4

En la vespero de la sekvanta tago Elias atingis Parnu. Li estis irinta piede la tutan vojon. Plejparte lau la granda shoseo, atentante nenion kaj neniun. Forlasante la fratinon li ech mem verdire ne sciis, kien iri. Komence li pashadis sencele dekon da kilometroj au ech pli. Lin pelis ia interna sento, li kvazau fughis de la aliaj homoj kaj ankau de si mem.

Rapidante sensence kaj sencele antauen, li sentis, ke li trafis en pli seneliran staton ol antau unu monato en Tallinn. Tiam mordis lin duboj kaj konjektoj, sed li esperis ankorau je io. En pli optimismaj minutoj li sugestis al si, ke chio klarighos kaj li povos trankvile reiri al Tallinn. Tio estis kompreneble naiva espero, sed tamen io. Tiom deprimita kiel nun li ech ne unu tagon sentis sin dum la tempo, kiam li kashis sin.

Kelkajn horojn pli poste, kiam li kapablis jam pli trankvile pensi, li penis konvinki sin, ke okazis neniu katastrofo. El la vidpunkto de lia persona sekureco kaj bonfarto la situacio devus de nun farighi ech pli bona.

Probable la germanoj konkeros Tallinn post unu semajno.

Ghis tio estas simple necese ie atendi la evoluon de la eventoj. Plu li ne rajtas ligi sin kun fremdaj homoj. Nuntempe, kaj precipe en tiu chi momento, estas necese vivi sola kiel lupo, kun okuloj kaj oreloj fermitaj por chio, kio restas ekster la rondo de la persona vivo.

Kiel ajn li penis trankviligi sin, en la fundo de lia animo brulis la kompreno, ke li trompas sin. Same kiel ghis nun li sentis sin partopreninto en la murdo, okazinta sur la pashtejo. Kvankam li mem homojn ne mortpafis, li tamen ne havas rajton lavi siajn manojn. Chiuj, kiuj tenis pafilon en la mano, portas respondecon pri la masakro. Ankau li.

Li turnis siajn pensojn en diversajn direktojn, sed sukcesis veni al neniu certa vidpunkto. Iam li estis fiera pri sia kritika spirito kaj sobra analizkapablo, sed nun la cerbo ne obeis lin. De post la foriro el Tallinn li ne estis plu mastro de siaj pensoj kaj sentoj.

Jam plurajn fojojn dum la lasta tagnokto li denove kaptis sin che la penso, ke li ne estus devinta fughi el Tallinn. Eble li tamen estus sukcesinta pruvi, ke li estas kulpa en nenio. Intertempe li ne plu dubis, ke tio, ke li venis en kamparon, estis la sola vera pasho. Li ekkredis la vortojn de Oidekopp, ke la decido pri lia ekzilo estas nur plia pruvo pri la aziecaj planoj de komunismo disjheti kaj ekstermi la estonan popolon, nerompeblan en sia strebado al sendependeco kaj kun ghia rase individualisma mentaleco. Nun li vidis la agadon de Oidekopp en tute nova lumo. Al komunurnestro Harjas kaj konstablo Aorand li jam pli frue rilatis kun kelka antaujugho, sed Oidekopp estis lau lia opinio homo, kiu vere volas defendi la interesojn de la nacio. Nun li ne kredis ankau je tiu homo.

Nun li kredis jam je nenio. Al li shajnis, ke pravis nur Ulo. "La chiama malfelicho de nia popolo — neniam oni sukcesas kolekti chiujn sub unu chapelo." Efektive, chu tio ne estas malesperiga: en Vali falis jam deko au pli da homoj, sed neniu el ili estas viktimo de la milito en la rekta senco de tiu vorto. Ili ne mortis sur la fronto, sed en sia korto, en sia vilagho, pere de najbaro au de samspeca estono, veninta de iom pli fore.

De tempo al tempo li demandis sin, kiel Irja rilatus al li nun? Se shi scius chion pri li. Chion. Vershajne shi ekmalshatus lin. Ju pli da tagoj pasas, des pli malproksimen li pushas de si Irja, la homon, sen kiu lia vivo perdas chian sencon.

Chu shi vivas kiel antaue en Tallinn au shi veturis en Ruslandon? El rakontoj de la bofrato kaj Oidekopp li eksciis, ke la soveta aktivularo evakuighas orienten. Irja ja ne apartenis al homoj, kiujn oni nomas aktivuloj, sed shi ja senkashe aprobis la sovetan reghimon. Pro tio li timis, ke li ne trovos Irja plu en Tallinn.

Kia estas entute nun la situacio en Tallinn? Onidire la gvidantoj de la rughuloj estas en paniko. Tiel asertis Oidekopp. Elias ne plu prenis la vortojn de Oidekopp por pura oro, sed chi-okaze la kapitano povis pravi. Certe la koiministoj kaj iliaj samideanoj estas nun ekscititaj. Supozeble ankau multaj aliaj, precipe laboristoj, legas la militajn informojn kun konfuzo kaj subpremita timo. Kompreneble, en Tallinn ne mankas ankau tiuj, kiuj atendas la germanojn. Doktoro Hormand vershajne ghojas nun. Sed Irja, male, certe estas nervoza kaj malfelicha.

Kvankam li penis sugesti al si, ke Irja veturos nenien, li ne estis tute certa pri tio. Sed ech se Irja restos en Tallinn, tio ne signifas, ke chio farighos kiel antaue. Irja povos konsideri lin malamiko, povos lin malami kaj malshati. Chu li kapablos denove akiri shian fidon? Chu ne estus pli prudente tute ne ixiri al Tallinn? Char se Irja ne plu komprenas lin, se Irja efektive ekmalshatis kaj ekmalamis lin, estus pli bone, ke ili neniam plu renkontighu.

Ne, ne, ne! Li devas vidi Irja, okazu kio ajn! Malgrau chio, ne atentante tion, kion Irja opinias pri li.

"Kion vi konfesus al shi?" li mokis sin sarkasme. "Tion, ke vi ne nur ligis vin kun shiaj malamikoj, sed ankau dormis kun la unua hazarda virino."

Al li kauzis grandan, netolereblan turmenton la chiam plifortighanta konvinko, ke li mem estas kulpa pri multo. Ghis la lastaj horoj li pravigis sin, nun li plu ne kapablis tion fari. "Kion mi diros al Irja, se shi demandos, kie mi estis kaj kion mi faris? Kashis min de la kaptantoj en arbaro de Parnumaa. Sed mi ja ne nur kashis min. Mi agis kune kun Oidekopp kaj la aliaj. Mi partoprenis mortpafadon de homoj. Ne, mi mem mortigis ech ne unu viron au virinon, sed mi kunhelpis al la mortigantoj. Mi ne rajtas silenti pri tio antau Irja. Mi ne kapablus mensogi. Kaj se mi diros al shi la veron, tiam rompighos ech la lasta spliteto de nia amo, kiu eble ankorau konservighis en shia koro. Viron, kiu pro cirkonstancoj estis devigata kashi sin de persekutantoj, Irja povos finfine eble kompreni, sed banditon, kiu kun pafilo en la mano embuskis homojn, neniam."

Antau la mateno Elias shovis sin en fojnostakon kaj penis iom dormi. Denove lia dormo restis duone maldormo, la animon premanta kaoso de songhoj kaj viziaj fantazibildoj.

Je la sesa li denove levighis, purigis sian veston de fojneroj, razis sin per akvo, prenita el rivereto che rando de arbetaro, kaj ekiris al Parnu. De si mem neniu povas forkuri, ech ne tiam, kiam li eterne vagas en veprejoj.

Du fojojn oni haltigis lin survoje. La unuan fojon interesighis pri lia persono civile vestitaj viroj kun fusiloj, kiuj havis blankan rubandon chirkau la maniko. Ui demandis, kiu li estas, esploris lian pasporton kaj tion, de kie li venas kaj kien intencas iri. Elias parolis la veron. Li diris, ke li estas ingheniero, kashis sin che parencoj en la komunumo Vali kaj iras nun al Parnu. Komence ili rigardis lin malamike, nur tiam, kiam li diris la nomojn de Oidekopp kaj Harjas, ili ekkredis lin.

Malaltkreska kaj magra vireto, kiu estis lia chefa demandanto, klarigis nun, ke parto de la rabistoj de la Parnua eksterma bataliono diskuris antauhierau en arbaron. La germanoj tratranchis al la eksterma bataliono, aganta che Haademeeste, la vojon de retirigho al Parnu. Komence la ekstermbatalionanoj furioze rezistis, neniu kapitulacis, sed kontrau la germana armeo ne estas ja eble ion fari. Parto de la rughuloj remis per boatoj al la maro kaj penis savighi lau la akvovojo, la alia parto disiris en arbaron. Kelkaj shteliradas ankorau nun en marchoj. Deko da fughintoj estas kaptita kaj ankau lin oni opiniis komunista ekstermisto.

La alian fojon kontrolis lin preskau che la urba limo germana militista patrolo. Dank' al lia bona germana lingvo oni ne longe ekzamenis lin.

Lau la unua impreso shajnis al li, ke en Parnu nenio shanghighis. Eble nur tio, ke sur multaj domoj pendis blua-nigra-blankaj flagoj. Sur la stratoj estis iom malpli da homoj au eble tio nur shajnis al li. Germanajn soldatojn li vidis malofte. Li renkontis ankau civile vestitajn pafilportantojn, kiuj havis blankan au blua-nigra-blankan rubandojn chirkau la brako. La kelkdek-kilometra marshado estis laciginta lin, li reagis inerte al chio. Kaj al la flagoj, germanaj soldatoj kaj ankau la estonaj armilportantoj. Li diris al si, ke chio chi ne koncernas lin, sed tamen restis dorno en la animo.

Li havis multe da klopodoj por havigi al si noktejon. La plej grandaj hoteloj ne laboris au estis okupitaj por germanaj militistoj. En kelkaj lokoj oni traktis lin kun nekashita malfido. Li trovis chambron en domo proksime al la marbordo, kien direktis lin la pordisto de unu hotelo, kiu vershajne konis la posedanton de la malgranda pensiono. Ke temis pri iama pensiono, tion atestis la divido de la chambroj kaj la instalajho. Momente tie aliaj pensionanoj ne trovighis. Tra la kapo fluginta penso pri aliaj gastoj devigis ech lin mem rideti. Nun, kiam la fronto movighas tra Estonio, neniu havas ja paciencon ludi somerumanton che marbordo.

"Manghi vi tamen devos aliloke, sinjoro ingheniero," klarigis la mastrino, diketa virino kun afablaj okuloj kaj grizaj haroj. "Se vi estus someruminta che ni en la pasinta sezono, vi havus neniun zorgon. Ni estus liverintaj al vi tagmanghojn, maten- kaj vesper-manghojn, chion. Nun la vendejoj estas malplenaj, ech panon oni ne alportis hodiau al la butikoj. Vi devas pardoni al ni, sinjoro ingheniero, sed la situacio estas jam tia."

Kvankam li sentis malsaton, li decidis ne eliri, Unue, li estis tre laca, la longa vojirado forte sentigis sin. Due, en la urbo vershajne estas enkondukita nokta elirmalpermeso kaj li ne havis emon ankorau foje renkontighi kun patroloj.

<< >>