12

Endel Elias forlasis Parnu la trian tagon matene. Ne tro frue, por ne veki atenton, sed je la naua. Li ne sciis precize, pli supozis, ke nokte kaj frumatene oni eble kontrolas la transirantojn de la granda ponto. Ankau nun li renkontis sur la ponto germanan patrolon kaj che la fino de la ponto staris tri sindefendanoj, sed nek la germanoj nek blankrubanduloj postulis de iu dokumentojn. Chu tio estis hazardo au oni ne gardis la ponton, tio restis por Elias malklara. Li interesighis nur pri tio, ke li mem sukcesu transiri la riveron.

Transirinte la ponton Elias turnighis dekstren. Iri lau la shoseo de Tallinn li ne kuraghis, timante esti embarasata de iu gardoposteno. Ankau la shoseon de Lihula li opiniis danghera. Germanaj trupoj povis movighi ghuste lau tiuj shoseoj. Li elektis tute flankan vojon, kiu kondukis a! Rapla. Sur tiu vojo kelkloke certe estos grandaj kurbighoj, sed la ebleco por trapenetri la fronton estos pli granda.

Li sukcesis eliri el la limoj de la urbo sen iaj rnalfacilajhoj. Je la dekunua, kiam oni atendis lin en la stabo de la Sindefendo, li estis jam dekon da kilometroj for de Parnu. Li penis konjekti, kion Oidekopp entreprenos, se li ne venos tien. Chu sendos fusilistojn por venigi lin au indiferente rezignos lin. Chio dependas de la taskoj, kiujn oni intencis doni al li, kaj kiel ili entute rilatas al li. Antauhierau Oidekopp traktis lin kiel amikon kaj samideanon. Elias ne estis certa, chu Oidekopp simulis au estis sincera. Li ne tre rompis sian kapon, sed pensis pli pri tio, kio atendos Jin che la sekvanta kilometro, malantau la sekvanta bosko, en la sekvanta urbeto.

Al gesinjoroj Feldman Elias klarigis, ke li iros al Vali al sia fratino. Estis maloportune mensogi al homoj, kiuj tre bone zorgis pri li, sed tion postulis la elementa singardemo. Ankorau pli malfacile estis por li adiaui la gemastrojn pro tio, ke li restis al ili shulda pro la loghejo kaj nutrado. Ne, la afero ne estis en mono. Sen favoro de sinjorino Feidman kaj shia neparolema edzo, ilia helpo kaj subteno li ne estus tiom rapide retrovinta sin. Kion li estus farinta, se ili ne estus disponigintaj al li rifughejon? La gemastroj helpis lin en la plej malfacilaj horoj. Evidente ili kunsentis al li ne nur kiel al homo, sed ankau kiel al unu viktimo de la nova reghimo. Li ech unu fojon ne parolis kun ili rekte pri politiko, sed li ne dubis, ke kaj la parolema mastrino kaj shia. silentema edzo rilatas kun antaujugho al la germanoj kaj la Sindefendo.

"Al mi estas ekstreme malagrable, ke mi ne povas pagi por via zorgo, la loghejo kaj nutrado," diris Elias che la adiauo. "Je la. unua ebleco mi penos kompensi tion."

Sinjorino Feldman rapide refutis:

"Vi nenion shuldas al ni."

Elias daurigis:

"Mi estos eterne dankema al vi. Mi deziras al vi chion bonan kaj precipe tion, ke vi poste ne havu pro mi malagrablajhqjn."

Nun ankau la neparolema ghardenisto malfermis sian bushon:

"Se la homo ne kuraghus plu helpi alian homon, tiam estus plena infero sur la tero."

Rapidante antauen ]au la arbara vojo, en kiu veturilradoj estis lasintaj profundajn sulkojn, Elias sentis sin kontenta, ke li ne iris en la grandan domon kun altaj fenestroj, kien Oidekopp rekomendis al li iri. La unuan fojon post longa tempo li sentis sin libera, kiel homo, kiu faras tion, kion li opinias ghusta. Pli ol unu monaton li nur fughis kaj kashis sin au agis lau volo de aliaj. Chiam difinis lian konduton la situacio, en kiun li estis trafmta. Sed chi tie li diris al si, ke tio ne estas vero. Kiam Roland proponis al li la pafilon, li estus povinta ja ne akcepti ghin. Eble li sentis nun internan kontentecon ghuste pro tio, ke li ne plu lasis sin direkti de aliaj homoj. Ke li havis la persiston mem elekti kaj decidi.

Tia levigho de la humoro ne dauris Ionge. Subite li ekkomprenis, ke li dorlotas sin per vanaj esperoj. Bonshance li ja povos finfine atingi Tallinn, eble NKVD ech ne arestos lin, sed kio okazos poste? Unu semajnon pli au malpli frue la germanoj konkeros Tallinn, kaj tiam li apenau povos plu libere elekti kaj decidi. Tiam li tamen devos eklabori kun homoj, similaj al Oidekopp, Char tuj, kiam germana armeo enmarshos en Tallinn, aperos tie tiaspeculoj kiel Oidekopp kaj Harjas.

Li penis forpeli la pensojn, kiuj denove komencis malbonigi lian humoron. Kial li nepre ligu sin kun personoj, pensantaj kiel Oidekopp? Li ne estas politikisto kaj ne militisto, li estas ingheniero kaj daurigos labori kiel ingheniero. Lin koncernas nek fashismo nek komunismo, li nur faros sian laboron kaj vivos sian vivon. Nuntempe la homo povas esti felicha nur en tia grado, en kia li kapablas izoli sin de politiko. Unuopa individuo ne povas mem elekti la socian ordon, en kiu li vivas, tio ne dependas de lia volo. Sed siajn interrilatojn kun la koncerna reghimo li povas ghis certa grado mem formi.

La interarbara vojo unuighis kun mallargha kaj polva landvojo. Li ne orientighis bone, chu li devas turni sin dekstren au maldekstren. Li pripensis kaj turnighis dekstren. Li ne sukcesis ankorau supreniri el inter arbustoj al la rando de la shoseo, kiam li ekaudis plifortighantan motorbruon. Li retirighis malantau arbojn. Baldau lin rapide preterveturis tri germanaj kamionoj, kiuj trenis post si longajn maldiktubajn kanonojn. La kamionoj venis de dekstre, de tie, kien li intencis iri.

Li atendis ankorau. La unuan baterion povos sekvi dua. Li sidighis en ombro de arbusto kaj ekfumis. Pliaj automobiloj ne preterveturis. Li levighis kaj ekiris. Li ne iris al la shoseo, sed ekpashis lau piedvojo, kondukanta laulonge de marchorando.

<< >>