I

PRI LA ESPERANTISTA POPOLO

ESPERANTO HODIAU

Hierau venis en mian laborejon unu el miaj chefoj, doktoro pri scienco, konata elektronikisto. Hazarde sur mia tablo trovighis Esperanta gazeto provoke alloganta la rigardon. Chiuj scias, ke mi estas esperantisto, tamen kun li mi ankorau neniam parolis pri tio. Chi-okaze mia chefo trafoliumis la gazeton kaj rakontis al mi pri sia unua renkontigho kun Esperanto. Estis tio en Svedujo dum unu el liaj prosciencaj vojaghoj, kiam en trajno li sidis kun kvindekjara esperantisto. Ties tutnokta persvadado efikis tiel, ke li plene ekmalamis Esperanton. "Ja kiel povas Esperanto esti bona kaj nobla, se ghiaj portantoj estas fanatikuloj?! Oni scias, ke chiu fanatikulo asertas pri sia fiksa ideo, ke ghi estas la plej granda valorajho".

Mi estis hontigita. Apenau tiam mi ekkonsciis, ke absolute same mi aspektas. Sep jarojn mi verve konvinkadis kaj chiam pli da homoj kuris de mi for. Ne, mi neniam tion faris fanatike, chiam mi parolis maksimume argumentite, sed la efiko estis la sama. Hodiau mi plene konscias, kia sizifa laboro estas la tuta poresperanta aktivado! Cheestante kunsidon de JEL (Jugoslavia E-Ligo) mi, flavbekulo, kuraghis rimarki, ke nia asocio estas samspeca kaj samsignifa en la okuloj de la shtato kiel ia shaka, sporta asocio - grupigho de iuj hobiuloj. Oni bonvolis terure indigni pro tia malpia opinio, char "bedaurinde estas, ke iu el nia junularo povas tiel pensi". Shajnas al mi, ke sufichas al chiu nur kelkjara esperantisto iom rerigardi en sian vivon por konvinkighi, ke tiaj ekzemploj estas sennombraj. Jughante do iom pli sobre oni nepre vidos, ke estas klare al chiu homo, pri kia ekstreme religiema grupigho - efikanta strange, forpushe - chi tie temas. Belaj estas la vortoj de nia prezidanto*: metu malgrandan stelon, ne propagandu sed informu, ne ardu sed argumentu; belaj estas la principoj de Frostavallen, sed chio-chi prezentas nur iom pli modemigitan formon de religio, kaj en la okuloj de eksteruloj restas la samo. Ni povas daure indigne forlasadi societojn, en kiuj oni primokas Esperanton au afliktite pardoni - "char ili ne scias kion ili faras" - sed chio tio ne kondukas nin al la celo.

Mi estas certa, ke hodiau jam sufiche multaj esperantistoj sin demandas, chu ne estas strange, ke tiu nia "sankta" afero ne montras signojn pri baldaua celatingo kaj kio estas la kauzo?

La ekdubo ne nur komencis glimi en chies cerbo, sed ech laute esprimighis. Ech necesis plej draste ataki tiun fenomenon kaj kondammni ghin, "char la defetismo estas neallasebla en nia malforta popolo" (lau la tezaro de nia prezidanto).

Tamen mi audacas mem ekdubi, kaj mi decidis pripensi la tutan situacion. El tiu esplorpensado rezultas la sekva teksto. La deknaua jarcento kondukis la homan civilizon al stato, en kiu jam multloke praktike sentighis la baroj de plurlingveco kaj ne nur kelkiu filozofo okupighis pri la ideo de internacia lingvo. Ekestis multaj projektoj. Tamen neniu el ili ekhavis praktikan aplikon, char lingvo estas reflekto de homa penso, do unu el la plej komplikaj mekanismoj, kaj produkti tian instrumenton science oni ne povos ankorau longan tempon. La bazon de tia lingvo povis doni nur homo, kiu ne opiniis sin granda lingvisto, sed kiu maksimume konis la homan animon, havis la amon al la homoj kaj neelcherpeblan energion. La koro kaj la praktiko devis esti esencaj kreofortoj. Tia homo estis Zamenhof. Se li ne havus tiun grandegan persistemon kaj kredon pri la ideo, li ne eksperimentus senchese en la lingvo kaj lia ideo restus nur projekto same kiel la aliaj. La koro, la deziro plifortigi la interhoman amon donis al li la energion por daura eksperimentado - tradukado. Nur tiel li povis vidi la mankojn de la eltrovajhoj kaj korekti ilin. Senemocia lingvisto-sciencisto nesukcesinte en la unua provo rezignas, "char liaj scioj ne sufichas" au deklaras iun sian nur teorie kunmetitan projekton Internacia Lingvo, kiu - nature - ne kapablas ekvivi. Tamen, malgrau chio, Esperanto ne sukcesus, se Zamenhof ne estus tiel klarvida kaj konscius, ke lia bazo ne ankorau estas lingvo. Doninte ghin al la vera praktiko de entuziasmaj unuaj esperantistaj pioniroj, li enmasonis fundamentshtonon de la konstruajho - la Internacia Lingvo. Se do ni konscias, ke Esperanto en la unuaj jardekoj de sia ekzisto ankorau ne povis esti konsiderata praktika ilo, lingvo antau ol havi richan literaturon, vivajn lingvoparolantojn kaj uzon en chiu brancho de la homa vivo, ni povas kompreni, kial ghi ne povis eniri en la oficialan uzon de la homaro. Se oni havas varon nefinproduktitan chiudetale, oni ne povas ghin vendi. Des malpli, se ekzistas nesufiche multa interesita klientaro. En tia situacio la produktantoj (evoluportantoj) de la lingvo devis esti idealistoj. Ili devis aliloke prenitan kapitalon, energion investi por la evoluigo de la lingvo por ghia finproduktigho. Klaras do la nepreco de "sankta afero", "interna ideo" kaj la sinteno de Zamenhof ne permesi en tiu unua epoko la opinion, ke Esperanto estas pure ilo. Se tiam esperantistoj estus nur praktikemuloj, tiam kiam la lingvo ne estis ankorau preta kaj do fiaskus en la ekprovo, ili ne plu havus jenan flamon, kiu ebligas la daurprocezon evoluan.

Tial naskighis nova, unika nacio en la mondo - la esperantista. La devo de la esperantistoj estis gardi kaj evoluigi la lingvon. Ili devis ghin uzi, praktiki kaj defendi. Nur la sankta fajro de la "interna ideo" povis rekompenci la primokojn, ofendojn kaj misfarojn de la chirkaua mondo. Por esti pli fortikaj, la esperantistoj evoluigis la propran kulturon, filozofion, propran percepton pri la vivo. Ili kreis konkretajn eblecojn por sia kontentigho: kongresojn, vojaghadojn, korespondadon. Oni povas absolute plenrajte aserti, ke evoluis vera nacio. Tiu nacio kiel chiu alia, ekhavis ankau sian taskaron, principaron sed ankau tabuojn, sian kredaron: la lingvo certe venkos foje kaj kauzos la elkreskon de la granda homarfamilio. Ni tial devas klopodi varbi antau chio kiel eble plej multajn novajn nacianojn, praktike evoluigi la lingvon en chiuj eblaj branchoj kaj neniel ni rajtas vendi nin - ni devas resti idealistoj (malidealismo signifas malkredon kaj tiu forlason de la Movado). Tia kredaro kauzis chiam pli grandan enfermighon kaj donis la aspekton de fanatika, religia grupigho en la okuloj de la neesperantistoj.

Lau la historio de Esperanto belege videblas, ke esperantistoj neniam ion ajn entreprenis por monda praktika apliko de la lingvo en kiu ajn brancho - nekonscie ili gardis sian nacion konvinkante sin mem, ke ili chion faras tiudirekte. Chiuj provoj de praktika utiligo estis tiel solecaj kazoj, ke ili fakte nur plenumis la esencan devon de la nacio evoluigi la terminarojn. La posta sorto de tiu praktikado ne piu gravis. Tion ilustras nur kelkaj ekzemploj el la epoko post la unua mondmilito. En la jaroj 1922-1926 multege ekevoluis la uzo en komerco kaj scienco. Okazis unikaj konferencoj de sciencistoj en Parizo, kie chiuj parolis Esperanton, konferenco de plurdeko de naciaj komercaj chambroj, kiuj jam uzis la lingvon. Sed tuj poste en la krizaj jaroj chio-chi disformighis. Kial? Char la esperantistoj nenion faris por la konservo de la pozicioj. Chiuj kreskoj kaj faloj de Esperanto chiam dependis nur de eksteraj komponantoj. Kial la plej granda kresko okazis ghuste post la unua mondmilito? Pro tio, char la ghenerala stato estis favora al idealismo - la homaro malmulton havis, devis vivi de ideoj ghis io estos elkonstruita. Tiam facile la homoj ekshatis Esperanton lau la idealisma starpunkto de la esperanta nacio. En Jugoslavio la sama procezo estis post la dua mondmilito. Dekon da jaroj post la milito Esperanto floris kaj post kiam la lando estis pli richa, malgrau la chiam favoraj autoritatoj, la Esperanto-movado rapide malkreskis, char la esperantista nacio havis siajn vivoleghojn de idealismo kaj la homoj chirkau ghi ne plu konis tiun principaron, ghi al ili farighis fremda. Nun Esperanto plej bone prosperas en la socialismaj landoj, kie ankorau chiam la ghenerala spirito estas nematerialisma. Pro la sama kauzo la plej signifan rolon en la Movado chiam havis la junularo, char la junuloj estas senescepte idealistoj - ili devas komenci la vivon, devas produkti la komencan kapitalon por certigi la ekzistadon postan. Nur la idealismo, kiu estas la emo kredi je fantazio, povas ilin paciencigi kaj doni energion multe pli grandan ol ghin havas pliaghulo.

Sed tiu fazo ankau pasas, char de ideoj oni ne povas longe vivi. Ideoj restas signifaj ghis la momento, kiam oni finproduktas la varon, kiun oni povas vendi. Tiam komencighas pura ekonomia procezo. Esperanto evoluas okdek jarojn. Chu ghi kiel lingvo estas finproduktita, chu ghi estas preta por la enpraktikigo? Kiel tion ekscii? Ni provu vidi, kiel tion solvas la chiutaga vivo. Se oni produktas varon kun certa intenco, unue oni ghin elmodlas krude, poste oni ghin fajne prilaboras kaj fine vendas. Tamen oni povas ghin, jam pretan por la plenumo de sia funkcio, reteni en la procezo chiam aldonante novajn kaj novajn plibonigojn. Tiu transpasho de la unua antauvido estas negativa, char pasas amaso da tempo, en kiu oni nenion esencan aldonas kaj intertempe la metodoj plimodernighas kaj aperas alia, pli moderna varo, malnovigante la unuan antau ghia ekuzo. Iom post iom la varo krome malvalorighas, se oni ghin ne utiligas. Necesas do ghustatempe fini la produkton kaj vendi ghin. Pruvo, ke Esperanto estas nun preta por sia ekapliko, estas ghuste la fakto, ke la signifo de esperantismo komencas malfortighadi en la mondo, char ghi jam komencis perdi de sia valoro. Kiam Zamenhof indigne en 1907 forjhetis la opiniojn, kiuj insistis pri Esperanto nur kiel ilo praktika, li tamen diris, ke li scias ke, kiam la lingvo estos oficialigita, nia ekzisto kaj ideologio ne plu havos sencon. Li nur ne antauvidis kiamaniere okazos tiu oficialigo, li esperis pri la shtatistoj. En tio li eraris, char chiu grava novajho ne povas esti enkondukita per unu frapo, sed iom post iom. Tio signifas, ke la oficialigon devas kauzi ni, la produktintoj de la lingvo, per ghia iom post ioma disvendado, tiamaniere chiam pligrandigante la terenon de ghia praktika uzado kaj malplimultigante la funkciojn de nia nacio.

Tio sole estas natura vojo: komenci de sube, de la rektaj uzantoj, de la largha homaro. Prokrastadi plue pri tiu ekvojo, ennestighi en la dogmoj, kiuj proklamas hontindecon de malidealismo en la poresperanta laboro, kiuj kondarnnas la realismon kaj tiel malebligas la larghan aplikon de Esperanto, ne nur farighas negativa, sed estas ech krimo kontrau la homaro. Havi pretan internacian lingvon, kiun la homaro urghe bezonas kaj ne voli ghin vendi signifas krimon en la plena senco de tiu vorto. Mi provos pruvi chi-asertojn per nur kelkaj ekzemploj: Dum Jugoslavia Esperanto-Ligo cerbumas kiel havigi pli da mono, chu la ekzistantaj 2.500 membroj (fiktivaj - efektivaj kotizpagantoj estas terure malmultnombraj, ne pli ol 500) pagu anstatau 8 dinarojn jare la kotizon de 10 dinaroj, per kio oni akirus 25.000 dinarojn (sumo apenau sufichinta por sendi unu delegiton al la Universala Kongreso en Tokio), Studenta Esperanto-Klubo kiel IOE (Instituto por Oficialigo de Esperanto)-sekcio sen ia ajn materia bazo organizas praktikajn internaciajn festivalojn kun Esperanto kiel oficiala lingvo kaj jam en la dua jaro ricevas 250.000 dinarojn nur por tio (de kroatiaj kaj zagrebaj fontoj). Dua ekzemplo: dum oni propagandas kursojn argumentante pri utiloj de la lernado per priesperantaj eldiroj de Tolstoj au Tito, venas chiam malpli da interesitoj. Al ili oni donas nepagitan instruiston, char honte estas labori por mono. Tio estas nerespondeca kaj kauzas disfalon de tia kurso - la kursanoj mem, kiuj por la lernado nenion pagas, sentas la malseriozecon kaj ne revenas post du-tri lecionoj. Aliflanke al kurso organizita de SEK kun kvalifikita, pagita instruisto, propagandita tiel, ke oni lernu Esperanton por ebligi al si kvaroblan rapidecon de lernado de iu fremdlingvo, alighis 150 personoj. La pura gajno estis 8.000 dinaroj.

Evidentas, ke tiel nur unu loka grupo povas kauzi fondon de pluraj entreprenoj, kiuj vivos de Esperanto praktikata, kaj chiuj el ili perlaboros sumojn pli altajn ol nun la tuta UEA. Tia rapida monakiro terure rapidigos la procezon de la enpraktikigado kaj kondukos nin baldau al la celo. Kio ja hodiau estas chefa rimarko de la homoj, kiam oni proponas al ili lerni Esperanton: "Kion mi ricevos pro tio, chu mi povos uzi sciencan literaturon, chu mi povos uzi ghin ie ajn por turismaj celoj?" Al tio ni povas respondi nenion. La ekesto de la nomitaj entreprenoj nuligos ankau tiun mankon.

La rezisto kontrau tia labormetodo okazas ja lau naturaj leghoj. Chiu shangho kauzas kontraustaron, reagon. Certa esperantista tavolo apartenanta al la pli agha generacio defendas siajn interesojn. Normale estas, ke homoj 30 au 40 jarojn batalintaj lau la senco de la E-nacio kaj estintaj tiom da jaroj primokataj, havas la aspiregon esti rekompencitaj, esti revenghitaj. La nura rekompenco estus la venko de Esperanto. Estante pli aghaj ili povas esperi la ghisvivon de la revrealigho nur en la kazo, se tion farus iu de supre - UNO, shtatistoj. Ili ne povas havi tioman kuraghon por ekentrepreni pli ampleksajn laborojn, tiujn longdaurajn kaj iom post iomajn. Aliflanke aliaj, ne tiom idealisme aktivintaj, alkutimighis al certaj avantaghoj de la nacio - senpaga delegita reto, ebleco por povi ludi gravulon kaj signifecon, se en la normala vivo ili ne estas por tio kapablaj (en Esperantujo chiu povas havi "funkciojn", partopreni en "kongresoj" ktp), pli facila ligigho kun eksterlando ks. kaj ili kun persisto batalas kontrau chiuj, kiuj klopodas rompi tian beatan staton.

En tia situacio sole la junularo havas sufichan energion, idealismon kaj kuraghon.

Tial la chefan sharghon en la nova movado devas transpreni la junularo kune kun honorindaj esceptoj el inter la pli aghaj esperantistoj.

Kontakto 2/1969

* Lapenna

<< >>