13

Al Tallinn Endel Elias alvenis sen incidentoj. Oni kontrolis lin nek chi-flanke nek aliflanke de la fronto. Li bone ech ne komprenis, kiam li transiris de unu flanko al la alia. Nur tiam, kiam kamionaro de la Rugha Armeo veturis al li renkonte, li ekkomprenis, ke la fronto restis malantau li.

Nun li sentis sin iom pli trankvila. Kial, tion li ne scipovis klarigi al si. Plu li ne evitis gratidajn landvojojn. Kvankam li komence intencis preteriri Rapla, nun li direktighis rekte tra la urbeto. La manghejo funkciis kaj kun plezuro li manghis varman supon. Post la pago de la kalkulo al li restis ankorau dudek sep rubloj.

En Rapla iradis multaj militistoj. Che du kamionoj klopodis armitaj viroj en malhele bluaj laborvestoj. Li pensis, ke vershajne ili estas ekstermbatalionanoj. Por chiu okazo li turnis sin flanken antau la kamionoj, chirkauiris ilin kaj post tio revenis al la chef-vojo.

Ju pli proksimen li venis al Tallinn, des pli maltrankvila li farighis. Li pripensis, che kiu serchi restadejon. Li decidis antau chio iri al Irja. Li rajtas nenie perdi kaj malshpari tempon, char li nepre devas vidi Irja, antau ol io okazos.

Volonte li tute ne estus ripozinta en la lasta nokto antau la alveno al Tallinn. Malgrau tio, ke li havis jam almenau cent kvindek kilometrojn post si, ke li estis irinta tri tagojn seninterrompe, li estus irinta ankau la lastan nokton. La racio retenis lin. Nokta vojiranto vekas suspekton, kaj fiaski pro malpacienco nun, kiam li estis tiel proksime al sia celo, li deziris por neniu prezo.

En mallumigho li serchis por si en kashita loko fojnostakon kaj shovighis en ghin. Tiamaniere li estis aginta ankau en la antauaj vesperoj. En angulo de arbara herbejo li sentis sin pli sekura ol ie sub tegmento. Kial peti noktejon de malfidemaj bienposedantoj, se estas eble tranokti neniun ghenante?

Chu kauzis tion la longa migrado au io alia, sed la lastajn noktojn li dorinis multe pli trankvile. Ankau chi-foje li ekdormis sufiche rapide. Lin ne ghenis hunda bojado, kiu audighis de la alia flanko de la arbetaro, motorbruo sur la shoseo kaj ankau homaj vochoj, kiujn vento portis en liajn orelojn. Nenion atentante li ekdormis.

Je la sepa matene li daurigis sian vojon. Pli frue li ne volis. ekiri. Kiel chiam pro la sama singardemo, por ne vane veki atenton. Che la unua rivero li faris pli longan halton, lavis sin zorge, razis sin, purigis la jakon kaj forigis de la pantalono chiujn fojnerojn. Kelkajn horojn pli poste en cheurba pinaro li ankorau foje kontrolis sian eksterajhon, senpolvigis per muskotufo siajn shuojn. En la urbo li eniris tramon kaj je la sepa vespere frapis al la pordo de la loghejo de Irja Liive.

Neniu venis malfermi.

Duonon antau la naua li denove estis tie. Ankau nun la pordo restis fermita.

Li pripensis momenton, chu ne turni sin al la loghantoj de la apudaj loghejoj, sed tamen ne faris tion.

Nun li rapidis al arkitekto Kulmet. Tie la afero ne estis pli bona. Kvazau chiuj homoj estus interkonsentintaj kaj forkurintaj de li.

La humoro malbonighis. Li sentis sin soleca kaj fremda en sia. hejmurbo. De optimismo ech spuro ne restis. Subite la reveno al Tallinn shajnis al li senpripensa. Sinsekva erarpasho de ekvilibron perdinta homo.

Kion entrepreni? Kien iri?

Li havis en Tallinn multajn konatulojn. Chu ekiri lauvice de la pordo de unu amiko al tiu de alia? Por tio li ne havis plu tempon. Nokta irado sur la stratoj estis malpermesita. Chu denove rapidi for el la urbo kaj ree shovighi en hm fojnostakon? Kaj poste,. kio okazos plue?

Li decidis iri hejmen.

Chu li entute havas plu hejmon en Tallinn ?

Apenau. En lia loghejo certe loghas fremdaj homoj. La havajho estas rekviziita kaj la loghejo disponigita al aliaj.

Kvankam li pensis tiamaniere, li tamen ekpashis al sia loghloko. Ien li ja devis iri.

La maltrankvilecon, kiu dum la longa vojirado la tutan tempon instigis lin, anstatauis nun indiferenteco. Li estis preta por chio. La pensoj malkoncentrighis. La konscio registris mekanike la impresojn, venantajn de ekstere. Proksimume tiajn, ke sur la fenestroj estas gluitaj paperstrioj kaj nenie vidighas lumo. Au ke en la urbo trovighas ech ne unu detruita domo, ke sur la placoj estas fositaj rifughejoj kaj tiel plu. La momentaj konstatoj aperis kaj disfalis tuj, tushante nur la suprajhon de lia konscio, ne penetrante pli profunden, kie chio estis kvazau rigidighinta.

Li alvenis en sia strato. Li palpis per rigardo la trietaghan shtonan domon, kie li loghis dum la lastaj jaroj. Ankau chi tie la fenestroj estis zigzage surgluitaj per paperstrioj kaj same mallumaj kiel chie,

Siajn fenestrojn Elias ne vidis, ili estis kortflanke. Chu iri en la korton de la apuda domo kaj rigardi de tie? Se ankau la fenestroj de lia loghejo estas dekoritaj per paperstrioj, ne valoras supreniri. Tiam en lia loghejo loghas novaj gemastroj.

Li tamen ne iris en la korton de la najbara domo por kashe esplori. Li malfermis la eksteran pordon kaj eniris en la shtuparejon. Tie estis malvarmete kaj odoris je kalko. Chu en iu loghejo okazas renovigo ?

En la domo regis silento. Kvazau tie vivus neniu. Antaue en la maldekstra loghejo de la unua etagho chiam tre laute bruis radio. Li tuj ekmemoris, ke radio-aparatoj estas forprenitaj de la loghantaro.

Poste, du au tri shtupojn antau sia pordo, li ree ekpensis pri Irja. Kie shi estas? Chu shi simple ne estis hejme au veturis ien malproksimen ? Eble ech evakuighis ?

Li serchis en la posho la shlosilon de la patentseruro. Trovis ghin. Li pripensis ankorau iom, chu ne estus pli prudente frapi. Li auskultis. Silento. En la banchambro de doktoro Hormand akvo fluis el krano. Krom tio estis tute silente. Malantau la pordo audighis nenio. Nek parolsonoj, nek pashoj, absolute nenio.

La konstato, ke la seruro estas la antaua, forte efikis je li. Li liberighis de la rigidigho. Farighis tuj ekscitita kaj ghoja. Kion tio signifas? Chu...?

Li ne havis paciencon pensi ghis la fino, malshlosis la seruron kaj premis sur la anson. La pordo malfermighis.

La pordo malfermighis.

La nazo eksentis mucidan, polvan aeron.

Li fermis post si la pordon kaj haltis en la antauchambro.

Tiel li staris dum pluraj minutoj. La okuloj avide englutis chiun plej etan detalon.

Chio estis tiel, kiel tio restis post li. Sur la vesthokaro de la antauchambro pendis lia printempa mantelo, kiun li estis intencinta meti en la shrankon, sed tamen forgesis chi tie. La iom kotaj nigraj shuoj kaj galoshoj. La chapelo, kiun li volis doni por purigo kaj formado. Jhurnaloj kaj la vestbroso sur la spegultableto. La malgranda valizo sur la segho. La pantofloj. Tra la iom malfermita kuireja pordo vidighis la rapide ordigita tablo, sur kiu estis restintaj la kafujo kaj sukerujo.

Li mallaute malfermis la pordon de la familia chambro.

Ankau tie nenio shanghighis. Sur la divantableto, kovrita per dika polvotavolo, kushis gazetoj kaj libroj. La cindrujo estis plena de deformitaj cigaredstumpoj.

La mucida aero, polvo, malordo — chio tio vere kortushis lin. Post lia foriro chi tie sekve estis neniu fremda homo. La loghejon estis vizitintaj nek milicistoj nek viroj de la shtata sekureco. Chu oni do tute ne serchis lin? Chu oni do ne deklaris lian loghejon posedajho de malamiko de la popolo? Kion chio tio signifas?

<< >>