XIII

"Sed se homoj el popolo ne havas tiun senton de patriotisnio, tio devenas de tio, ke ili ankorau ne disvolvighis por kompreni tiun altan kaj al chiu klera homo propran senton. Se ili ne havas tiun altan senton, oni devas ghin eduki en ili. Kaj ghuste tion faras registaro."

Tiel kutime parolas homoj el regantaj klasoj kun tiel kompleta konvinko, ke patriotismo estas alta sento, ke la naivaj homoj el la popolo ne havantaj tiun senton, konfesas sin kiel kulpuloj pro la foresto che ili de tiu sento, penas konvinki sin, ke ili sentas ghin, au almenau hipokritas pri tio.

Sed kio estas tiu alta sento, kiu, lau opinio de regantaj klasoj, devas esti edukata che popoloj ?

Lau plej preciza difino tiu sento estas ne io alia, ol la prefero de sia shtato au popolo al chiu alia shtato au popolo... Estas tre eble, ke tiu sento estas tre dezirinda kaj utila por registaroj kaj por tuto de shtato, sed estas neeble ne vidi, ke tiu sento estas tute ne alta, sed kontraue tre malsagha kaj tre malmorala: malsagha ghi estas tial, ke se chiu shtato konsideros sin kiel pli bona ol chiuj aliaj, estas evidente, ke ili chiuj estos malpravaj, kaj malmorala ghi estas tial, ke ghi neeviteble devigas chiun homon, havanta ghin, akiradi profitojn por sia shtato kaj popolo je la malprofito de aliaj shtatoj kaj popoloj, — ghi estas emo rekte kontraua al la fundamenta, de chiuj akceptata morala legho: ne fari al alia kaj aliaj, tion, kion ni ne volus, ke oni faru al ni.

La patriotismo povis esti virto en la antikva mondo, kiam ghi postulis de homo servadon al plej alta — al homo de tiu tempo atingebla — idealo de patrujo. Sed kiel povas patriotismo esti virto en nia tempo, kiam ghi postulas de homoj la rektan kontrauon de tio, kio faras la idealon de nia religio kaj moralo — ne konfeson de egaleco kaj frateco de chiuj homoj, sed la konfeson de supereco de unu shtato au popolo sur chiuj ceteraj. Tiu sento en nia tempo ne nur ne estas virto, sed ghi estas senduba krimo ; tiu sento, t. e. patriotismo en vera sia signifo en nia tempo ech ne povas ekzisti, char por ghi estas nek materiaj, nek moralaj fundamentoj.

La patriotismo povis havi sencon en antikva mondo, kiam chiu popolo pli malpli unuspeca en sia konsisto, konfesanta unu shtatan religion kaj submetighanta al unu nelimigita potenco de sia adorata reganto, prezentis el si kvazau insulon en la oceano de barbaroj konstante celanta ghin subakvigi.

Estas kompreneble, ke che tia situacio la patriotismo, t. e. la deziro defendi sin kontrau la atakoj de barbaroj, pretaj detrui ne nur la socian ordon, sed minacantaj per rabadoj, per tutpopola mortigado, per malliberigado kaj sklavigado de viroj, per eldevigoj de virinoj, estis sento natura, kaj estas kompreneble, ke la homo por savi sin kaj siajn sampatrujanojn de tiaj mizeroj povis preferi sian popolon al chiuj ceteraj kaj havi malamikan senton al chirkauantaj lin barbaroj kaj mortigi ilin por defendi sian popolon.

Sed kian signifon povas havi tiu sento en nia kristana tempo? Pro kio kaj por kio la homo de nia tempo, Ruso povas iri mortigi Francojn, Germanojn, au Franco Germanojn, kiam li tre bone scias, kiom ajn li estus neklera, ke homoj de alia shtato au nacio, kontrau kiu estas ekscitata lia patriota malamikeco, estas ne barbaroj, sed precize tiaj samaj homoj — kristanoj, kiel li mem, ofte ech de unu kun li kredo kaj konfeso, precize tiel same kiel li dezirantaj nur pacon kaj pacan intershanghon de laboro, kaj krom tio plejparte ligataj kun li per interesoj de komuna laboro, au per komercaj au spiritaj interesoj, au per tiuj kaj aliaj kune. Sufiche ofte por homoj de unu shtato la homoj de alia shtato estas pli proksimaj kaj pli necesaj, ol liaj sampatrujanoj, kiel okazadas che laboristoj ligataj kun labordonantoj de aliaj popoloj, por komercistoj kaj precipe por scienculoj kaj artistoj.

Krome mem la vivkondichoj tiel aliighis nun, ke tio, kion ni nomas nia patrujo, tio, kion ni devas iel diferencigi de chio alia, chesis esti klare difinita, kiel tio estis che antikvuloj, kie la homoj farantaj unu patrujon apartenis al unu nacio, al unu shtato kaj unu religio. Estas komprenebla la patriotismo de Egiptano, de Hebreo, de Greko, kiuj defendante sian patrujon, kune defendis ankau sian religion, sian nacion, sian patrujon kaj sian shtaton.

Sed en kio esprimighos en nia tempo la patriotismo de Irlandano en Usono, lau sia religio apartenanta al Romo, lau nacio — al Irlando, lau shtataneco al Usono? En tia sama situacio trovighas Cehho en Austrio, Polo en Rusio, Prusio kaj Austrio, Hindo en Anglio, Tataro kaj Armeno en Rusio kaj Turkio. Sed ne parolante jam pri tiuj apartaj konkeritaj nacioj, la homoj de plej unuspecaj shtatoj, kiel Rusio, Francio, Prusio, jam ne povas sperti tiun senton de patriotismo, kiu estis propra al antikvuloj, char tre ofte chiuj chefaj interesoj de ilia vivo, iafoje familiaj — li estas edzighinta kun virino el alia popolo; ekonomiaj — liaj kapitaloj trovighas en eksterlando; spiritaj, sciencaj au artaj — chiuj estas ne en propra patrujo, sed ekster ghi, en tiu shtato, kontrau kiu estas ekscitata lia patriota malamo.

Sed chefe la patriotismo en nia tempo estas neebla tial, ke kiel ajn ni penadis dum 1800 jaroj kashi la sencon de kristanismo, ghi malgrau tio penetris en nian vivon kaj ghis tia grado gvidas ghin, ke ech la homoj plej maldelikataj kaj stultaj jam ne povas ne vidi la nunan tute neeblan kunigon de patriotismo kun tiuj moralaj principoj, lau kiuj ili vivas.

XIV

La patriotismo estis necesa por formi el diversaj nacioj unuigitajn kaj kontrau barbaroj defenditajn fortajn shtatojn. Sed tuj kiam kristana klerigo egale interne transformis chiujn tiujn shtatojn, doninte al ili la samajn fundamentojn, la patriotismo farighis ne nur nenecesa, sed farighis la sola malhelpo por tiu unuigho de popoloj, al kiu ili estas pretaj lau sia kristana konscio.

La patriotismo en nia tempo estas kruela tradicio de jam forvivinta periodo, kiu tenas sin nur lau inerto kaj tial, ke la registaroj kaj regantaj klasoj, sentante, ke kun tiu patriotismo estas kunigita ne nur ilia potenco, sed ankau ilia ekzisto, peneme per ruzo kaj perforto ekscitas kaj subtenas ghin en popoloj. En nia tempo la patriotismo similas la help-shtuparojn, estintaj iam necesaj por konstrui la murojn de konstruo, kiuj malgrau tio, ke nur sole ili malhelpas la uzadon de konstruo, tamen ne estas forprenataj, char ilia ekzisto estas profita por kelkaj.

Inter la kristanaj popoloj jam delonge estas neniaj kaj povas esti neniaj kauzoj por malpacoj. Estas ech neimageble, kiel kaj kial la pace kaj kune laborantaj sur la limoj kaj en chefurboj rusaj kaj germanaj laboristoj komencos malpaci inter si. Ankorau pli malmulte oni povas imagi la malamikecon inter la Kazana vilaghano, liveranta panon al Germano, kaj Germano, liveranta al li falchilojn kaj mashinojn; tio sama inter francaj, germanaj kaj italaj laboristoj. Kaj pri malpaco inter scienculoj, artistoj, verkistoj de diversaj nacioj, vivantaj per komunaj ne dependantaj de nacieco kaj shtataneco interesoj, estas ridinde ech paroli.

Sed la registaroj ne povas lasi popolojn en trankvilo, t. e. en pacaj interrilatoj, char se ne sola, tiel la chefa pravigo por la ekzisto de registaroj konsistas en tio, ke ili pacigu popolojn, forigu iliajn malpacajn rilatojn. Kaj jen la registaroj sub la masko de patriotismo elvokas tiujn malpacajhojn, kaj poste shajnigas, kvazau ili pacigus popolojn. Simile kiel cigano, kiu, subshutinte sub la voston de sia chevalo pipron kaj forte batinte ghin en chevalejo, elkondukas ghin pendante sur la kondukilo, kaj hipokritas, ke li nur penplene povas haltigi la fajran chevalon.

Oni certigas nin, ke la registaroj zorgas pri konservado de paco inter la popoloj. Kiel do ili konservas ghin?

La homoj sur la bordoj de Rejno vivas en paca komunikigho inter si, — subite pro diversaj malpacoj kaj intrigoj inter reghoj kaj imperiestroj komencighas milito, kaj. ekshajnas al registaro de Francio necese, kelkajn el tiuj loghantoj konsideri kiel Francojn. Pasas la jarcentoj; la homoj alkutimighis al tiu situacio; denove ekkomencighas la malamikeco inter registaroj de grandaj popoloj, kaj pro plej vanta motivo komencighas milito, kaj al Germanoj ekshajnas necese tiujn loghantojn denove konsideri kiel Germanojn, kaj en chiuj Francoj kaj Germanoj oni ekbruligadas la malbondeziron de unu kontrau alian. Au vivas pace sur sia limo Germanoj kaj Rusoj, pace intershanghas laboron kaj laborproduktojn, kaj subite tiuj samaj institucioj, kiuj ekzistas nur en nomo de popolpacigado, ekkomencas malpacadi, fari stultajhon posj stultajho, kaj povas nenion pli bonan elpensi, ol plej infanan manieron de mempuno, nur por ne cedi sian obstinon kaj malutili al kontrauulo (kio en tiu chi okazo estas precipe oportuna, char tiuj, kiuj preparas la doganan militon, mem ne suferas de ghi, sed suferas aliaj): organizas tiun doganan militon, kiu antau nelonge estis kondukata inter Rusio kaj Germanio. Kaj inter Germanoj kaj Rusoj kun helpo de gazetoj komencas ekbruli la sento de malbondeziro, kiu estas ankorau plifortigata per franco-rusaj festoj, kaj nur atentu, ghi povas konduki al sanga milito.

Mi aludis tiujn du lastajn ekzemplojn de registara influado je popolo por eksciti en ghi la malamon al aliaj popoloj, char ili estas nuntempaj; sed en tuta historio okazis nenia milito, kiu ne estus elvokita de registaroj, sole de registaroj, tute malkonsiderante la profiton de popoloj, al kiuj la milito, ech se ghi estas sukcesa, chiam estas malutila.

La registaroj certigas la popolojn, ke ili trovighas en danghero je atakoj de aliaj popoloj kaj de internaj malamikoj, kaj ke la sola rimedo savighi de tiu danghero konsistas en sklava obeemo de popoloj al registaroj. Tio estas kun plena evidento videbla dum revolucioj kaj diktaturoj, kaj tiel estas chiam kaj chie, kie ekzistas potenco. Chiu registaro klarigas sian ekziston kaj pravigas chiujn siajn perfortojn per tio, ke se ghi ne ekzistus, estus pli malbone. Certiginte la popolojn, ke ili trovighas en danghero, la registaroj submetas ilin al si. Kiam la popoloj submetighas al registaroj, la registaroj devigas la popolojn ankau ataki aliajn popolojn. Kaj tiel al popolo estas pravigataj la asertoj de registaroj pri danghero de atako fare de aliaj popoloj.

Divide et impera (dividu kaj regu).

La patriotismo en sia plej simpla, klara kaj neduba signifo estas ne io alia por la regantoj, ol la ilo por atingi potencavidajn kaj egoistajn celojn, kaj por la regatoj — ghi estas abnegacio de homa indo, de prudento, konscienco kaj la sklava submetigho al tiuj, kiuj havas potencon. Tiel ghi estas predikata chie, kie estas predikata patriotismo.

Patriotismo estas sklaveco.

La predikantoj de paco per arbitracio rezonadas jene: du bestoj ne povas aliel dividi kaptajhon ol ekbatalinte; tiel agas infanoj, barbaroj kaj barbaraj popoloj. Sed prudentaj homoj solvas siajn malkonsentojn per rezonado, konvinko, transdono de demanda decido al neinteresitaj prudentaj personoj. Tiel devas agi ankau la popoloj de nia tempo. Tiuj chi rezonadoj shajnas tute pravaj. Popoloj de nia tempo jam ghisvivis ghis la periodo de prudento, ne havas malamikecon unu kontrau alian kaj povus solvi siajn malkonsentojn per paca maniero. Sed tiu chi rezonado estas prava nur rilate al popoloj, sole al popoloj, se ili ne estus sub la potenco de registaroj. La popoloj do, kiuj submetighas al registaroj, ne povas esti prudentaj, char la submetigho al registaroj jam estas signo de grandega malprudento.

Chu oni povas paroli pri prudento, kiam homoj antaue promesas plenumi chion tion (inkluzivante tie ankau la mortigadon al homoj), kion ordonos registaro, t. e. iuj okaze en tiu situacio trovighantaj homoj ?

La homoj, povantaj akcepti tian sindevigon de senmurmura submetigho al chio, kion al ili ordonos nekonataj al ili homoj el Peterburgo, Vieno, Parizo, ne povas esti prudentaj, kaj la registaroj, t. e. homoj, posedantaj tian potencon, ankorau pli malmulte povas esti prudentaj kaj ne povas ne trouzadi ghin, ne povas ne frenezighi de tia senprudente terura potenco. Kaj tial ne povas esti atingita la paco inter popoloj per prudenta maniero, per konvencioj, arbitracioj tiel longe, kiel longe ekzistas la submetigho de popoloj al registaroj, kiu chiam estas neprudenta kaj chiam pereiga.

La submetigho de homoj al registaroj ekzistos tiom longe, kiom ekzistos patriotismo, char chiu potenco bazighas sur patriotismo, t. e. sur la preto de homoj por defendo de sia popolo, patrujo, t. e. shtato kontrau la kvazau minacantaj al ghi dangheroj submetighi al potenco.

Sur tiu patriotismo bazighis la potenco de francaj reghoj super sia popolo antau la revolucio; sur tiu sama patriotismo bazighis ankau la potenco de komitato por socia sendanghereco post la revolucio; sur tiu sama patriotismo fondighis la potenco de Napoleono (de konsulo kaj de imperiestro); kaj sur tiu sama patriotismo starighis post la eksigo de Napoleono la potenco de Burbonoj, kaj poste de respubliko, kaj de Ludoviko-Filipo, kaj denove de respubliko, kaj sur tiu sama patriotismo preskau estus fondita la potenco de s-ro Bulanjhe.

Estas terure diri, ke estas kaj estis nenia komuna perforto de unuj homoj kontrau aliaj, kiu ne estus farata en nomo de patriotismo. En nomo de patriotismo la Rusoj militis kontrau Francoj, Francoj kontrau Rusoj, kaj en nomo de patriotismo nun preparas sin la Rusoj kun Francoj militi kontrau Germanoj, kaj en nomo de patriotismo la Germanoj nun preparas sin militi je du frontoj. Sed ne nur la militoj, — en nomo de patriotismo Rusoj sufokas Polojn kaj Germanoj Slavojn; en nomo de patriotismo la Komunanoj mortigis Versajan-ojn, kaj Versajanoj — Komunanojn.

XV

Shajnus, ke kun la disvastigho de klero, de plifaciligitaj rimedoj de komunikigho, de oftaj interrilatoj inter diversnaciaj homoj, che la disvastigho de gazetaro kaj, chefe, che tuta malapero de danghero flanke de aliaj popoloj, la trompo de patriotismo devus farighi pli kaj pli malfacila kaj fine farighi malebla.

Sed la sekreto konsistas en tio, ke tiuj samaj rimedoj de ghenerala klerigo, de plifaciligitaj komunikighrimedoj kaj interrilatoj, kaj chefe gazetaro, ekkaptitaj kaj chiam pli kaj pli ekkaptataj de registaroj, donas al ili tian eblon eksciti en popoloj la reciprokajn malamikajn sentojn, ke kiom pligrandighadis la evidento de nebezono kaj de malutilo de patriotismo, tiom pligrandighadis ankau la forto de registaroj kaj de regantaj klasoj influadi la popolon por eksciti patriotismon.

La diferenco inter tio, kio estis kaj kio estas nun, konsistas nur en tio, ke char nun la pli granda nombro da homoj partoprenas en tiuj profitoj, kiujn liveras la patriotismo al superaj klasoj, tiel ankau la pli granda nombro da homoj partoprenas en la disvastigado kaj subtenado de tiu mirinda supersticho.

Ju pli malfacile estas konservi sian potencon, kun des pli kaj pli granda nombro da homoj la registaro dividas ghin.

Antaue estradis malgranda amaseto da homoj: imperiestroj, reghoj, dukoj, iliaj oficistoj kaj militistoj; kaj nun partoprenantoj al tiu potenco kaj al per ghi akirataj prohhtoj farighis ne nur administristoj kaj pastraro, sed ankau grandaj kaj malgrandaj kapitalistoj, ter-posedantoj, bankistoj, parlamentanoj, instruistoj, vilaghaj administrantoj, scienculoj kaj ech artistoj, kaj precipe verkistoj-jhurnalistoj. Kaj chiuj tiuj personoj konscie au nekonscie disvastigas la trompon de patriotismo, necesan al ili por konservi sian profitan situacion. Kaj la trompo dank'al tio, ke la rimedoj de trompo farighis pli fortaj kaj ke en ghi partoprenas nun chiam pli granda nombro da homoj, estas farata tiel sukcese, ke malgrau la pli granda malfacilo de trompado, la grado de trompigho de l' popolo restas la satna.

Cent jarojn antaue la nelegopova popolo, havanta neniun komprenon pri tio, el kio konsistas ghia registaro, kaj pri tio, kiaj popoloj ghin chirkauas, blinde obeis al lokaj oficistoj kaj bienposedantoj, che kiuj ghi estis en sklaveco. Kaj al registaro sufichis per subachetoj kaj donacoj teni tiujn oficistojn kaj bienposedantojn en sia potenco, por ke la popolo obeeme plenumu tion, kion oni postulis de ghi. Kaj nun, kiam la popolo plejparte jam povas legi, pli au malpli scias, el kio konsistas ghia registaro, kiaj popoloj chirkauas ghin; kiam homoj el popolo konstante kaj facile movighas de loko al loko, alportante al ghi sciigojn pri tio, kio farighas en la mondo, jam estas nesuficha la simpla postulo plenumi ordonojn de registaroj: estas necese ankorau malheligi tiujn verajn komprenojn pri vivo, kiujn havas popolo, inspiri al ghi ne verajn komprenojn pri kondichoj de ghia vivo kaj pri rilatoj al ghi de aliaj popoloj.

Kaj jen dank' al disvastigo de gazetaro, de elementa klero kaj de facilo de komunikighoj, la registaroj, chie havantaj siajn agentojn, per ordonoj, preghejaj predikoj, lernejoj, gazetoj inspiras al la popolo plej sovaghajn kaj malverajn komprenojn pri ghiaj profitoj, pri la interrilatoj inter popoloj, pri iliaj ecoj kaj intencoj, kaj la popolo, tiom subpremata per laboro, ke ghi havas nek tempon, nek eblon kompreni la signifon kaj ekzameni la juston de tiuj komprenoj, kiuj estas al ghi inspirataj, kaj de tiuj postuloj, kiujn en nomo de ghia bonstato oni prezentas al ghi, senmurmure obeas al ili.

Kaj la homoj el popolo, liberighantaj de senhalta laboro kaj klerighantaj, kaj tial, shajnus, povantaj kompreni la trompon faratan al ili, estas submetataj al tia plifortigita infiuo de minacoj, subacheto kaj hipnotigado de registaroj, ke ili preskau senescepte tuj transiras al la registaro, kaj akceptante la profitajn kaj bone pagatajn oficojn kiel instruistoj, pastroj, oficiroj, administrantoj, farighas partoprenantoj en disvastigado de tiu trompo, kiu pereigas iliajn kunfratojn. Kvazau en la pordoj de klerigho trovighas retoj, en kiujn neeviteble enfalas chiuj, kiuj per tiuj au aliaj rimedoj eliras el la per laboro absorbata popolamaso.

Komence, kiam oni ekkomprenas la tutan kruelon de tiu trompo, nevole levighas la indigno kontrau tiuj, kiuj pro siaj personaj, egoistaj, vantaj profitoj faras tiun kruelan, pereigantan ne nur korpon, sed ankau animon de homoj trompadon, kaj oni volas kulpigi tiujn kruelajn trompantojn. Sed la afero estas ja jena, ke la trompantoj trompas ne tial, ke ili volas trompi, sed tial, ke ili preskau ne povas fari aliel. Kaj trompas ili ne makiavele, ne kun la konscio de farata de ili trompo, sed plejparte kun naiva konvinko, ke ili faras ion bonan kaj altan, en kio ilin konstante subtenas la kunsento kaj aprobo de chiuj chirkauantaj ilin. Vere, malklare sentante, ke sur tiu trompo bazighas ilia potenco kaj profita situacio, ili nevole estas allogataj de ghi, sed agas ili ne tial, ke ili volas trompi la popolon, sed tial, ke ili pensas, ke la farata de ili afero estas utila por la popolo.

Tiel la imperiestroj, reghoj kun siaj ministroj, farante siajn kronadojn, manovrojn, paradojn, vizitojn unu al alia, dum kiuj ili, vestigante sin en diversajn uniformojn, transveturante de loko al loko, kun seriozaj vizaghoj konsilighas unu kun alia pri tio, kiel pacigi kvazau malpacantajn popolojn (al kiuj neniam ech en kapon venos ekmiliti unu kontrau alia), estas tute konvinkitaj, ke chio tio, kion ili faras, estas afero tre prudenta kaj utila.

Tiel same ankau chiuj ministroj, diplomatoj kaj diversaj oficistoj, ornamante sin per siaj uniformoj kun diversaj rubandetoj kaj krucetoj, kaj zorgeme skribantaj sur belega papero je numeroj siajn malklarajn, konfuzajn, al neniu necesajn sciigojn, raportojn, ordonojn, projektojn, estas tute konvinkitaj, ke sen tia ilia agado ekhaltos au malordighos la tuta vivo de l' popoloj.

Tiel same ankau la militistoj, ornamitaj en siaj ridindaj vestajhoj, serioze rezonantaj pri tio, per kiaj pafiloj au pafilegoj estas pli bone rnortigadi homojn, estas tute konvinkitaj, ke iliaj manovroj kaj paradoj estas plej gravaj kaj necesaj aferoj por la popolo.

Je tio sama estas konvinkitaj ankau la patriotismon predikantaj pastroj, jhurnalistoj kaj verkistoj de patriotaj versoj kaj lernolibroj, ricevantaj por tio malavaran rekompencon. Tion saman ne pridubas ankau la organizantoj de festoj lau speco de franco-rusaj, sincere kortushataj che eldiro de siaj patriotaj paroladoj kaj tostoj. Chiuj homoj faras tion, kion ili faras, senkonscie, char tio estas necesa au char sur tiu trompo bazighas ilia tuta vivo, kaj tial, ke ili ne scias fari ion alian, kaj dume tiuj samaj iliaj agoj trovas kunsenton kaj aprobon de chiuj chi homoj, inter kiuj ili estas farataj. Sed ne sufiche, ke, estante ligataj unu kun alia, ili mem aprobas kaj pravigas la konduton kaj agadon unu de alia: imperiestroj kaj reghoj — de militistoj, oficistoj kaj de pastraro, kaj la militistoj, oficistoj kaj pastraro — de imperiestroj kaj reghoj kaj unu de alia; la popolamaso, precipe urba, ne vidante ian por ili komprenatan sencon en chio tio, kio estas farata de tiuj homoj, nevole aljughas al ili precipan, preskau supernaturan signifon. La popolamaso vidas, ekzemple, ke oni starigas triumfajn pordojn, la homoj ornamas sin per kronoj, uniformoj, talaroj, oni bruligas fajrajhojn, pafadas el pafilegoj, sonorigas sonorilojn, kun muziko marshas regimentoj, fiugas paperoj kaj telegramoj kaj la senditoj de loko al loko, kaj la strange ornamighintaj homoj senhalte zorge transveturas de loko al loko, ion parolas kaj skribas ktp., kaj la popolamaso, ne estante en la stato ekzameni, ke chio chi estas farata (kiel tio estas fakte) sen plej malgranda neceso, alskribas al chio tio precipan, misteran por ghi kaj gravan signifon, kaj per krioj de ravo au per silenta estimo renkontas chiujn tiujn vidajhojn. Kaj dume tiuj elmontroj de ravo kaj chiam de estimo ankorau plifortigas la konvinkon de tiuj homoj, kiuj faras chiujn chi malsaghajhojn.

<< >>