BULGARA ESPERANTA TRADUKITA LITERATURO

La unua traduko en Esperanton el la bulgara belarta literaturo aperis en 1902 en revuo "Rondiranto" (n-ro 2). Ghi estas la rakonto "La unua kiso" de P. N. Daskalov, nun jam tute forgesita autoro. La traduko estis farita de T. Kanev.

La studado de la bulgara literaturo en Esperanto estas afero malfacila kaj respondeca. La esploranto chiam devas atenti pri la historiaj kondichoj, en kiuj aperas la tradukoj, kaj ankau pri la regantaj estetikaj kaj ideaj konceptoj en la literaturo, kiuj sendube influas ankau elektadon de la tradukotaj verkoj. Krom tio, la nesufiche profunde pripensitaj konkludoj, ofte faritaj surbaze de la disvastigiteco de la verkaro de iu autoro, povas esti malveraj, char che la elekto de l'autoro kaj de lia verko elmontrighas la estetikaj, ideaj kaj politikaj konceptoj de la tradukinto, kiuj tre ofte estas kompleksaj kaj malkonsekvencaj. Alia kauzo: en la pasinteco la longeco de la rakontoj de iuj bulgaraj verkistoj ne donis eblecon al la tradukistoj kaj redaktoroj publikigi tiujn prozajhojn pro manko de loko en la tiamaj malgrandaj revuoj, malgrau iliaj belegaj enhavo kaj stilo. La rakontoj de tiuj autoroj aperis precipe en apartaj libroj, sed tio ja estas malfacila afero.

Post la apero de "Internacia Kulturo", "Nuntempa Bulgario", "Paco" kaj aliaj revuoj la demando pri tradukado de longaj rakontoj jam estis pli bone solvita.

Aliaj autoroj, kiel Todor Vlajkov, Mihhalaki Georgiev kaj Anton Strashimirov, lau iliaj temaro kaj lingvo "pure bulgaraj", estas malfacile kompreneblaj por eksterlandaj legantoj, tial ili estas la plej malofte tradukitaj verkistoj.

Krome, la esploranto devas atenti ankau pri iuj aliaj flankoj de la tradukarto: ofte sur la paghoj de niaj revuoj, precipe en la pasinteco, aperis rakontoj de verkistoj triagradaj kaj ne elstaraj en la bulgara literaturo nur pro tio, ke ili havis amikojn-tradukistojn. Dume, restis neprezentita al la fremdlanda leganto la verkaro de aliaj, pli bonaj kaj pli interesaj autoroj.

Ne estas sensignifaj en la historio de la bulgara literaturo, tradukita en Esperanton, ankau tradukoj, kiuj pro iuj kauzoj ne estis presitaj, sed en la pasinteco estis vaste popularaj inter la esperantistoj, estis deklamitaj dum vesperaj kunvenoj kaj literaturaj matenfestoj. Aliaj tradukoj, aperintaj delonge en fremdaj revuoj, pri kiuj bedaurinde ni ne disponas, devas ankau esti elserchitaj kaj studataj. Ekzemple, jam en 1899 G. Atanasov per sia traduko de "Avo Joco rigardas" de Ivan Vazov partoprenis en literatura konkurso de la Franca Esperanto-Asocio kaj gajnis trian premion, sed chu ie aperis la traduko, ghis nun ni ne scias.

Tie chi ni kontentighos studi la chefajn kaj la plej gravajn flankojn de la esperantigita bulgara literaturo.

Konsiderante la historian atmosferon kaj la evoluon de la bulgaraj prozo kaj poezio, dum kiuj naskighas, formighas kaj stabilighas la Esperanto-tradukarto en Bulgario, ni povas paroli konvencie pri KVAR PERIODOJ en ghia evoluo.

La UNUA PERIODO komencighas de 1902 kaj finighas kun la fino de la Unua Mondmilito. Ghi koincidas kun la periodigo de la historio de la bulgara literaturo kaj sin karakterizas per la jenaj pli gravaj trajtoj: reganta tendenco en la literaturo estas la realismo (Ivan Vazov, Aleko Konstantinov, Pejo Javorov, Kiril Hristov, Elin Pelin, Georgi Stamatov, Pencho Slavejkov k.a.), sed ankau vastighas popolismo (Todor Vlajkov, Hristo Maksimov, Mihhalaki Georgiev k.a.), simbolismo (Teodor Trajanov, Dimitar Bojaghiev, Nikolaj Liliev, Ljudmil Stojanov, Dimcho Debeljanov, Emanuil Popdimitrov, Hhristo Jasenov,- Ivan Andrejchin k.a.); jam naskighas la tiel nomataj proleta poezio kaj prozo (Georgi Kirkov, Dimitar Poljanov k.a.). Tiu chi abundeco de tendencoj en la bulgara literaturo reflektighas ankau en la tradukata literaturo.

La plej gravaj por la historio de la bulgara esperantista tradukata literaturo estas la jenaj tradukoj: de Ivan Vazov ("Chu li venas?", trad. Kr. Sivriev - 1907, "Bulgaraj Rakontoj" (tri eldonoj - 1910, 1913, 1923), trad. Atanas D. Atanasov - ADA, "Kristnaska donaco" kaj "Paulo Fertigo", trad. G. Atanasov - 1910, "Avo Joco rigardas", trad, Hhr. Hharalambiev - 1907 k.a.); de Aleko Konstantinov ("Tempi passati", trad. T. Kanev - 1902, "Felichan novjaron", trad. G. P. Zografski - 1903, "Pro multe da sagho", trad. G. P. Zografski - 1903 k.a.); de Elin Pelin ("Agla plumo", trad. Hh. T. Rjafiovski -1907 kaj Angel Ivanov - 1911, "Fraulo", trad. Hh. Bachvarov - 1908, k.a.); de Georgi Stamatov ("Chirkau la Novjaro", trad. Ivan Krestanov - 1909, "Vilao apud la maro", trad. Ivan Krestanov - 1912 k.a.); de Petko Todorov ("En la urbo de l'amo", trad. Kr. Sivriev - 1903, "Fabelo", trad. ADA - 1912 k.a.); de Dobri Nemirov ("Blindulo", trad. T. Kanev - 1910).

Ghojiga estas la fakto, ke jam tiam elkreskis tri el la plej grandaj tradukistoj la estontaj akademianoj Ivan Krestanov (1890-1966), Atanas D. Atanasov ADA (1892-1981) kaj Petar Jordanov (1884-1952).

La tri sinsekvaj fatalaj por Bulgario militoj baldau rompis la supreniron de la movado, chesis la aperado de chiuj Esperanto-revuoj; chesis ankau la tradukado. La jaroj 1913-1918 estas "morta zono" ne nur en la bulgara literaturo ghenerale, kiel karakterizas la kritikisto Georgi Bakalov, sed ankau en la esperantista tradukarto. Oni devis atendi la finon de la Unua Mondmilito kaj la eliron de Bulgario el la unua nacia katastrofo por denove eklabori.

Post la milito komencighis la DUA PERIODO (1919-1944). Ghi estas la plej strecha kaj malfacila por la tradukistoj. Jhus restabilighinta, la Esperanto-movado estis starigita dum la tagoj de sanga sufoko de la ribelo en septembro 1923 kaj dum la jaroj de la batalo por libero, antau multaj kaj seriozaj elprovoj.

Dum tiu chi periodo aperis tradukoj de "La fonto de la Blankpiedulino" de Petko R. Slavejkov (trad. ADA - 1921), "Paisij" de Ivan Vazov (trad. P. Jordanov - 1921), "Nedisigheblaj" (trad. St. Ghughev - 1922) kaj "Sanga kanto" de Pencho Slavejkov (trad. II. Silvestriev - 1927), "Armenoj" de Pejo Javorov (trad. Iv. Dobrev - 1921), "Legendo pri la malchasta princino" de Dimcho Debeljanov (trad. St. Ghughev - 1925) kaj aliaj verkoj de autoroj, kiuj jam antau la Dua Mondmilito estis rekonitaj kiel klasikuloj de la bulgara literaturo.

Dume, komencighis tradukado de iuj el la novaj poetoj kaj beletristoj: Elisaveta Bagrjana, Jordan Jovkov, Svetoslav Minkov, Hristo Smirnenski, Geo Milev, Georgi Karaslavov, Angel Karalijchev, Georgi Rajchev...

En 1931 aperis en apartaj libroj la poemo "Septembro" de Geo Milev (trad. Hhristo Gorov kaj David Sasonov) kaj la verskolekto "Tra la ventego" de Hhristo Smirnenski (trad. Asen Grigorov, Atanas Lakov, Hhristo Gorov). En 1932 aperis la libro de Georgi Karaslavov "Che posteno", tradukita de Asen Grigorov, Hristo Gorov kaj Atanas Lakov.

La plej gravaj tradukitaj libroj en tiu periodo, krom la jam cititaj, estas jenaj: Jordan Jovkov - "Elektitaj rakontoj" (Asenovgrad, 1938), trad. Hr. Iskrov, Kruco kaj David Sasonov, "Patro kaj filo kaj aliaj rakontoj" (Parmerend, Nederlando, 1938), trad. Hr. Iskrov, kaj la rakontoj "La lupino" kaj "Lukto ghis morto", trad. G. Hharshev - 1940, 1941: Elin Pelin - "Fratoj" (Sofio, 1921), trad. G. Fandakov, "La familio Gerak" (Sofio, 1924), trad. ADA kaj "Kvar rakontoj" (Sofio, 1939), trad. ADA, kaj la rakontoj "En la transa mondo", trad. Sim. Hesapchiev - 1932 kaj "La senviva kampo", trad. G. Hharshev - 1925; Aleko Konstantinov: "Baj Ganju" (Lovech, 1941), trad. Cano Todorov Ignev kaj P. Lalovski, kaj la rakontoj "La Niagara akvofalo", trad. Ivan Krestanov kaj "Gardu nin, Dio!", trad. G. Sapunghiev - 1929" Svetoslav Minkov: "La fantaskopo" (Sofio, 1939) trad. N. Vasilev, kaj multaj rakontoj tradukitaj de Geo Hharshev; Ivan Vazov: la libro "Novaj Bulgaraj Rakontoj" (Sofio, 1928), trad. G. Atanasov; Angel Karalijcev: la libro "La ponto" (Sofio, 1939), trad. N. Vasilev, kaj la rakontoj "La shtonponto de Rosica", trad. N. Vasilev - 1938, kaj "Mihhail la Majstro", trad. Dim. Ivanov - 1930; Georgi Stamatov: la libro "Nuntempaj Rakontoj" (Leipzig, 1922), trad. Ivan Krestanov kaj "La vilao apud la maro" (Peking, Chinio, 1934), trad. Ivan Krestanov; Nikolaj Rajnov: la libroj "La fajro-lango" (Sofio, 1938), trad. Geo Hharshev, "Batalo. Rakontoj" (Sevlievo, 1940), trad. At. Nikolov kaj rnultaj fragmentoj el "La libro de la enigmoj", trad. St. Ghughev (1922), ADA (1923), D. Borisov (1923), Palmin (1924), Ivan Krestanov (1925), Mimozo (1926); Georgi Rajchev: la rakontoj "Regino Neranza" (fragmento el romano), trad. G. Donchev - 1925, kaj "Unua negho", trad. St. Maserov - 1932; Ljudmil Stojanov: "La mizerikordo de Marso", trad. St. Maserov - 1931; Orlin Vasilev: "Estas malfrue", trad. L. M. - 1937, kaj multaj aliaj.

De la Esperanto-tradukoj de kelkaj autoroj estis faritaj tradukoj en multajn naciajn lingvojn. Bonega ekzemplo estas la retradukado de rakontoj de Georgi Stamatov en chinan kaj japanan lingvojn.

Do, ni konvinkighas, ke malgrau la malfacilajhoj, kiuj malhelpis la tradukistojn dum la dua periodo, la bulgara Esperanta tradukita literaturo chiam serchis kaj trovis vojojn - leghajn kaj malleghajn - por propagando de nia literaturo en la tuta mondo.

Post 1944 komencighas la TRIA PERIODO en la historio de la bulgara Esperanta tradukita literaturo. Ghi diferencas de la dua ne nur lau la temaro kaj la elekto de tradukataj verkoj, ne nur lau la kvalito de la tradukoj, sed ankau lau multaj novaj signoj, per kiuj karakterizighas la Bulgara Esperanto-Movado ghenerale. Neniam antaue la movado havis tiajn bonajn materialajn kondichojn por stabiligho kaj disvastigho.

La komenco de 1'aperado de "Internacia Kulturo" (1945-1950, red. Asen Grigorov) estas brila momento en la historio de la bulgara Esperanta tradukita literaturo. En "Internacia Kulturo" aperis multaj chefverkoj el nia prozo kaj poezio bone tradukitaj kaj bele ilustritaj - "Ridinda ploro" de Hhristo Botev, trad. A. Grigorov, "Fabelo pri la shtuparo" de Hhristo Smirnenski, trad. L. Marikin, "Andreshko" de Elin Pelin, trad. Sim. Hesapchiev, "La adventisto" de Pavel Vejinov, trad. Dim. Zlatarski - Miti, kaj multaj aliaj.

Komencighis aperado same de multaj apartaj libroj kun rakontoj, romanoj, poemoj. La plej gravaj eldonoj estas: "Avo Joco rigardas" de Ivan Vazov, trad. K. Georgiev - 1946, "Elektitaj rakontoj" de Elin Pelin, trad. Sim. Hesapchiev - 1948, "La alia Ameriko" de Svetoslav Minkov, trad. G. Harshev - 1948, "Vagabondoj" de Ivan Vazov, trad. Iv. Kovachev -1949, "Sub la jugo" de Ivan Vazov, trad. Sim. Hesapchiev, Sim. Simeonov, St. Kiraghiev, k.a. -1959, "Bofilino" de Georgi Karaslavov, trad. Sim. Simeonov kaj Asen Simeonov - 1959, "Bulgara prozo", enhavanta 20 rakontojn - 1960, nova eldono de "Tra la ventego" de Hhristo Smirnenski -1950, "Elektitaj Versajhoj" de Nikola Vapcarov - 1960, "Apostolo de Libereco" de Mercia Makdermot, trad. Nikola Aleksiev - 1980, "Vilagho Borovo" de Krum Velkov, trad. Asen Grigorov - 1983, "La glacikovrita ponto" de Ljuben Stanev, trad. Asen Grigorov - 1984, "Bulgara nuntempa poezio kaj prozo" (antologio 1985), "Elektita verkaro" de Hristo Botev, trad. Ivan Dobrev kaj Ivan Sarafov -1986, "Rakontoj" de Jordan Jovkov, trad. Hhr. Gorov, V. Oljanov, Asen Simeonov, Stefka Hhristova, Lidia Raeva, Krastju Georgiev k.a. - 1986, "Shtelisto de persikoj" de Emilian Stanev, trad. Nikola Uzunov kaj Petar Todorov - 1986, "Tra la ventego" de Hhristo Smirnenski - 1986, "Homoj, antauen!" de Penju Penev, trad. Nikola Pilev, Nikola Uzunov, Asen Grigorov k.a. - 1986, "Milda fifro jam eksonis" - bulgara popola ampoezio, trad. Ljuba Bojaghieva - 1986, "Kantoj de motoroj" de Nikola Vapcarov, trad. Asen Grigorov, Canko Murgin, Simeon Simeonov, Hristo Gorov, Violin Oljanov, Nikola Pilev k.a. - 1987, "Nesto de birdoj", antologio, trad. Nikola Pilev, Nikola Uzunov, Penju Stojanov k.a. - 1987, "De bordo al bordo" de Elisaveta Bagrjana, trad. As. Grigorov, V. Mitev, N. Pilev, N. Uzunov, C. Murgin k.a. - 1988, "Tango" de Georgi Karaslavov, trad. Petar Todorov kaj Nikola Uzunov - 1988.

Speciale pri la tria periodo mi dezirus diri ankorau kelkajn lau mi gravajn vortojn.

Lastatempe multaj gesamideanoj ofte kritikas la tiamajn estraranojn de Bulgara Esperanto-Asocio pri tio, ke dum la kvardek kvin socialismaj jaroj post 1944 la agado de la asocio estis forte ligita kun la agado de la reganta dum tiuj jaroj komunista partio. Jes, principe ili havas rajton kaj estonte la historiistoj de nia movado devas detale kaj heneste pritrakti tiun chi problemon. Sed mi tuj diros mian propran opinion: chu vi povus imagi kio povus okazi, se la gvidpostenojn en nia asocio dum tiu periodo ne okupis Nikola Aleksiev kaj Hristo Gorov, kaj chefloke de BEA estis iuj dogmuloj kun limigita intelekto, karieristoj kaj servantoj de la reghimo? Feliche, ili ambau estis personoj kun grandega sperto en la soci-politika vivo, kun autoritato sur la kampo de la kulturo, kun veraj, kaj ne elpensitaj meritoj, kaj pro tio ili ne timis diri chiam siajn opiniojn kaj defendi la asocion de ies ambicioj kaj atencoj.

Rilate al la eldonpolitiko de la asocio mi ankau tuj diros, ke ne estos tute honestaj tiuj, kiuj eble estonte provos meti chion en la saman "potegon". Kiel chiuj orienteuropaj totalismaj registaroj, la tiama bulgara reghimo ankau uzis ofte kaj efektive la ligojn de la Esperanto-Asosio por siaj propagandaj celoj eksterlande. Pro tio ghi neniam avaris, kiam temis pri eldono de libroj kaj revuoj "konatigantaj la fremdlandanojn kun nia socialisma lando". Jes, vere estas, ke konsiderante "la direktivojn de la gvidanta partio" BEA estis devigita presigi ankau "verkojn" de kaj pri "karaj gvidantoj" au de duagradaj "progresemaj verkistoj", sed paralele kun tio - dank' al konstantaj subvencioj - la asocio sukcesis proponi al la legantoj en Bulgario kaj eksterlande dekojn da klasikaj kaj nuntempaj autoroj per iliaj plej karakteraj poemoj, rakontoj, noveloj, romanoj.

Jen pro tio ghuste dum tiu chi periodo en Bulgario elkreskis generacio de sindonaj esperantistoj, pri kiuj la tradukarto farighis ne simple hobio, sed ech profesio. Ghi estas generacio de talentuloj, iuj el kiuj povis estighi famaj naciaj verkistoj au rekonitaj majstroj de originalaj Esperanto-verkoj, sed ili dedichis sian talenton kaj energion al la tradukarto, konsiderante ghin treege grava por la evoluo de la lingvo kaj de la belarta Ijteraturo. Tiamaniere ili praktike pruvis la opinion de Kabe, ke "la lingvo profitas pli multe per tradukado ol per libera verkado". Char, insistis Kabe, la originala verkisto chiam povas iel "eltiri sin"; li simple ne uzos malfacilajn esprimojn.

El tiu chi brila stelaro reliefighas la nomoj de kvar grandaj bulgaraj Esperanto-poetoj: Dimitar Zlatarski-Miti (1903-1989), Asen Grigorov (1903-1985), Hhristo Gorov (1908), Violin Oljanov (1919).

Abunde naturdotita, Miti estis instruisto, historiisto, botanikisto, etnografo, arkeologo, folkloristo, pentristo, desegnisto, restariganto, autoro de multaj originalaj poemoj en Esperanto. Tamen li faris ankau ne multajn, sed majstrajn tradukojn de verkoj de niaj eminentaj poetoj, inter kiuj estas Nikoia Vapcarov.

Asen Grigorov, kiu okupighis pri tradukado de belarta literaturo dum pli ol ses jardekoj, donis al ni modelajn tradukojn de verkoj de poetoj-simbolistoj, de Hhristo Smirnenski, Nikola Vapcarov, Elisaveta Bagrjana, Valeri Petrov, Dora Gabe, Blaga Dimitrova kaj de multaj aliaj. Kaj tion chi li faris paralele kun verkado de belegaj poemoj, redaktado dum 15 jaroj de revuo "Nuntempa Bulgario", gvidado de la Literatura Rondo.

Hhristo Gorov, kiu komencis sian poeziverkadon en 1929 kaj estas autoro de tiaj verkoj kiel la ampleksa poemego "Poemo de l'plugisto" (eldonita en Leipzig en 1930), "Fabelo pri l'rivero (1931), "Patrino akuzas" (1966), "Vizio" (1984) k.a., de multaj dokumentaj kaj rememoraj verkoj en bulgara lingvo, tradukis poemojn de Hhristo Smirnenski, Geo Milev, Nikola Vapcarov, Elisaveta Bagrjana, Asen Razcvetnikov, Sergej Rumjancev kaj de aliaj poetoj kaj ankau rakontojn de Jordan Jovkov, Georgi Karaslavov k.a.

La charma lirikisto Violin Oljanov, kies poemoj "Albatranoj" 1938), "La Dolomitoj" (1960), "En la montaro" (1964), "La pordo fermighas" (1963), "Amiko" (1976) jam eniris antologiojn kaj legolibrojn, kvankam ne tre produktiva, li faris elegantajn tradukojn de klasikaj kaj nuntempaj poetoj -Hhristo Smirnenski, Hhristo Jasenov, Emanuil Popdimitrov, Dobri Jotev k.a. Ni ne forgesu, ke tion chi li faras paralele kun siaj multaj okupoj kiel akademiano, autoro de lernolibroj kaj legolibroj, gvidanto de kursoj ktp.

Tradukado de belarta literaturo farighis konstanta okupo ankau de du aliaj bulgaraj Esperanto-poetoj: Simeon M. Simeonov (1899-1989) kaj Canko Murgin (1921).

Preferitaj autoroj de S. M. Simeonov estis la nacia poeto Ivan Vazov, la lirikisto Dimcho Debeljanov, Hhristo Jasenov, Elisaveta Bagrjana, Elin Pelin, Emilian Stanev, Angel Karalijchev, Georgi Karaslavov.

Canko Murgin, kiu estas bone konata antau chio kiel historiisto de la Esperanto-movado en Bulgario kaj esploranto de la Zamenhof-heredajho, paralele kun siaj originalaj poemoj tradukis poemojn de Nikola Vapcarov, Hhristo Smirnenski, Aleksandar Gerov, David Ovadia, Vatjo Rakovski, Stanka Pencheva k.a.

Specialan lokon en la bulgara esperantista tradukita literaturo okupas Ivan Dobrev (1838-1970), kies traduko de la tuta poezio de Hhristo Botev en 1925 egalas al vera heroajho, se ni konsiderus la nivelon de la tiama Esperanto-Movado en nia lando, manko de bonaj vortaroj ktp. La fakto, ke liaj tradukoj estas presigataj sen iaj ajn shanghoj ghis nun kaj ke ili sonas chiujare dum la tradicia deklamkonkurso de Botev-poezio en urbo Vraca, brile atestas pri iliaj altaj kvalitoj. Ivan Dobrev tradukis ankau poemojn de Pejo Javorov, Nikola Vapcarov, Veselin Hanchev, Dobri Jotev k.a.

Kaj alian specialan lokon mi destinas al Kiril Drajhev (1903), fondinto de la fama Bulgara Esperanto-Teatro, kiu speciale por ghi tradukis multajn chefajn dramverkojn bulgarajn kaj mondajn. Inter ili estas "Casantoj pri oficoj" de Ivan Vazov, "Akridoj" kaj "Virina regno" de St. L. Kostov, "La megero" de Anton Strashimirov k.a.

Dum la lastaj tri jardekoj en Bulgario elkreskis bonegaj tradukistoj de prozo kaj poezio, kiujn chi tie mi ne gradigos lau signifo sed nur mencios ilin alfabete: Dimitar Hhaghiev, Ekaterina kaj Ljubomir Mihajlov, Kuncho Valev, Ljuba Bojaghieva, Lidia Raeva, Nikola Pilev, Nikola Uzunov, Nikola Stranghanski, Petar Todorov, Rosica Georgieva, Stefka Hristova, Tonka Dimitrova, Veneta Baleva...

En 1988, kiam la blovo de la sovetia renovigo atingis ankau Bulgarion, el la medioj de la intelektuloj esperantistoj komencis klare vidighi malkontento pri la stato de la Movado kaj iom post iom plifortighis la kritiko kontrau la malfavoraj pri la Bulgara Esperanto-Asocio ligoj kun la komunista reghimo. Tiel la tutasocia agado eniris en tre respondecan kaj strechan fazon, kiu postulis de la gvidantoj kaj aktivuloj, membroj kaj simpatiantoj de BEA, superan mobilizon kaj aferecon. Tiun chi ekmovon oni eksentis ankau en la eldonejo de la asocio. Revuo "Bulgara Esperantisto", komence time, sed tre baldau jam kuraghe, publikigis tradukojn de verkoj, kies autoroj tiutempe estis konsiderataj de la reghimo kiel nepublikindaj, char ili havis la kuraghon kontraustari al la totalisma sistemo. En 1988 aperis en aparta libro elektitaj versajhoj de Hristo Radevski, honora prezidanto de la persekutata Klubo pri Demokratio unuiganta malkontentulojn. La libro estas titolita "Amo mia", kaj la traduko estas farita de Venelin Mitev.

En 1990 la firmao PRES-ESPERANTO eldonis bonege ilustritan libron de Radoj Ralin, konsiderata dum pli ol tridek jaroj kiel "chefdiablo" de la bulgaraj disidentoj. La libro estas titolita "Bonvolu, je via dispono", kaj la traduko estas farita ankau de Venelin Mitev.

Guste tiutempe, de 1988, komencighis la KVARA PERIODO en la evoluo de la bulgara Esperanta tradukita literaturo. Ni esperu, ke ghi estos multe pli fruktodona ol chiuj antauaj kaj ke ununura strebo de chiuj tradukistoj estos prezenti al la legantoj la plej valorajn el belarta vidpunkto verkojn de la moderna bulgara literaturo.

<< >>