Kvina chapitro

1

Post la interpafado en la pinaro de Vali oni ekparolis pri Elias kiel pri ingheniero, kiu ne timas morton.

"Dekon da viaspecaj viroj, kaj ni estus repelintaj la rughajn al Parnu," laudis lin Oidekopp kaj klarigis al la kunuloj, kiel li perforte kunvenigis la inghenieron. "Ulo estis tute freneza kaj ankau Elias estis tute freneza. Vanajn viktimojn ni ne bezonas."

Konstablo Aorand esprimis sian rekonon al Elias per unu vorto:

"Vera batalulo."

Elias ne sentis ghojon pro la tre laudaj vortoj, diritaj pri li. Male, ili ech ekscitis lin. Li fumis silente, dirante al neniu ech vorteton. Li bedauris Ulo, kiu restis senviva sub la pinoj. Kelkfoje li ekhavis la penson, ke eble estus pli bone, se ankau li estus restinta tie. Sed li ne havis sufiche da braveco por elteni ghis la fino kiel Ulo. Se li nun devas iun malbeni, do nur sin mem.

Ili kashis sin en arbara bieno aliflanke de la marcho. Elias ne memoris la vojon, lau kiu ili fughis chi tien. Li entute ne havis tiam okulojn por la chirkauajho. Egale kien li rigardis, chie li vidis la mortpalan vizaghon de Ulo kaj audis lian vochon: "Mi mensogis al la homoj..." Elias memoris chiujn frazojn, kiujn Ulo diris antau la morto, sed ghuste tiuj kvar vortoj resonis en liaj oreloj. Jes, tra la marcho Elias venis kvazau kun fermitaj okuloj. Oide-Jcopp iris antaue, li marshis post li, same kiel li lastatempe chiam iretis lau vojo, montrita de aliaj.

Komence ili estis chi tie duope, poste alvenis Aorand kaj la alia barbulo. Aorand malbenis la vilaghanojn, kiujn jam la unuaj pafoj timigis, kaj bedauris iun Martin, kiu pro sia stulteco trafis en ungojn de la eksterma bataliono. Elias pensis, ke Martin estis vershajne la tria barbulo.

Baldau alvenis du-tri bienposedantoj, kiuj la tutan tempon ekscitite rigardis al la vilagho kaj duonvoche flustris inter si.

Jhus antau la mallumigho venis la komunumestro. Li spiregis kaj tuj ekriprochis Oidekopp.

"Kie estas viaj germanoj?" li kriis jam de fore. "Ili devis ja hierau vespere enmarshi! Kion ni nun entreprenu?"

Lin subtenis la aliaj bienmastroj.

"Anstatau germanoj alveturis eksterma bataliono."

"Kial ni bezonis tiel rapidi ?"

"Nun ni sidas en pecho."

La dika kolo de Oidekopp rughighis.

"Vi chiuj volas nur ricevi, neniu volas pagi. La libereco ne venas kun la manoj en la pantalonposhoj: estu bonaj homoj, akceptu miajn donajhojn. Milito estas milito, en milito oni atakas kaj retretas. Kiu devigis vin perforte transpreni la komunuman domon? Kio koncernas la germanojn, do lau la sciigoj de la finna radio kaj lau aliaj konsideroj ili efektive devus jam esti chi tie."

"Mi krachas sur viajn konsiderojn," daurigis Harjas la kulpigadon de Oidekopp. "Por vi estas bone — vi malaperos simple en veprejo. Post vi restos chi tie nek bieno kaj familio, nek brutoj kaj havajho."

Oidekopp kriis siavice:

"Kiu instigis la tutan tempon — al la komunuma domo, al la komunuma domo, al la komunuma domo! Chu tio ne estis vi! Vi chiam esperas, ke por vi mem chio bone finighos! Vi instigas aliajn, sed mem kashighas. Kie vi kauris dum la batalo?"

"Vi trompis nin!" ankorau pli altigis la ekskomunumestro sian vochon. Montrante per sia dika, malpinta fingro lauvice al Oidekopp, Aorand, al la fremda barbulo kaj Elias li ripetis umi kaj saman vorton: "Vi! Vi! Vi kaj vi!"

Denove subtenis lin la bienmastroj:

"Vi vere mistifikis nin!"

"Ni iris fosi kavon por la rughaj kaj mem enfalis."

"Plej terure estos, se ili ekbruligos la domojn."

Elias observis silente la disputantojn.

Aorand murmuris:

"Kiu vin trompis? Morgau au postmorgau la germanoj estos chiuokaze chi tie."

La komunumestro iom trankvilighis.

"Chi tie kompreneble, sed se la rughaj forbruligos la domojn? Nu?"

"Vi konstruos novajn, vi scipovas tion," rikanis Oidekopp kolere. Harjas definitive indignigis lin. Li turnis sin al la aliaj bienuloj: "Ni ne elpiku antautempe unu al alia la okulojn. Se ni volas ion ricevi de la germanoj, se ni volas, ke Hitler almenau iom konsideru la estonan shtaton kaj popolon, ni devas ion ankau fari. La eksterma bataliono estas nun en granda embaraso, apenau ghi sukcesos komenci bruligi la bienojn."

El la direkto de la vilagho audighis krakado de fusilpafoj, kiu tuj finighis.

"Ili vershajne mortpafis Martin kaj la aliajn, "diris Aorand tre mallaute.

"Murdistoj," rnurmuris Ia alia barbulo.

Elias notis:

"Ni mortigas ilin, ili nin."

La komunumestro neatendite ekrikanis. Elias rigardis kun abomeno la ridachantan maljunulon. Evidente tiu rido estis malagrabla al chiuj.

"IIi arestis ankau Sass el Altpere."

Elias ekmemoris la malgrasan kamparanon, kiu penis reteni aliajn. Kial ili lin malliberigis?

"Sass restis hejme," klarigis Harjas. "Chiuj aliaj bienmastroj fughis en arbaron, ankau tiuj, kiuj nek hierau nek hodiau ion faris. Vershajne li opiniis, ke senkulpulon neniu tushos. Certe li nun bedauras, se lia busho jam ne estas plena de tero."

La barbulo, kies nomon Eiias ghis nun ne sciis, diris:

"Maljuna homo, sed malsagha kiel bovido."

"Influite de Sass pluraj viroj detenis sin," aldonis Aorand. "Eble nun malfermighos ech la okuloj de nekredemaj Tomasoj."

La nokton ili pasigis en la sama bieno. La mastrino kuiris por ili grandan kaldronplenon da terpomoj kaj fritis tre salan porkan viandon. De ie aperis ankau brandbotelo. Oni trinkis malmulte, vershajne la zorgo retenis la virojn. Ankau hodiau Elias estus ebriiginta sin por savighi de la turmentaj pensoj, sed sola li ne volis ebriighi.

Kiel Elias komprenis, nek Oidekopp, nek Aorand timis, ke milico au eksterma bataliono povus trovi ilin. Aorand kun siaj du kunuloj onidire jam dum longa tempo kashis sin chi tie. Dejhoradon oni tamen aranghis.

Elias enviis la nervojn de Oidekopp kaj Aorand, kiuj tuj ekdormis, post kiam ili kushighis sur la fojno en la chevalstala subtegmento. Sed liaj propraj okuloj neniel volis fermighi. Fine li falis en malklaran staton inter dormo kaj maldormo. Li songhis kaj samtempe komprenis, ke chio okazas en songho, sed. maigrau tio li ne povis liberighi de la viziaj bildoj.

En la halucinaciaj songhoj dominis unu kaj sama motivo.

Li fughas. Chirkaue vastighas senfunda marcho. La persekutantojn li ne vidas. Li nur scias, ke oni persekutas lin, kaj se li ne sukcesos forighi de la persekutantoj, ili mortpafos lin. Liaj piedoj enighas en dikan muskon, al li estas malfacile kuri. Lia forto malgrandighas, li preskau sufokighas. Li devigas sin shanceliri antauen. Li falas surventren, pene levas sin kaj daurigas shancelighante la iradon. Fine li ne havas plu forton por starighi. Li penas savi sin rampante, sed ankau rampi estas terure malfacile. Subite shajnas al li, ke komunumestro Harjas kun malica ghojo observas, kiel li pene trenas sin antauen. Li fermas la palpebrojn, por ne vidi la malafablajn okulojn kaj la malshate kurbighintan bushon de la komunumestro. Tamen kiel antaue movighas antau li la vizagho de Harjas, kiu nun krias ion. Kion nome, tion Elias ne komprenas. Fine li ekkomprenas, ke la komunumestro vokas la persekutantojn, kiuj chiumomente devus atingi lin. Plu li ne kapablas movi sin de la loko. Lin ekokupas terura, sufokanta timo, li mordas siajn pugnojn, por ne ekkrii.

Subite li estas che Irja, kiu trankviligas lin, ke li bezonas timi neniun. Irja kisas lin, sed li auskultas, chu ie ne audighas pashoj de la persekutantoj. Irja kovras per siaj manplatoj liajn orelojn, sed li forpushas shiajn manojn. "Neniu scias serchi vin che mi," diras Irja. "Ili vidis, ke mi kuris chi tien," pravigas sin Elias. "Ne, neniu vidis. Vi nur imagas, ke oni vidis vin. Vi entute ne estas persekutata." Irja rigardas lin tenere. Subite li sentas sin felicha. La sento de danghero malaperis. Li ridas ghoje kaj chirkauprenas Irja, kiu ridetas al li. Irja malaperas el inter liaj brakoj, li estas denove en arbaro kaj en lia proksimeco la komunumestro vokas liajn persekutantojn. Elias salte levighas, li denove kapablas kuri kaj baldau li ne audas piu la kriojn de Harjas. Li persiste iras antauen, penetras tra densejo, saltas trans rivereton, sinkas en molan koton, elbaraktas el ghi kaj trovas sin en granda urbo. Komence chio estas fremda, poste farighas pli konata. Li venas al malnova domo kun dikaj kalkshtonaj muroj kaj eniras. Li komprenas, ke li trovighas en sia laborejo. Chirkau li kolektighas la laboristoj, chiuj strange rigardas lin. Inter la aliaj li vidas Irja, kiu surhavas per oleo shmiritan laborkombineon, kaj ankau Irja observas lin per la sama stranga rigardo. Elias volas ion diri, sed el lia busho ne venas vocho. Audighas nur rauka sono, pri khi chiuj ekrikanas. Ankau Irja ridas. Ili falas sur lin, premas kaj premadas, kvazau ili volus sufoki lin. "Li mem kondamnis sin, kial li venis ankorau chi tien?" krias la homoj. Ankau Irja krias kune kun la aliaj, neniu kompatas lin.

Tiaj bildoj ripetighis, interplektighis. Elias strechis sian tutan volon por forpeli ilin. Fine li ne plu komprenis, chu li vere maldormante penas deshiri sin de la koshmaroj au li songhas ankau tion. Chio farighis pli kaj pli malklara kaj kaosa, konfuzo de halucinaj bildoj, kies inkubo lin plene kovris.

<< >>