14

Ni tranoktas en Marjamaa.

La urbeto shajnas tute forlasita. Antau kaj dum la kelktagaj bataloj la loghantoj kashis sin en arbaro, nur kelkaj kuraghis en keloj atendi la finon de la interpafado. Che nia alveno la homoj iom post iom komencas reveni.

Mi rimarkas sur multaj konstruajhoj postsignojn de la antau nelonge okazinta batalo. Kelkajn domojn obuseksplodo kvazau disshutis, aliajn ghi duonigis kvazau per malakraj dentoj. En la muroj de loghdomoj oscedas truegoj kun shiritaj randoj. Kuglo-truetojn kaj -brechetojn oni povas vidi preskau chie. De kelkaj domoj restis nur nigraj brulshtipoj au fulgokovritaj shtonamasoj.

Pri la senpintighinta pregheja turo mi audas duspecajn rakontojn. Lau unuj la turpinto forbrulis, aliaj asertas, ke ghi estas frakasita per kanonobusoj. Krome oni parolas, ke la loka pastro foriris kun la retirighantaj germanoj. Mi pensas, ke en mil-naucent-kvina jaro kamparaj pastroj benis la murdlaboron de la pungrupoj, nun ili petas en siaj preghoj venkon al la armiloj de la fashistoj. Strange, kial la diservantoj chiam sentas simpation al nigraj fortoj?

Mi vidas la unuan fojon verajn mitral- kaj pafadnestojn, kies fundoj estas prisemitaj per kartochingoj. Che la suda rando de la urbeto la germanoj shirmis sin per solidaj fosajhoj.

La unuan fojon mi trovighas sur areno de antau nelonge okazinta batalo kaj observas chion per avidaj okuloj. Strange, la postsignoj de la bombardado en Valga impresis min multe pli peze ol tio, kion mi vidas chi tie, kvankam Marjamaa suferis multe pli ol Valga. Chu mi jam ekkutimighas al la milito? Chu oni entute rajtas kutimighi al milito ?

La loghantoj rakontas, ke la batalo dauris en Marjamaa kelkajn tagojn. Komence la germana trupo trovighis norde de la urbeto, direkte al Tallinn, poste ghi retirighis. Sufiche longan tempon la rusa armeo — pli aghaj homoj ne alkutimighas diri "soveta armeo" — staris che la norda rando de la urbeto kaj germanoj che la suda flanko. Obusoj, minoj kaj kugloj senchese flugis mughante kaj vinzante trans la urbeton. Kanonbruo kaj mineksplodoj dauris de frumateno ghis malfrua vespero. Eksplodbruegoj silentighis nur noktomeze. Mitralkraketado ankau tiam ne chesis. Fine oni devigis la germanojn retirighi, niaj trupoj poste reveturis en la direkto de Tallinn.

La lasta aserto estas por mi tute nekomprenebla. Lau mia opinio la homoj chi tie ion intermiksas. Eble iu tachmento vere revenis, sed la aliaj sendube daurigas la kontrauofensivon. Kvankam mi ne estas iu instruita stratego de chefstabo, sed tiom komprenas ankau mia cerbo, ke retretantan malamikon estas necese persekuti, senchese doni al li novajn batojn.

Mi ghojas, ke la fashistoj ne povis avanci de Marjamaa, kaj ech pli bonigas mian humoron nia sukcesa kontrauofensivo. Certe la Rugha Armeo ankorau montros al la germanoj, kion ghi kapablas. Chu la batalo de Marjamaa ne signifas, ke la rezisto de nia armeo plifortighas de tago al tago? Ne nur sur la teritorio de Estonio, sed sur la tuta grandega fronto. Mi sugestas tion al mi.

Ruutholm iras de domo al domo, kaj kie li trovas loghantojn, li konversacias kun ili. Evidente tio apartenas al la funkcioj de politruko. Hazarde mi audis unu tiun interparoladon. Ankau mi decidis por chiu okazo fosi por mi pafneston kaj iris serchi fosilon. Nia roto kaj la tuta bataliono ne havas saperan ekipajhon. Tio signifas fosilojn, rompilojn, piochojn, segilojn, hakilojn, pik-draton, drat-tondilojn kaj aliajn similajn ilojn por konstruado kaj malkonstruado. Serchante fosilon mi renkontighis kun la politruko.

Ruutholm parolas ghuste kun tre agrabla avinvizagha maljunulino kaj zorgoplena maljunulo.

"Ni restis chi tie," diras la avinjo. "Ni, kadukuloj, bezonas timi plu nenion. Per unu piedo ni estas jam en tombo. De morto ne estas eble forkuri. Komence mi sidis en la kuirejo, ekhejti la kuirfornon ne kuraghis, mi serchis shirmon de la varmomuro..

Kvankam ni diras, ke ni morton ne timas, sed kiam ghi shvebas per siaj flugiloj super la kapo, la restajho de la vivo farighas tiom kara, ke... Poste ni iris en la kelon. Anton volis montri sian kuraghon, sed mi sukcesis prudentigi ankau lin. Tiel do ni kauris, en la kelo..."

La maljunulo, fumanta sur la shtuparo, enshovas:

"Se tiam la domo ekbrulus, ni mortachus sub la planko."

La maljunulino rapide respondas:

"Sed se mino estus falinta en nian kaldronon, kio tiam estus restinta de ni! En la kelo estis tamen multe pli sekure. Nur iom malseke estis kaj ankau timige. Ni ja ne sciis, kio okazas super la kapo."

Shi haltas kaj demandas:

"Chu la germanoj revenos?"

Ili ambau, kaj shi kaj shia vivkunulo Anton, rigardas nun rekte en la bushon de Ruutholm. Mi komprenas, ke la respondo de nia politruko estas por ili tre grava. Malgrau la vigla lango de la virino en shia koro restas ankorau timo.

"Ne revenos," certigas Ruutholm.

Mi ne kuraghus tiel konvinkite aserti tion, kvankam la Rugha Armeo donas pli kaj pli fortajn batojn al la germanoj. Malgrau la plifortigho de nia rezistado, malgrau la repreno de Marjamaa au alia urbeto ie aliloke oni ne kapablis ghis nun haltigi la ofensivon de la fashistoj. La Rugha Armeo retirighas sur chiuj frontoj kiel antaue. Sed eble la batalo en Marjamaa estas la unua hirundo de niaj estonaj venkoj? Tion mi dezirus el mia tuta koro. Sed samtempe mi sentas, ke voli kaj esperi oni ja povas, sed la milito ne konsideras dezirojn de unu homo.

"Chu vere ne revenos?" esploras la maljuna panjo.

"Kiu scias," dubas la maljunulo.

"Tre baldau ne revenos. Nokte vi povos trankvile dormi," diras Ruutholm.

La avinjo sopirghenias:

"Estus pli bone, se ili tute ne revenus. Duan fojon iri en kelon mi ne volus. Kiam bomboj siblis super la kapo, chio krakis kaj tondris, tiam mi nur atendis, ke chio silentighu. Kiu venkos, chu la germanoj au rusoj, pri tio mi kvazau ne plu pensis. Poste, jes, kiam ni kuraghis elshovi la kapon el sub la tero, ni tamen ghojis, ke la germanoj ne sukcesis venki."

La maljunulo diras: "Ne jubilu antau vespero."

"Vespere jubilos ni," respondas la politruko. "Dum la longa tago ni povos travivi ankorau grandajn suferojn kaj malfacilajhojn, sed fine ni venkos."

Chi-foje mi ne dubas pri la certigoj de Ruutholm. Finfine venkos tamen ni. Mi kredas tion malgrau chio. Malgrau tio, ke kelkiam teruraj duboj rodas la animon. Sen tia kredo nuntempe vershajne tute ne estus eble vivi. Mi volas almenau iom el mia konvinko transdoni al la maljuna timigita paro kaj certigas miavice:

"Pasu kiom ajn da tempo, sed ni venkos."

Mia vocho sonas iom solene kaj ankau la vortoj estas iom strechitaj. Mi ja mem komprenas tion, sed nenio estas jam farebla.

La maljunulo starighas, levetas la pantalonon kaj iras en la domon.

Mi ekhavas tian senton, ke li faras tion pro mi. Por ne auskulti deklamajhojn de knabachoj.

La avinjo suspiras:

"Li ne kredas je venko de la rusoj. La germanojn li ne shatas, sed la sovetan aferon li ne kredas. Antaue li kredis, sed nun chesis. Li diras, ke la malamiko estis ja frakasota en lia propra lando, sed nun la prusa Frico estas jam che Marjamaa."

"Jes, ne kredas," audighas kolera vocho de la pordo. "Vi havas supon sur la kuirforno."

La lastaj vortoj estas destinitaj al la edzino.

La politruko restas, mi foriras ne petinte fosilon. Mi ne povas diri, chu ili entute parolis ankorau. Apenau li sukcesis ion klarigi al la obstina maljuna virkapro. Homoj atendas agojn, sed tiuj venas sen rapido. Ni chiam insultas per plej koleraj vortoj tion kaj tiun, kion au kiun ni amas.

<< >>