7

La sekvantan tagon antau la lumigho oni enshovis lin kune kun deko da aliaj en fermitan kamionon kaj veturigis for el la urbo. Kien, tion Elias ne komprenis nek havis specialan intereson pri tio. Estas ja tute egale, kie tio okazos. Elias penis ne pensi pri tio, kio lin atendas, char li timis, ke la nervoj ne eltenos. Subite li rimarkis, ke li estis trafinta en la kamiono apud la miliciston de Vali — li sciis nun, ke tio estas la milicisto de Vali, char li mem diris tion al li —, kaj ghojis pri tio.

Che malalta pinaro la automobilo haltis kaj oni ordonis al ili eliri. "Malbonkreskaj arboj," konstatis Elias, kvazau la kvalito de la arbaro havus nun iun specialan gravecon. Plue li rimarkis, ke ilin chirkauas granda grupo da civile vestitaj viroj kun pafiloj. Inter ili estis ankau kelkaj en uniformoj de la malnova armeo kaj Defenda Ligo. Sed preskau chiuj havis sur la kapo uniformajn chapojn, plejparte tiujn de la Defenda Ligo.

Iu insultis per lauta rauka vocho, ke ili malfruis, ke mankas chia ordo. La vocho shajnis al Elias konata. Li ne eraris — ne malproksime de ili staris konstablo Aorand kun dismetitaj piedoj. Li rapide deturnis sian vizaghon, por ke li ne estu rekonata. Tra la kapo ja flugis la penso, ke se li donus al Aorand signon pri si, li estus savita. Sed tio restis nura penso.

Kriachante oni pelis ilin ien. Baldau Elias trovis sin sur la rando de longa malprofunda kavo. "Gruza tero," li ree konstatis automate. En la matena krepusko klare vidighis sur la fundo de la fosajho tiel grandaj kiel pugno kaj pli grandaj shtonoj. La sablo estis grajneca kaj preskau bruna.

"Tombo. Komuna tombo."

Ankau tion li konstatis duone automate. Strange, ke tia malkovro ne elvokis en li timon. Kvazau oni preparighus mortpafi iun alian, ne lin.

Unu el liaj kunuloj falis surventren. Au li stumblis je io au la nervoj ne plu eltenis. La milicisto helpis lin levighi.

"Aranghu vin en unu vico," kriis al ili malgrasa viro en uni-formo de la Defenda Ligo.

"En unu linio," ripetis iu ehhe.

Kaj ili vicighis sur la rando de la kavo.

Al Elias tio shajnis nekomprenebla, ke chiuj penis plenumi la ordonon. Ankau li mem faris obeeme tion, kion oni postulis.

Nun ili estis vicigitaj sur la rando de la kavo. La viroj kun pafiloj retirighis de ili. Proksimume en la distanco de dek pashoj ankau ili formis rektan linion.

"Trupo, atenton!"

Elias denove rekonis la vochon de Aorand. Ree traflugis lian kapon la.penso, ke li devus voki al la konstablo, ke li estas Elias, la batalulo, kiu estas venigita chi tien pro stulta miskompreno. Ankau chi-foje li subpremis tiun penson.

Aorand estis sin iel strechinta, klinis la kapon maiantauen kaj ordonis:

"Shargu!"

La shargiloj de la pafiloj klakis.

En la sama momento timo ekkaptis Elias. Li gapis per larghe malfermitaj okuloj la virojn, kiuj shargis la pafilojn, kaj ekprenis je la brako de la viro staranta apud li.

"Pafpretighu!"

Nun Elias bavis nur unu penson — ke li eltenu kaj ne falu senforte. Plu li ne serchis apogon de la najbaro. Liaj manoj pendis inerte che la flankoj.

"Chesu!"

Kion tio signifas? Kial la pafiloj mallevighis? Kio okazis?

Ilia vico shancelighis. La viroj ekpushighis, kelkaj faris necertan pashon antauen. Ankau Elias shancelighis iom, sed sukcesis resti sur la piedoj.

Konstablo Aorand, kiu starante iom dekstre de la pafontoj ghis nun komandis, venis nun per grandaj pashoj al ili. Elias rimarkis .sur si lian konsternitan rigardon.

Elias sukcesis nenion pensi, jam staris Aorand antau li.

"Ingheniero Elias?"

Elias forte kunpremis la dentojn.

"Elias, vi?"

Ankau nun Elias silentis.

Konstablo Aorand atente rigardis lin dum kelka tempo, kaj demandis ankorau la trian fojon, chu li vere estas ingheniero Elias. La koro de Elias batis, iu kvazau kunpremis lian gorghon, la manoj tremis. Sed li ne diris ech unu vorton.

Aorand reiris, vokis al si du senokupe starantajn virojn kaj diris ion al ili. La viroj ekvenis al Elias.

Veninte al Elias, ili ekkaptis lin je la brako kaj eltiris el la vico de la mortpafotoj. Elias penis sin liberigi de ili, sed ilia forto superis la lian.

Ili trenis lin al la kamiono kaj jhetis en ghin. Duone senkonscie li falis surventre sur la plankon de la automobilo.

Li ne audis, kiel brue fermighis la kamionpordo kaj klake falis la riglilo. Kvazau de tre malproksime kaj mallautigite sonis komandoj.

Subite krakis salvo.

Proksimume post duonhoro au unu horo ekbruis la motoro de la automobilo. Komence la kamiono forte shancelighis, poste la veturado farighis pli trankvila.

Elias pensis pri nenio, sentis nenion krom sufoka malespero. La trostrechitaj nervoj ja akceptis la eksterajn impresojn, sed en lian konscion ili kvazau ne plu penetris.

Li trovighis en iu privata loghejo, kiu estis bone instalita, sed iel en malordo. Tra la malfermita fenestro enblovis malforta mara vento, la kurtenoj movighis. Ili plenblovighis kvazau veloj kaj refalis.

Kvazau en dormo memorighis al li, ke Aorand longe parolis kun li, sed li ne respondis ech unu vorton. Kion la konstablo parolis, tio estis kvazau forvaporighinta el la kapo. Vershajne li ion demandis, poste penis lin persvadi. Sed li sidis pasive, nenion komprenante. Fine Aorand lasis lin sola.

Sed nun li ech tion ne memoris, chu li intertempe dormis au chiujn tiujn horojn simple kushachis en la apogsegho. Kvankam li nenion manghis dum du tagoj — en la arestejo oni donis al ili nur akvon —, li ne sentis malsaton. Plene mankis intereso al si kaj al la chirkauajho.

Li fikse gapis antau sin kaj pensis inerte, ke li devus ekiri. Sed tuj li forgesis tiun intencon kaj longan tempon observis la. shvebadon de la kurteno.

Fine li starighis kaj iris en la apudan chambron. Ankau tie trovighis neniu. La tuta trichambra loghejo estis malplena, krom li absolute neniu. Kvankam la ekstera pordo estis shlosita, por malshlosi la automatan seruron necesus nur unu movo de la mano.

Ne, li ne estis gardata. Li povis au resti au foriri.

Subite li maltrankvilighis. Al li shajnis, ke oni ne simple sen ia kialo metis lin en tian situacion, kie li povas fari, kion li volas. Chio chi devus havi iun kashitan kauzon.

"Nervoshoko."

Kiu diris tiel?

Supozeble iu diris tiun vorton malantau la ekstera pordo. Certe, char nun audighis klaketo de la automata seruro kaj iu eniris tra la ekstera pordo.

Eiias retirighis al la fenestro.

La pordo malfermighis kaj sur la sojlo staris Oidekopp kaj Aorand.

"Saluton!" diris Oidekopp kaj proksimighis al li.

Elias observis lin tre atente. Subite li ekkriis:

"Kion vi volas de mi?"

<< >>