CHU DENASKISMO, KIAL NE?

Reage al la artikolo de Tibor Sekelj pri denaska uzo de Esperanto jen kelkaj faktoj, kiuj vershajne ne estas sufiche konataj inter geesperantistoj krom che tiuj, kiuj mem praktikas familian Esperanton.

A) Kial tre malmultaj esperantistoj edukas siajn infanojn denaske en Esperanto?

Lau la nuna scio shajnas, ke ne estas pli ol 200 familioj en la tuta mondo, kiuj tion praktikas. Se oni konsiderus, ke estas almenau 10.000 personoj en la mondo, kiuj bonege konas la Internacian Lingvon, tiu proporcio estas vere eta. Kial do granda plimulto de la esperantistoj ne edukas siajn infanojn denaske krom en la nacia (eventuale du naciaj) lingvo ankau en Esperanto? Lau mia kompreno la chefa kauzo estas psikologia, char por bona esperantisto tute ne estas granda problemo paroli al la infano ekde ghia naskigho nur en Esperanto kaj postuli, ke ankau ghi reciproku. La chefa psikologia obstaklo estas tiu, ke la gepatroj timas esti rigardataj de la chirkaua medio kiel stranguloj. Eble en nesufiche evoluintaj kaj dogmismaj shtatoj oni havus ech verajn malagrablajhojn, char oni ja parolas en iu nekonata, nekontrolebla lingvo. Alian psikologian barieron prezentas tio, ke ofte la medio (kaj la shtata kaj la chirkaufamilia) proklamas la dulingvecon danghera por la infana psika evoluo (tion kelkloke asertas ech la oficiala "psikologio", kiu servas al la naciismaj interesoj), dum la najbaroj kontraustaras tion pro jhaluzo.

Fine, iom strange, kelkaj bonegaj esperantistoj iel subkonscie timas, ke iliaj infanoj povus esti iliaj konkurenculoj kaj tute ne intencas ligi ilin al Esperanto, ofte pravigante tion per "mi ne volas trudi ion al ili, ili mem decidu, kiam ili kreskos". Kutime la infanoj lasataj dum la infaneco flanke de la poresperanta agado de la gepatroj neniam poste decidas lerni la lingvon kaj okupighi pri ghi, char ghi por ili en la infaneco estis io fremda, io kion ili abomenis, ghi ja fortiris de ili la gepatrojn.

Tial estas tre malbona fakto, char estas chiam pli da tiaj kazoj, ke post la morto de fervoregaj esperantistoj, kiuj posedis valoregajn trezorojn el la vidpunkto de Esperanto-historio, iliaj gefiloj rapide neniigas tiujn trezorojn chion forjhetante au forvendante al rubajhistoj.

B) Esperante eduki estas tre facila tasko

Kelkaj esperantistoj eble timas, ke eduki infanon en Esperanto estas malfacila tasko. Mi povas tuj malkredigi ilin pri tio. La plej simpla maniero estas decidi, ke unu el la gepatroj parolu al la infano(j) nur esperante kaj la alia nacilingve. Poste necesas nur la konsekvenceco. Tiu el la gepatroj, kiu parolas Esperanton devas absolute konsekvence chiam tion fari kaj postuli, ke la infano ankau reciproku. Se vi bone scias Esperanton, vi absolute ne bezonas timi. Jam post maksimume dumonata uzo de tiu principo, ghi farighos ankau por vi automatismo. Tute ne pensante, turnante vin al la infano, vi parolos Esperanton - la infano same, ech en nekutimaj cirkonstancoj, kiam kunestas aliaj homoj, kun kiuj vi parolas nacilingve.

Sed krom tiu maniero ekzistas multaj aliaj. Se temas ekzemple pri internacia paro, en kiu oni deziras, ke la infano lernu ambau naciajn lingvojn kaj Esperanton kiel la 3-an lingvon, necesas apliki alian sistemon. Oftfoje tiam la patrino parolas, kiam shi estas sola kun la infano, sian nacian lingvon, la patro la sian kaj kiam ili chiuj estas kune, Esperanton. Ekzistas multaj aliaj kombinoj. Ech foje mi audis, ke iu el la denaskuloj poste kreskinta deklaris, ke dum sia tuta juneco li iel sentis, ke Esperanto estas lingvo, kiun oni parolas ene, subtegmente. Nome, lia patro parolis al li Esperanton nur hejme. Elirinte eksteren - ne plu, timante vershajne la malbonajn efikojn de la chirkaua medio. Chiuj manieroj estas bonaj nur, se ili estas absolute konsekvencaj. Do, se vi decidas, ke ghi estu chambra lingvo, ghi chiam estu chambra lingvo!

Kompreneble, sistemoj en kiuj Esperanto estas malpli uzata (evidente "chambra lingvo" signifas multe malpli da chiutaga praktikado ol la "tutpatra lingvo") signifas, ke la infano ne havos en Esperanto tiom richan vorttrezoron, kiel en la nacia lingvo, sed la bazajn lingvajn regulojn kaj lingvan fluecon ghi posedos sambone kiel en la nacia lingvo. Tamen, se la diferenco inter la lingva kono de la du (au tri) lingvoj estas tro granda, la infano klopodos rezisti al tiu lingvo, en kiu ghi senteble malpli facile esprimas sin. Tio okazos en la 3-a au 4-a jaragho, kiam la infano konscios, ke ankau la gepatroj parolas la nacian lingvon. Tio estas la signo, ke vi devas esti pli intense kun la infano kaj dedichi al ghi pli da tempo, en kiu oni aplikas Esperanton. Post proksimume sesa au sepa jaragho la lingvoj jam estas tiom enradikighintaj, ke ech - se vi tute chesos paroli al ili - ili neniam plene forgesos ghin. Sufichas, ke la infano post pluraj jaroj estu kelktage en E-medio, ghi tuj reparolos ghin.

Tamen okazas ankau, ke Esperanto estas nur lingvo de la patro, kiu ne vojaghas al internaciaj E-aranghoj, en kiuj trovighas ankau infanoj, sekve la infano havas nur kontaktojn (maloftajn) kun plenkreskaj alilandaj esperantistoj. Tiuj infanoj, kiuj en sia juneco ne havis okazon uzi la lingvon ankau kun samaghuloj, en sia konscia vivperiodo komencas negative rilati al Esperanto kaj, neniam trovinte personajn amikojn esperantistojn, ili poste farighas ech kontrauuloj de Esperanto. Sekve, tre gravas rilati tuj kun similaj familioj. En Europo laueble kun alilandaj familioj plej proksimaj - en Azio au Ameriko vershajne estas bona ech kontakto kun tia samlanda familio. La plej bona maniero estas, se grupo da tiaj familioj (kutime iu el la familioj transprenas la chefan iniciatan rolon) organizighas kaj unufoje jare organizas 7-10-tagan komunan internacian familian renkontighon.

Nun miaj filinoj estas 9- kaj 11-jaraj. Jam tri jarojn mi ne plu parolas Esperanton al ili, nur mi insistas, ke ili regule legu librojn en Esperanto. Sed mi plane chiujare havas plurajn kontaktojn kun eksterlandaj amikaj familioj, kiuj havas similaghajn infanojn. Nia familio chiujare cheestas renkontighojn de Esperanto-Familioj (7-tagajn), du-tri foje jare vizitas najbarlandajn amikajn familiojn kaj ni same akceptas 3-4-foje jare iliajn vizitojn. Tio signifas, ke niaj infanoj minimume unu monaton jare efektive uzas Esperanton kun samaghuloj, siaj geamikoj, kaj senprobleme retenas kaj ech plivastigadas siajn lingvajn konojn, nature, daure havante pozitivan sintenon al tiu lingvo. Ankau al la Movado, char ni edukas ilin ankau pri ghiaj celoj.

Post du-tri jaroj ili atingos la agon de junulinoj kaj mi esperas, ke ili volonte aktivos en TEJO*.

C) Infanoj de denaskuloj en aziaj landoj

T. Sekelj havas la tezon, ke estus pli da bonaj parolantoj kaj pli da kapablaj homoj, kiuj povus ghuste instrui ghin, se multaj denaskuloj vivus en aziaj landoj, en kiuj Esperanton oni malpli facile elparolas kaj lernas.

Teorie tiu tezo estas bona. Praktike ghi havas du gravajn mankojn: unue, dum la cent jaroj de Esperanto neniam estis multaj familioj, en kiuj oni edukis E-denaskulojn. Sekve, estas vershajne, ke ankau estonte ili ne estos multaj kaj ankau tiuj chi pledoj de T. Sekelj kaj mi ne shanghos la inertecon kaj la menciitajn psikologiajn barierojn. Due, la infanoj lernantaj denaske povas bonege mastri E-on el chiuj vidpunktoj, sed fonetike ilia lingvajho dependas de la gepatroj, kiuj paroligas ilin. Do ankau denaskuloj ofte parolas Esperanton kun sentebla nacia akcento, uzante sonojn neekzistantajn en la esperanta sonsistemo. Chinaj denaskuloj lernos la lingvon de chinaj gepatroj, inter kiuj vershajne nur malmultaj fonetike tre bone mastras la lingvon kaj sekve lernos paroli ghin kun chinaj fonetikaj karakterizoj.

Malgrau tio mi subtenas la pledon por pli da denaskuloj, char fari tion ne estas malfacile por chiu bona esperantisto kaj se farus tion chiuj, ni automate havus plurajn milojn da bonegaj lingvokonantoj en la postaj generacioj.

El Popola Chinio 5/1988

* Nun la filinoj Danka kaj Maja estas aktivaj junaj esperantistinoj en TEJO kaj Zagreba Studenta Esperanto-klubo.

<< >>