LINGVO KIEL KOMUNIKILO KAJ IDENTECSIGNO

La artikolo de R. Dobrzinski pri Mazi en Pola televido (E-Revuo, decembro 96) finighas per du demandoj, chiam aktualaj: kiel stiri la lernadon, por ke la amasa spektantaro efektive ekregu la lingvon kaj kiel la movado ensorbu la homojn, kiuj tiel ellernos Esperanton?

Por provi respondi al ili, necesas unue skize analizi la E-fenomenon. Lingvoj kaj kulturoj evoluas paralele kun la soci-ekonomia evoluo de certa homgrupo kaj interaktive influas unu la alian. Pli forta ekonomio influas plirichigon kaj plinormigon de iu lingvo. La pli normigita kaj kulturitalingvo influas la plifortigon de la grupkonscio, do de la grupforto.

Kvankam shajne alispeca, Esperanto ne estas escepto. La unua lernolibro de Zamenhof estas tamen produkto de humanismaj streboj al la universaligo de la homaro en la 19-a jarcento kaj do idee ne apartenas al unu persono sed al spirita tendenco de multaj tiutempaj homoj. La escepto de Esperanto estas ghuste en tio, ke diference de aliaj IL-provoj nur Zamenhof transdonis ghin al la uzantaro kaj ne retenis ghin por si mem. Tiel li fakte ebligis, ke ghi farighu normala, ne escepta lingva fenomeno. Tio signifas, ke tuj de la naskigho komencighis la procezo de reciproka interinfluo de lingvo al konscio de la kreskanta popolo kaj kiel kreskis la materia potenco de la popolo, tiel ghi influadis al la daura kresko kaj fortigho de la lingvo.

Chiu grupo karakterizighas per sia grupa spirito (identeco), kiu estighas per eduka procedo kaj edukkauzita kulturo. Individuoj portas tiun identecon en formo de kredo pri la celoj kaj roloj de sia grupo en la mondo (religio, ideologio, nacia ideo...). Chiu lingvo havas du funkciojn: la komunikan kaj la identecan. Ghi estas la chefa kaj la plej klara signo pri tio, al kiu grupo oni apartenas. Uzante kaj posedante iun lingvon oni montras sian apartenon al la samgrupanoj, malapartenon al alilingvuloj.

Kaj ekde la ekesto de Esperanto la adeptoj de Zamenhof transprenis la grupkredon (interna ideo), kiun iniciatis li mem, sed efektive difinis la popolo: "la grandega sankta rolo de nia grupo estas pacigi la mondon per la komuna lingvo!" Popolanoj de tiu popolo ech ne devas tre bone regi Esperanton, sed estas veraj popolanoj nur tiuj, kiuj forte kredas je la interna ideo, je tiu rolo de la E-popolo.

Kaj tiel fermighas la cirklo. La lingvo influis ekeston de la popolo, la popolo plu evoluigis la lingvon kaj nun ni havas plian nacion en la mondo: esperantistojn. Ghi kondutas same kiel aliaj nacioj: Membroj amas la propran nacion, malamas la aliajn ("tiu stulta mondo, kiu ne komprenas nin!"), ni havas niajn insignojn, flagon, himnon, solenajhojn kaj ceremoniojn. Ni havas nian religion (intema ideo) kaj nian profeton (ni levis Zamenhofon al trono de superpersoneco), kompreneble ni havas ankau nian kulturon (oni preskau tute ne legas tradukitajn librojn, sed chefe la originalajn, verkitajn en "nia lingvo"). Nia kredo pri nia baza rolo estas tiel firma, ke neniu evidenta historia pruvo povas nin malkredigi (ekz. ke la komuna lingvo de kroatoj, serboj, bosnianoj kaj montenegranoj tute ne helpis al ilia pacigo)!

Sekve, esperantisto ne estas homo, kiu parolas Esperanton, sed homo edukita akcepti la kredon de esperantistoj kaj almenau balbutanta la lingvon.

Same kiel chiuj aliaj homgrupoj, ni volas konvinki aliajn, ke nia grupo estas la plej bona, ke ghi maksimume garantias bonfartecon de individuo en ghi kaj certecon kondiche, ke la individuo akceptos maksimuman lojalecon. Kaj ni varbas.

Jen la kontraudirajho: Per ekz. la pola televido ni montras al la amasoj da neesperantistoj la objektivan komunikan valoron de nia lingvo kaj multaj ekinteresighas pri ghi! Sed ni ne kapablas:

a) transpreni tiujn amasojn por pluinstrui al ili la lingvon kaj eduki ilin por akcepti nian "religion" kaj tiel integri ilin en nian popolon au

b) interesigi eksterajn komercistojn vendi nian komunikan varon sen paroli pri nia "religio".

Chu ni ne kapablas au ni ne volas? Kaj - kaj! Sed chefe, ni ne volas. Grandajn amasojn ne eblas rapide eduki, ke ili akceptu ankau nian ideologion (religion), do ni neinteresighu pri tiuj amasoj. Al komercistoj "sen nia dio" doni profiton pro nia lingvo estas ankorau pli granda herezo, necesas maksimume ignori chiun, kiu dezirus fari tion!

Kaj jen: nek la siatempa televida kurso en Chehoslovakio, nek tiu en Nederlando, nek la china, nek la nuna pola sukcesos atingi iun esencan penetron kaj ecence pligrandigi la nombron de la E-popolanoj! Kial? Char ni, la popolanoj de Esperantujo akceptas nur tiujn, kiuj longtempe partoprenis en niaj ceremonioj kaj tiel pruvis sian ideologian apartenon al nia grupo.

Chu chio tio estas negativa? Jes, sed chefe ne! Stranga respondo, sed jen argumentoj por ghi: Sen la intuicia kompreno de Zamenhof, ke skribita lernolibra iniciato povas farighi lingvo nur se oni traktas ghin ne nur kiel komunikilon sed ankau kiel identigilon de iu grupo, Esperanto ne povus farighi efektive valora vivanta lingvo. Ghi farighis vera lingvo nur dank al la fakto, ke baze de sia ideologio (religio) ghi kunkreadis sian propran popolon. Sen tio ghi ne ekzistus! Tial tio estas bona! Sed la ekestinta popolo ne plu interesighas pri la baza celo de la intemacia lingvo - ke ghi farighu monda lingvo por chiu. Efektive la E-movado (la E-popolo) batalas kontrau tiu chi celo!

Mi vidas unu eblan eliron el chi tiu shajna absurdo: Necesas ligi al Esperanto novan ideologion, kiun bezonas la nun formighanta Europunia popolo (ne la sumo de la nunaj popoloj en Europa Unio!). La kredon, ke nepras ekzisto de la Europunia shtato kiel muro kontrau nova militkonflikto en Europo kaj do kontrau tutmonda milito eventuale detruonta la tutan homan civilizon, necesus ligi al la bezono de tiu shtato pri supershtata komuna europa lingvo, kiu portos la identecon, la spiriton de Europunianoj. Tiel Esperanto povus ricevi novan rolon de europa lingvo, kaj Europo mem per sia ekonomia potenco kaj prestigho poste influus ankau al ghia tutmondigo. La tutmondigo ne povas esti tuja unua celo, kiel nun teorie deziras la esperantistoj, char ghi estas tro megalomania celo. Unue ni, la popolanoj de Esperantujo, devas esti pretaj transdoni nian lingvon al iu alia popolo (ekz. la Europunia) kun alia ideologio, kio signifas, ke per tio nia popolo devos malaperi! Se ni povos fari tion, ni konstruos novan shtupon en la monda historio, se ni ne povos fari tion, Esperanto restos dum ankorau certa tempo lingvo de eta sensignifa popoleto sur la terglobo, dum la rolon de la identeclingvo de Europunio transprenos iu alia lingvo neutrala au la Europa Unio post kelkaj jardekoj disfalos per katastrofa milito. Tial mi ege felichas, ke la Pola televido faris gravan profesian laboron, per kiu eblas prezenti la komunikan valoron de Esperanto al amasoj. Sed tiuj el ni, kiuj volas kontribui al la baza ideo de Zamenhof, devus startigi novan movadon por Europunia identeco kun nova "ideologio", ideologio europa, kiun kunportas europa lingvo Esperanto. Sekve, ne plu varbi Europanojn al nia E-komunumo!

Europunio vere ne havas shancon sen komuna lingvo, kun kiu identighos chiu europuniano! Kaj tiu lingvo nepovas esti ne-neutrala nacia lingvo de Europo! Char ne-neutrala lingvo konstante avantaghigas nur tiujn, kies denaska lingvo ghi estas. Tial la elitoj de aliaj lingvoj, ne povante esti egalshancaj en tiu nova komuna shtato komencos reevoluigi la lokajn naciismajn ideologiojn, kiuj iom post iom detruos la komunan shtaton. Nur neutrala normlingvo, kiun egale devas en la lernejoj lerni chiuj, dum hejme ili povas paroli kaj uzi kiun ajn "gepatran" lingvon kaj dialekton, donas la shancojn evoluigi la komunan shtatidentecon kaj tiel krei stabilan kaj fortan shtaton, kiu estos ankau garantiulo de la paco, por mi tamen la plej supera idealo!

1996

<< >>