6

Chi-nokte okazos vershajne nenio. Tiel mi komprenis la superulojn. Sed morgau ankau ni devos komenci.

Matene mi legis en gazeto, ke batalantoj de la Rugha Armeo, senditaj kontrau la malamiko, iris en atakon kun krioj "Por la patrolando!", "Morton al la fashistaj rabistoj!" kaj "Por Stalin!" Mi pensis, chu ankau inter ni iu tiel krios. Mi volus, ke kriu. Ke ankau ni militu kiel la aliaj. Sed mi timas, ke tio ne okazos. Ni, estonoj, estas terure modestaj en esprimado de niaj sentoj. Kelkfoje mi bedauras tion, kvankam rni patoson ne tre shatas.

Nia plotono tranoktas, dank' al dio, sub tegmento. Ne chiuj niaj viroj havis tian bonshancon. Multaj devas dormi ekstere, egale kie. La noktoj ja ne estas malvarmaj, sed pro la antau nelonge falinta pluvo la tero en la arbaro estas malseka, sekan lokon estas malfacile trovi. Sed domoj por chiuj rotoj kaj piotonoj ne sufichas.

Uzante militistan terminologion, ni trovighas en la regiono de Perila. Sufiche proksime al ni, en la arbaro inter Kiviloo kaj Perila, estas germanoj.

La chi-tieaj vilaghoj kaj urbetoj, kiuj restas flanke de la grandaj landvojoj, estas por mi fremdaj.

De tempo al tempo audighas mitralpafaroj, intermite malofte ankau pli fortaj ekkrakoj. Kiu pafas kaj de kie, tio ne estas facile difinebla. Kelkfoje estas tia sento, ke chie okazas interpushighoj: antaue, che flankoj kaj ech malantaue. Fakte la afero ne estas tia: la germanoj situas de ni oriente. Neniu klarigis al ni pli detale la situacion, nur tiom oni sciigis, ke fashistoj penetris en la arbaron inter Kiviloo kaj Perila.

Entute la germanoj atakas chi tie onidire kun tre grandaj fortoj.. La divizio de la Rugha Armeo, je dispono de kies komandanto nia regimento estas donita, havis dum la tuta tago akran batalon. Venante ni audis per propraj oreloj batalbruon, kiu jen mallautighis, jen denove plifortighis. En krepuskigho farighis pli trankvile. Nun audighas nur maldensaj pafaroj, unuopaj pafoj kaj obuskrakoj.

Morgau estos vershijne same strecha, se ne ech pli malfacila tago.

Domaghe, ke mi ne scipovas la rusan lingvon. Mi volonte irus al la soldata kaldrono, bolanta en la distanco de cento da metroj de ni, chirkau kiu manghas rugharmeanoj, kaj konversacius kun ili. Estus interese.

Tra la kampo rapidas Ruutholm kaj la komisaro de nia regimento. Se Ruutholm preterirus sola, mi haltigus lin. Pro la komisaro mi ne vokas la amikon. Apenau li entute havus tempon por babili kun mi, shajne la politikaj laborantoj rapidas al iu konsiligho.

Mi sidas sur trabostumpo, kie mi preskau ekdormetis. Pro dio, ekdormetis. Mi povus eniri kaj kushighi sur fojno, sed io kvazau najlis min al la trabostaplo. Knaboj jam vokas min, mi murmuras al ili, ke baldau mi venos, sed ne movighas de la loko.

Nun venas Tumme al la puto kaj mi fine liberigas min de la trabo. Mi trenas min al li kaj demandas, kiel li fartas.

"Mi soifas," diras Tumme, mallevas la sitelon en la puton, suprentiras ghin kaj trinkas longe. Mi rigardas de flanke kaj parolas:

"Ni havis bonshancon, ni dormas en drashejo sur fojno kvazau sinjoroj. La mastro alportis fojnon, por ke estu pli mole kushi. Via roto estas ekspedita en picearon. Sub piceoj la tero vershajne ne estas tiom humida kiel aliloke... La salega haringo hodiau vespere igas ankau min trinki... En augusto rapide mallumighas, ankorau ne estas la naua horo, sed jam estas tiom mallume, ke... Chi tie estas tute bona akvo, chu ne?"

Tumme vishas per mandorso la bushon.

"Sub densaj piceoj estas sufiche bone."

Mi opinias nun la samon.

Mi havas hodiau ree diable strangan humoron. Rememorighas diversaj aferoj. Pli frue estis tiel: kio pasis, tio estas for el memoro. Tio ne signifas, ke mi iun okazintajhon tute forgesis, ne, mi havas bonan memorkapablon. Mi simple ne pensis multe pri tio, kio pasis. Nun la antau nelonge okazintaj eventoj chiam rememorighas kaj ne donas trankvilon. Mi decidis paroli al Tumme ankau pri Niidas, kun kiu mi ankorau foje kunpushighis. Tiam, kiam mi en la fino de julio serchis en la stacio Ulemiste la patrinon kaj fratinojn. Kaj pri ingheniero Elias.

<< >>