STILO

Ni jam parolis, ke ne eblas traduki lauvorte kaj samtempe fidele, char la fideleco ne bazighas sur vortoj, sed sur esprimitaj ideoj. Tamen rompi la lauvortecon senbezone estas ankau eraro. La principo de neceso kaj suficho validas ankau chi tie.

"La vera stilo Esjgeranta - skribis d-ro Zamenhof en "Lingvaj Respondoj" - estas nek slava, nek germana, nek romana, ghi estas - au almenau devas esti - nur stilo simpla kaj logika".

Tiaokaze Henrik Seppik aldonas en sia "La Tuta Esperanto": "Kio do estas logika, simpla kaj klara, tio estas bona; kio estas nelogika, komplikita kaj malklara, tio estas malbona, kvankam oni eble ne pekas kontrau gramatikaj reguloj. Por havi bonan, elegantan kaj internacian stilon, oni devas bone koni la lingvon kaj ghian spiriton, oni devas havi la kapablon pensi logike kaj rektlinie kaj oni ne rajtas blinde imiti sian gepatran lingvon."

Chiu tradukisto devas scii, ke li devas prezenti ne sin mem, sed la tradukatan autoron, ne plibonigadi lian verkon lau sia bontrovo, sed interpreti ghin kun chiuj kvalitoj pozitivaj kaj negativaj. "Se la autoro - skribas Miroslav Malovec en la jam citita artikolo - uzis en la verko diversajn stilojn por karakterizi siajn heroojn (nobelojn, pastrojn, soldatojn, maristojn, kamparanojn, laboristojn ktp.), la stilo devas resti en la traduko konservita en plena richeco kaj esprimiveco. Chiun esprimon necesas traduki ne nur lau ghia priskriba signifo, sed ankau kun chiuj nuancoj kaj stilaj valoroj, por ke la sceno konservu sian atmosferon, kolorecon kaj sentespriman sharghon kiel en la originalo. La ideo de la verko devas resti neshanghita kaj nedeformita. La nacian karakteron de la verko necesas konservi ne per formalaj, nenaturaj rimedoj, sed simple ne rompante ghin, ne transportante la scenejon de la rakontado en la landon de la tradukisto.

La tradukistoj iam tendencas "klarigi" la tekston, fari ghin pli logika ol en la originalo. Sed la autoroj ofte intence formulas siajn frazojn malklare por elvoki strechan atmosferon (detektivaj kaj psikologiaj romanoj) au shajne nelogika, char tiel donas al la teksto novan, pli impresan bildon.

La tradukisto devas havi antau chio klaran ideon pri la reganta stilo de la epoko kaj pri la rilato de l'autoro al tiu stilo. Poste li devas detale analizi la stilon kaj la lingvon de l'autoro por ekspliki al si mem chiujn iliajn elementojn: fonetiko kaj sintakso, verboj, adjektivoj, komparoj, ekkriaj kaj demandaj signoj, vortludoj ktp. Char chiuj chi karakterizajoj devas trovi reehhon en la traduko.

Chiuj malobeoj de l'autora stilo signifas makulon de la kvalito de la traduko. Eraroj en la traduko pro malsuficha vido au ech pro malatento estas pardoneblaj kaj eksplikeblas, sed la eraroj en la interpreto de la fundamenta stilo de la epoko kaj de la autoro transformighas en krimojn.

<< >>