KRISTANISMO KAJ PATRIOTISMO

I

Rusoj kaj Francoj vivis multajn jarcentojn konante unu la alian, enirante iafoje amikajn, plejparte bedaurinde tre malamikajn, elvokatajn de iliaj registaroj rilatojn unu kun alia, kaj subite kauze de tio, ke antau du jaroj la franca eskadro alvenis Kronshtaton kaj la oficiroj de eskadro surbordighinte en diversaj lokoj multe manghis kaj trinkis diversspecan vinon, che tio auskultante kaj elparolante multajn mensogajn kaj malsaghajn vortojn, kaj kauze de tio, ke en la jaro 1893 tia sama rusa eskadro alvenis Tulonon kaj la oficiroj de rusa eskadro en Parizo multe manghis kaj trinkis, auskultante che tio kaj elparolante ankorau pli multe da mensogaj kaj malsaghaj vortoj, farighis tiel, ke ne nur tiuj homoj, kiuj manghis, trinkis kaj parolis, sed ankau chiuj tiuj, kiuj alestis che tio, kaj chiuj tiuj, kiuj ne alestis che tio, sed nur audis au legis en gazetoj pri tio, chiuj tiuj milionoj da Rusoj kaj Francoj subite imagis, ke ili iel aparte amas sin reciproke, tio estas chiuj Francoj chiujn Rusojn, kaj chiuj Rusoj chiujn Francojn.

En Francio tiuj sentoj dum pasinta oktobro elmontrighis per plej stranga maniero.

Jen kiel estas priskribata la renkonto de rusaj maristoj en la Kamparana Sendito, gazeto, kiu kolektas siajn sciigojn el chiuj ceteraj.

"Che la renkontigho de rusaj kaj francaj shipoj, tiuj kaj aliaj krom la pafilegpafado salutis sin reciproke per ardaj, entuziasmaj krioj: "Hura! Vivu Rusio! Vivu Francio!"

Al tio alighis la muzikhhoroj (estintaj sur multaj privataj shipoj) ludintaj himnojn — rusan "Dio gardu caron" kaj francan "Marsejezon"; la publiko sur privataj shipoj svingis chapelojn, flagojn, naztukojn kaj florbukedojn; sur multaj shipetoj trovighis nur vilaghanoj kaj vilaghaninoj kun siaj infanoj, kaj chiuj tenis en manoj fior-bukedojn, kaj ech la buboj, svingante bukedojn, el tuta povo kriegis : "Vivu Rusio". Niaj maristoj, vidante tian popolan ghojegon, ne povis reteni larmojn...

En la haveno chiuj francaj militshipoj, estintaj en Tulono, estis ordigitaj en du liniojn, kaj nia eskadro preterpasadis inter ili: antaue iris la admirala kirasshipo, post ghi la ceteraj. Venis eksterordinare solena minuto.

La rusa kirasshipo donis dekkvin pafileg-pafojn je la honoro de franca eskadro; responde la franca kirasshipo donis la duoblan nombron de pafoj — tridek. De francaj shipoj ektondris la sonoj de rusa himno. La francaj maristoj suprenrampas shnurshtuparojn kaj mastojn; lautaj salutaj krioj senhalte fiuas de ambau eskadroj kaj de privataj shipoj; la chapoj de maristoj, chapeloj kaj naztukoj de publiko — chio tio entuziasme estas svingata je honoro de karaj gastoj. De chie de sur akvo kaj de bordo tondras unu komuna krio: "Vivu Rusio! Vivu Francio!"

Lau marista etiketo, admiralo Avelan kun oficiroj de sia stabo surbordighis por saluti la lokajn estrarojn. En la haveno la rusajn maristojn renkontis la chefa franca marista stabo kaj la altaj maristaj oficiroj de Tulono. Sekvis komunaj amikaj manpremoj, akompanataj per pafilegtondro kaj sonorilado. La hhoro de marista muziko ludis himnon "Dio gardu caron", kiun sekvis tondraj kriegoj de publiko: "Vivu caro! Vivu Rusio!" Tiuj kriegoj kunfandighis en unu potencan bruon, superantan la muzikon kaj pafilegpafadon.

Kiuj vidis tion, tiuj rakontas, ke en tiu minuto la ravo de popolamasego atingis la plej altan gradon, kaj estas neeble pervorte komuniki, kiaj sentoj plenigis la korojn de chiuj alestantoj. Admiralo Avelan kun malkovrita kapo kaj akompanata de rusaj kaj francaj oficiroj eniris la maristan estrejon, kie lin atendis franca marista ministro.

Akceptante admiralon, la ministro diris:

— Kronshtat kaj Tulono estas du lokoj, kiuj atestas pri la kunsento inter rusa kaj franca popoloj; vi estos chie renkontataj kiel koraj amikoj. Registaro kaj tuta Francio salutas vin kaj viajn kunvojaghantojn je via alveno, reprezentantojn de "granda kaj nobla popolo".

La admiralo respondis, ke li ne havas vortojn por esprimi la tutan sian dankemon: "La rusa eskadro kaj tuta Rusio", diris li, "estos dankaj por via akcepto".

Post mallonga interparolo, adiauante de la ministro, la admiralo duan fojon dankis lin pro la akcepto kaj aldonis:

— Mi ne volas foriri de vi ne eldirinte tiujn vortojn, kiuj estas gravuritaj en la koroj de chiuj rusaj homoj: "Vivu Francio!(*)"

Tia estis la renkonto en Tulono; la renkonto kaj festoj en Parizo estis ankorau pli mirindaj.

Jen kiel oni priskribas en gazetoj la renkonton en Parizo.

"Chiuj rigardoj estas direktitaj al la bulvardo des Italiens, de kie devas aperi rusaj maristoj. De malproksime fine alflugas la bruo de tuta uragano el ekkrioj kaj aplaudoj. La bruego farighas pli forta kaj klara. La uragano videble alproksimighas. Sur la placo la movigho estas grandega. La policanoj aljhetighas por liberigi la vojon al Cercle Militaire, sed tio montrighas nefacila afero. En la amaso farighis neimagebla interpushigho kaj interpremo. Fine sur la placo aperis la tachmentestro. En tiu sama momento sur ghi etendighas la surdiga kriego: "Vivu Rusio! Vivu Rusoj!" Chiuj malkovras la kapojn, la publiko plenpleniganta la fenestrojn, balkonojn, lokighinta ech sur tegmentoj, svingas la naztukojn, flagojn, chapelojn, furioze aplaudas, el la fenestroj de supraj etaghoj jhetas tutajn nubojn da diverskoloraj kokardoj. La tuta maro el naztukoj, chapeloj, flagoj ondighas sur la kapoj de popolamasego staranta sur la placo. "Vivu Rusio! Vivu Rusoj! " krias tiu centmila popolamasego, penante plej bone chirkauvidi la karajn gastojn, etendante al ili la manojn kaj tiel elmontrante sian simpation (**).

Alia korespondanto skribas, ke la ravo de la popolamaso ghislimis frenezon. Unu rusa publicisto, estinta tiutempe en Parizo, jene priskribas tiun procesion el maristoj:

"Oni diras veron — la okazintajho estis historia, mirinda, kortushanta ghis larmoj, altiganta animon, deviganta ghin tremi per tiu amo, kiu vidas en homoj fratojn kaj kiu malamas sangon kaj perfortajn aliigojn, la deshiron de infanoj de la amata patrino. Mi trovighas en ia.haladzo dum kelkaj horoj. Al mi estis strange, preskau ne lau miaj fortoj stari sur stacio de Lyon'a fervojo meze de reprezentantoj de franca administracio en per oro kudritaj uniformoj, meze de urbestraro en frakoj, kaj audi la kriojn : "Vivu Rusio! Vivu caro!" kaj nian nacian himnon, ludatan kelkfoje sinsekve. Kie mi trovighas ? Kio okazis? Kia sorcho unuigis chion tion en unu senton, unu prudenton? Chu oni ne sentas tie chi aleston de Dio, de amo kaj frateco, la aleston de io alta, ideala, malsupreniranta sur la homojn nur en altaj minutoj? La koro estas tiel plena je io charma, pura kaj alta, ke la plumo ne kapablas tion esprimi. La vortoj estas palaj kompare kun tio, kion mi vidis kaj sentis. Tio estas ne charmo, — tiu vorto estas tro banala, — tio estas pli bela ol charmo. Pli pentrinda, pli profunda, pli ghojiga, pli diversspeca. Estas neeble priskribi tion, kio okazis che Cercle Militaire, kiam sur balkono de la dua etagho aperis admiralo Avelan. Tie chi la vortoj povas nenion esprimi. Dum la diservo, kiam la kantistoj en preghejo kantis "Sinjoro, savu homojn viajn", en la malfermitan pordon flugadis la solenaj sonoj de "Marseljezo" de blovinstrumenta orkestro ludinta sur la strato. Estis ia mirinda impreso, nekomunikebla (***)."

II

Alveturinte Francion, rusaj maristoj dum du semajnoj transiradis de festo al festo, kaj meze au fine de chiu festo manghis, trinkis kaj parolis. Kaj la sciigoj pri tio, kie kaj kion ili manghis merkredon, kie kaj kion vendredon, kaj kion ili che tio parolis, telegrafe estis komunikataj al tuta Rusio. Tuj kiam iu el rusaj kapitanoj trinkis je la sano de Francio, tio tuj farighis konata al mondo, kaj jhus kiam la rusa admiralo diris: "Mi trinkas pro la charma Francio", tiuj vortoj tuj estis diskonigataj tra la tuta mondo. Sed tio estis ne suficha: la zorgemo de gazetoj estis tiela, ke estis komunikataj ne nur tostoj, sed ech menuo de tagmanghoj kun kukoj kaj krommanghetoj, kiuj estis uzataj dum tagmanghoj.

Tiel en unu numero de gazeto estis dirite, ke la tagmangho prezentis el si belan art-verkon :

Consomme de volailles, pelits putes
Mousse de homard parisienne
Noisette de bceuf a la bearnaise
Faisans a la Perigord
Casseroles de truffes au Champagne
Chaud-froid de volailles a la Toulouse
Salade russe
Croute de fruits toulonnaise
Parfaits a I'ananas
Desserts

En la proksima numero estis dirite: "Ankau lau la kuirarta rilato la tagmangho lasis deziri nenion pli bonan; menuo estis jena:

Potage livonien et Saint-Germain
Zephyrs Nantua
Esturgeon braise moldave
Selle de daquet grand veneur

ktp. "

En la sekvanta gazeto estas denove priskribata nova menuo. Che chiu menuo estis detale priskribataj tiuj trinkajhoj, kiuj estis englutataj de chiuj festenantoj : tia vudka (brando), tia Bourgogne vieux, Grand Moet k. s. En angla gazeto aperis la listo de chiuj ebriigaj trinkajhoj, kiuj estis englutitaj dum tiuj festenoj. Tiu kvanto estis tiel kolosa, ke apenau chiuj drinkuloj de Rusio kaj Francio povus eltrinki tiom en tiel mallonga tempo.

Estis komunikataj ankau la paroladoj de festantoj, sed la menuoj estis pli diversspecaj ol paroladoj. La paroladoj konsistis senshanghe el tiuj samaj vortoj, nur en diversa chenigho kaj translokigho. La senco de tiuj vortoj chiam estis unu tiu sama : Ni karese amas nin reciproke, ni ghojegas, ke ni tiel karese ekamis unu la alian. Nia celo estas ne milito, kaj ne revanche (revengho), kaj ne repreno de forprenitaj provincoj, sed nia celo estas nur paco, la bonfaro de paco, la sekurigo de paco, la trankvilo kaj paco de Europo. Vivu rusa Imperiestro kaj Imperiestredzino, ni amas ilin kaj ni amas pacon! Vivu la Prezidanto de la Respubliko kaj lia edzino, ni ankau amas ilin kaj ni amas pacon! Vivu Francio, Rusio, ilia shiparo kaj armeo! Ni amas armeon kaj pacon, kaj la estron de eskadro. La paroladoj plejparte finighis kiel en spritkantetoj per vortoj: Tulono, Kronshtat, au: Kronshtat, Tulono. Kaj la nomoj de tiuj lokoj, kie estis tiel multo formanghita da diversaj manghajhoj kaj eltrinkita da diversspeca vino, estis elparolataj kiel vortoj, memorigantaj la plej heroajn agojn de ambau-popolaj reprezentantoj, tiaj vortoj, post kies elparoligho restas nenio por diri, char chio jam eslas komprenita. Ni amas unu la alian kaj amas pacon, Kronshtat'on, Tulonon! Kion oni povas aldoni al tio?... precipe che la sonoj de solena muziko, ludanta samtempe du himnojn: unu, kiu laudas caron kaj petas de Dio por li chiujn bonojn, la alian, kiu malbenas chiujn carojn kaj al ili chiuj promesas la pereon.

Al homoj, kiuj precipe bone esprimis siajn amsentojn, estis donataj ordenoj kaj rekompencoj, kaj al kelkaj homoj por tiuj samaj meritoj au simple pro troesto de sentoj oni prezentis donacojn plej strangajn kaj neatenditajn; tiel al rusa caro la franca eskadro kiel donacon alportis iun oran libron, en kiu shajnas esti skribita nenio kaj se ech estas io skribita, jen io, kion bezonas scii neniu; kaj al la estro de rusa eskadro inter aliaj donacoj oni prezentis ankorau pli mirindan ajhon — rusan plugilon el aluminio, kovritan per floroj, kaj multe da aliaj tiel same neatenditaj donacoj.

Krom tio chiuj tiuj strangaj kondutoj estis akompanataj per ankorau pli strangaj religiaj ceremonioj kaj komunaj diservoj, de kiuj, shajnus, la Francoj estas jam longe dekutimighintaj. Apenau de Kronshtata tempo estis farataj tiom da komunaj preghoj, kiom en tiu mallonga tempo. Chiuj Francoj subite farighis neordinare piaj kaj zorgeme pendigadis en la chambroj de rusaj maristoj tiujn samajn bildojn, kiujn ili ankau zorgeme, kiel malutilan ilon de supersticho, forportadis el siaj lernejoj, kaj seniriterrompe preghis. La kardinaloj kaj episkopoj chie ordonis la preghadon kaj mem preghis plej strangajn preghojn. Ekzemple, episkopo en Tulono, che la surakvigo de kirasa shipo "Jhoregiberi", preghis al Dio de paco, tamen che tio aludante, ke se estos oportune, li povos sin turni ankau al Dio de milito.

"Kia estos ghia sorto", diris la episkopo, parolante pri la surakvigata kirasshipo, "la sola Dio scias, chu ghi elvomos morton el siaj teruraj internajhoj — estas nekonate. Sed se, alvokinte nun Dion de paco, ni estus devigataj poste alvoki Dion de bataloj, ni forte esperas, ke "Jhoregiberi" ekatakos la malamikon mano che mano kun la potencaj shipoj, kies maristaro faris nun tiel fratan unuighon kun la niaj. Sed preteriru nin tiu perspektivo, kaj nuna festo lasu nur la pacajn rememorojn, kiel la rememoro pri grandduko Konstantino (Konstantino Nikolajevich estis en Tulono en la jaro 1857), kiu ankau tie chi cheestis la surakvigon de shipo "Kvirinal", kaj la amikeco inter Francio kaj Rusio faru el tiuj du nacioj la gardantojn de 1' paco..."

Dume dekmiloj da telegramoj transflugadis el Rusio Francion, kaj el Francio Rusion. Francaj virinoj salutis rusajn virinojn. Rusinoj dankis Francinojn. Trupo da rusaj aktoroj salutis francajn aktorojn ; francaj aktoroj komunikis, ke ili lokas profunde en la koron la saluton de rusa aktora trupo. Rusaj kandidatoj por jughejaj oficoj, estantaj che regiona jughejo de iu urbo, komunikis sian ghojon al franca nacio. Iu generalo dankis iun sinjorinon; iu sinjorino asertis pri sia konsento kun rusa nacio iun generalon; rusaj infanoj skribis salutajn versojn al francaj infanoj; francaj infanoj respondis per versoj kaj prozo; rusa kultministro atestis al franca kultministro pri la subitaj amsentoj al Francoj de chiuj de li regataj infanoj, scienculoj kaj verkistoj; membroj de bestprotekta asocio asertis sian flaman sindonemon al Francoj; tion saman anoncis urbkonsilantaro de Kazan.

Kanoniko de Arras'a episkopejo anoncis al lia moshto supera presbitero de rusa kortega pastraro, ke li povas certigi, ke en koroj de chiuj francaj kardinaloj kaj chefepiskopoj estas profunde ensigelita la amo al Rusio kaj al lia moshto Aleksandro III kaj al lia eminenta familio, kaj ke la francaj kaj rusaj pastroj konfesas preskau tiun saman kredon kaj egale honoras Plejsanktan Virgulinon, al kio lia moshto supera presbitero respondis, ke la preghoj de franca pastraro por la moshta familio ghoje resonis en la koroj de tuta rusa caramanta popolo, kaj char la rusa popolo egale honoras la Plejsanktan Virgulinon, ghi povas konfidi al Francio je vivo kaj morto. Preskau pri tio sama anoncis diversaj generaloj, telegrafistoj kaj marchandistoj je koloniaj produktoj. Chiuj iun salutis, iun pro io dankis.

La ekscitigho estis tiom granda, ke oni faris plej eksterordinarajn farojn, sed neniu rimarkis ilian eksterordinaron; kontraue, chiuj laudis ilin, estis ravitaj de ili, kaj kvazau timante malfruighi, chiu rapidis fari similan faron por ne malantauresti post aliaj. Se audighis elparolataj au ech skribitaj au presitaj protestoj kontrau tiu furiozado, elmontrantaj ghian malprudenton, oni kashis au surdigis ilin (****).

Ne parolante jam pri chiuj milionoj da perditaj labortagoj, uzitaj por tiuj festenoj, por epidemia drinkado de chiuj partoprenantoj, helpata de chiuj registaroj, ne parolante pri la sensenceco de prononcataj paroladoj, estis farataj plej frenezaj kaj kruelaj agoj, kaj neniu turnis sur ilin atenton.

Ekzemple estis ghis morto premitaj kelkaj dekoj da homoj, kaj neniu trovis necesa ech mencii ilin. Unu korespondanto skribis, ke dum balo iu Franco diris al li, ke nun apenau estas en Parizo ia virino, kiu ne perfidis siajn devojn por kontentigi la dezirojn de iu rusa maristo; kaj chio tio pasis ech ne rimarkite, kvazau io, kio devas esti tiel. Montrighis ankau okazoj de malkasha frenezigho. Ekzemple unu virino, surmetinte veston el francaj kaj rusaj flagoj, ghisatendis la maristojn, ekkriis "Vivu Rusio!", saltis de sur ponto en riveron kaj dronis.

Ghenerale dum chiuj tiuj festenoj la virinoj ludis gravan rolon kaj ech gvidis la virojn. Krom la jhetado de floroj kaj prezentado de donacoj kaj salutoj, la Francinoj sur la stratoj chirkaupremadis kaj kisadis rusajn maristojn, kelkaj ial alportadis al ili infanojn, proponis kisi ilin, kaj kiam la rusaj maristoj plenumadis tiun deziron, chiuj cheestantoj ravighis kaj ploris.

Tiu stranga ekscitigho estis tiel epidemia, ke, kiel rakontas unu korespondanto, shajninta tute sana rusa maristo, post dusemajna rigardado al chiuj okazintajhoj chirkau li, mieze de tago saltis de shipo maron kaj eknaghis kriante: Vivu Francio! Kiam oni lin eltiris kaj demandis, kial li faris tion, li respondis, ke li donis solenan promeson je la honoro de Francio chirkaunaghi la shipon.

Tiel per nenio malhelpata ekscitigho kreskis kaj kreskis, kiel bulo de rulighanta malseka negho, kaj kreskis fine ghis tio, ke ne nur la cheestantoj, ne nur la disponitaj, malfortnervaj, sed ankau fortaj normalaj homoj konformighis kun ghenerala sentostato kaj falis en nenormalan staton.Mi memoras, ke mi, distrite legante unu el tiaj priskriboj de festenoj, subite neatendite eksentis la komunikighintan al mi senton, similan al kortusho, ech la preton al larmoj, tiel ke mi devis fari memperforton por venki tiun senton.

III

Antau nelonge profesoro de psikiatrio Sikorskij en Kievaj universitataj sciigoj priskribis la de li esploritan, kiel li nomas, psikopatian epidemion malevanshchina, aperintan en kelkaj vilaghoj de Vasilkova regiono, gubernio Kievo. La esenco de tiu epidemio konsistis, lau vortoj de s-ro Sikorskij, en tio, ke kelkaj homoj el tiuj vilaghoj influataj de sia gvidanto, nomata Malevanij, imagis al si, ke baldau devas veni la mondfino, kaj pro tio ili, shanghinte la tutan ordon de sia vivo, komencis disdonadi sian havajhon, ornami sin, dolche manghi kaj trinki, kaj chesis labori. La profesoro trovis ilian staton nenormala. Li diras : "Neordinara ilia bonanimeco ofte transiras en ekzalton, ghojan staton, havanta neniajn eksterajn motivojn. Ili estis en sentimentala animstato: ghentilaj ekscese, babilemaj, movighemaj kun rapide venantaj kaj tiel same facile kaj sen postsignoj malaperantaj ghojlarmoj. Ili vendadis la necesajhon por acheti ombrelojn, silkajn tukojn kaj similajn ajhojn, che tio la tukoj servis al ili nur kiel tualeta ornamo. Ili manghis multe da dolchajhoj. Ilia humoro estis chiam vivghoja, ili vivis senlabore: vizitadis unu la alian, promenadis kune... Kiam oni montradis al ili la evidente sensencan kauzon por ilia rifuzo de laboro, oni ricevadis responde stereotipan frazon: Se mi ekvolos — mi laboros, se ne ekvolos — kial mi devigus min?!"

La klera profesoro konsideras la staton de tiuj homoj kiel kazon de evidenta psikopata epidemio kaj konsilante al registaro uzi kelkajn kontraurimedojn kontrau ghia disvastigho, finas sian komunikon per jenaj vortoj : "Malevanshchina estas ghemkrio de loghantaro kaj peto pri liberigo de vino kaj pri plibonigo de instruado kaj de sanitaraj kondichoj."

Sed se malevanshchina estas ghemkrio de malsanighinta loghantaro kaj peto pri liberigo de vino kaj de malutilaj sociaj vivkondichoj, kia terura ghemkrio de malsanighinta loghantaro kaj kia peto pri ghia savo de vino kaj de malveraj sociaj vivkondichoj estas tiu nova malsano, kiu aperis en Parizo kaj kun terura rapido chirkauprenis la pliparton de l' urba loghantaro de Francio kaj preskau tutan regantan kaj estrantan kulturan Rusion?

Kaj se oni devas konsenti, ke la psikopatia sufero de malevanshchina estas danghera kaj ke registaro faris bone sekvinte la konsilon de 1' profesoro kaj foriginte la gvidantojn de malevanshchina per enfermo de kelkaj el ili en domoj por frenezuloj kaj monahhejoj, per forsendo de aliaj en malproksimajn lokojn, — kiel pli dangheran devas ni konsideri tiun nove aperintan en Tulono kaj Parizo, kaj de tie disvastighintan en tuta Francio kaj Rusio epidemion, kaj kiom pli necesa estas, se ne al registaro, tial al la socio preni plej decidajn kontraurimedojn kontrau la disvastigho de tiaj epidemioj.

La similo inter tiu kaj alia malsano estas kompleta. Tiu sama eksterordinara bonanimeco, transiranta en senkauzan ghojan ekzalton, tiu sama sentimentalo, troa ghentilo, babilemo, tiuj samaj seninterrompaj larmoj de kortusho, alvenantaj kaj forirantaj senkauze, tiu sama festa humoro, tiu sama promenado kaj vizitado unu la alian, tiu sama vestigho en plej belajn vestojn, tiu sama pasio por dolcha manghajho, tiuj samaj sensencaj paroladoj, sama mallaborado, sama muziko kaj kantado, sama gvidado de virinoj kaj tiu sama por multaj klauna sintenado attitudes passionnelles, kiun s-ro Sikorskij rimarkis che malevanshchanoj, t. e. kiel mi komprenas tiun vorton, tiuj diversaj nenaturaj sintenoj, kiujn alprenas la homoj dum solenaj renkontoj, akceptoj kaj paroladoj dum tagmanghoj.

La similo estas kompleta. La diferenco konsistas nur en tio, kaj tiu diferenco estas grandega por tiu socio, en kiu okazas tiuj fenomenoj, — ke tie, frenezighas nur kelkaj dekoj da pacaj malrichaj kamparanoj, vivantaj de siaj malgrandaj havajhoj kaj tial ne povantaj perforti siajn najbarojn, kaj infektantaj aliajn nur per persona kaj busha transdono de sia animstato, tie chi kontraue estas frenezigho de milionoj da homoj, havantaj grandegajn monsumojn kaj rimedojn devigi aliajn homojn: pafilojn, bajonetojn, fortikajhojn, kirasshipojn, melinitojn, dinamitojn, kaj krom tio havantaj en sia potenco la rimedojn por disvastigi sian frenezighon: poshton, telegrafon, grandegan nombron da gazetoj kaj diversspecajn eldonajhojn, vete presataj kaj disportantaj ilian infekton en chiujn angulojn de l' mondo. La diferenco konsistas ankau en tio, ke la unuaj ne nur ne drinkas ghis ebrio sed uzas tute neniajn ebriigajn trinkajhojn; la duaj trovighas konstante en duonebria stato, kiun ili seninterrompe subtenas. Tial por la socio, en kiu okazas tiaj fenomenoj, inter Kieva epidemio, dum kiu lau sciigoj de s-ro Sikorskij, ne estas vidataj iaj perfortoj, mortigoj, kaj tiu, kiu aperis en Parizo, kie dum unu procesio estis mortpremitaj dudek virinoj, la diferenco estas tia, kia estus inter tio, ke el forno elsaltas karbero kaj bruletas sur la planko, kiu videble ne ekbrulos de ghi, kaj flamo, kiu ekkaptis jam pordon kaj murojn de domo. En plej malbona kazo la konsekvencoj de Kieva epidemio estos, ke la milionona parto de Rusio elspezos tion, kion ghi gajnis per sia laboro, kaj ne estos plu kapabla pagi la shtatajn impostojn. La konsekvencoj de epidemio Tulono-Pariza, ekkaptinta la homojn, posedantaj teruran potencon: grandegajn monsumojn, ilojn por fari devigon kaj por disvastigi sian frenezighon — povas kaj devas esti teruraj.


* Kamparana Sendito, jaro 1893, n-o 41.

** Nova Tempo.

*** Nova Tempo, oktobro 1893.

**** Al mi estas konata jena studenta protesto, sendita Parizon, sed ne akceptita de iu gazeto:

Malfermita Letero al Francaj Studentoj

Antau nelonge grupeto de moskvaj studentoj-juristoj kun la supera estraro ekkuraghis paroli en nomo de tuta moskva studentaro kauze de Tulonaj festoj.

"Ni, reprezentantoj de studentarunuigh'oj, en plej decida maniero protestas kiel kontrau uzurpado de tiu grupeto, tiel ankau esence kontrau la intershangho de salutoj okazinta inter ghi kaj la francaj studentoj. Ni ankau rigardas Francion kun arda amo kaj profunda respekto, sed tiel ni rigardas Francion tial, ke ni vidas en ghi grandan nacion, kiu antaue konstante elmontris sin kiel proklamanto kaj portanto de grandaj idealoj de libero, egalo kaj frateco, kiu estis la unua en la vico de kuraghaj provoj, enkorpigi en la vivo tiujn grandajn idealojn, kaj la pli bona parto de rusa junularo chiam estis preta saluti Francion, kiel antaubatalanton por la pli bona homara estonto. Sed ni ne povas konsideri tiajn festojn, kiel Kronshtataj kaj Tulonaj, kiel konvenan motivon por similaj salutoj.

"Kontraue, tiuj festoj signifas malghojigan, sed, ni esperas, nur tempan fenomenon - la perfidon de Francio al ghia antaua granda historia rolo: la lando, kiu antaue alvokadis la tutan mondon disrompi la katenojn de despotismo kaj kiu proponis sian fratan helpon al chiu popolo, levighinta por sin liberigi, nun ekflamigas simiamon antau rusa registaro, kiu sisteme malhelpas la normalan organisman kaj vivan kreskon de popola vivo, kaj senindulge subpremas, haltante antau nenio, chiujn celadojn de rusa socio al lumo, libero kaj memstaro. La Tulonaj manifestacioj estas unu el aktoj de tiu dramo, kiu prezentas el si la de Napoleono III kaj Bismark kreita antagonismo inter du grandaj nacioj - Francio kaj Germanio. Tiu antagonismo tenas tutan Europon armita kaj faras la rusan absolutismon la direktanto de politika sorto de 1' mondo, tiun rusan absolutismon, kiu chiam estis la subteno de arbitro kaj despotismo kontrau libero, de ekspluatistoj kontrau ekspluatatoj. La senton de doloro pro sia lando, kompaton pro la blindigho de granda parto de franca socio -jen kiajn sentojn elvokas en ni tiuj festenoj.

"Ni estas tute konvinkitaj, ke la juna generacio de Francio ne lasos sin forlogi per shovinismo, kaj preta labori por tiu pli bona socia ordo, al kiu iras la homaro, scios al si komprenigi la nunajn okazajhojn kaj teni sin rilate ilin en deca maniero; ni esperas, ke nia arda protesto trovos kunsentan ehhon en koroj de la franca junularo.

"Konsilantaro de dudek kvar unuighintaj moskvaj studentaj rondoj."

>>