9

Niidas metis en raian kapon mushon, kiu terure ghenis min.

Mi estis veninta por adiaui miajn patrinon kaj fratinojn, sed forlasante la stacion Ulemiste mi pli multe pensis pri ingheniero Elias ol pri ili.

Chu telefoni au ne ? Tiu demando rekte ekturmentis min.

En mi plifortighis la konvinko, ke Niidas estis ligita kun la afero de Elias. Kiel verve li akuzis Elias malantau la dorso, nomante la inghenieron gravulo de la iama Trafikministerio, kiu la tutan tempon kreis en nia uzino kontrausovetan humoron, nomis la stahhanovismon fabrikado de laborherooj sur papero kaj elektojn vetkurado pri tio, kiu alvenos pli frue. Li povis tiajn kaj ech pli terurajn historiojn rakonti al laborantoj de la shtata sekureco.

Kiam Niidas kaj Ruutholm diskutis pri ingheniero Elias, shajnis al mi, ke pravas Niidas. Nun mi tiel plu ne pensas. Nun mi sentas, ke pravis Ruutholm. Evidente pro tio, ke mi tro bone ekkonis la laborejestron. Tiu homo estas preta por sia intereso fari chion.

Oni parolas, ke NKVD havas diversajn "okulojn" kaj "orelojn". Egale. La burgha reghimo havis sian politikan policon kaj ankau la laborista shtatpovo bezonas ghin. Sed niaj "okuloj" kaj "oreloj" devas esti honestaj kaj malegoistaj homoj, ne tiaj hipokrituloj-karieristoj kiel Niidas.

Bone, Niidas povas esti kaj certe estas kanajlo, sed per propraj okuloj mi vidis Elias inter la banditoj de Vali. Li havis fusilon en la mano kaj certe li ankau pafis per ghi. Li farighis malamiko. Mia malamiko. Neutrala homo ne prenas pafllon en la manon kaj ne agas kune kun makisanoj. Ne parolante pri amiko. Kaj malamikon oni ne povas kaj ne rajtas kompati.

Mi kelkfoje prenis el la posho la donitan al mi folion de notlibro, la telefonnumero skribita sur ghi gravurighis en mia kapo, sed io malhelpis min iri al telefono kaj serchi kontakton.

Se iu alia estus doninta al mi la telefonnumeron, mi telefonus.

Due, mi kredis tion, kion Niidas ne povis preni por vero. Ingheniero Elias povis efektive veni al Tallinn nur por renkontighi kun Irja Liive. Ju pli multe mi pensis pri tio, ke riskante sian liberecon Elias rapidis al Tallinn nur por adiaui kun Irja Liive, des pli granda li farighis en miaj okuloj. Sed la konvinko, ke li estas malamiko, ekshancelighis.

En miaj rezonadoj mi venis al neniu rezulto. Mi rondiradis kvazau drashajhon tretanta bovo.

Diable domaghe, ke mi tiam ne povis konsilighi kun Ruutholm. Ruutholm kaj mia tuta antaua roto chiam ankorau agadis ie en la chirkauajho de Parnu-Jaagupi, sed min kaj Koplimae oni ne permesis veturi tien. Ruutholm scius, kion entrepreni. Tute sola estis malfacile decidi. Ech tia penso flugis tra la kapo, ke eble estus plej prudente serchi Eeskula. Diri al li, ke Niidas kalumniis Elias, kaj demandi, kion nun fari, por ke la homo povu trankvile daurigi la vivon. Mi tamen lasis tiun penson. Unue, ne estus facile trovi Eeskula — dio scias, en kiu mondfino li en la nuna momento aranghas la aferojn de sia stabo. Due, mi devus rakonti al li ankau pri la agoj de Elias en Vali. Sed tion mi ne volis.

Fine mi malsharghis mian koron al Koplimae. Vere, Elias li ne konis, sed Niidas ne estis al li fremda. Mi montris al li ankau la paperfolieton kun la telefonnumero.

Li diris pri Niidas tre severe. Ja nur tri vortojn, sed lia vocho donis al ili pezon.

"Porko. Granda porko."

Ankau lau la opinio de Koplimae Niidas estas fripono.

Ghis la hodiaua mateno mi opiniis, ke Niidas estas ordinara malkuraghulo, sed li estas multe p!i danghera. Mi ne dubas, ke post la fino de la milito li havos prestighon de heroo. Li trompas chiujn kaj trompante grimpas al alta posteno.

En la lasta tempo venas al mi diable strangaj pensoj. Se antau la milito iu estus dirinta al mi, ke inter la sovetaj homoj trovighas ankau vantaj kaj malnoblaj tipoj, mi estus rikaninta al ili rekte en la vizaghon. Sed bedaurinde tiel estas. Teknikisto Endel Niidas ne estas ja intenca malamiko, sed tamen li estas la lasta kanajlo. Kiel homo ingheniero Elias estas multe pli nobla ol li, kvankam li levis pafilon kontrau ni. Estus bonege, se la adeptoj de komunismo senescepte estus bonaj, saghaj kaj noblaj homoj kaj la priplorantoj de la burgha reghimo friponoj. Ke inter ni trovighas similaj al Niidas, tio malfaciligas la situacion.

Mi petis Koplimae veni kun mi kaj ni iris serchi Elias. Mi sentis la bezonon, antau ol ion entrepreni, paroli kun li. Jam pli frue mi estis iam en lia loghejo kaj povas ankorau fari tion.

Ni sonorigis kaj frapis longe malantau lia pordo. Same kiel antau unu monato kaj duono. Nur kun tiu diferenco, ke nun estis apenau la sepa vespere, sed tiufoje noktomezo. Kaj plue, ke tiam estis mia kunulo Ruutholm, sed nun Koplimae, kiu neniam vidis Elias. Ankau nun mi ne sentis min bone. Mi ne havis certan pozicion rilate Elias. En miaj okuloj li estis jen bandito, jen homo, kiun ni mem faris nia malamiko, kiel iam diris Aksel. Ech tia penso venis en la kapon, ke eble Elias farighos ankorau nia kunbatalanto.

Shajne Elias ne estis hejme. Chu entute ne estas naive serchi lin en lia malnova loghejo?

Mi sonorigis ankorau foje longe kaj forte. La fervorighinta Iltnar frapegis per la pugno al la pordo. Chio restis senrezulta.

Post tio mi premis la sonorilbutonon de la najbara loghejo. Chi tie la pordo tuj malfermighis. Sur la sojlo aperis la sama maljunulo, kiu de la unua momento estis antipatia al mi. Ankau chi-foje mi havis nesimpatian impreson pri li.

"Saluton, kamaradoj," ridetis li al ni mieldolche. Li rekonis min. Vershajne li opiniis, ke ni estas laborantoj de la shtata sekureco, kaj penis plachi al ni. Kvankam oni diras, ke grizharulon vi honoru, antau maljunulo klinu vin, sed maljunaj fariseoj estas la plej malagrablaj.

"Pardonu," turnighis mi malvarme al li, "ni dezirus paroli kun vi."

La maljunulo petis nin eniri. Li volis fermi post ni la pordon, sed mi restigis ghin iom malfermita. Subite Elias volas fughi. En tiu momento mi pensis plej malbone pri nia antaua chefingheniero. .

Ni restis en la antauchambro, kvankam la mastro de la loghejo afablege invitis nin eniri la chambron.

Mi demandis:

"Kiam ingheniero Eiias lastfoje estis hejme?"

Mi deraandis tion kun tia postulema kaj oficiala tono, kvazau ni efektive laborus en la popola komisariato por shtata sekureco.

"Civitano Elias revenis post longa foresto hierau hejmen. Mi estis hazarde en la koridoro, kiam li aperis."

Subite la maljunulo ekscitighis. Nun li vershajne ne simulis plu.

"Li devas esti hejme. Kiam mi revenis el la malsanulejo — mi laboras en milita hospitalo kiel kuracisto —, mi vidis lin ankau hodiau sur la shtuparo. Li iris antau mi. Ni preskau samtempe malshlosis niajn pordojn. Li salutis min kaj eniris en sian loghejon. Apenau li sukcesis intertempe denove foriri."

Ni ankorau sonorigis che la pordo de Elias. Ankau chi-foje neniu venis por malfermi.

La kuracisto staris malantau ni. Pro dio, li efektive estis ekscitita.

Ni konsilighis inter ni.

"Li ne foriris," certigis la kuracisto.

Ni decidis iel mem malshlosi la pordon.

Koplimae facile aranghis la aferon kun la patentseruro. Chu pro eksterordinara hazardo taugis por tio la shlosilo de nia loghejo, kiun mi donis al li, au helpis io alia, tion mi ne priatentis. Mi rigardis la kuraciston, kiu pro ekscitigho la tutan tempon pashadis surloke.

Ni eniris. La kuracisto sekvis nin.

Per la unua rigardo ni vidis nenion. Neniu el ni diris ech vorteton. Dum unu momento regis plena silento. Mi pushmalfermis la pordon de la unua chambro.

Nun vidighis piedoj de viro, kushanta sur divano. La supran korpoparton de la kushanto kashis la tablo. Chu vere Elias dormis tiel profunde, ke li ne audis la frapadon kaj sonorigadon ?

La kuracisto rapidis preter mi. En la sekvanta momento ni chiuj staris antau la divano. Mi sentis premon en la animo.

Doktoro Hormand konstatis morton de Endel Elias pro venenigho.

Mi telefonis el la loghejo de la kuracisto al milico.

<< >>