VI JAM FINIS VIAN TRADUKON... CHU VERE?

Post longa kaj peniga laboro vi jam fintradukis la poemon, rakonton, novelon, romanon, teatrajhon. Ne rapidu tuj transdoni ghin al la redaktoro! Organizu chion tiamaniere, ke nepre havi tempon lasi vian tradukon por kelkaj semajnoj au ech monatoj. Ju pli longtempe. des pli bone. Necesas, ke vi perdu la kontakton kun la originala teksto, char, kiel skribas F. Faulhaber en sia libro "Esperanta Mozaiko", komence vi eble legis tra la traduko la originalon kaj ankorau ne bone povas prijughi la kompreneblecon, la stilon kaj la bonsonecon de via verko. Via spirito estas ankorau tro ligita al la nacia teksto.

Post, ni diru, kelkaj semajnoj au monatoj, se eblas, vi relegu la tradukon, kaj, ne plu havante la originalan tekston antau la okuloj, vi povas pli bone prijughi ghin.

Kaj ankorau unu konsilon mi dezirus doni al vi: VOCHLEGU la tradukitan tekston, char tiamaniere vi tuj eksentos chiujn stilajn malglatajhojn. Kaj se vi scias, ke la sama verko jam estas tradukita de aliaj tradukistoj, havigu al si tiujn tradukojn kaj komparu ilin kun la via. Neniam forgesu: VIA INTERPRETO NEPRE DEVAS STARI JE PLI ALTA NIVELO OL LA MALNOVAJh. En mala kazo ghi estas nenecesa.

Kaj se post jaroj oni proponus al vi reeldoni la saman tradukon, tralegu ghin denove tre atente, char intertempe ne nur la lingvo, sed ankau vi evoluis. Tiam, post jaroj, vi sendube estos pli sagha kaj pli sperta ol nun kaj tio, kompreneble, kontribuos a! la plibonigo de la traduko.

<< >>