6

En la sekvanta nokto Eiias vekighis pro lautaj vochoj. Post plurhora sendorma turnighado en la lito li apenau estis endormighinta.

Komence li ne komprenis, kio okazas en la koridoro. Nur tiam, kiam ies pezaj fingroostoj frapis al lia pordo, traflugis lian kapon, ke eble oni venis aresti lin. Pro kio li pensis ghuste tiel, tion li mem ne estus povinta klarigi, sed tiel tio estis. t Li absolute ne sentis timon, male, la incidento preskau amuzis lin. Li surtiris la pantalonon kaj malfermis la pordon. La pordo ne estis shlosita kaj la frapantoj estus povintaj senpere eniri. Ial ili ne provis tion fari. Li ridetis por si mem — la neinvititaj gastoj estas pli ekscititaj ol li. En la oblonga koridorforma antauchambro staris kvar fremdaj viroj, du el ili tenis la fusilojn pafpretaj. Nun chiuj venis brue en lian chambron.

"Via nomo?"

Tiel demandis lin tre dikventra viro, kies vizaghhauto estis eksterordinare blanka, preskau kiel lakto.

"Pri kio temas?" Elias restis ankorau trankvila. "Kiuj vi estas kaj kun kia rajto vi rompas la noktan trankvilon?"

La memcerteco de Elias kolerigis tiun, kiu tenis la fusilon pafpreta. Tiu estis pro sunbrulighado malhelbruna fortshultra viro, havanta mallongan ledan jakon, kian kutime portas shoforoj au buchistoj, kaj krurbotojn.

"Silentu!" kriachis la ledjakulo bruske. "Respondu, se vi ne volas, ke ni tuj chi tie faru finon al vi?"

La viro kun la blanka vizaghhauto diris al la ledjakulo:

"Insulti ne estas necese." Post tio li turnis sin al Elias kaj demandis denove:

"Via nomo, loghloko kaj profesio?"

Elias kolerighis:

"Mi postulas klarigon!"

Nun ekparolis samtempe kelkaj enpenetrintoj:

"Ni postuias klarigon de vi."

"Respondu, kiam oni vin demandas."

"Diable fieracha ankorau!"

"Ne valoras longe ludachi. Surmetu la jakon kaj venu kun ni."

Elias ne movis sin. Li penis resti trankvila. Li pensis, ke tiuj viroj estas pretaj por chio. Krome traflugis lian kapon la demando, kiu el ili estas la bakisto? Sinjoro Kriistal, kiu jam de la komenco sentis specialan intereson pri li. Au eble la bakisto tute ne estas inter ili ?

"Sinjoro Kriistal, la nomo de mia somerumanto estas Elias. Li estas ingheniero, kiu atendas eblecon reiri al Tallinn," audighis malantau la viroj malfelicha vocho de la mastrino. "Mi ja diris al vi. Sinjoro Elias estas honesta, fidinda homo."

"Vi, sinjorino Feldman, ne malhelpu nin," diris la dika sinjoro kun la kalkblanka vizagho. "Trankvile!" li admonis siajn kunulojn kaj post tio postulis de Elias:

"Bonvolu montri al ni vian legitimilon."

Elias pripensis, kiel agi. Chu submetighi al perforto au protesti? Fine li prenis el la interna posho de la jako, pendanta sur dorsapogilo de segho, la pasporton kaj etendis ghin al la demandinto. Supozeble tiu estis sinjoro bakisto Kriistal. Kompreneble, la mastrino ja tiel alparolis lin.

Chiuj kvar klinighis super la pasporto. Elias observis ilin kurt kreskanta ekscito.

"Elias, Endel, filo de Juri," legis Kriistal laute.

La ledjakulo konsilis:

"Ni rigardu, kie li estas registrita."

lom da tempo regis silento.

"Aha, en Tallinn. La afero estas tute klara."

Ree chiuj turnighis al Elias.

"Vi estas arestita," deklaris la bakisto triumfe.

"Vi ne havas leghan rajton aresti min," ekflamis Elias.

"Jen nia legho!"

La ledjakulo skuis sian grandan pugnon antau la nazo de Elias.

Kriistal trankviligis lin kaj diris al Elias:

"Konforme al la germana milita legho kaj decido de la estona Sindefendo chiuj batalantoj de la komunistoj kaj ekstermaj batalionoj devas esti esplorataj. Vestu vin, vi venos kun ni."

Elias ekscitighis ankorau pli.

"Mi ne estas komunisto nek batalanto de eksterma bataliono. Mi..."

"Silentu!" kriachis la ledjakulo.

"Ech ne provu malkonfesi kaj artifiki," avertis la bakisto. "Vi estas unu el la komunistoj, kiuj estis senditaj el Tallinn al Parnu. Ne prokrastu plu. Vestu vin rapide."

Elias ekridis.

"Bone, mi estas devigita submetighi al perforto. Sed notu al vi, ke mi akuzos vin pri arbitra ago."

Nun la ledjakulo plenvoche ekrikanis.

Plej volonte Elias estus batinta lin per pugno en la vizaghon. sed li sukcesis regi sin. Krome li komprenis, ke en la nuna situacio li ne kapablus refuti la absurdajn suspektojn. Apenau ankau tio helpus nun, se li parolus pri siaj agoj en Vali. Neniu el la kvaro kredus lin. Li estas en iliaj okuloj bolsheviko, kaj tio decidas chion. Supozeble malantau la tuta arestfarso staras sinjoro Kriistal, kiu jam anticipe opinias lin suspektinda persono. Matene la afero certe klarighos. Se necese, ili kontrolu en Vali, kiu li estas kaj kion li tie faris.

Li vestis sin. Preterirante la mastrinon li riverencis kaj petis ne fordoni la chambron, char li baldau revenos.

Je tio la ledjakulo ree ekrikanis. Lia kruda rido sufokis la vortojn de sinjorino Feldman. Elias ne audis, kion la mastrino diris al li.

Oni kondukis lin en la urban arestejon. Tiu domo almenau shajnis al li arestejo au loka malliberejo. Tion li supozis lau la kraditaj fenestroj kaj ferumitaj pordoj.

La ejo, kien oni duone pushis lin, ne estis granda. Eble dudek au dudek kvin kvadratajn metrojn, ne pli. Sed homoj estis chi tie multaj. Plejparto kushis, dense premite unu apud la alia sur la nuda cementplanko, kelkaj kauris che la muro. Elias apenau trovis por si lokon inter la aliaj.

Antau sunlevigho oni launome elvokis duonon de la malliberigitoj kaj kondukis ien. El interparolado de la restintoj Elias komprenis, ke al mortpafado. Li avide rigardis chirkau si, chu iu ne asertas ion alian, sed tio ne okazis. Chiuj samopiniis.

"Nia vico venos morgau."

Tiuj vortoj audighis el angulo de la chambro, kie la vizaghoj de kaurantaj che la muro homoj fandighis pro duonlumo kvazau je unusola neklara strio. Elias ne povis inter la aliaj distingi la parolanton.

Ankau al tiu, kun tre ordinara tono dirita penso neniu kontrauparolis.

Ghis nun chio shajnis al Elias nur idiota incidento, kiu matene klarighos. Lin estis ekscitinta la stulta konvinko de la arestantoj, ke li estas komunisto kaj ano de eksterma bataliono, kiu ne povis fughi el Parnu, kaj li estis konvinkita, ke la suspektoj estas facile refuteblaj. Nun li komprenis, ke la stulta farso povos farighi io multe pli serioza. Plue li ne volis pensi. Lin ekkaptis deprima kaj nauza sento, kiu plene subpremis lin. Chu tio estis mortotimo?

Li penis konduti same kiel la aliaj. Li audis nek ghemojn nek veadon, neniu plendis au kriis, neniu blasfemis au malbenis. Kiaj homoj tiuj estas, kiuj rilatas al tio, kio ilin atendas, kiel al io chiutaga? Chu tio estas apatio, submetigho al sia sorto au, male, interna forto, braveco, ech heroeco?

Dum la sekvantaj horoj li audis kaj lamentadon kaj ghemadon,. kaj histerian viran ploradon kaj koleran insultadon. Altkreska, malgrasa viro batis per siaj grandaj ostecaj pugnoj al la pordo kaj postulis, ke oni konduku lin al ia superuloj, char li estas pro miskompreno venigita chi tien. Li estas nenia rughulo, sed honesta patrioto, kiu volas fidele servi ankau la novan reghimon.

Post tio por Elias estis malfacile postuli, ke oni enketu lin, sed li ne povis ne fari tion. Ankau li batadis la pordon per la pugnoj, ankau li klarigis al la kolera gardisto, ke temas pri miskompreno kaj ke oni senprokraste konduku lin al la esploristoj au superuloj, kiuj restarigos la justecon. Liaj vortoj restis same neatentitaj kiel la plendoj de la malgrasa, sinregadon perdinta viro. La gardisto nur minacis tani lin, se li ne chesos rompi la pordon kaj kriadi.

Kiam Elias, kies furiozo fine malfortighis, residighis che la muro, oni diris al li:

"Chi tie jughado ne estas konata. Kiu estas venigita chi tien, ties kulpo estas jam anticipe difinita."

La vocho apartenis al la sama homo, kiu nokte asertis: "Nia. vico venos morgau."

"Tio estas ja rikanado pri la plej elementaj normoj de justeco."

Antau ol Elias mem tion konsciis, li estis elpushinta el si tiujn vortojn.

"Nun validas nur unu justeco — la murdista justeco de la. fashistoj."

Elias silentis.

Li faris ankorau plurfoje provon, forte bategis la pordon per la manoj kaj piedoj, ghis kiam insultante alvenis la gardisto, kaj postulis unu kaj saman aferon — sian enketadon. Sed nek lin nek iun alian oni enketis.

"Mi ne scias, kiu vi estas," diris al li la sama viro, kiu nun eksidis apud li, "kaj tio ech ne gravas plu. Mi estas jam la duan fojon en iliaj ungoj kaj scias, ke nuntempe ili fajfas pri laulegha esplorado. Miaj karaj samnacianoj, de kiuj la popolo forprenis la teron kaj domojn, havajhon kaj fabrikojn, estas nun ebriaj de venghemo. Ili estas pii sangavidaj ol Hitler mem."

Elias maikovris lau sia opinio logikan eraron en la vortoj de la parolanto kaj alkrochighis al tio:

"Unu fojon oni tamen jam liberigis vin."

La viro rigardis de flanke kaj klarigis:

"Kulakoj de Vali volis mortpafi min, sed la Parnua eksterma bataliono alvenis pli frue."

Tio estis por Eiias kvazau bato en la vizaghon. Chio en li rigidighis, ech la penskapablo. Nur poste, kiam li iom trankvilighis, li diris al si, ke li sidas apud homo, kiiui Oidekopp kaj Harjas enshlosigis en la grenejo. Apenau tiu viro parolus kun li tiel amike, se li scius, ke ankau li, Elias, partoprenis en la prirabado de ia komunuma domo en Vali. Tiu homo havas nun rajton moke priridi lin, krachi en lian vizaghon. Li, Elias, ne havas moralan kauzon starigi sin pli alte de tiuj, kiuj nun en Parnu chasas homojn, ilin kaptadas kaj mortpafas. Kaj se en chi tiu arestejo trovighas ech unu homo, kiu meritis la plej altan punon, do tiu estas li, Endel Elias. Ghuste li kaj neniu alia.

Plu li ne frapis al la pordo nek postulis, ke oni konduku lin al la superuloj. Li ne nervumis plu, farighis silentema kaj fermighis en si mem, kvazau li konsentus pri chio.

<< >>