KELKAJ VORTOJ PRI LA HISTORIO DE LA TRADUKARTO

La tradukarto ne estas nova fenomeno en la kultura historio de la homaro. Ghi datighas eble tuj depost la invento de la skribo kaj la apero de la unuaj originalaj literaturaj verkoj.

LA UNUA POPOLO, kiu kreis richan tradukan literaturon asimilinte la literaturan heredajon de chiuj tiamaj kulturaj popoloj - antau chio de la helenoj - estis la romianoj. Ili tradukis, reverkis kaj komentariis chiujn plej gravajn verkojn de la helena literaturo. Kaj jam tiam ili komencis okupighi same pri la teorio de la tradukado - Horacio en "De arte poetica" (Pri la poezia arto) kaj Chicherono en "De optimo generoratorum, & 14" (verko dedichita al la oratora arto).

Jam de la antikveco la intelektuloj bone komprenis, ke la tradukado grave evoluigas la lingvon, enportante en ghin novajn frazeologiajhojn, idiomojn kaj proverbojn, disvolvigante ghiajn stilajn kvalitojn kaj eblojn.

EN BULGARIO la tradukarto datighas depost la apero de la belarta literaturo. La kreintoj de tiu chi literaturo Cirilo kaj Metodio komencis sian agadon per disvastigado de faritaj de ili mem tradukoj el la greka literaturo.

Kiel en chiuj aliaj landoj, la mezepokaj bulgaraj tradukistoj interpretis vorton post vorto religiajn skribajhojn, perfortante ech la gramatikon, kvankam la rezulta teksto estis malfacile komprenebla au preskau nelegebla. Neniu kuraghis "korekti la vortojn de Dio". Sed kiam temis pri nereligiaj tekstoj, la tradukistoj simple rerakontis ilin, konsiderante la rezulton sia propra verko.

Dum la epoko de la Renesanco kaj poste, ghis nia nuntempo, pri tradukado de prozo kaj poezio el diversaj lingvoj okupighas chiuj plej elstaraj bulgaraj verkistoj: Petko Slavejkov, Hristo Botev, Ivan Vazov, Pencho Slavejkov, Pejo Javorov, Dimcho Debeljanov, Geo Milev, Nikolaj Liliev, Konstantin Konstantinov, Ljudmil Stojanov, Dora Gabe, Elisaveta Bagrjana, Atanas Dalchev, Valeri Petrov, Blaga Dimitrova k.a.

LA TRADUKITA ESPERANTO-LITERATURO antauas la originalan literaturon. Tuj post la apero de la unua Esperanto-lemolibro en 1887 L. L. Zamenhof komencas traduki iujn chefverkojn de la monda literaturo - "La Batalo de 1' Vivo" de Dikens (ghi estas lia unua traduko, kiu tamen aperis libroforme nur en 1910), "Hamleto" de Shakespeare, kiun li publikigis en 1894, "La Revizoro" de Gogol (1907), "La Predikanto - el la Biblio" (1907), "Georgo Dandin" de Moliere (1908), "Ifigenio en Taurido" de Goethe (1908), "La Rabistoj" de Schiller (1908), "La Psalmaro - el la Biblio" (1908), "La Rabeno de Bahharahh" de Heine (1909), "La sentencoj de Salomono" (1909), "La Gimnazio" de Alefiem (1909), "Marta" de E. Orzeszko (1910), "La Proverbaro" (1910), "Genezo" (1911), "Eliro", "Levidoj" (1912), "Nombroj", "Readmono" (1914) - chiuj kvin el la Biblio. Post la morto de Zamenhof restis manuskripte la kompleta traduko de la "Fabeloj de Andersen" (tri volumoj aperintaj inter 1923 kaj 1963), kaj la tuto de "Malnova Testamento" (eldonita en Londono, 1926, de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo).

En artikolo titolita "Zamenhof kiel tradukisto", publikigita en 1959 en revuo "Nuntempa Bulgario" (n-ro 12), prof. G. Waringhien skribas: "Oni povas miri antau la nombro kaj amplekso de tiuj tradukoj, precipe en la jaroj 1907-1909 (vershajne kelkaj el ili estis jam pretaj), sed lia rapideco en la laboro restas eksterordinara: se oni memoras, ke li povis labori nur en la vespero, post longa laciga tago, oni demandos sin, kiel li povis efektivigi ekzemple LA VERSAN tradukon de "Ifigenio" en la dauro de kvar monatoj (marto-junio 1908)".

Per siaj tradukoj Zamenhof pruvis efektive al chiuj kontraudirantoj, ke "Esperanto povas servi kiel lingvo por libera esprimado de chiuj geniaj verkoj de la homa literaturo". Ili kontribuis al la richigado de la vortaro pro la neceso redoni kelkfoje subtilajn idenuancojn de la beletraj chefverkoj: ili helpis al la ellaborado de la stilo, devigante al penado por "en tiu au alia maniero nepre traduki tiajn esprimojn, kiujn chiu lingvo nepre devas posedi; ili progresigis Esperanton al "kreskanta elasteco" kaj fleksebleco, chiam memorigante al la verkistoj, ke "nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankau por la vivo"; fine ili stabiligis kaj fiksis la idiomajhojn, prezentante kvantegon da kunmetajhoj, vortkonstruoj, metaforoj kaj proverboj, komunan trezoron da pretigitaj difinaj parolturnoj, kiujn la leksikologoj kolektis en siaj vortaroj kaj verkistoj uzadas por la pli granda unuecigho kaj kohereco de la lingvo.

La fundamentajn shtonojn de la Esperanto-tradukliteraturo metis ankau la poloj Antoni Grabowski (1857-1921), nomita patro de la Esperanto-poezio, kaj Kazimierz Bein (1872-1959) konata sub la pseudonimo Kabe. La unua tradukis la chefverkon de Adam Mickiewicz "Sinjoro Tadeo", kaj la dua - "La faraono"-n de Boleslaw Prus, "Patroj kaj filoj" de Ivan Turgenev k.a.

En Esperanton jam estas tradukitaj preskau chiuj chefverkoj de la monda belarta literaturo.

Aperis ankau multaj antologioj - Pola Antologio, redaktita kaj tradukita de Kabe (1906), Kataluna Antologio, kompilita de Jaume Grau Casas (1925), Bulgara Antologio, kompilita de Ivan Krestanov (1925), Belga Antologio (1928) en du volumoj ktp.

<< >>