В новостях сегодня только одна тема: курс доллара.

 

Babilado kun Horacho Sercher


La vizito de Horacho Sercher

Lastan dimanchon neatendite vizitis min sinjoro.

- Mia nomo estas Horacho Sercher - prezentis sin al mi la gasto kaj ne demandante, chu mi estas libera, li sidighis kaj ekparolis:

- Kiel vi vidas (li montris siajn grizetighantajn harojn), mi estas maljuna kaj malnova esperantisto...

- Do - mi interrompis - vi povas paroli kun mi esperante...

- Nu, mi estas verdire malnova esperantisto, sed mi ne parolas esperante. Vi scias ja, sinjoro, la chiutagaj devoj kaj zorgoj. Laboro, laboro, laboro. Neniam oni havas tempon por lerni nian sanktan lingvon. Kvankam tio estus por mi tre facila afero. Mi parolas germane, pole, france, ruse kaj angle. Krome mi legas kaj komprenas italan, hispanan kaj chehhan. Iam mi ankau "flaris" la hungaran. sed ne ellernis ghin. Sed neniun lingvon mi tiel flame ekamis kiel la esperantan. Ghi estas belega lingvo, genia kreajho! Kaj tiel simpla, tiel facila! Sed ve, la tempo neniam permesas al mi bone ellerni ghin. Mi ghin bonege komprenas, sed ne parolas. Vi komprenas: mi ne ekzercas, ne konversacias. Sed mi legas. Mi abonas Heroldon, Literaturan Mondon kaj estas membro-abonanto de UEA.

Mi dezins interrompi, sed s-ro Sercher faris mangeston. kvazau volante diri, ke li tuj finos, kaj li daurigis:

- Do kiel vi vidas, mi estas malnova esperantisto. Iam, antau dudek jaroj mi multon faris por Esperanto. Mi estis konata tra la tuta mondo, eminentulo. Se vi foje vizitos la Esperanto-societon en Porkinsk, vi vidos tie mian portreton pendanta en la kancelario. Mi tie estis prezidanto, gvidis multajn kursojn kaj varbis por Esperanto ech du profesorojn de la tiea universitato. Sed en la movado oni forgesis min. Kiel kutime. Mi ne postulas laudon, nek rekonon. Gardu Dio! Mi laboris kaj ankorau nun laboras por ideo, kaj idea laboro ne havas prezon.

Denove mi deziris demandi, kia estas la celo de la vizito, sed denove la gasto faris tiun mangeston kaj daurigis:

- Tuj mi tinos, sinjoro, Kvankam mi estas jam, kiel vi vidas, malnova esperantisto, mi tamen restas ankorau plena de entuziasmo por mia alta ideo. Ahh! mi tute ne povas kompreni niajn nunajn junajn esperantistojn. Por ili Esperanto estas klara. memkomprenebla afero. Ili venas nun al nia movado kaj ne imagas, kiamaniere ghi farighis. Mi, kiu memoras la unuajn jarojn de nia afero, mi entuziasmighas ankorau pli kaj infane kortushighas, vidante kiel grandan vojon ni jam estas farintaj. Sed ili, la junaj, neniam estas kontentaj: jen tio, jen tio chi ne plachas al ili. Kaj ili havas plej strangajn projektojn. Hallo! - mi chiam pensas en mia koro - karaj infanoj, havu paciencon, ne rapidu. Ankau Romo ne konstruighis en unu tago. Niaj eminentuloj jam zorgas pri tio, fidu al ili. Kaj por vi sufichas fari tion, kion ili sugestas al vi. Mi mem jam dum multaj jaroj cerbumas, kiel trovi radikalan rimedon, kiu rapide kondukus nin al la celo, sed tio ne estas tiel facila afero. Revizionismo, parlamentaj kongresoj - chio-chi estas naivaj ideoj. Kion vi volas? Chu la ghisnuna agadmaniero estas malbona? Vidu, jam 45 jarojn ni aplikas ghin, chu do la rezultoj estas nekontentigaj?

Li interrompis por momento, ekspiris profunde, kaj plue parolis:

- La venko de Esperanto dependas nur de la amasoj. Ni devas penetri en la popolon. Kiel mi diris, mi jam de multaj jaroi meditas kaj cerbumas pn tio, kiamanire trovi la vojon por rimarkinde kreskigi la nombron de nia anaro. Mi analizis plej diversajn, multegajn rimedojn, kaj preskau jam volis rezigni, kiam neatendite en mia cerbo eklumis genia ideo dank' al la iasta bulteno de la Pariza organiza komitato.

Li alshovis sian seghon pli proksimen al mi, dismetis siajn manojn sur la tablon, kaj kun pli lauta vocho ekparolis:

- Sinjoro, chu vi legis la lastan numeron de la Gheneva Esperanto? Ne? Vi ne legis ghin? Do tuj prenu ghin kaj tralegu la bultenon de la Pariza organiza komitato!

Li elposhigis la gazeton, metante ghin antau miajn okulojn.

- Legu - li kun ekscito parolis. Jen, legu: "Komisiono por rilatoj kun kongresaninoj". - Kaj, rekaptante la gazeton, svingante ghin en la mano, li kriis nerve:

- Sinjoro! Nun la problemo estas solvita! Nun nia venko estas certigita! Mi gratulas al vi!

Kun stranga, mistera flamo ekbrilis la okuloj de mia gasto. Mia edzino, kiu trovighis en la apuda chambro, terurita per la krio de s-ro Sercher, enkuris kaj pala de timo demandis: kio okazis?

La gasto rapidpashe proksimighis al mia edzino, kaptis shian manon en la sian kaj svingante la gazeton alte en la alia mano, li kriis:

- Sinjorino! Fine ni venkis! Post kvardek kvin jaroj de senlaca laborado fine estas trovita la genia rimedo, kiu trudos nian lingvon al la tuta homaro!

- Eble nenormala? - flustris al mi mia edzino.

- Ne timu, sinjorino respondis s-ro Sercher - mi estas tute sana kaj tuj mi detale chion al vi klarigos.

Triope ni sidighis al la tablo kaj s-ro Sercher komencis.

- Profunda sagho shprucas el la proverbo: ni viroj regas la mondon, sed la virinoj regas nin. Ni esperantistoj neniam atentis la grandiozan potencon, kiun kashas en si la virinaro. Nur la pariza komitato konceptis tion. En Parizo oni zorgos dum la kongreso pri bonaj, interesaj kaj agrablaj rilatoj kun la kongresaninoj. Oni klopodos, ke chiu verdstelulino trovu tie sian destinon kaj destiniton. Mi proponas ech starigi tie specialan dumkongresan svatoficejon. Tiamaniere neniu shanco perdighos. Kaj la ago de la Pariza komitato devas farighi devizo por la tutmonda esperantistaro. Chiu esperantisto antau la edzigho prezentas al sia fianchino unu kondichon: shi devas ellerni esperanton, sen tio li ne edzighos. Same chiu esperantisto jam edzighinta prezentas la saman kondichon al sia edzino. Imagu, kio sekvos el tio: chiuj fraulinoj el la tuta mondo rapide lernos esperanton. Chiu volos tiamaniere trovi la destinon de sia koro kaj vivo. En niaj kongresoj la komisionoj por rilatoj kun la kongresaninoj estos inundataj de laboro. Mi ech proponas, ke la paroj, kiujn kunigos tiu komisiono, festu sian geedzighon dum la kongreso. Tiamaniere ni kontribuos ankorau unu gravan solenon al niaj universalaj kongresoj. Vi almilitos tiamaniere la tutan mondon: chiuj fraulinoj lernos Esperanton, chiu patrino sendos sian filinon al niaj kursoj. Kaj niaj kongresoj? Sinjoro! dekmiloj da fraulinoj flugos al niaj kongresoj. Kaj vi scias ja, kie estas knabinoj, ne mankos junuloj. En dauro de 2-3 jaroj la luta mondo estos esperantigita.

Li ekspiris profunde kaj daurigis:

- Chu vi ankorau dubas nun, ke la pariza komitato kaptis la genian ideon? Sinjoro, vi skribas ja en la gazetoj, do publikigu chi tiun aferon kaj insiste petu, ke chiu esperantisto kaj societo senprokraste sendu gratulon al Parizo. Nun komencighas nova epoko en Esperantujo! Ni venkis, fine ni venkis!!

Li finis. Shvitogutoi aperis sur lia frunto kaj la misteraj fajreroj plue brilis en liaj okuloj.

- Sinjoro Sercher, mi turnis min al li, chu vi havas edzinon?

- Jes.

- Kion do via edzino opinias pri tiu genia ideo?

- Ho, shi chiam asertas, ke shi perdas la prudenton pri mia esperanto, ke shi estas jam komplete freneza - diris s-ro Sercher kvazau hontetante.

- Kaj chu vi jam provis prezenti al shi kondichon, ke shi lernu Esperanton?

- Jes. Mi provis.

- Kaj?

- Tiel freneza mi ankorau ne estas - shi respondis al mi.

Horacho Sercher faras revolution

Horachon Sercher mi ne vidis jam dum multaj monatoj. Li malaperis kiel shtono en la akvo. Mi estis jam grave maltrankvila pro li. Ne miru: Sercher, kiel vi scias, estas ja impulsiva karaktero, kaj Dio scias, kian aventuron li ie havis kaj kio kun li farighis?! Sed fine antau kelkaj tagoj mi trovis lin. Li sidis, kiel kutime, en parko, dronante en siaj profundaj pensoj.

- Kie vi estis, kara Horacho, dum tiel longa tempo?

- Prefere ne demandu. Mi ne respondos al vi.

- Kial?

- Mi estis en eksterlando. Kaj eksterlando havas chiam ion komunan kun politiko. Kaj pri politiko honestaj esperantistoj ne parolas. Oni min kondamnos, ke mi faras "terurpropagandon'".

- Kaj kion vi faris en eksterlando?

- Mi tie studis la metodon, kiel fari revolution. Vi scias ja, ke mi preparas renverson en nia movado.

- Sercher, vi shercas?

- Ne, mi nur serchas. Mi serchas la vojon, kiel fine sanigi nian movadon. Gangreno ghin konsumas. La internaj malpacoj disshiras ghin...

Kaj energie eksaltinte de sia loko, li etendis sian dekstran manon kaj poze, emfaze ekkriis:

- Mi savos nian movadon! Mi sanigos ghin! Mi faros ordon! Disciplino estas necesa, chu vi komprenas? Diktatoron ni bezonas en nia movado! For la enuigan tedan malutilan idealismon! La nuna tempo postulas fortan pugnon! Ni devas fari revolucion!

Mi time palighis de tiuj vortoj kaj angore ekrigardis en la okulojn de Sercher. Ili flame fascinis kaj shprucis kolerajn fajrejojn. "Trankvilighu. kara Horacho", mi diris al li.

- Ni devas frakasi tiun bulermolan aferon! - li abrupte interrompis, - ni devas fari revolucion!

- Bone! Bone! - mi komencis kvietigi lin - ni iaros la revolucion, sed trankvilighu antaue. Tia iritigho povas ja tre malutili vin. Sidighu kai klarigu al mi detale, kion vi pensas kaj celas?

Li sidigis, forte profunde ekspiris, kai post kelkminuta silento li ekparolis:

- Rasa pureco! Rasa chasteco! Tio estas la plej alta idealo, tio estas la plej fidinda garantio pri sukceso. Elshiri la malutilajn urtikojn kaj herbchojn, venenantajn nian movadon! La verdeco de nia raso devas esti flegata tutplene. Senkompate forigi chiujn, kiuj enportas fremdajn elementojn en nian movadon! Iu batatas por nova, demokratia parlamenta organizo? Mortigi 1in, al diablo, kiel hundon mortigi lin! Demokratieon ili volas. parlamentecon ili deziras, tiuj knabachoj!? Disciplinon ili tenu, senhontaj arogantoj!

- Kion vi parolas, Sercher? - mi interrompis.

- Ne malhelpu! Ankau vi ne estas purrasa verdulo! Vi infektas aliajn, ni izolos vin, ni enkancerigos vin! Mi scias: vi chiam penis detrue influi en nia movado, vi chiam ekscitis kontrau ordo kaj disciplino! Sed ni trovos rimedon kontrau vi. Auskultu, kian programon mi proponas:

Ano de la Esperanto-movado povas esti chiu purrasa esperantisto. "Purrasa signifas, ke li deklaras disciplinitan obeon al la chefaj instancoj de la movado. Kiu pensas kaj kritikas, ne estas esperantisto, kaj lin ni internigos en speciala tendaro.

Por levi la kulturnivelon de la movado kaj por richigi nian "purrasan" literaturon, la chefaj instancoj zorgos pri plej konvena legmaterialo, ekz.: poshtmarkoj de Lihhtenshtejno, turistaj prospektoj. Chefech-shlosiloj, Scherer-raportoj k. a.

Pri la Universalaj Kongresoj estas starigitaj la jenaj rajtoj: acheti la kongreskarton, viziti la urbon, kanti la himnon, akcepti la raportojn, partopreni la Internacian Balon kaj la komunan fotografadon.

Estas malpermesite al vi: proponi iun ajn shanghon (mia propono), konfesi kiu vi estas kaj paroli pri viaj konvinkoj (propono de Karl Minor en Heroldo), oscedi dum la laborkunsidoj (mia propono) kaj ghenerale estas malpermesite fari ion ajn sen antaua permeso de la koncerna instanco.

La plej brila programero de la Universalaj Kongresoj devas esti la pompaj autodafeoj de chiuj esperanto-libroj, kies enhavo ne plachas al ni. Kompreneble antau chio pereos en flamoj la libroj de Zamenhof, char li kuraghis esprimi la supozon, ke eble, eble, post longa tempo Esperanto evoluos ghis nerekonebleco. Li do ne estis purrasa esperantisto. Imagu, kara amiko, kiel belega spektaklo ghi estos. Ni metos grandegan brulshtiparon sur la urba placo, sur la shtiparon ni vershos pechon, la "purrasaj" verduloj dancos chirkau la fajro, kiel indianoj, kaj komencighos la ceremonio:

Hans Jakob jhetos libron en la fajron kaj diros: mi solene bruligas la raportojn de Robert Kreuz.

Robert Kreuz jhetos libron en la fajron kaj diros: pereu la raportoj de Hans Jakob. Vivu la verda raso!

Julio Baghy jhetos pakajhon de libroj en la fajron kaj patose deklamos: Hajl' al vi, Kalocsay! Hajl' al vi, tempest' al vi, fajr' al vi, Kalocsay!

Kalocsay "sinkigos" kelkajn volumojn en la "incendion" kaj jubilos: Baghy flamas! Fine mi venkis!

Jung faligos en la flamojn sakon da libroj, etendos la manon kaj jubilos: Bleier verrecke! Vivu la verda raso!

Bleier jhetos kelkajn librojn sur la shtiparon kaj krios: Jung brulas! La estonto estas mia!

- Mi pensas, ke estas jam sufiche da fajro - mi interrompis - indulgu almenau la tradukitan de mi "Sorchistinon el Kastilio", kiu mem estas plena de gehena fajro...

- Ne sufichas, ne sufichas! - retondris Horacho Sercher, enirinta en la "trancon" - la revolucio devas esti ghis la lasta detalo efektivigita! Ni devas savi la movadon! Ni devas purigi, refreshigi ghin! Venis la tempo por heroaj agoj! ...

Senforte li refalis sur la benkon. Liaj okuloj elstarighis, angora shvito kovris lian frunton. Kaj subite li komencis plori kiel infano. "Trankvilighu - mi diris - tia ekscitigho malutilas vian sanon, gardu vin".

- Promesu al mi, kara amiko - li plore singultis - ke vi rase purighos kaj helpos min fari la revolucion. Ghi ja estas tiom necesa, benoricha por nia movado. Se ni ne ekagos, nia afero pereos. Ordo devas regi, disciplino estas necesega. Ni elshiros la herbachojn, kiuj venenas nian movadon, kun la radikoj. Ni enkarcerigos la opoziciulojn, ni bruligos la librojn. Vidu, tio estas la plej sukcesa metodo en la nuna tempo. La pugnon oni timas. Kial ni ne apliku ghin?

Ankorau iajn vortojn li baibutis, sed ilin mi ne komprenis jam. Tute elcherpita de la emocio, kiun chiam donas al li la propraj paroloj kaj ideoj, Horacho Sercher forte ekdormis.

Kaj dejhorante che li sur la benko, mi pensis: Horacho Sercher volas fari revolucion, gardu vin esperantistoj! Kaj eble li pravas iom: eble utilus ne unu verdulon enkarcerigi, kaj ne unu libron bruligi por purigi nian movadon kaj literaturon de malbonai herbacoj...

Horacho Sercher rezignas

En teda pluva vespero autuna, kiam la homo plej volonte kashas sin for de la mondo kaj sola en sia chambro restas kun siaj pensoj kaj filozofia meditado, audighis subite sur la pordo de mia "alte situanta" loghejo (sur la kvara etagho) nerveca frapado. Kiun Dio venigas en tiu diabla vetero? - mi ekpensis, kaj malferminte la pordon, mi konsternighis: antau mi staris Horacho Sercher, ghisoste malseka de l' pluvo. De lia vesto fluis torentoj, kaj lia vizagho havis doloran, kompatindan mienon. Enirinte en la chambron, li devis demeti ne nur la mantelon kaj jhaketon, sed ankau siajn shuojn... Nur kiam li estis vestinta mian varman chambrojakon kaj molajn pantoflojn, li iom post iom kvietighis. Mi regalis al li teon kaj "kio do okazis, Sercher?" - mi demandis.

Sercher glutis kelkajn gutojn da teo, shmacis per la lipoj, kaj silentis.

- Vershajne estas io tre grava, kio venigis vin, se vi ne hezitis eliri el loghejo en tiu senkompata pluvego, - mi diris, dezirante el lia mieno diveni la respondon.

- La afero estas kaj grava kaj malgrava, dependas ja, por kiu. Almenau por mi ghi estas abomena, chiuokaze. Tion mi ne povas plu toleri. Mi rezignas! Chu vi audas: mi rezignas!

- Sed pri kio vi rezignas, Sercher? Ghuste nun, en tiu chi malbenita vespero. vi volas rezigni?! Pri kio?

Horacho Sercher komencis nervoze frapi per la fingroj sur la tablo. Li sulkigis la frunton kvazau li meditus pri io ege grava, kaj post momento li diris:

- Pri UEA, au pli vere pri ghia komitato! Mi venis por diri al vi, ke mi rezignas. Mi ne konsentas esti en la komitato de UEA, mi ne permesos tauzi mian nomon kun tiuj de la eminentuloj. Por nenia prezo mi konsentos. Chu vi audas: por nenia prezo!

Li haltis por kapti aeron. Li malfacile spiris, kaj shmacis per la lipoj. Li denove glutis kelkajn gutojn da teo, kaj daurigis:

- Tiu chi aferacho rabas mian trankvilecon. Tage ghi ne lasas min labori kaj manghi, kaj nokte mi ne povas dormi. Persekutas min teruraj, inkubaj songhoj. Lastan nokton mi vidis ion koshmaran: mi songhis, ke oni min elektis en la komitaton de UEA. Mi venas en ghian oficejon. Tricent personoj sidas tie super dikegaj libroj, kun kalkuliloj en la manoj kaj kalkulas, kalkulas senchese. "Kion vi do kalkulas tiel absorbite?" - mi demandas. "Mankas al ni nur kelkcento ghis la dekmilo" - klarigas al mi la direktoro. "Mi ne komprenas - mi diras - kion signifas tiu mistera manko de kelkcent ghis dekmil? Chu temas pri frankoj?"

- Ne pri frankoj temas - diras la direktoro - temas pri membroj. Ni ne povas atingi la dekmilon, chiam kelkcent mankas.

- Chu do pro tio valoras fari tian bruon? - mi plue demandas - ni nur ne malesperu, nek ekscitighu. En la nuna mizera tempo ni kontentighu per naumil kvincent. La krizo...

- Jen, ghuste. La krizo - interrompis la direktoro. - La krizo kulpas pri chio. Chiu mankanta membro kostas al ni multegon. Elmontrighas ja, ke ne nur la membroj mankas. sed ankau la mono.

- Mankas mono? - mi miras - shajnas, ke de la pli ol naumil membroj ni ja sufiche enkasigas chiujare.

- Certe. Sed kion ni enkasigas, ni tre sukcese elspezas.

- Do oni devas shpari - mi sugestas.

- Ho, sinjoro komitatano - aplombe diras la direktoro - UEA estas ja la vera akademio de shparado. Chu vi kredus, ke Hector Hodler shparis pli ol cent mil frankojn? Li devus esti modelo por chiuj aliaj anoj de UEA. Kaj fakte ni chiuj lernis ja de li la arton shpari. Ni simple farighis avaruloj. Kiom, ekzemple, ni shparas, pagante neniam honorarion al niaj delegitoj? Au kiom shparigas al ni la eldonado de nia gazeto chiumonate, anstatau chiusemajne? Nur dank' al tio, ke ni ne bezonas noktan redaktoron, ni shparas jare minimume 7000 frankojn! Ho, se mi volus nomi la sennombrajn aferojn kaj laborojn, kiujn ni ne faras, vi mem konsentus, ke ni shparas milionojn, milionojn chiujare!

- Do estas tamen ja bone.

- Tamen ne. Char la aferoj, kiujn ni jen faras, degeligas la enspezojn ech supernombre. Che ni regas eternaj frostoj kaj la mono senchese degelas. Ve! ni dronas en la akvo!

Kaj subite ni chiuj trovighis en la akvo. La mebloj de nia oficejo komencis naghi - kaj, Dio scias, kio estus kun mi okazinta, se mi ne estus - vekighinta kun shvitanta frunto. Jes, mi savighis, sed pri la sorto de la ceteraj malfelichuloj mi nenion ja plu scias. Eble ili dronis.

Sercher eesis paroli kaj komencis spiregi. Tiu chi vere inkuba songho impresis lin terure. Mi komencis lin konsoli:

- Nu, feliche, vi ne estas ja komitatano de UEA, kai tio estis ja nur songho. pro kiu ne valoras ech tiom afliktighi.

- Sed mi povas ja iun belan tagon farighi komitatano! - li subite indigne ekkriis - pri tio ja temas, ke mi povas farighi komitatano! Kiu povas garantii ai mi, ke oni ne elektos min!? Kion mi, malfelicha, faros tiam? Al kiu mi turnos min tiam (li komencis ploreti), ke oni helpu min, ke oni defendu min?

Kaj subite okazis io tre terura, kio frostigis la sangon en miaj vejnoj. Horacho salte levighis, furioze eksvingis la manojn rompante la teglason kiu staris sur la tablo, kaj kaptante min je la vesto, li komencis spasme krii:

- Mi rezignas' Mi rezignas! Mi rezignas! Mi havas edzinon kaj infanojn kaj por ili mi devas vivi! Iru kaj diru al tiuj sinjoroj, ke mi ne volas esti elektita! Mi estas juna ankorau - mi volas vivi! Mi ne volas shpari, mi ne volas avari! Mi nenion volas fari! ... Mi ne volas droni! ...

Svene li falsidighis sur la seghon kaj malsuprenlasis la kapon. Angora silento ekregis en la chambro. Post tiu tre ekscita okazintajho Horacho dormis kiel zizelo.

Kompatinda Horacho Sercher! Li tiom muite kortushighis pri la "delegitoj" de UEA, ke li timos, timegas esti - Dio gardu - elektita en ties komitaton. Tiu malfelicho povas ja veni tute neatendite. Iu senpripense proponus lian nomon. sufiche faman por esti poste priklachata, kelkaj aplaudas ghin - kaj la katastrofo estas preta. Horacho Sercher estas homo kun karaktero. Li preferas klachi pri aliaj. Tial ne faru ai li ia honoron de komitatano. Horacho Sercher pri tiu honoro grandanime kaj heroe rezignas!

Esperanta folkloro

Mi renkontis Horachon Sercher lastan dimanchon en parko. Estis bela kaj varma printempa tago - la suno sendis freshan varmon sur la teron, ghiaj radioj disrampis en chiujn vejnojn de 1' homa korpo - shajnis, ke chiun penetris ia felichega sereneco. Homoj, kiel kutime, lasis sin trompi de la unuaj varmaj sunsalutoj, kaj tiu efemera printempa refreshigo ornamis chies vizaghon per rideto kaj kontento.

Sed Horacho Sercher havis deprimitan mienon. Li sidis en angulo sur benko, la frunto forte kuntirita kun sennombraj faltoj, la rigardo fiksita al la tera shtonetajho, sur kiu li senscie faris signojn per sia bastono. Mi estis certa, ke lin turmentas zorgoj pro la krizo, ke li cerbumas pri ia savrimedo kontrau ghiaj sekvoj... ahh! la dolaro en Novjorko ankau ekkrakis - kio sekvos? kio nun farighos?

Sed kiam mi, sidighinte apud li, demandis, kio lin afliktas, en liaj okuloj ekbrilis tiu stranga fajreto, sur liaj lipoj aperis tiu stranga rideto, pri kiu estas malfacile diveni, chu ghi estas rideto de ghojo au ironio, kaj el lia busho ekfluis babiltorento. Kia krizo! Kia dolaro! Horacho Sercher estas esperantisto, kaj esperantistoj dolarojn ne havas... Kaj se li dolarojn ne havas, kial tushu lin ilia krako en Novjorko? Pri tio prefere zorgu Ford kaj Rockefeller kaj Morgan kaj la aliaj monpotenculoj - kiu scias, kiel ili chiuj nomighas? Li, Horacho Sercher, havas aliajn zorgojn, kiuj estas por li pli gravaj ol la milionoj de Rockefeller kaj Morgan. Horacho Sercher estas esperantisto, kaj ech - kiel vi scias - fervora kaj sinoferema verdulo, kaj por unu sukceseto de Esperanto li estas preta fordoni la tutan havajhon de Morgan kaj Rockefeller kune... Tia homo li estas, Horacho Sercher!

- Vi demandas, kio min tiel afliktas? Certe, vi povas esti pli ghoja, char vi miajn zorgojn ne havas. Vi sidighas che via skribotablo, fermas la okulojn por momento kaj tuj el via cerbo elsaltas ideoj, kiuj petegas, ke oni eternigu ilin sur papero - kaj jam vi havas pretan artikolon au felietonon. Au vi kunvenas en amika rondo, gaje babilas, diskutas, shercas. Kompreneble, por t i a j temoj Esperanto absolute sufichas kaj plene taugas. Por paroli pri homamo, fratigho de l' popoloj, pri la granda rondo familia - vortoj en Esperanto al vi neniam mankos. Pri tio jam zorgis la Majstro... Sed diru, mi petas, kion vi faros kun kanajlo, kiam tentas vin la deziro insulti lin fripone, kiel li vere meritis? Au, se vi dum la Kongresa Balo rifughos el la balhalo kun charma nova amikino en senhoman ghardenangulon, kaj subite ia "homama" samideano alsidighos che vi por elbleki antau vi kaj via amikino sencorichan paroladon pri la malutilego de la tabakfumado (mil diabloj prenu en tiu momento la tutan tabakon de l' mondo!), kaj vi dezirus tiam regali vian homaman amikon per tute ne "amaj" vortoj? Kion do vi dirus al li? Au, ekzemple, vi auskultas en la Somera Universitato sciencan prelegon, kiu tiom interesas vin, ke vi volus ekkrii: "Homoj, savu! Mi svenas!", kaj elirante el la prelegejo, vi sendas la senkompatan turmentinton en la inferojn de chiupopolaj mitologioj - kai, nature, vi insultas lin ne en Esperanto, sed en via nacia lingvo. Kial? Char en Esperanto oni ne povas insulti, ech se oni volas. Esperantisto devas resti kontrauvole ghentila homo, ech kiam li sentas la deziregon faciligi sian koron per kelkaj "klaraj", kernecaj insultoj kaj blasfemajhoj. Estas ja vera kompromito por nia lingvo, ke en kunveno de diversnaciaj esperantistoj, oni pro nura neceseco laudas kaj flatas unu la alian. Ha! kiel ofte mi deziris jam "honorigi" la "io"-ajhojn per kelkaj blasfemaj "floroj" au almenau la autorojn de Ido! Sed kion fari, se nia lingvo tiajn florojn tute ne posedas, kaj vi kontrauvole devas ech nomi ilin "samideanoj". Honto! Honto!

Li ektusetis dufoje kaj daurigis:

- Centoj da esperantistoj oferas sian tempon por kompilado de fakaj terminaroj, sed neniu havas la ideon prilabori insultvortaron, kiu apartenas ja al la komuna vortaro. Tio estus ja nia folkloro! Ni estas popolo, chu ne? Do ni ankau nepre bezonas propran "folkloron"! Kiam dum la lasta universala kongreso la popolo faris shipekskurson kaj la vaporshipo subite haltis sur shlimo por nur 4 horoj, vi devus esti vidinta, kio tie okazis: la kongresanoj arighis launacie en grupojn kaj blasfemis, insultis, malbenis en siaj naciaj lingvoj. Chu vi audas: en siaj naciaj lingvoj! Ili envershis sian tutan koleron kaj indignon - mi pensas, ke la kompatinda Vistulo neniam ankorau englutis tiom da fiinsultoj kiel tiam - mi sole bedauras, ke chio chi ne okazis en Esperanto! Mi simple hontis antau mi mem: kia lingvo estas ghi, Esperanto, ke oni ne povas havi la plezuron esprimi en ghi ian bonan insulton...

- Mi faris solenan jhurpromeson - daurigis Horacho Sercher - ke mi tiun mankon el nia lingvo forigos. La nuna stato estas ne plu tolerebla. Lingvo ne estas kreita por nuraj angheloj. Kongresanoj ankau bezonas ghin. Vi ricevis ekzemple "komunan loghejon" en la periferio de l' urbo kaj vi kelkfoje tage devas fari punpromenon el via loghejo al la kongresejo kaj returne. Kiel vi dankos pro tio al la L. K. K.? Au vi ne estas invitita al la kongresa bankedo - kion ghi signifas? Ja vi mem konsideras vin kiel gravan eminentulon kaj jen la komitato arogis ne inviti vin? ! Kiel trovi en Esperanto taugajn "epitetojn" por la komitato?

Mi povus citi antau vi centojn da argumentoj, sed chu por vi ne sufichas la jam diritaj? Cetere, venas ofte la deziro eldiri kelkajn "bonajn" vortojn tute simple, sen intenco. sen kauzo, el nura kutimo. Vi promenas ekzemple nun sola kun viaj pensoj kaj subite vi rememoras, ke la Kolonja Kongreso proksimighas kaj vi ankorau ne havas monon, monon, monon! La esperantistoj kutime diras en tia okazo: "al diablo!", sed tiu chi parolturno estas tre malforta, se ghi ne signifas la rektan malon: Ho, se oni foje povus fari pakton kun la diablo por akiri - estu per diabla potenco - tion, kion oni aspiras!

Mi do kompilas nun fakan terminaron por insultoj kaj malbenoj. Mi jam kolektis sufiche da materialo, kaj se vin tio interesas, mi tralegos al vi kelkajn specimenojn. (Li eltiris el sia posho dikan kajeron kaj komencis legi.)

Dissaltu, kiel la obstinaj baroj de miljaroj.
Oni shatu vin tiel, kiel franca esperantisto - la hh.
La akuzativo turmentu vin chiam.
Beaufront.
Chefdelegito.
Esperantigita estu via edzino.

Ia stranga sento ekpremis en la gorgho. "Sufiche!" - mi ekkriis. Mi kaptis rapideme la manon de Horacho Sercher, ekskuis ghin adiaue kaj forkuris, forkuris rapide.

Horacho Sercher notis en sian kajeron novan "floron": Ke vi havu la forton de esperanta insulto! ...

<< >>