I

KURSOSPECOJ

1. Generalajhoj

La chefa faktoro por bona lernsukceso estas motivo pro kiu lernanto decidas lerni la lingvon. La motivoj por komenci la lernadon de Esperanto estas pluraj kaj oni povas dividi ilin al du grupoj: ghustaj kaj pseudaj. La pseudajn komencmotivojn chefe povas havi parto da infanoj kaj gejunuloj en lernejoj. Che la plenkreskuloj kiuj mem decidas veni al Esperanto-kursoj por lerni ghin, ni ne ankorau rimarkis tiajn motivojn. Jen ili:

a) oni alighas al Esperanto-kurso por plachi al instruisto (kiu en la sama lernejo prelegas iun alian lernobjekton) kaj tiel eventuale akiri favoron de li,

b) oni alighas al Esperanto-kurso por akiri kontakton kun eksterlandanoj kun kiuj oni poste povus lerni la anglan, germanan, au alian lingvon, se oni alimaniere malfacile povas akiri tian kontakton,

c) alighi al Esperanto-kurso por esti kun alia amiko kiu jam alighis, kaj dum la kurso simple ludi,

d) alighi al Esperanto-kurso por vojaghi al eksterlando (ne por kontakti homojn).

La ghusta motivo kiu preskau chiam rolas kiel chefa motivo che plenkreskaj homoj, mem decidighintaj veni al la kurso, kaj ankau che pli aghaj gejunuloj estas: - lerni Esperanton por povi kontakti homojn el diversaj landoj de la mondo.

Che la infanoj kutime miksighas la menciita ghusta motivo kun iu el la pseudaj, chefe kun la c) kaj d).

Tamen, post kiam pasas deko la lernohoroj, la gelernantoj komprenas ke necesas klopodi, labori (kutime ili pensas komence ke Esperanton oni lernas tute senpene) kaj tiam kolizias la ghusta motivo kontrau la bezono prijughi chu indas investi tiom da laboro! Pro tio ke la Esperanto-movado ne ofertas konkretajn utilojn en tiu chi grava decidmomento (post deko da lernohoroj), granda procento (lau niaj spertoj inter 50 kaj 80%) chesas daurigi la lernadon. La sola maniero plifortigi la motivon kaj decidigi la lernanton daurigi la lernadon estas ebligj pli rapidan lernprogreson. Entuziasmigaj sukcesoj kaj kontenteco farighu nun la motivo mem. Kaj en tiu chi momento helpas la Zagreba Metodo kiu je minimuma lernmaterialo evoluigas tujan parolkapablon.

2. ZM-kursoj por konsciaj, klare motivitaj plenkreskuloj dum du semajnfinoj

En kursoj kun plenkreskaj personoj kiuj mem decidis lerni Esperanton estas atingeblaj tre bonaj rezultoj dum tre mallonga periodo.

En Zagrebo ni multe eksperimentis ekde 1983 kun ekspresaj 24-horaj kursoj okazigataj dum du semajnfinoj kaj ekde januaro 1987 chiumonate estas organizata unu tiaspeca kurso por zagreba civitanaro. Al ili alighas inter 20 kaj 100 personoj chiufoje. Nur 3 - 5% de la kursfinintoj malsukcesas (pri tio vidu pli detale en chapitro pri ekzamenoj).

En tiuj chi kursoj atingas la finon kaj ekzamenighas inter 50 kaj 80% de la alighintoj.

Jen rekomendinda priskribo de tia kurso:

La kursoj komencighas vendredan pqsttagmezon kaj dauras 4 instru-horojn (tri plenajn horojn). Sabate kaj dimanche ankau po 4 horojn sed antautagmeze (plej kutime inter la 9-a kaj la 12-a horo). Oni instruas po du lecionojn chiutage, do, 6 lecionojn en unu semajnfino. La chefa specifajho de la Zagreba Metodo en la ekspresaj kursoj estas ke la instruistoj efektive ne instruas - ili nur organizas la lernadon kaj animigas, stimulas. Nome, lau la aldona instrutabelo grava tempo estas dedichata (25- 35 minutoj por chiu leciono) al la memlernado el la libro, la t.n. grupa memlemado. La instruisto simple diras al la gelernantoj ke ili disponas pri 25 respective 35 minutoj por studi la nacilingve klarigitan tiulecionan gramatikon kaj helpe de la apuda vortareto klopodi traduki la bazan tekston de la leciono. Kiom ajn tio shajnas stranga al homoj unuafoje renkontighantaj kun la Zagreba Metodo, tamen konsideru la fakton ke eksperimentoj montris tiumetodan laboron multe pli rezultoricha ol aliajn metodojn. Pro du kialoj:

a) tiamaniere chiuj aktive uzas la propran kapon, klopodas kompreni (dum kaze de instruista klarigado multaj ne plenatente auskultas kaj, do, ne akiras la scion),

b) tiamaniere la individua ritmo de la lernantoj estas konsiderata (iuj bezonas 15, aliaj kompletajn 35 minutojn por chion plene absorbi, kaj tiuj pli rapidaj poste helpas al la malpli rapidaj).

Niaj mezuroj montris che la ekzamenoj ke la gelernantoj lemintaj mem, do, sen instruistaj klarigadoj, havis chirkau 30% pli bonajn rezultojn ol tiuj al kiuj eksplikadis instruistoj. Ne nur en skriba kaj teoria parto sed ankau en praktika parola uzo.

Post tiu chi grava parto sekvas refoja lego de la teksto. Nun tiel ke laute legu iuj el la lernantoj. Oni povas ankau traduki sed ne nepre. Tion decidu la instruisto prijughante mem lau la konsisto de la grupo. Sekvas dekminuta skriba tradukado de nacilingve skribitaj demandofrazoj en ekzerco A) el la lernolibro al Esperanto. Ili estas intence malfacilaj char tiaj ili ege aktivigas la gelernantojn, devigas ilin strechighi maksimume, klopodi aktivigi chiujn siajn sciojn. Lau elekto de la instruisto kelkaj lernantoj surtabule skribas siajn tradukojn kaj la instruisto helpas finkorekti ilin.

Sekvas alia specialajho de la Zagreba Metodo: duopaj interparoloj. Gravan problemon por chiu fremdlingva instruado prezentas la fakto ke dum mallonga tempo kun multaj gelernantoj en la klaso ne eblas certigi ke chiu lernanto produktu parole multajn frazojn. Unu instruisto povas dum unu lernohoro direkti maksimume 2-3 demandojn al chiu lernanto kaj, sekve, devigi chiun diri maksimume du au tri frazojn (plej ofte tre pasivajn kiel: Chu Marko sidas en la chambro? - Jes, Marko sidas en la chambro.) Male, en la natura lernado de la gepatra lingvo la infanoj chiutage elparolas plurcentojn da frazoj! Tial ni konstatis ke, uzante nian lernblokon nomatan "duopaj interparoloj" en kiu oni ne korektas la gelernantojn, ili atingas multe pli bonajn rezultojn, char ili produktas mem multe pli da frazoj dum unu lernohoro ol en iu ajn alia metodo. La tuta kursanaro estas organizata je duopoj. Chiuj duopoj interparolas ne tro laute kaj samtempe. Tion oni faras dum proksimume 10 minutoj. Unue unu el la lernantoj en la duopo (paro) legante de sur la tabulo au el sia kajero, starigas unuan demandon el la ekzerco A) al sia kunparolanto. Tiu chi respondas. Poste li same faras starigante la duan demandon al sia antaua demandinto. Kiam ili elcherpas la demandofrazojn el la ekzerco A) - kutime temas pri 5-6 demandoj - ili rerakontas unu al la alia la rakonton el la leciono. En la postaj lecionoj kiam ili jam kapablas esprimi sin pli riche (post la sesa leciono proksimume) la instruisto povas ankau proponi al ili temon el la chiutaga vivo pri kiu ili rakontu unu al la alia (vidu la eblajn temojn en la aldono). La instruisto dum tiu tuta tempo kontroletas chu efektive ili interparolas, stimulas ilin, kaj se en la klaso estas nepara nombro de la gelernantoj li mem farighas kunparolanto de la lasta lernanto kiu ne havas kunulon. Per tiu lernbloko "duopaj interparoloj" atingeblas la celo ke chiu lernanto dum chiu lernhoro mem eldiras minimume 10 kaj kelkaj ech pli ol 25 frazojn.

Nun ni aplikas ekzercon B) el la lemolibro (Kompletigu la frazojn) dum 4-5 minutoj pri kiuj ne estas necesa aparta klarigo kaj fine, depende de la restinta tempo kaj konsisto de la gelernantoj samkiel de ilia ago, oni povas iom legi kaj komune traduki parton el la bildstrio "Kiu estas Jozefo" au auskulti tekston au kanton de sur kasedo, la instruisto povas legi iun facilan sherctekston au disponigi al ili tempon por lerni vortojn de sur vortslipetoj. Eblas kelkfoje enkonduki ankau iun mallongan lingvoludon. Tion la instruisto mem decidu lau la cirkonstancoj. Hejma tasko chiukaze estu: lerni la vortojn!

Lau la sama sistemo oni lemas la 2-an kaj la 3-an tagon kaj finlernas 6 lecionojn.

Kiam ajn ni enkete demandis fine de la kurso la gekursanojn kio por ili estis problema, ili preskau senescepte diris ke la chefa problemo estis nesuficha tempo por bone lemi la vortojn kaj la komplikeco de la korelativa tabelo kies aplikon oni ne sukcesas dum la du semajnfinoj kontentige alproprigi. Sekve, en la koncernaj ekspresaj kursoj lerneblas malmultaj vortoj kaj oni insistu pri vortlernado ankau hejme au, se eblas, indas antau la kurskomenco postuli ke la kursanoj lernu bone la vortojn de la unuaj du lecionoj. Por la korelativoj necesas ekde la kvina leciono chiam havi diversajn kromajn ekzercojn pri tio. (Vidu tradukekzercojn kun korelativoj en la "Chapitro V"). Por rapidigi la vortlernadon ekde 1988 ni aplikas VORTSLIPARON. Chiu vorto havas apartan karteton (proksimuma grandeco de lumbildo). Unuflanke estas esperanta vorto kaj aliflanke la nacilingva. Lernante per slipoj oni povas apartigi vortojn lernitajn disde tiuj nelernitaj kaj poste plu lemi nur ankorau la nekonatajn. Sekve oni ne perdas tempon chiam denove lernante chiujn vortojn - do, ankau la jam konatajn. Tiel oni fiksas la atenton al la nekonataj vortoj kaj shparas tempon. En la dua semajnfino (same vendredon, sabaton kaj dimanchon po 4 lernohoroj) oni lernas sammaniere kaj ripetadas la antauan scion. Tial plej ofte en tiu dua semajnfino oni ne sukcesas pritrakti la restintajn 6 lecionojn (7-a ghis 12-a), sed malpli (plej ofte 4). Ni ne nepre insistas pri finstudo de chiuj 12 lecionoj sed okazigas ekzamenojn ankau se oni pristudis almenau 10 lecionojn. Pri la ekzamenoj legu en aparta aldona chapitro.

Fine ni ankoraufoje substreku ke la plej grava funkcio de la instruisto en tiaj kursoj estas la animiga. Li devas laueble malstrechigi la atmosferon, amikigi la homojn en la kurso, intimigi ilin reciproke (ofertu teon en pauzo, gvidu chiujn en pauzo au post la taga leciono al proksima kafejo por iom babileti, rakontu shercon, rakontu pri Esperanto-vojaghoj, montru filmon pri Esperanto-arangho ktp.) Sen tia engaghigho ofte la kurso povas esti nesufiche sukcesa. Kun tio la grupo farighas tre integrita kaj preta strechi komplete siajn kapablojn.

Necesas aldoni ke ne nepras insisti pri kompleta ellemo de du lecionoj tage. Lau la pritakso de la instruisto, post la unua labortago, li povas iom malrapidigi la ritmon. Plej ofte tio necesas en la dua labortago. Sekve, povas okazi ke en la dua tago oni lernu nur unu lecionon. Nur gravas ke dum la tuta lernperiodo oni ellernu minimume 10 lecionojn.

3. 24-30-horaj kursoj dum 8 semajnoj por plenkreskuloj

(kiel plenkreskulojn ni konsideras chiujn ekde proksimume 16-a jaragho)

La samaj principoj kaj lernmaterialoj uzataj en la antaue priskibita kurso estas aplikeblaj en kursoj kies instruhora dauro estas preskau la sama kiel en la ekspresaj kursoj, sed la horoj estas dismetitaj lau multe malpli intensa ritmo. La plej kutima principo estas okazigi 2-foje semajne po du instruhorojn kaj, do, prilabori chiufoje unu lecionon. Sekve, dum 12 -16 sesioj (6-8 semajnoj) oni prilaboras chiujn lecionojn kaj krome iom ripetadas.

La procedo dum la instruhoroj estas la sama kiel en la antaua kurso. Tamen, lau la cirkonstancoj, oni povas eventuale uzi iom pli da tempo en la unua lernparto (30 au 40 minutoj por la grupa memlernado) kaj permesi al la instruisto ankau iom mem klarigadi (speciale tiujn partojn de la gramatiko kiuj eventuale en la koncerna nacilingva lernolibro ne estas sufiche klarigitaj lau la takso de la instruisto mem). Tio signifas ke oni uzas por prilaboro de unu leciono pli ol du horojn - sed en tiaj kursoj oni havas pli da tempo kaj povas tion aranghi. Tamen, ni ne rekomendas ke la instruistoj uzu komplete tradician metodon kaj mem klarigu chion pri la gramatiko. La gelemantoj ankau en tiuj chi kursoj maksimume lernu mem. La instruistoj helpu nur che la plej dubindaj kaj malfacilaj problemoj.

La avantagho de chi tiuj kursoj estas ke pro pli da disponebla tempo eblas pli serioze lerni la vortojn kaj pli detale dedichi sin al la korelativoj, sekve, la rezultoj devus esti pli solidaj ol en la du-semajnfinaj kursoj.

La malavantagho de tiuj kursoj estas ilia dauro pro kiu multe malpli da homoj alighas al ili kaj multe malpli granda procentajho el la alighintoj atingas la finon. En la ekspresaj kursoj la finon atingas kaj ekzamenighas inter 50 kaj 80% de la alighintoj, dum en chi tiuj kursoj inter 10 kaj 25%.

Simple, la ekspresaj du-semajnfinaj kursoj en la nuna hastanta mondo estas pli rezuitorichaj por plenkreskuloj kiuj disponas pri chiam malpli da libera tempo kaj por lerni Esperanton, kiu ankorau ne prezentas rekte materiajn avantaghojn, povas oferi eventuale 2 semajnfinojn, sed ne pli. Multe malpli da homoj pretas alighi al pli longdauraj kursoj, kaj tiuj kiuj alighos ankau en malpli granda procento ghin finos. Pro tio, char komence ili havas alian antaujughon pri la facileco de Esperanto, kaj dum la kursodauro ili seniluziigas. La dua faktoro influanta al tio estas ke kursanoj kiuj pro iu privata kauzo forestas dum du au tri sinsekvaj fojoj poste ne plu kuraghas daurigi pro timo ne plu povi sekvi.

Ni prezentu la zagreban sperton. Dum la tuta 1987-a jaro en Zagrebo okazis 9 semajnfinaj kursoj en kiuj ekzamenighis 153 personoj kaj samtempe okazis nur tri malrapidaj kursoj en kiuj ekzamenighis nur 20 kursanoj. Tiuj 20 kursanoj havis iom pli bonan scion, sed la 153 aliaj pretis daurigi kaj plu lerni en supera grado lau malpli rapida ritmo. Sekve, konkludu mem kiu sistemo estas pli efika! Ni supozas ke certe unu el la kauzoj pro kiu en la plej multaj evoluintaj landoj la kursoj de Esperanto estas malmultaj kaj la kursanoj en ili ankau, estas la sama kiel che ni en Jugoslavio, kaj ni supozas ke vershajne multe pli granda kvanto da lernantoj lernus chie en la evoluintaj landoj se oni ekaplikus la ekspresajn du-semajnfinajn kursojn lau la Zagreba Metodo.

4. Kursoj por infanoj 10-15-jaraghaj

En Zagrebo estas longa tradicio de Esperanto-instruado kiel libere elektebla lernobjekto en elementaj lemejoj (en Jugoslavio elementa lernejo dauras 8 jarojn kaj infanoj ekfrekventas ghin en la sesa jaragho). En 95% de la kazoj temas pri instruado ekde la kvina au la sesa klaso, do, ekde la ago de 10 au 11 jaroj. Jam miloj da tiaj infanoj lernis Esperanton inter unu kaj 3 jaroj. De kiam I.K.S. gvidas tiun agadon chiujare en 10 ghis 15 elementaj lemejoj okazas tiaj kursoj plej ofte 1-2 fojojn semajne po unu instruhoro (escepte 3-foje semajne). Sekve, ne mankas spertoj.

Infanoj de tiu ago alighas al la kursoj grandnombre (pluraj enketoj lastatempe montris ke inter 15 kaj 25% de chiuj gelemantoj en la enketataj klasoj dezirus lerni). La kauzo estas simpla. Al ili plachas havi eblecon kontakti eksterlandajn geamikojn. Tamen, tio estas tro abstrakta motivo por ili, se tiun amikon ili tuj ne vidas. Kiam ili ekfrekventas la kurson kaj ekkonscias ke temas pri vera lemado, ech sufiche peniga, tre multaj rezignas. Kontraustari tiun rezignon eblas per tri vojoj.

a) laueble tuj venigi iun fremdulon kiu paroletos kun ili ech se nur tre rudimente, au organizi kelkajn ekskursojn kiuj kompaktigos la grupon (se eblas organizi la ekskurson al iom proksima urbo en eksterlando, la efiko estos ech pli granda),

b) organizi la kurson tiel ke ghi estu por ili amuza,

c) instrui tiamaniere ke ili spertu rapidan progreson.

Se oni faros nenion el tio, la kurso en kies komenco vi havas 30 infanojn jam post la unua monato konsistos el 5-6 gelemantoj. Tamen, malgrau chiuj klopodoj, post proksimume 1-2 monatoj la nombro kutime duonighas. Se oni aplikas iun (au plurajn) el la supre menciitaj tri efikigiloj, la 50% restintaj stabilighos kaj preskau chiuj el ili restos daure, ech kelkajn jarojn, sen esencaj postaj forlasoj. Se ne, iom post iom daure reduktighados la nombro.

Alia chefa problemo estas ke tiuaghaj infanoj (krom esceptoj) ne havas evoluintan konscion ke ili devus lerni kaj tiel progresi. Ili klopodas dum la kurso ludi. Char plej ofte estas malfacile trovi konvenan tempon ke ili frekventu la kurson pli ol du horojn semajne, la tempo estas nesuficha por kontentiga progreso. Hejme ili apenau lernas, dum la instruhoro ili chefe ludas! La rezultoj kutime estas la jenaj: En la unua instrujaro sufiche kontentiga progreso. En la dua jaro apenau oni sukcesas teni la antauan scion kaj en la tria oni ne plu povas kontraustari la regreson. Kion fari? En tiu instrugrupo apliki la Zagreban Metodon estas pli grave ol en iu ajn alia. Jen kial:

1. Por laueble rapide povi kontaktigi ilin kun alilandaj infanoj necesas ke kaj unuj kaj la aliaj lernu la saman vortprovizon kaj gramatikon por povi interparoli. Tiurilate ni jam havis multajn seniluziighojn. Plej ofte ni reciprokas vizitojn kun hungaraj lernejaj grupoj kiuj lernas per tute aliaj libroj kaj ne konsideras la neceson laueble rapide per multuzataj sed malmultaj vortoj atingi elementan parolkapablon. Plurfoje okazis ke al Zagrebo venis hungaraj infanoj lemintaj la internacian lingvon 1-2 jarojn kaj ne kapablaj ech bone saluti. Tio estis granda seniluziigho por niaj infanoj kiuj kapablis multe pli.

2. Por infanoj rapidaj kaj videblaj rezultoj (do, multe pli bonaj ol en la lemado de iu nacia fremdlingvo) estas multe pli grava motivigilo por plulerni ol che plenkreskuloj. Kaj ghuste la Zagreba Metodo plej rapide povas doni tion al ili.

Jen la rekomendinda maniero apliki ghin en elementaj lemejoj:

A) Por chiu leciono ne uzi du sed tri horojn laueble tiel ke dum du horoj oni lernas (instruas) novajn elementojn dum en la tria horo oni nur ripetas kaj ekzercas.

B) La instruisto devas multe pli ol che plenkreskuloj klarigadi al la infanoj kaj klasike instrui (do, la memlernado havu malpli grandan rolon).

C) En la instruadon oni devas enplekti pli da ludoj kaj ludekzercoj, ech se tio plilongigas la planitan tempon.

D) Konstante necesas kontroli la sciojn per apartaj testekzercoj kaj per unuopaj kontroloj de la parolkapablo.

E) Dum chiu horo oni havu iun konkurekzercon (ekz. kiu el ili dum egale longa tempo diros pli da frazoj au kiu dum egale longa tempo skribos pli da ekzemploj pri io ktp).

F) Laueble ofte (rekomendinde estas unufoje monate) organizi komunajn ekskursojn semajnfine, au prepari skechojn, filmetojn, aranghi konkursojn kun aliaj grupoj el aliaj lernejoj ktp.

G) Por chiuj skribaj kontroltestoj necesas havi minimume 4-5 samtipajn sed diversajn testotaskojn. Alikaze preskau chiuj malpli bonaj lernantoj transskribos de la pli bonaj kaj ne eblos reale testi.

H) Lemante novajn vortojn, kiam ajn eble, necesas uzi la sistemon kun vortslipoj. La vortkonon necesas laueble ofte kontroli (dedichi en chiu ripethoro dekon da minutoj por tio).

I) Post la finprilaboro de la tuta lernolibro, en pli rapida ritmo komplete ripeti la tutan lernolibron dedichante nun 1-2 horojn por chiu leciono kaj aplikante novajn ekzercojn donitajn en la "chapitro V" au la instruisto mem elpensu kelkajn.

J) Nur tiam sekvas la plulaboro helpe de la lernolibreto "Esperanto ne estas nur lingvo".

K) Fine necesas klopodi post la du-jara instruado konvinki la gepatrojn ke ili sendu la infanojn al iu minimume 7-taga intemacia junulara arangho (ekz. TEJO-kongreso), char nur tio ebligas ke la infanoj definitive ekregu la lingvon. Alikaze, malgrau chiuj klopodoj, la plulernado alportos nur malpligrandighon de la scio.

Se oni ne konsideras chion tie chi diritan la maibonaj rezultoj fortege influos ankau la instruiston (por ne paroli pri amatoraj instruantoj) kaj li au shi anstatau plifortigi siajn klopodojn kutime perdas intereson kaj pluinstruas senvole kaj sename. Tio, kompreneble, kontribuas al plia malbonighado de la rezultoj.

La bazaj principoj kaj lerniloj (ZM-lernolibro tute identa kiel por la plenkreskuloj, la memlernado de tempo al tempo, duopaj interparoloj, la uzo de bildstrio, kasedo kaj vortslipoj) aplikataj en kursoj por plenkreskuloj estas tute sammaniere uzeblaj nur kun la aldona konsidero de la postuloj prezentitaj de A) ghis K) en tiu chi chapitro. Necesaj aldonaj ekzercoj kaj testoj trovighas en "Chapitro V".

5. Instruado al infanoj malpli ol 10-jaraj

Ni en Zagrebo havis eksperimente kelkajn grupojn de 8 kaj 9-jaruloj (infanoj en 3-aj kaj 4-aj klasoj de la baza lernejo). La rezultoj simple estis nulaj. Ni uzis diversajn materialojn kaj lernilojn. Ni ne rekomendas komenci instrui antau la deka jaragho, kaj se iu tamen faras tion, tiu mem devas inventi la metodon.

6. Aliaj eblecoj de instruado

La Zagreba Metodo ne estas konceptita kiel dogmo. En ghi chio povas esti plibonigota kaj shanghota. Ni ankau ne asertas ke nia baza lernolibro estas perfekta. Ofte, adaptante ghin al unuopa lingvo la adaptantoj trovas rimarkojn, speciale rilate la komencon. Tamen, ghi en suficha grado kontentigas chiujn de ni starigitajn celojn kaj chiu shango en ghi signifus ke oni devus shanghi ankau alilingvajn eldonojn kio estas nefarebla rapide. Sekve, en baldaua tempo ni ne intencas shanghi ghin. Ni nur rekomendas al adaptantoj al novaj lingvoj kiuj trovas ke en la unuaj du lecionoj ili ne povas samrapide kaj sammaniere procedi, enkonduki antaulecionojn (antau la unua) en kiuj ili enkonduku kaj pli detale klarigu tiujn gramatikerojn por kiuj ne estis suficha spaco dedichita en la originalo. Nature, ankau ni daure evoluigas kaj evoluigos aldonajn materialojn kiel bildstriojn, facilajn legajhojn, romanojn, ni plibonigados audkasedon en chiu nova eldono, prilaboros novajn ekzercotekstojn kaj testojn, eksperimentos pri komputila frazaro ktp. La materialoj trovigantaj en la Zagreba Metodo, en ghia kompletajho povas esti uzataj tutece au parte, lau la konkretaj cirkonstancoj. (En teknike neekipitaj medioj sufichas havi nur la lernolibron, en evoluintaj kaj teknike alte ekipitaj medioj oni povas uzi chion inkluzive video-bendojn, filmojn kaj komputilan frazgenerilon post kiam ghi estos preta.)

Kompreneble, ekzistas multaj neantauvideblaj specifaj situacioj. Eble iu havos grupon de maljunaj pensiuloj. Nature, la kursgvidanto devas mem adaptighi al la fakto ke por ili li devas malrapidigi la ritmon, rakonti mem pli multe ktp. En iu alia kazo eble iu havos grupon da tradukistoj konantaj plurajn lingvojn. Kompreneble ke la gvidanto tiam povos plirapidigi ech la plej ekspresan ritmon (memlernado povos tiukaze dauri malpli longe).

Ankau la gepatra lingvo grave influas al tio kiel adaptighi. Por chiuj europanoj inkluzive hungarojn kaj finnojn validas la jam priskribitaj principoj (por la ugro-finnoj tamen kun iom pli malrapida ritmo). Ech vjetnamoj kelkfoje informis nin ke la Zagreba Metodo tre konvenas por ili. Sed gravajn problemojn frontas chinoj, koreoj, japanoj. Por ili krom la elparolo ankau la skribado mem prezentas gravan obstaklon. Sekve por ili la komenca kurso lau la libro de la Zagreba Metodo povas esti nur iaspeca dauriga kurso post kiam ili ellernis la bazan elparoladon kaj skribadon kaj havis gramatikan enkondukon pri por ili tre specifaj elementoj. En tiaj neordinaraj cirkonstancoj la instruisto mem decidu kiel adapti la metodon. Chu plilongigi la instrutempon, chu enkonduke instrui ion antau ol komenci uzi la zagreban instrumentaron, chu aldoni iujn mem preparitajn materialojn.

Ni esperas ke la ekzistanta instruilaro povas kontentigi plej multajn grupojn en la mondo, sed ni scias ke ekzistas multaj situacioj en kiuj chio kion ni ghis nun faris ne ankorau sufichas. Do, helpu, kontribuu per aldonaj ekzercoj, sugestoj, pliperfektigajhoj.

Ni okazigas chiujare en Zagrebo internaciajn seminariojn por zagreb-metodaj instruistoj kun la celo audi la spertojn de novaj uzantoj kaj iniciati novajn plibonigojn. Ankau por transdoni al ili chiuj novajn sciojn kaj instruilojn.

<< >>