18

Ni restas defensive en Parnu-Jaagupi. Pozicion ni okupas en la tombejo de Jaagupi. Tio ne estas malbona loko, se la germanoj intencos ataki nin au rekte el la direkto de Parnu au de apudaj vojoj. La tombejo trovighas sur vojkrucigho kaj chi tie oni ne bezonas timi, ke la malamiko per sia neatendita apero surprizos nin. Mia malbona humoro iom cedas. Almenau tio estas bona, ke ni ne rapidegis rekte al la chefurbo kaj denove ne ekbivakis en la marcho de Harku.

La viroj estas lokigataj laulonge de la granita barilo chirkau la tuta tombejo. Koplimae nomas tion "ringdefendo", li shajnas havi bonan memoron por militaj terminoj. Li diras, ke ghuste tiel ni devas agi, char la okazo de Are (dio mia, li komencas paroli rafinite kiel Niidas!) pruvis, ke germanojn oni povas atendi de chie, ne nur de antaue, tio signifas el la direkto de Parnu. Entute la germanoj shatas uzi chirkaufermajn manovrojn kaj kojntaktikon.

Auskultante la babiladon de Koplimae mi denove pensas, ke ni tro multe parolas pri la armiloj kaj taktiko de la germanoj,

Jam antau ol iu trupo sukcesas ekbatali kun hitleranoj, ghi estas duone senkuraghigita per tiaj paroloj.

La tago baldau finighos, sed pri la germanaj tankekstermistoj chiam ankorau mankas chiaj signoj. Kie ili perdighis? Chu ili direktighis al Parnu, restis che Are defensive, au eble denove timo havis grandajn okulojn?

La penson pri tio, ke vershajne timo denove havis grandajn okulojn, mi diras ankau al Ruutholm, kiam li venas al ni.

Ruutholm komencas min eduki. Pli frue mi ne rimarkis, ke ankau li havas la manion instrui. Almenau che mi li ghis nun tiel travideble la informan laboron ne faris. Ni forgesis ankau la interrilatojn de la paca tempo, kiam li estis direktoro kaj mi laboristo, ni farighis bonaj amikoj. Ni parolas kiel viroj chiam inter si parolas, rezonas pri diversaj problemoj, chiu el ni diras, kion li opinias pri la aferoj. Ruutholm ne penas min saghigi. Sed chi-foje li ekde la komenco uzas tonon, kiu ekscitas min. Mi hirtighas erinace. Mi ne toleras admonvortojn. Ili vershajne influas neniun, sed ial oni nur ne volas konfesi tion.

"Ni estas sume cent viroj," komencas Ruutholm malproksime de la temo. "La kaptita suboficiro sciigis, ke ili havis ducent virojn. Ech se ili estus duoble malpli multaj, ni estus tute neniigitaj. Ni estus trafintaj inter du fajrojn. Ni havas fusilojn, kvar mitralojn kaj minjhetilachon kun ses restintaj minoj. Ili havas kanonojn, probable ankau minjhetilojn, krom tio mitralojn kaj automatojn. Plue ni ne forgesu, ke ni estus havintaj neegalan batalon kun tachmento de regula armeo."

Mi lasas la politrukon paroli. Se lia posteno tion postulas, do li eduku.

"Nuraj kuragho, braveco kaj sinoferado ne sufichas. Volo ne chiam estas chiela regno. La forto de nia grupo estas tro malgranda por liberigi Parnu kaj ghin teni."

Nun mi ne kapablas plu regi min. Mi diras senskrupule:

"Kion ni faru che Tallinn ? Chu ni retirighu en la maron au levu antau la fashistoj la manojn? La germanoj estas pli bone armitaj ol ni kaj havas pli grandajn spertojn en militado."

"Se la cirkonstancoj tion postulos, ni forlasos ankau Tallinn."

Ruutholm konsternas min. Chion alian, sed tiajn vortojn mi ne atendis. Ghis nun mi ne havis la penson, ke ankau Tallinn povos fali. Chiam ankorau mi esperas miraklon. Esperas malgrau tio, ke la germana armeo penetras chiam pli kaj pli profunden en la koron de Sovetio. La malfortigho de la fashista ofensivo sur la teritorio de Estonio shajnas al mi multsignifa, pli ghuste mi volas doni kaj donas al tio multe pli grandan gravecon. Krom tio, chu en chiuj gazetoj oni ne skribas, ke Tallinn estos farata nevenkebla fortikajho. La politruko mem parolis al ni pri tia decido de la milita konsilantaro au defendkomitato, Sed nun...

Mi murmuras:

"Militante tiamaniere tio... vere okazos."

"Estas ankorau frue aserti tion."

Mi denove ekflamighas. Nun mi mem atakas. Ni vidu, kiu kiun edukas!

"Tuj post la liberigo de Marjamaa niaj trupoj estus devintaj okupi Parnu. Kial oni tion ne faris? La gazetoj skribas, ke la malamiko estas frakasita che la urbo N., sed post kelkaj tagoj oni sciigas, ke niaj trupoj retirighis en la direkto al tiu sama urbo N. Kiam do la retretado fine chesos?"

Ruutholm rigardas min tiel, ke mi subite eksentas min diable stulte. Mi ech mem komprenas, ke mi kondutas kiel idioto. Al kiu mi krias? Kaj kial?

"Se chiuj kriachus tiel histerie kiel vi, ni neniam haltigus la fashistojn."

Li povus ja diri tion pli milde, sed shajne mi elcherpis lian paciencon. Pli milda traktado vershajne ech ne efikus je mi.

Ruutholm tondras ankorau:

"De histerio ghis paniko estas nur unu pasho."

Tion li ne bezonus aldoni. Jam sen tio mi sentas min preskau simila al Niidas.

Post la noktomezo, kiam Koplimae kaj mi flanko che flanko kushighas por ripozi en kaveto inter du tomboj — nia dejhoro estas jam farita —, mi pensas, ke Ruutholm tamen vershajne edukis min. Al mi estas chiam ankorau malagrable pro mi mem. Kiu diablo devigis min, simile al Niidas, lamenti kaj plendi? Efektive plorado kaj tordado de la manoj la avancadon de la fashistoj ne haltigos. Ne, Ruutholm estas inda homo, bravulo, kaj mi estas granda porkido, se mi ankorau foje ekveos antau li au iu alia.

Mi diras al Koplimae:

"Bone, ke ne ekpluvis."

"Jes, bone," respondas Ilmar dormeme.

Antau ol miaj okuloj fermighas, mi aldonas:

"Interese, kion faras la knaboj en la urbo?"

Koplimae oscedas:

"Kial al vi subite rememorighis la knaboj, kiuj restis en Tallinn?"

En la vocho de la amiko sonas moketa kromnoto. Chu li vere konjektas? Pro diablo, li estas ion rimarkinta. Al mi subite rememorighis Helgi. Jes, nia flegistino. Ial mi pli kaj pli ofte pensas pri shi. Precipe tiam, kiam mi ghuste ne havas ion urghan por fari. Mi ghojas, ke Helgi restis en Tallinn. En "kampaj cirkonstancoj" ne estas facile por virino, des malpli por tiel juna kiel shi. La esprimo "kampaj cirkonstancoj" devenas el la leksikono de Koplimae. Se Helgi estus nun chi tie en la tombejo kaj nin atakus la sama ghis la dentoj armita germana tankeksterma tachmento, kiu trastrekis niajn planojn pri liberigo de Parnu, tiam la afero estus tre malbona. Kie shi kashighus de bomboj kaj minoj? Kiu defendus shin ?

Kial Koplimae oplnias, ke la knaboj, kiuj restis en Tallinn, rememorighis al mi pro Helgi? Mi diris "knaboj", sed anstatau la knaboj mi imagis Helgi. Chu vere la dormema Ilmar travidas min? Au eble li diris hazarde? Terura rikanulo!

Mi ekhavas la deziron diri al la konkursveturanto ion tre varman.

"Vi elektis agrablan dormlokon."

Ion pli bonan mi elpensi ne scipovis.

Li ne respondas, vershajne jam dormas.

Antau ol mi ekdormas, mi pensas ankorau pri multaj aferoj. Pri tio, ke inter tomboj estas efektive sufiche bone dormi. Mian pluvmantelon ni sternis sub ni kaj surprenis la jakon de Ilmar. La tomboj shirmas nin kontrau ventoj kaj mildaj okcidentaj ekblovoj kvazau karesas la harojn. Poste pri la germana suboficiro, kiu tuj ekkriis "kaputt", kiam oni lin kaptis. Murkmaa vidis en tio moralan malfortecon de !a fashista armeo, sed lau mia opinio la chefserghento estas simple ruzulo, al kiu lia propra vivo estas plej kara. Kvazau nia Niidas. Ankau la blonda junulo, kiun Murkmaa mortpafis, montras sin al mi kaj mia humoro amarighas. Li estis senkulpa, pro mortotimo li simple ne povis diri ech unu vorton, nun mi estas absolute konvinkita pri tio. Se lia ekzekuto jam tiel forte influis je mi, kion estus farinta do Helgi, se shi estus veturinta kun ni? Shi vershajne tute ne rekonsciighus. Chu en la okuloj de Helgi aperus almenau unu larmo, se al mi io okazus? Se aperus, do sole pro malghojo. Shi estas knabino kun sentema koro, al kiu estas facile kauzi doloron. Tumme pravas.

<< >>