu, kiel chi tiuj birdetoj, kiuj chiam pretas oferi sin. Se vi volas forlasi la mondon, estu kiel tiu junulo, por kiu nenion signifis la plej bela virino kaj granda lando. Se vi volas esti domposedanto, estu via vivo chiam kiel oferdono por bono de aliaj, kaj, se vi volas rezigni je mondo, ne rimarku belecon, monon kaj potencon. Tiamaniere chiu estas grava en sia loko, sed tio, kio estas devo por unu, ne estas devo por alia."

<< >>