3

Mi rakontis al Ruutholm, ke neniu scias, kio okazis kun Helgi Uibopere. Mi ne troigas. Mi parolis kun chiuj viroj, kiuj revenis el Audru, sed neniu el ili scias, chu Helgi falis, trafis en kaptitecon au fughante de la malamiko perdighis en arbaro. Multaj, kiujn oni intertempe opiniis mortintaj, revenis post kelkaj tagoj au ech post unu semajno en la batalionon. Ankau tiuj viroj, kiujn la neatendite komencighinta batalo disjhetis de iliaj tachmentoj, kiuj ne orientighis en la fremda chirkauajho kaj kelkajn tagojn erarvagis en arbaroj kaj marchoj, ghis ili alvenis al la siaj, ankau tiuj viroj skuis la kapon. Ankau ili ne renkontis Helgi.

Helgi veturis en la ambulanco, tion asertis ghia shoforo. Pri chio plua li faris geston de nescio. Kiam la kolono haltis, li eliris el la kabino, interparolis kun la aliaj shoforoj kaj poste iom deiris de la shoseo por ellasi akvon. Reveni al sia automobilo li plu ne povis. Sur la shoseo jam eksplodis minoj, kaj de du flankoj, de antaue kaj de flanke, la kolono estis krucpafata.

Chu flegistino Uibopere restis en la automobilo au eliris? Al tiu demando la shoforo ne donis precizan respondon. Sed li opiniis, ke Helgi eliris. Helgi entute estas temperamenta knabino, apenau shi havis paciencon por dormeti en la malbonaera auto. Krome chiuj ricevis la ordonon descendi el la kamionoj.

La kuracistino ne sciis pli multe. Parolante shi plurfoje ekploris. Shi rakontis jene: "Kiam la kamionoj haltis, mi iris al la komisaro. Mi demandis, kiu loko tio estas, li respondis: Audru. Mi demandis ankorau, chu ni haltos chi tie pli longe au tuj daurigos la veturadon. La komisaro diris, ke tio baldau klarighos. Li aldonis, ke la vojo al Parnu vershajne estas libera. La komisaro rapidis ien, mi rimarkis apud la shoseo fragojn kaj ekkolektis ilin. Fragoj ne estis multaj, mi trovis nur duonan manplenon. Tiam tio komencighis. Mi perdis la kapon. Mi forgesis, ke mi estas kuracisto. Multaj ekkuris al la arbaro kaj mi kuris kune kun ili. Mi devus rapidi al mia automobilo, sed... Mi ekmemoris pri la automobilo kaj Helgi kaj miaj devoj nur tiam, kiam mi vidis la unuajn vunditojn. Sed reiri sur la shoseon al niaj kamionoj ne estis plu eble... Mi neniam pardonos al mi, ke mi trafis en panikon. Mi sentas min kulpa ankau pro Helgi. Mi volas kredi, ke al shi ne okazis la plej malbona... Shi vivas, kamarado Sookask, kredu, shi vivas."

Ankau mi volis tiam kaj volas ankau nun kredi, ke Helgi ne mortis. Komence tio shajnis al mi neebla, mi estis konvinkita, ke shi pereis au en la automobilo au sur la shoseo. La tutan tempon mi vizias etan homfiguron, kiu kushas sur shosea gruzo tricent au kvarcent metrojn de mi. Kvankam tiu bildo de tempo al tempo obsedas min ankau nun, mi penas klarigi al mi, ke tio ne estis Helgi. Eble la kadavro, kushanta sur la shoseo, tute ne estis pli malgranda ol la aliaj, tio eble nur shajnis al mi. Mi estis tro malproksime por precize difini, chu estis viro au virino. Kaj ankau chiuj viroj de nia bataliono ne estas ja altkreskaj kaj larghashultraj kiel Lurich kaj Palusalu*. Inter ili trovighas ech tute magraj.

Kiam mi pensas, ke Helgi efektive mortis, la mondo kvazau malaperas de chirkau mi. Chio retirighas, disfluas ien, restas nur grandega soleco, prema maighojo. Sed ankau la aiia supozo ne estas pli facila. La ebleco, ke Helgi falis en la ungojn de fashistoj, neniom pli ghojigas min. La fashistoj kompatas neniun, ankau ne tian teneran kaj delikatan knabinon kiel shi. La banditoj en Vali tute ne indulgis suchinfanon kaj ghian patrinon, pri juna virino, kiu apartenis al eksterma bataliono, ni ech ne parolu.

Mi sugestas al mi obstine, ke Helgi ne pereis nek trafis en kaptitecon. Shi fughis de la shoseo, same kiel multaj viroj, perdis la siajn el vido, same kiel tio okazis ankau kun kelkaj aliaj, au eble estighis situacio, kie shi ne povis unuighi kun la bataliono, devis shirmi sin kontrau kugloj au ie kashi sin de la germanqj. Se germanoj au kune kun ili agantaj banditoj ne tuj kaptis Helgi, shi savighis. Mi sugestas al mi ghuste la lastan eblecon. Helgi ne mortis che la kamionoj, shi forkuris de la obusoj kaj kugloj, devojighis malproksimen de la kamaradoj kaj estis devigita resti ali-flanke de la frontlinio. Ankorau ne chiu espero estas perdita. Shi vivas, kaj kvankam al shi estas malfacile, shi ne cedos. Helgi estas mirinde kuragha kaj fortika knabino. Chu poltrono, alkrochinta sin al jupo de panjo, estus alighinta al eksterma bataliono ? Estas facile shin ofendi, char shi kredas je homoj, sed subpremi shin tute ne estas facile. La kuracistino opiniis la samon. Ankau la aliaj diris tion. Chiuj.

Tiutempe mi ofte parolis kun la kuracistino pri Helgi. Foje shi rigardis al mi kaj demandis:

"Chu vi tre amas Helgi?"

Se shi antau la batalo de Audru estus demandinta min pri tio au se kun Helgi nenio estus okazinta, mi estus vershajne au ekridinta, pro konfuzo dio scias kion babilinta au pro surprizo tute mutighinta. Tiam mi ne sciis tion, kion mi poste ekkomprenis. Mi respondis al shi per unu sola vorto:

"Jes."

Apenau mi mem iam estus konfesinta al mi, ke mi amas Helgi. Kiam oni amas, oni vershajne ne parolas pri tio. Almenau ne kun si mem. Mi mem ja tute ne estis konscia pri mia amo. Almenau ghis tiu momento. Mi nur senlime bedauris Helgi, shia sorto farighis por mi multe pli grava ol mia propra sorto. Mi pensis plu pri nenio alia krom shi, egale kion mi faris. Mi ne analizis miajn sentojn nek kauzojn, kial la penso pri morto au kaptiteco de Helgi tiel skuis mian animon kaj flankenpushis chion alian, malpli esencan. La demando de la kuracistino, en kiu sentighis kompato, varmo, volo kompreni kaj kuraghigi, helpis al mi akiri klarecon pri mi mem.

Koplimae konjektis, ke tio, kio okazis al Helgi, signifas por mi multe pli ol perdon de bona kamarado. Li ne demandis, chu mi amas Helgi au kio okazis al mi, sed se io okazis al mi, tion rimarkis tiutempe chiuj. Mi komprenis tre bone, ke ankau li kunsentis al mi kaj penis konsoli min lau sia maniero.

Mi parolis al Ruutholm pri chio. Nur krom la demando de la kuracistino, chu mi amas Helgi, kaj mia propra konfeso. Pri tiaj aferoj oni ne povas nek vershajne ech rajtas paroli al fremdaj homoj. Kia ajn bravulo tiu fremda homo estas. Ech se li estas Ruutholm.


* Georg Lurich, Kristjan Palusalu — famaj estonaj luktistoj. — Trad.

<< >>