Pri la autoro

Zlatko Tishljar (kun kromnomo Pajo) esperantistighis en 1962 en Studenta Esperanto-klubo en Zagrebo kiel 17-jara mezlernejano. Jam en la sama jaro li farighis membro de la komitato de la sama klubo post B-kurso, kiun gvidis Roger Imbert. Unuajn kontaktojn kun eksterlandanoj li havis samjare en E-kampadejo en Primoshten che la kroata adriatika bordo. Li komencis mem gvidi komencajn kursojn por mezlernantoj kaj farighis redaktoro de Bulteno de SEK (63-64). Samtempe li membrighis en la Drama sekcio de tiu klubo kaj komencis tradukadi kroatan literaturon al Esperanto. Unua eksterlanda vojagho okazis en 1963 al junulara arangho en Passau en Germanio, kie li gajnis 2-an premion en oratora konkurso. Sekvis samjare partopreno en TEJO-kongreso en Vraca. Dum la soldatservo 1965-66 li tradukis esperanten 280-paghan romanon de kroata verskisto Jojha Horvat "Kaskon havanta kato". Li estis prezidanto de Studenta Esperanto-klubo inter 1966 kaj 1968, kiam la klubo ege viglighis. En 1966 oni organizis plurdekon da kursoj por la junularo, kolektis kelkmilojn da subskriboj por UEA-kampanjo al UNO, la Drama grupo prezentis plurajn teatrajhojn. En 1967 oni organizis feston de la 10-jarigho de la klubo, SEK farighis membro de IOE de Tibor Sekelj kaj komencis prepari grandan turisman kaj kulturan agadon. Intertempe Tishljar skribis kune kun R. Imbert B-lernolibron. La nombro de novaj E-kursoj daure kreskis.

Organizighis pluraj eksterlandaj vojaghoj de SEK-anoj. En 1968 SEK organizis somere 5 somerajn kulturaranghojn, inter kiuj la 1-an Pupteatran Internacian Festivalon en Zagreb kaj la 1-an Teatran festivalon en Pula. Tio estis komenco de pupteatra agado en Zagrebo kaj en Esperantujo entute.

En 1968 Tishljar elektighis prezidanto de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj membro de komitato de TEJO. Pro tio la sidejo de JEJA translokighis el Beograd al Zagreb. Intertempe li gajnis plurajn premiojn en oratoraj konkursoj de TEJO-kongresoj, kio estis kronita en 1969 per la unua premio en la kongreso de Tyreso. Prezidanto de JEJA li estis ghis 1977.

La 2-an PIF organizis ankau SEK el Zagrebo gvidata de Tishljar. En 1970 Tishljar transprenis profesian laboron de kulturgvidanto che Popoluniversitato Peshchenica kaj tiukadre organizis kune kun SEKanoj la 3-an PIF ricevante chiam pli da subteno de la urbaj instancoj de Zagreb. La 4-an PIF Tishljar organizis kiel prezidanto de JEJA. Per eta profito li decidis fondi apartan profesian entreprenon, kiu plu zorgos pri PIF. Oficiala fondinto de tiu entrepreno estis JEJA, kiu en sia jarkunveno en oktobro 1971 en Beograd gvidata de Tishljar efektive fondis Internacian Kulturan Servon. La sama kunveno decidis, ke la urbo de TEJO-kongreso en 1973 estos Sarajevo. De 1972 IKS en Zagrebo efektive profesie eklaboris kun Tishljar kiel direktoro kaj S. Shtimec kiel kunlaboranto. De 1972 ghis 1974 li redaktis satiran bultenon de SEK "Jes,sed". En 1971 Tishljar fondis Kroatian Esperantan Junualaran Asocion, kies unua sekreatrio li estis kaj en 1979 li fondis Esperanto-societon de Velika Gorica, kies unua prezidanto li estis. En 1979 li farighis membro de la komitato de UEA. En 1978 kiel komitatano de KEJA kaj direktoro de IKS li forte influis al kununuigho de KEL kaj KEJA sub la nomo KEL, kiu ekde tiam ricevadis signifan financan helpon de la kroata shtato. Li estis membro de la prezidantaro de KEL de 1978 ghis 1982. Intertempe IKS evoluis al entrepreno kun 10 profesie laborantaj personoj, kun signifa eldona agado (chiujare 3-5 libroj), kun chiujara profesia festivalo de pupteatroj, kun organizo de sciencaj simpozioj, teatraj festivaloj, kontaktoj kun televido de Zagreb kaj gazetaro, seminarioj por Esperanto en Kroatio, eldonado de gazeto de kroataj esperantistoj TEMPO (kiu teknike estis aranghata en IKS de 1980-1991) kaj evoluigo de la Zagreba metodo instrui Esperanton. Aperis 7 eldonoj de la baza E-lernolibro en la kroata, chiam plibonigata, kaj intertempe ghi estis adaptita al pli ol 20 lingvoj. De 1984-85 li estis sekreatrio de Jugoslavia E-Ligo kaj daure restis komitatano de UEA ghis nun. En IKS li eksperimentis kun chiaspecaj ekspresaj E-kursoj por junuloj kaj aghuloj. En 1983 okazis amasa eksperimento kun 300 personoj en 15 kursoj en Zagrebo, kiuj lernis dum du semajnfinoj tre sukcese. En 1985 okazis unuaj komunaj kursoj por gejunuloj de Austrio kaj Kroatio kaj poste por instruistoj kaj laste apartaj turismaj seminarioj por senioroj en Kroatio kaj Austrio. Tishljar organize kaj finance gvidis 23 PIFojn, en kiuj partoprenis pli ol 300 profesiaj pupteatroj, centran prifeston de 100-jarigho de Esperanto en 87 en Zagrebo, teknike gvidis kaj kunordigadis la preparojn de TEJO-kongreso en Zagrebo 1988 kaj kelkajn aliajn kongresojn en Kroatio kaj Slovenio (Blindula en 1980 en Zagrebo, SAT-kongreso en 1995 en Maribor). Li organizis 8 sciencajn simpoziojn (5 en Kroatio, 2 en Slovenio kaj unu en Austrio. Tiu chi lasta estis organizita nome de UEA en 1994 en Graz je la temo"Internacia familio - chu utopio au realajho?"). En 1994-96 li estis reprezentanto de UEA en viena sidejo de UNO. Inter 1990 kaj 1994 li estis kunordiga sekretario de Alp-Adria Esperantistaro kaj organizis en Maribor en 1993 Alp-Adrian E-konferencon.

Post la ekesto de milito en Kroatio li decidis transloghighi al Slovenio. Ekde 1992 li loghas en Maribor Slovenio, kie li fondis entreprenon Inter-kulturo, kiu plu agas similkaraktere, kiel IKS agis en Zagrebo. Li tuj fondis novan pupteatran intemacian festivalon KPF (Klagenfurta Pupteatra Festivalo en Klagenfurt, Austrio), kiu okazis sukcese en 1992 kun 15 pupteatroj kaj 1993 kun 12 pupteatroj. En februaro 1996 li fondis en Maribor Intemacian Asocion por Europa Konscio, kies labora lingvo estas Esperanto.

Li aktive partoprenas de 1980 en REFoj (Renkontighoj de E-familioj) kaj edukis la proprajn du filinojn kiel denaskajn esperantistinojn (Maja kaj Danka). Li mem organizis du REFojn (en 1985 en Pag, insulo kroata, kaj en 1994 en Maribor (Slovenio).

Li agadis ankau traduke kaj science. Li tradukis unu el la chefverkoj de la plej grava kroata verkisto M. Krlejha (romanon 260-paghan "Rande de 1 prudento"), infanromanon de Jojha Horvat (Wakajtapu), duonon de novelaro "Songhe kaj maldorme sub la karpeneto" de Ivo Andrich. Li tradukis poste ankau el la slovena (T. Partljich "Mi volis vidi la sunon") kaj el Esperanto en la kroatan: Ribillard "Vivo kaj opinioj de majstro M Saud" kaj kelkajn aliajn novelojn en novelaro de originalaj E-verskistoj aperinta en aparta libro che IKS. Li estas unu el la ludantoj en unua esperanta video-dramo filmita baze de originala scenaro de S. Shtimec "Gastamo", kiun en 1982 filmis kaj reghisoris Krunoslav Tishljar.

Scienca agado: studajho "Fundamentoj de gramatiko de Esperanto kiel modelo de universala gramatiko per analogie-kompara metodo" en simpozia libro de Kumrovec 1975, IKS Zagreb; en materialoj de Liege-a Kibernetika kongreso 1983 aperis studesploro "Frekvecmorfemaro de parolata Esperanto", kiu aperis libroforme che IKS, Zagreb 1982 kaj kiel mallongigita artikolo en GrkH 1/1982; kroatlingve aperis en libro "Jezichni imperijalizam", IKS 1986, Zagreb artikolo "Teorio de informacio kaj mezurado de lingva malfacileco", kaj en 1991 aperis same en Zagreb 140-pagha libro pri etiko "Duobla spiralo". Kaj jen verkoj en pedagogia kampo: "Instrukciaro por kursgvidantoj lau ZM", IKS 1988; Vortaro E-kroata, IKS 1973; chefautoris kaj kunordigis la teamon por A- kaj B-lernolibroj lau Zagreba Metodo, (unua kroata eldono en 1980), kiu aperis en dudeko da lingvoj. En 1995 aperis che Inter-kulturo Maribor artikolo en referajhkolekto de la Graza simpozio "Internacia familio - utopio au realajho?" - "Edukaj valoroj de dulingveco en la kazo de nacia lingvo kaj Esperanto kaj en 1996 en Bratislavo "Esperanto kiel konscia celo de du- au plurlingva infanedukado" en "Multkulturaj familioj de nuntempa Europo". Li ankau studis cheAIS-San Marino, bakalaurighis en 1993 kaj magistrighis en 1996 pri kibernetiko che prof. H. Frank.

Aperis ankau lia studeto pri Drama sekcio de SEK Zagrebo "Internacia kiso" kaj multaj artikoloj dise tra E-gazetaro. Dum la agado en Maribor ekde 1992 aparte elstaras pedagogia laboro en propedeutika kampo, eldona agado, organizo de tribunoj, konferencoj, kongresoj, simpozioj. Li entute gvidis chirkau 200 E-kursojn (krom en Kroatio ankau en Austrio, Hungario, Anglio, Hispanio, Italio kaj Slovenio) de tiuj por etaj infanoj ghis tiuj por senioroj, faris pli ol 300 prelegojn pri Esperanto au en Esperanto pri diversaj temoj, li verkis centojn da artikoloj, partoprenis en multaj radio-elsendoj kaj televidaj raportajhoj en Kroatio kaj Slovenio, li vojaghis al multaj E-aranghoj en tuta Europo kaj en Pekino, li havis kontaktojn kun multaj politikaj personoj en Kroatio kaj Slovenio okaze de organizo de diversaj intemaciaj aranghoj. Li redaktis pli ol 50 librojn kaj kunredaktis (kiel membro de la redakcio) 40 numerojn de TEMPo kaj 5 numerojn de OVO. Li parolas 4 lingvojn (krom Esperanto kaj la gepatra kroata, la slovenan kaj la germanan, iom ankau la anglan). Inter-kulturo sukcesis nur post 3-jara ekzisto esti la unua entrepreno en Maribor al kiu europa fondajho PHARE aprobis financi projekton (serio da prelegoj pri diskriminacio).

Li naskighis en 1945-a jaro en Zagrebo (Kroatio), kie li frekventis elementan kaj mezan elektroteknikan lernejon. Iom da tempo li laboris kiel teknikisto en elektronika sektoro de Scienca Instituto "R. Boshkovich" en Zagrebo kaj paralele studis che la Zagreba Filozofia Fakultato jugoslavistikon kaj la germanan lingvon (1966-1974). Poste che la sama fakultato li studis gheneralan lingvistikon kaj humanisman informadikon (1976-1982).

<<