11

La batalo dauras jam trian au kvaran horon. Eble de post la komenco de nia kontrauatako pasis ech kvin horoj, sed eble nur du. Mi perdis koncepton pri tempo. Mi ech ne interesighas pri la tempo. Min interesas tute aliaj aferoj. Kiel atingi la sekvantan arbon, de sub kiu pafadas germana mitralo, pro kiu ni devas kushi vizagh-altere, chu mi sukcesos trakuri la arbar-ebenajhon, malgrandan kiel manplato, antau ol mi estos trafata, kaj aliaj similajhoj.

Kugloj la tutan tempon klakas kaj frapas kontrau arbotrunkojn. Minoj eksplodas en la brancharo kaj pro iliaj splitoj disflugas chirkaue musko.

De fore rigardante mi pensis, ke en la arbaro kreskas nur piceoj, nun, kiam ni penetris en la profundon de la densejo, mi vidas inter la konifergigantoj ankau betulojn kaj unuopajn tremolojn. La piedoj sinkas en densan muskon, mirteltigoj batetas ilin.

Antau mi timigite fughas au kolubro au vipero, mi ne havas tempon por studi ghiajn dorsostriojn. La serpento shajnas al mi nun sendanghera kaj senkulpa rampulo, kvankam mi ghis nun timis serpentojn. Sed tuj mi forgesas la reptilion, char super la kapo subite chesas la mughado, mi ekkushas kaj premas min inter tertuberojn. La krakego surdigas la orelojn, tiel ke mi ech ne audas la sibladon de la splitoj. Sur la dorson falas branchetajho, strobiloj, muskotufoj, terpecoj. Mi pene starighas, kuras dekon da pashoj, haltas kaj ekkuras denove.

Nia tasko estas elpeli la germanojn el la arbaro kaj atingi la nobelbienon Kiviloo. Ni antaueniras persiste kaj obstine. De maldekstre atakas aliaj tachmentoj de la deksesa divizio. Matene Koplimae diris al mi, ke ni estas subigitaj al la deksesa divizio. Tiajn aferojn li scias precize. Por mi la numero de divizio havas neniun signifon, sed estas bone senti, ke apude agadas trupoj de la Rugha Armeo kaj ke ni ne retirighas malorde nek fughas kiel en Parnu, sed batalas.

El la kapo malaperas chiuj aliaj pensoj krom tiuj, kiuj estas ligitaj kun la nuna momento. Ankau la matena eksciteco forighis. Dum la disighado en la arbaro mi maltrankvilighis. Precipe tiam, kiam la malamiko komencis pafadi. Estis sufiche timige kaj strange kaj ankau ekscite. Mi vershajne neniam alkutimighos al kugloj. Tio, ke mi nun relative trankvile movighas inter arboj, ankorau ja ne signifas, ke mi tute ignoras la kuglojn kaj minojn de la germanoj. Tro ofte mi jhetighas surventren kaj atendante eksplodon de mino strechighas kiel violonkordo. Ankau tiam, kiam kugloj knale trafas trunkojn, mi kashas la kapon en musko kaj atendas plikvietighon.

Ankau hodiau mi konvinkighas, ke mi ne scipovas trovi la fajropunktojn de la malamiko. Plejparte mi pafas necelante. Nur dufoje mi vidis germanojn. Unu soldato ekstaris en la distanco de proksimume kvindek metroj de mi kaj kuris zigzage inter arboj pli malproksimen. Mi postpafis lin, sed ne trafis. La dua estis grave vundita, je kiu mi preskau stumblis. Li kushis kashite de malalta arbusto kaj mi ne rimarkis lin antau ol li movighis antau miaj piedoj. Tio estis tiom neatendita, ke mi ektimighis kaj resaltis. Mi preskau estus mortiginta lin, tiom li min konfuzis. Feliche mi vidis sangoflakon apud li kaj liajn helajn okulojn, kiuj timigite gapis min. Mi lasis lin tie kaj rapidis antauen. Mian kapon ja traflugis la penso, ke estus necese helpi lin, sed mi ne haltis. Mi trankviligis min per tio, ke post mi venos ankorau viroj, inter kiuj estas ankau sukuristoj. Ni chiam trovas ion, per kio kvietigi nian konsciencon.

Subite iu krias apud mi, ke unu estas sur arbo. Mi ne tuj trovas la arbon, kien montras la mano de la vokanto. Sed Koplimae alvangigas la fusilon. Subite ekkrakas kelkaj pafoj, ankau Koplimae pafas. Audighas krakado de branchoj. Tiam mi vidas hom-figuron, kiu movighas inter la maldensaj branchoj de piceo, glitas malsupren kapantaue kaj tuj poste peze falas sur la teron.

Koplimae venas tien la unua.

"Mortis," li diras indiferente.

Poste li etendas sian karabenon al mi kaj rapide ekgrimpas sur la saman piceon. Observante la amikon, mia rigardo trafas mashinpafilon, kiu pendas sur branchoj, kaj mi komprenas, pro kio Koplimae rapidas grimpi.

Baldau li descendas de la arbo. Liaj piedoj preskau tushas la kadavron, li kvazau ne rimarkas tion kaj iras plu kun felicha knabeca mieno, dum la irado klakante per la chano de la trofea armilo.

Al mi rememorighas nia iama komuna veturado tra la matena Tallinn kaj la diskutado dumvoje. "Bone, ke mi ne bezonis mensogi." Ghuste tiel li diris. En mi ekghermis ech kolereto pri li, kiu ghojis, ke li neniun estis mortiginta. Hodiau li pafis sen ia prokrasto la "kukolon", eble la germanan soldaton mortigis ghuste la kuglo, pafita el lia fusilo. Sed li daurigis penetradon en la arbarprofundon, kvazau nenio estus okazinta.

Strange, kiel kadavroj de la malamiko restigas nin indiferentaj. Kvazau ili tute ne estus homaj kadavroj. Tiel vershajne devas esti en milito? Sed kio estos, se ni alkutimighos ankau al morto de kamaradoj? Chu tiam ne okazos io terura? Chu fashismo jam nun ne infektas nin per sia putra fetoro?

Ne, ne, ne! Ni ne rajtas alkutimighi al morto, char ni ja defendas vivon. Vi pravis, fratino de Ilmar! Ni devas mortigi, ni ne povas alimaniere, sed tio estas terura, hommalama neevitebleco, kiu ne devas fari el niaj koroj shtonpecojn.

En la arbaro farighas pli lume. Ni venas al la rando de ebenajho. La malamiko malaperis kvazau sub la tero. Chu ni vere purigis la arbaron de la germanoj?

<< >>