X

"Sed de Francoj estas forprenitaj du provincoj, estas deshiritaj infanoj de amanta patrino. Sed Rusio ne povas toleri, ke Germanio ordonu al ghi leghojn kaj senigu ghin de ghia historia destino en oriento, — ne povas allasi la eblon depreni de ghi, kiel de Francio, ghiajn provincojn: chebaltan provincon, Polion, Kaukazon. Kaj Germanio ne povas allasi la eblon perdi tiujn profitojn, kiujn ghi gajnis per tiom da viktimoj. Kaj Anglio povas al neniu cedi sian maran superecon."

Kaj eldirinte tiajn vortojn, kutime oni supozas, ke Franco, Ruso, Germano kaj Anglo devas esti pretaj oferi chion por repreno de forprenitaj provincoj, por fortigo de sia influo en oriento, por konservo de siaj unueco kaj potenco, de regado sur maroj ktp.

Supozighas, ke la sento de patriotismo estas, unue, chiam propra al chiuj homoj, kaj, due, estas tia alta morala sento, ke se ghi forestas, ghi devas esti ekscitata en tiuj, kiuj ghin ne havas. Sed kiel la unua, tiel la dua estas malvera. Mi travivis duonjarcenton meze de rusa popolo, kaj en granda amaso da vera rusa popolo dum tuta tiu tempo neniun fojon mi vidis au audis la elmontron au esprimon de tiu patriotisma sento, se ne konsideri tiujn lernitajn dum militservo au ripetatajn el libroj patriotajn frazojn, kiujn oni audas de plej malprofundpensaj kaj malbonigitaj homoj el popolo. Mi neniam audis de popolo esprimon de patriotismaj sentoj, sed kontraue, konstante de plej seriozaj, honorindaj homoj el popolo mi audis la esprimon de perfekta indiferento kaj ech malestimo je diversspecaj elmontroj de patriotismo. Tion saman mi observis ankau che laborista popolo de aliaj shtatoj, kaj tion saman asertis al mi ne unufoje la kleraj Francoj, Germanoj kaj Angloj pri sia laborista popolo*. La laboranta popolo estas tro okupata per absorbanta la tutan sian atenton laboro por sia vivsubteno kaj tiu de sia familio, ol ke ghi povus interesighi je tiuj politikaj demandoj, kiuj montrighas kiel chefaj motivoj de patriotismo: la demandoj pri rusa influo en oriento, pri unueco de Germanio, au pri repreno de francaj forprenitaj provincoj, au pri cedo de tiu au alia parto de unu shtato al alia ktp., ne interesas ghin ne nur tial, ke ghi preskau neniam konas tiujn kondichojn, en kiuj estighas tiuj demandoj, sed ankau tial, ke la interesoj de ghia vivo estas tute sendependaj de shtataj, politikaj interesoj. Al homo el popolo estas chiam tute egale, kie oni metos ian limon... kaj ech al kiu registaro ghi devos pagi impostojn kaj en armeon doni siajn filojn; sed al ghi estas chiam tre grave scii, kiom da impostoj ghi devos pagi, kiel longe servi en armeo, kiel longe pagi por tero kaj kiom ricevi por sia laboro — chiuj demandoj tute nedependantaj de gheneralaj shtataj politikaj interesoj. Kaj certe sekve de tio okazas, ke malgrau chiuj plifortigitaj rimedoj, uzataj de registaroj por inspiri al popoloj ne propran al ili patriotismon kaj por subpremo en popoloj de la disvolvighantaj en ghi ideoj de socialismo — socialismo chiam pli kaj pli enpenetras la popolamason, kaj la patriotismo, tiel peneme inspirata de registaroj, ne nur ne estas akceptata de popoloj, sed pli kaj pli malaperas, kaj tenas sin nur en superaj klasoj, al kiuj ghi estas profita. Se ech okazas, ke patriotismo ekkaptas la popolamason, kiel estis nun en Parizo, tio okazas nur tiam, kiam tiu popolamaso submetighas al plifortigita hipnotisma influo de registaroj kaj de regantaj klasoj, kaj patriotismo tenas sin en popolo nur tiom longe, kiom dauras tiu influo.

Ekzemple en Rusio, kie patriotismo en formo de amo kaj sindono al religio, caro kaj patrujo kun neordinara strechiteco per chiuj en manoj de registaro trovighantaj iloj de eklezio, lernejo, gazetaro kaj chia soleneco estas inspirata al popolo, la rusa laborista homo — cent milionoj da rusa popolo, malgrau tiu nemeritita reputacio esti popolo neordinare sindona al sia religio, caro kaj patrujo, estas popolo la plej libera de patriotisma trompo** kaj de sindono al religio, caro kaj patrujo. Sian kredon, tiun shtatan ortodoksan, al kiu ghi kvazau estas sindona, ghi plejparte ne scias, kaj tuj kiam ghi ghin ekkonas, forjhetas ghin kaj farighas racionalisto, t. e. akceptas tian religion, kiun oni povas nek ataki, nek defendi; al sia caro, malgrau la senhaltaj, plifortigitaj inspiroj en tiu direkto, ghi rilatas kiel al chiuj perfortaj estroj, se ne kun jugho, tiel kun perfekta indiferento; sian patrujon, se sub tio ne kompreni sian vilaghon au komunumon, ghi au tute ne konas, au se konas, faras inter ghi kaj aliaj shtatoj nenian diferencon. Tiel, kiel antaue rusaj elmigrantoj iris Austrion, Turkion, tiel ankau nun ili koloniighas tute indiferente en Rusio, ekster Rusio, en Turkio au Chinio.

XI

Mia malnova amiko D., dum vintro loghante sola en vilagho, dum lia edzino, kiun li malofte tie vizitis, loghis en Parizo, en longaj autunaj vesperoj ofte interparoladis kun vilaghano nescianta legi, sed tre prudenta kaj honorinda administristo de komunumo, kiu venadis vespere kun raportoj, kaj mia amiko rakontis al li interalie ankau pri la supereco de franca shtatordo kompare kun nia. Tio estis jhus antau la lasta pola ribelo kaj franca enmiksigho en niaj aferoj. La patriotaj rusaj gazetoj ekbrulis tiam per indigno kontrau tiu enmiksigho kaj tiel incitis la regantajn klasojn, ke la situacio farighis tre strechita, kaj che ni oni ekparolis pri milito kontrau Francio.

Mia amiko, leginte gazetojn, rakontis al sia administristo ankau pri tiuj rilatoj inter Rusio kaj Francio. Submetighante al spirito de gazetoj mia amiko diris, ke se ekestos milito, li enarmeighos (li estis maljuna militisto) kaj militos kontrau Francio. Tiam revengho je Francio al rusaj patriotoj shajnis necesa pro Sebastopolo.

— Kiacele bezonas ni militi? demandis la administristo.

- Kiel do ni povus permesi al Francio ordoni che ni ?

- Sed vi mem ja diras, ke che ili estas pli bona ordo ol che ni, diris la administristo tute serioze. Lasu ni ilin enkonduki ordon ankau che ni.

Kaj mia amiko rakontis al mi, ke tiu rezonado tiel konsternis lin, ke li tute ne sciis kion respondi, kaj ke li nur ekridis, kiel ridas homoj vekighinte el trompa songho.

Similan rezonadon oni povas audi de chiu neebria rusa laborista homo, se nur li ne trovighas sub la hipnotisma influo de registaro. Oni parolas pri amo de rusa popolo al sia kredo, caro kaj patrujo, dume en Rusio trovighas nenia vilaghansocieto, kiu almenau minuton pripensus kion elekti el du estontaj lokoj de koloniigho: unu en Rusio kun patro-caro, kiel oni skribas en libretoj, kaj kun sankta ortodoksa kredo en sia adorata patrujo, sed kun malpli granda kaj malpli bona tero, au sen patro blanka-caro kaj sen ortodoksa kredo ie ajn ekster Rusio, en Prusio, Chinio, Turkio, Austrio, sed kun iom pli granda kaj pli bona tero, kion ni vidis antaue kaj vidas nun. Por chiu rusa vilaghano la demando pri tio, sub kiu registaro ili estos (char li scias, ke sub kia ajn li estus, oni egale prirabos lin), havas nekompareble malplian signifon ol la demando — mi ne diras jam: chu bona estas akvo, sed chu mola estas argilo kaj chu bone naskighas brasiko.

Oni povas ekpensi, ke la indiferento de Rusoj devenas de tio, ke chiu registaro, en kies potencon ili transirus, estos certe pli bona ol rusa, char en Europo estas nenia pli malbona; sed tio ne estas tiel: kiom mi scias, tion saman ni vidis che la koloniistoj Angloj, Holandanoj, Germanoj, elmigrantaj Amerikon, kaj che diversaj aliaj nacioj enmigrantaj Rusion.

La transiroj de europaj popoloj el la potenco de unu registaro en la potencon de alia, el la turka en la austran, au el franca en germanan, tiel malmulte shanghas la situacion de popolo, ke neniel povas elvoki malkontenton en laborista popolo, se nur ghi ne estos artifike submetita al influoj de registaroj kaj de regantaj klasoj.

XII

Kutime kiel pruvon por ekzisto de patriotismo oni nomas la elmontron de patriotaj sentoj de popolo dum diversaj solenoj, kiel ekzemple en Rusio dum carkronado au dum renkonto de caro post la vagonarelreligho la 17-an de oktobro, au en Francio dum militdeklaro al Prusio, au en Germanio dum provenkaj solenoj, au dum franco-rusaj festoj.

Sed oni devas scii, kiel oni preparas tiujn manifestaciojn. En Rusio, ekzemple, che chiu pretervojagho de imperiestro oni komisias el vilaghanaj societoj kaj el fabrikoj homojn por renkontoj kaj salutoj al caro.

La ghojkrioj de popolamaso plejparte estas artifike preparataj de tiuj, al kiuj ili estas necesaj, kaj la grado de popola ravo montras nur la artgradon de aranghintoj de tiuj ghojkrioj. Tiu afero estas jam delonge praktikata kaj tial la specialistoj-aranghantoj de tiuj ghojkrioj en sia preparado atingis altan gradon de virtuozeco.

Kiam Aleksandro II estis ankorau kron-princo kaj komandis, kiel estas kutimo, la preobrajhenskan regimenton, foje posttagmeze li alveturis al regimento, trovighinta en tendaro. Tuj kiam montrighis lia veturilo, la soldatoj, kvankam ili estis nur en chemizoj, elkuris lin renkonti kaj kun tia ghojo renkontis, kiel oni skribas, sian altan komandanton, ke chiuj vete kuris post la veturilo kaj multaj el ili kurante faris krucsignon, che tio rigardante la kron-princon. Chiuj, kiuj vidis tiun renkonton, estis kortushitaj de tiu naiva sindonemo kaj amo de rusa soldato al caro kaj lia heredanto, kaj de tiu religia kaj videble nepreparita ravo, kiu montrighis en vizaghoj, en movoj kaj precipe en faro de krucsignoj. Kaj tamen chio tio estis farita artifike kaj preparita jene.

Post la parado la antauan tagon, la kron-princo diris al brigada komandanto, ke li alveturos morgau.

— Kiam atendi vian imperiestran moshton ?

— Vershajne vespere. Nur mi petas, ke estu neniaj preparoj.

Tuj kiam la kronprinco forveturis, la brigada komandanto kunvokis rotajn komandantojn kaj ordonis, ke por morgaua tago chiuj soldatoj estu en puraj chemizoj. Kaj tuj kiam ili ekvidos la veturilon de l' kronprinco, kiun devas atendi la signaldonantoj, chiuj kuru kiel ajn renkonten kaj kun la krioj "hura" kuru post la vetiirilo, che kio chiu deka homo en la roto kurante faru krucsignon. La chefserghentoj starigis rotojn, kaj kalkulante po unu haltis sur la deka: " unu, du, tri... ok, nau, dek, Sidorenko — fari krucsignon; unu, du, tri, kvar... Ivanov — fari krucsignon ". Chio estis plenumita lau ordono, kaj afekcio de ravo komunikighis al la kronprinco, al chiuj cheestantoj, ech al soldatoj kaj oficiroj, kaj ech al brigada komandanto, kiu mem chion tion elpensis. Tiel same, kvankam ne tiel maldelikate, estas farate chie, kie estas patriotaj manifestacioj. Ekzemple, franco-rusaj festoj, kiujn oni prezentas al ni kiel spontanajn elmontrojn de popolaj sentoj, farighis ne per si mem, sed estis kontraue artihhke kaj sufiche videble preparitaj kaj elvokitaj de l' franca registaro.

"Tuj kiam farighis konata la alveturo de rusaj maristoj (mi citas denove el tiu sama Kamparana Sendito, registara organo, kolektanta siajn sciigojn el chiuj aliaj gazetoj), ne nur en chiuj grandaj kaj malgrandaj urboj, kushantaj sur sufiche longa vojo inter Tulono kaj Parizo, sed ankau en multegaj urboj kaj urbetoj, kushantaj tute flanke en granda distanco de tiu vojo, fondighis komitatoj por preparo de festoj. Chie oni kolektis ofersumojn por elspezoj che tiuj festoj. Multaj urboj sendis deputaciojn Parizon al nia imperiestra ambasadoro kun peto, ke rusaj maristoj vizitu tiujn urbojn almenau por unu tago, au ech por unu horo. La urbestraroj de tiuj urboj, kiujn devis viziti niaj maristoj, disponis grandegajn monsumojn, pli ol po cent mil rubloj por preparo de diversaj festoj kaj amuzoj, kaj eldiris sian preton elspezi por tio ankorau pli grandajn sumojn, kiom estos necese, por ke nur la renkonto kaj festoj okazu kiel eble plej belegaj.

"En Parizo mem krom la sumo, kiun disponigis por tio la urbestraro, estis kolektita granda sumo de privata komitato ankau por preparo de amuzighoj, kaj la franca registaro disponigis cent mil rublojn por elspezoj je honorado de rusaj gastoj fare de ministroj kaj aliaj estroj. En multaj urboj, kiujn niaj maristoj tute ne vizitos, tamen estas decidite aranghi la 1-an de oktobro diversajn festojn je honoro de Rusio. Multegaj urboj kaj provincoj decidis sendi Tulonon au Parizon specialajn delegitarojn por saluti rusajn gastojn kaj prezenti al ili donacojn je memoro pri Francio au sendi al ili salutajn skribajhojn kaj telegramojn. Estas decidite la 1-an de oktobro chie konsideri kiel popolan feston kaj la lernantojn liberigi por tiu tago de lernado, en Parizo ech por du tagoj. Al la punitaj malsuperaj militistaj ranguloj pardoni iliajn kulpojn, por ke ili kun danko rememoru la ghojan por Francio tagon — la 1-an de oktobro.

"Por faciligi al publiko deziranta viziti Tulonon kaj ebligi al ghi partopreni en renkonto de rusa eskadro, la fervojoj malaltigis la veturpagon je duono kaj aranghis specialajn ekstervicajn vagonarojn."

Kaj nun, kiam per tuta vico de chiulokaj samtempaj rimedoj, kiujn dank' al estanta en sia mano potenco la registaro chiam povas apliki, ioma parto de l' popolo, precipe la shaumo de l' popolo — la urba popolamaso, estas metata en nenormalan ekscititan staton, oni diras: Vidu, tio estas memvola esprimo de tutpopola volo. Tiaj manifestacioj, kiel tiuj, kiuj nun okazis en Tulono kaj Parizo... kaj konstante ripetighas en Rusio che chiuj solenaj renkontoj, pruvas nur tion, ke la rimedoj por artifike eksciti popolon, estantaj nun en la manoj de registaroj kaj de regantaj klasoj, estas tiel potencaj, ke la registaroj kaj regantaj klasoj, posedantaj ilin, chiam povas elvoki lau sia bonplacho kian ajn ili volas patriotan manifestacion, kvazauan elmontron de patriotaj popolsentoj. Nenio, kontraue, pruvas kun tia evidento la foreston de patriotismo en popolo, kiel rekte tiuj strechitaj fortuzoj, kiujn aplikas nun la registaroj kaj la regantaj klasoj por artifika ghia elvoko, kaj tiuj malgrandaj rezultoj, kiuj estighas malgrau chiuj tiuj penadoj.

Se la patriotaj sentoj estas tiel propraj al popoloj, oni devus lasi ilin libere elmontrighi, sed ne eksciti ilin per chiuj konstantaj kaj ekskluzivaj artifikaj rimedoj. Se ech nur por kelka tempo, por unu jaro oni chesus en Rusio, kiel tion oni faras nun, che surtronigho de chiu caro devigi la tutan popolon jhuri al li, chesus dum chiu diservo solene kelkfoje preghi la kutimajn procarajn preghojn, chesus festi kun sonorilsonorado, iluminado kaj kun malpermeso labori la tagojn de lia naskigho kaj liajn nomtagojn, chesus chie elpendigadi kaj elstarigadi liajn portretojn, chesus en preghlibroj, kalendaroj, lernolibroj per grandaj literoj presi lian nomon kaj tiun de lia familio, kaj ech de al ili rilataj antaunomoj; chesus en specialaj libretoj kaj gazetoj nur por tio destinitaj laudadi lin; chesus jughi kaj meti en malliberejon pro plej malgranda ne respekta vorto, eldirita pri caro, — se nur ech por kelka tempo oni chesus fari tion, tiam ni ekvidus, en kia grado estas propra al popolo, al vera laboranta popolo, al Prokopij, al administranto Ivano, kaj al chiuj homoj el rusa popolo, kiel je tio oni konvinkadas popolon, kaj estas konvinkitaj chiuj eksterlandanoj, adori caron, kiu en tia au alia maniero metas ghin en manojn de bien-posedantoj au ghenerale richuloj. Tiel estas en Rusio; sed chesu en Germanio, Francio, Italio, Anglio, Ameriko fari chion tion, kion tiel same strechite faras ankau tie la regantaj klasoj por eksciti patriotismon, sindonemon kaj obeemon al ekzistanta registaro, tiam ni ekvidus, kiom propra estas tiu imagita patriotismo al popoloj de nia tempo.

Kaj fakte jam de infaneco per chiuj eblaj rimedoj — lernejaj lernolibroj, preghejaj diservoj, predikoj, paroladoj, libroj, gazetqj, versoj, monumentoj — chiam en unu kaj tiu sama direkto oni malsaghigas la popolon, poste oni kolektas perforte au per subacheto kelkajn milojn da personoj, kaj kiam tiuj kunvenintaj miloj, al kiuj alighos chiuj okulumantoj, kiuj chiam estas pretaj cheesti chiun spektaklon, kaj kiam tuta tiu popolamaso che sonoj de pafilegpafado, muziko kaj che apero de chia brilo kaj lumo komencos krii tion, kion oni antau ghi antaukrios, oni diras al ni, ke tio estas esprimo de sentoj de tuta popolo. Sed, unue, tiuj miloj, multaj dekmiloj da homoj, kiuj ion krias dum tiaj solenoj, faras nur tre malgrandan dekmilonon da tuta popolo; due, el tiuj dekmiloj da kriantaj kaj chapojn svingantaj homoj la pli granda duono se ne estas perforte kunpelita, kiel che ni en Rusio, tiel estas artifike allogita per ia logajho; trie, inter chiuj tiuj miloj apenau estas dekoj, kiuj komprenas la okazajhon, kaj tiel same krius kaj svingus chapojn, se okazus la perfekta kontrauajho al tio, kio nun okazas; kaj kvare, tie chi alestas polico, kiu tuj devigos eksilenti kaj forprenos tiujn, kiuj ekkrius ne tion, kion volas kaj postulas registaro, kiel tio ofte estis farata dutn franco-rusaj festoj.

En Francio oni salutis egale rave la militon kontrau Rusio che Napoleono I, kaj poste Aleksandron I, tiun, kontrau kiu ili militis, kaj poste denove Napoleonon, kaj denove aliancanojn, kaj Burbonon, kaj Orleanon, kaj respublikon, kaj Napoleonon III, kaj Bulanjhe; en Rusio oni salutas egale rave hodiau Petron, morgau Ekaterinon, postmorgau Paulon, Aleksandron, Konstantinon, Nikolajon, dukon de Lejhhtenberg, fratojn-slavojn, prusan reghon kaj francajn maristojn kaj chiujn tiujn, kiujn la estraro ekvolos saluti.

Precize tio sama okazas en Anglio, Ameriko, Germanio, Italio.

Tio, kio en nia tempo estas nomata patriotismo, estas unuflanke difinita emo konstante produktata, kaj subtenata che popoloj per lernejo, religio, per subachetebla gazetaro en la por registaro bezona direkto, de alia flanko ghi estas dumtempa, per specialaj rimedoj de regantaj klasoj produktata ekscitigho de malsuperaj je morala kaj ech je intelekta nivelo homoj de l' popolo, kiu poste estas prezentata kiel konstanta elmontro de tutpopola volo. La patriotismo de subpremataj popoloj faras neniun escepton. Ghi estas tiel same ne propra al laborantaj popolamasoj, kaj same artifike inokulata al ili de superaj klasoj.


* Rim.de l' trad.: Kiel Litovo mi havis sufiche ofte okazon vidi, kiel peneme kaj ofte malsukcese la litova intelektularo, precipe pastraro, penis inspiri naciismon al litova popolo. En la jaro 1913, rekordjaro de el-migrado Amerikon, mi kolektis la statistikon de nacieco de elmigrantoj kaj che tio povis ghissatege observi la indiferenton de diverspopolaj laboristoj kontrau naciismo.
** Rim. de l' trad.: Tion pruvas ankau la internacieco de rusa literaturo, kion konstatas ankau unu germana gazeto ech dum milito.

<< >>