3

Malfrue vespere la sepan de julio venis germanoj.

Elias ne vidis ilin. Li audis pri la traveturo de la germana avangardo de aliaj homoj. Ankau tion li audis, ke kapitano Oidekopp — nun oni nomis lin sinjoro kapitano — parolis kun la adjutanto de la germana trupestro. Oidekopp volis prezenti sin al la trupestro, sed tiu estis tre okupita pri solvado de operativaj taskoj kaj ne povis akcepti lin.

La informo pri la alveno de la germana armeo lasis Elias indiferenta. Kvankam li diris al si, ke nun la sinkashado estas finita, li denove povas chie iradi kun levita kapo, ne bezonante timi persekutantojn, tamen tio tute ne pligajigis lin. Li ech mem ne komprenis, kial li nun ne ghojas. Post unu au du semajnoj ankau la vojo al Tallinn estos libera kaj lia vivo returnos sin sur normalajn relojn. Kiu scias, eble li trovos ankau Irja, eble shi foriris nenien. Kial Irja ne komprenu lin, ne pardonu al li? Chu li libervole fughis el la chefurbo au agis simple tiel, kiel estus aginta chiu alia homo? Sed la optimismon de Elias malserenigis malklara antausento, ke chio ne okazos lau liaj deziroj. La invado de la germanoj povos siavice kunporti ion tian, kio estas por li tute neakceptebla.

Elias ne rapidis serchi Oidekopp nek iun alian por festi venkofeston. La du lastajn tagojn li estis kushinta en la fojnejo, ne serchante homan societon. Same kiel antaue la fratino alportis al li manghajhon, sed ili preskau ne interparolis.

Nur unu fojon li foriris el la fojnejo. Tio estis neevitebla, char li devis vidi en la cherko kushantan Ulo. Li staris che la piedparto de la cherko kaj longe rigardis la junulon, kies lastaj vortoj ne chesis soni en liaj oreloj. Kial la najbara mastrido devis morti? Por kio li oferis sin? Chu iu entute bezonis tian oferon? Ulo mem sentis, ke li trompis la hornojn, kaj volis kompensi sian kulpon — kion alian povis signifi liaj lastaj vortoj? Ankau lin mem oni trompis. Lau opinio de Ulo trompis lin radio de fremda lando, sed chu efektive estis tiel? Chu ne ekzistas pli multaj trompantoj ol la anoncistoj, kiuj legas antauskribitan tekston? Chu la homoj entute ne trompas unu la alian influite de iuj teruraj preskriboj? Chu ni chiutage ne trompas nin mem? Kredante, ke ni agas plej bone, plej noble, ni ekstermas unu la alian pli sovaghe ol kiu ajn kvarpieda rabobesto.

Nek starante che la cherko de Ulo nek poste turnighante sur la fojno de flanko al flanko Elias kapablis daurigi siajn pensojn. Same kiel Ulo li konsideris sin samtempe kaj trompito kaj trompanto. Li vidis neniun eliron el la terura cheno, kie chiu estas trompata kaj kie chiu trompas la aliajn. La invado de la germana armeo shanghos nenion. Ankau tiam, kiam la milito estos finita, dauros la eterna rondiro de reciproka trompado. Tiom longe, kiom unu grupo de homoj prenos al si la rajton paroli en la nomo de la tuta nacio au de la tuta homaro, nenio shanghighos sub la suno. Linkoj kaj lupoj au kiuj ajn rabobestoj ne disshiras unu la alian pro tio, ke neniu el ili proklamas sin profeto de vero super sia genro.

Tiajn pensojn elvokis che Elias la adiauo kun Ulo. Li tre bedauris la junulon, kiun li vershajne sola komprenis inter tiuj homoj, kiuj en la lasta tempo chirkauis lin.

Elias rezonis, ke li devus iri al Parnu. Li atendus en Parnu unu au du semajnojn, ghis prezentighos ebleco veturi al Tallinn. Chi tie chiu nova tago farighas por li pli prema ol la antaua. La pensoj turnighas en malvasta, fermita rondo, trovighas verdire neniu, kun kiu paroli. La fratino kvazau fermis sian animon por li, li kaj Roland komencis eviti unu la alian. Por la fratino kaj shia familio ii farighis nur peza shargho. Sed la aliaj homoj en Vali estas por li tute fremdaj. Sendube Elias komprenis, ke ankau en Parnu ne atendas lin gajaj tagoj, ankau tie li ne savighos el la ungoj de siaj pensoj, sed eble tie tamen estos iom pli vaste. Almenau li ne bezonos senti, ke oni nutras lin pro kompato. Eble pasos ankau la deprimo, kiu minacas lin sufoki. Li volis denove farighi homo, kiu faras nur tion, kion li opinias ghusta.

Antau ol li sukcesis ekrealigi sian decidon, li ricevis la sciigon, ke li kunprenu la fusilon kaj venu rapide al la komunuma domo. Li ne iris. Nur tiam, kiam oni la duan fojon venis por inviti lin, li promesis iri.

Por iri al la komunuma domo li elektis la saman padon, lau kiu ii kun Ulo iris en tiu mateno. Ankau nun li ne pashis kun facila koro. Kiel tiam, tiel ankau hodiau ghenis lin la fusilo. La armilo en lia mano sentighis pli peza ol en la mateno de la transpreno de la komunuma domo. Denove li faris al si riprochojn, ke li lasis sin komandi, kvazau li rekrute servus en la kompanio de Oidekopp.

Li estis irinta jam duonon de la vojo, kiam li audis senordan salvon. Li komprenis, ke la krako audighis de pashtejo malantau la komunuma domo. Li rapidigis la pashojn ne komprenante, kio okazis.

Al la rando de la pashtejo li venis dum. la dua salvo.

Plej unue li vidis vicon da viroj. La viroj staris dorse al li kaj klakadis per la fusilchanoj. Post momento ilia vico disighis. Parto el ili pashis antauen kaj gapis teren, kelkaj turnis sin kaj ekvenis en lian direkton. La agadon de la fusilportantoj observis kvar au kvin senarmilaj homoj. Ankau ili kolektighis chirkau io, kion Elias ne vidis, sed jam konjektis. La subite estighinta antausento estis tiom terura, ke la menso malobeis ghin akcepti.

Elias ekkuris.

De la unua viro, kun kiu li renkontighis, li demandis:

"Kion vi... faris?"

La demandito ne respondis ech vorteton, pli bone ordigis sian fusilon per rimeno al la shultro kaj preterpasis lin, gapante antau siajn piedojn.

Elias ankorau pli rapidigis siajn pashojn.

Shovinte sin inter la starantojn kaj teren gapantojn li shtonighis.

Antau li kushis kadavroj de mortpafitaj homoj. Kvin au ses, eble ankau pli multaj. Ili kushis tiel, kiel ili estis falintaj, kiu konvulsie kurbighinta, kiu falinta sur aliajn. Li audis mortstertoron, vidis manon, kies fingroj ankorau movighis. Sango vaporis ankorau.

Elias sentis sin subite murdisto.

Li audis, kiel iu diris:

"Jen, vidu, Koljat el Kassi ankorau movighas, regalu lin ankorau foje."

Fusilriglilo klakis.

Ies piedoj en pezaj krurbotoj el jufto pashis inter la kadavroj, fusiltubo proksimighis al la kapo, en kies okuloj ankorau tremetis vivo. Audighis krako, el la kapo restis nur sanga bulo.

"Tiel, nun chio estas en ordo."

Tio estis la vocho de la komunumestro.

Elias flankenpushis la homojn kaj staris nun antau la komunumestro. Li ekkaptis la lastan je la brustparto de la jako, levis la maljunulon preskau en aeron kaj diris rauke:

"Kial vi tion faris?"

La busho de la komunumestro movis sin, sed vocho ne audighis.

Elias forpushis lin kaj per grandaj pashoj ekiris tra la pashtejo.

Lin postkuris konstablo Aorand:

"La popolo decidis..."

Elias ne lasis lin fini:

"Vi kaj la komunumestro kaj Oidekopp decidis!"

Elias rigardis al Aorand kun tia mieno, ke tiu ne trovis plu vortojn.

Li donis sian fusilon al la konstablo, retroiris kvar-kvin pashojn kaj diris:

"Mortigu ankau min!"

Aorand gapis lin konsternite.

"Pafu!"

La vocho de Elias, lia tuta konduto embarasis la konstablon.

Tiamaniere ili staris sufiche longan tempon en kelkpasha distanco unu de la alia.

"Vi ne kuraghas," ekkriis Elias en malespero kaj per unu salto estis denove che Aorand. "Donu la pafilon, mi mem faros al mi finon,"

Li krochighis al la armilo, sed Aorand tenis ghin per sia tuta forto. Kelkaj viroj kuris por helpi, fortiris Elias de la konstablo kaj ne liberigis lin.

Veninte al Aorand komumimestro Harjas diris duonvoche:

"Oni vere povus lin... regali per plumbo."

La konstablo bruske flankenpushis la anhelantan maljunulon.

Elias shajnis trankvilighi, kaj oni liberigis lin. Li kvazau interkonsilighis kun si kaj fine ekpashis al la arbaro. Oni ne malhelpis lin. Li ne audis, kiel la konstablo diris: "Tiu viro valoras oron. Li trankvilighos kaj estos denove kun ni. Alian elekton li ne havas." Kaj se li ech estus audinta, tiuj vortoj estus nek retenintaj nek stimulintaj lin. Li estis tiom skuita, ke li mem ne komprenis, kion li faras.

Li vagis en la arbaro ghis mallumigho. La tutan tempon li vidis antau siaj okuloj la stertorantajn figurojn de la murditoj, la grandajn chasistajn krurbotojn, kiuj faris por si vojon inter la kadavroj, la finajhon de la pafiltubo, kiu proksimighis al la larghe malfermitaj okuloj, kaj la sangan bulon, restintan de la kapo.

En liaj oreloj sonis la suka baritono de Oidekopp:

"Teni nin kune — tio estas en la nuna momento la plej granda ordono al la estona popolo. La tempo postulas de ni, de chiu estono, ke ni enterigu kaj principan kaj personan antagonismon kaj penu realigi la rajton resti liberaj interne, resti memstara popolo, konservi nian ekzistadon.

Tia estas la nacia testamento de Konstantin Pats* kaj Jaan Tonisson**. Kaj se ni povus la invadantan germanan armeon eluzi en la plenumado de tiu testamento, estas necese senhezite tion fari."

Li audis samtempe la paroladon kaj la salvojn de fusiloj. Li vidis samtempe Oidekopp kaj la kadavrojn de la murditoj.

Tiuj horoj estis por Elias la plej malfacilaj en lia vivo.

Dum la mallumigho li iris al sia fratino.

Longan tempon li rigardis la fratinon kaj poste diris:

"Ni estas murdistoj."

En la okuloj de la fratino aperis larmoj.

"Vi ne estas murdisto," diris la fratino rapide. "Mi scias, kio okazis sur la pashtejo malantau la komunuma domo. Chiuj parolas, ke vi pravas, ke ne estus necese tiamaniere mortigi. Sed tio nun pasis kaj..."

Elias interrompis la fratinon:

"Donu al mi pecon da pano, mi devas ekiri."

La fratino portis al li rapide panon, shinkon kaj buteron. Elias enpakis kelkajn pantranchajhojn kaj shinkpecojn en paperon kaj shovis en la poshon.

"Adiau."

La fratino chirkauprenis lin:

"Mi ne plu vidos vin."

Elias delikate liberigis sin el inter la brakoj de la fratino. Tenante shiajn manojn, li diris mallaute:

"Ne permesu vin piedpremi. Vi sukcesos ankau sola eduki vian infanon."

La fratino akompanis lin ghis la korta pordego. Shia vizagho estis malseka pro larmoj.

Kiam Elias rerigardis de la arbarrando, la fratino ankorau staris che la korta pordego.


* Prezidanto (1938—1940) de la burgha Estona Respubliko. — Trad.
**
Iama shtatestro de la burgha Estona Respubliko. — Trad.

<< >>