9

Poste mi pensis, ke nia flegistino devus vidi Niidas tia, kia mi vidis lin. Tiam shi komprenus, ke tia chifono ne estas priplorinda.

Helgi estas chiam ankorau malgaja. Vere, kelkiam shi jam ridetas, kaj tiam ankau mi ghojas. Sed shi ne estas plu tiom fidema kiel antaue. Ech min shi vershajne iom timas.

Kelkfoje mi tre maltrankvilighas pro Helgi. Shi estas ekstreme impulsema. Artifiki shi tute ne scipovas — kion shi pensas, tion shi senhezite esprimas. Shi diris tute rekte al Murkmaa, ke li estas senkora homo. Pro tio, ke nia rotestro intencis sendi viron, kiu havis febron, al kontroliro.

"Via loko estas en infanghardeno, ne en eksterma bataliono," kriis Murkmaa malshate al Helgi.

Helgi respondis batalprete:

"Viaspecajn homojn mi ne lasus esti ech gardistoj de malliberuloj."

Al mi rakontis pri la konflikto inter Helgi kaj Murkmaa Koplimae. Mi ne dubas pri tio, ili ambau povis diri tiamaniere. Murkmaa shatas diri akrajhojn kaj Helgi ne bridas sin. Kiun shi kredas, tiun shi fidas senlime, kiun shi ne shatas, tiun malshatas senkashe.

Tumme diras pri Helgi, ke la knabino estas tro flamighema. Li vershajne pravas.

La hipokrita Niidas misuzis la karakteron de Helgi. Kion paroli pri Helgi — li trompis nin chiujn. Krom eble nur Ruutholm, kiun la vortfluo de Niidas ne impresis. Kelkfoje mi ekhavas tian penson, ke se ne la milito, Niidas baldau sidus sur alta posteno en la popola komisariato. Nia grandioza soveta reghimo havas unu mankon: parolemuloj povas kelkiam facile atingi sukceson. Kiu verve parolas pri revolucio, tiu baldau estos grava persono. La lasta argumento ne estas mia sagho, mi simple ripetas la vortojn de Ruutholm. Same kiel mi, ankau Ruutholm rilatas al chiu elokventulo kun instinkta antaujugho. Lia malsimpatio estas ankorau pli akra. Ruutholm ne facile lasas sin trompi.

Helgi kunsentas al chiu suferanto. Chiam shi kontrolas mian vizaghon. Se mi mem ne iras en la sukurejon, shi serchas min en la roto. Komprenante tion, mi dum la matenoj akurate iras al la kuracisto por montri min. Kial vane kauzi klopodojn al Helgi ?

Per helpo de la kuracisto la flegistino atingis tion, ke en polikliniko estis farata rentgena foto de mia vangosto. Kompreneble evidentighis, ke la osto ne estas rompita. Helgi ghojis, mi penis sherci, sed tio ne tre bone sukcesis. Helgi ech indignis pri mi, kial mi estas tiel sensenta kaj indiferenta.

Al mi estas agrable en cheesto de la flegistino. Bedaurinde ni renkontighas nur en matenoj, kaj kiam la lastaj makuloj malaperas de mia vizagho, ech tiun eblecon mi plu ne havas. Chu vere rni denove lasu la banditojn bati mian kapon, por ke ghi shvelu! Senkauze mi ne volas turnighi chirkau la sukurejo.

Dio scias, kio okazis kun mi. Mi rigardas strabe al viroj, kun kiuj Helgi parolas. Chu vere Niidas pravas kaj mi jhaluzas miajn batalkunulojn?

Stulteco! Unue oni devas ami, nur tiam jhaluzi. Tio ne estas jhaluzo, kion mi sentas, sed simple chagreno pri kamaradoj, kiuj ne donas trankvilon al la knabino.

Antau unu jaro mi vere enamighis. Kvazau stulta mi chirkauvagadis. Mia elektito estis edzino. Shia edzo havis skiplaboron, kaj kiam li vespere ne estis hejme, mi trotis post lia juna edzino kvazau hundido. Ech patrino rimarkis, ke al mi io okazis, kaj demandis, kio mankas al mi. La fratinoj, kiuj audis tion, ridachis kvazau frenezaj. Poste ili ion flustris al patrino, kaj mi sentis emon forkuri el la hejmo. Mi ne scias, kiel la afero estus finighinta, char la virino lasis sin kisi, plendis, ke shia edzo ne komprenas shin, kaj fine mi trovis min en lito inter shiaj brakoj. Shi estis bela, nenio krom shiaj karesoj estis por mi jam grava en la mondo. Feliche au malfeliche ili transloghighis al Kivioli, kie shia edzo ricevis pli bonan laboron.

Al Helgi mi sentas nenion similan. Shi estas simple simpatia knabino, kiun mi ekkompatis. Mi rilatas al Helgi kiel al miaj fratinoj. Eble ghuste pro la fratinoj la malgajeco de Helgi tiom influis min. Mi rakontis ankau al shi pri miaj fratinoj kaj pri tio, ke ili kune kun patrino evakuighos.

"Sole estas malfacile," diris Helgi.

"Mi ankorau neniam estis tute sola," mi konfesis.

"Ankau mi ne kredis pli frue, ke esti sola estas kelkfoje tre malghoje."

"Tumme estas bona homo, vi ja konas lin."

"Jes, ni loghas en la sama domo. Sed al li ne estas eble paroli chion, kio premas la koron."

"Patrinon kaj patron anstatauas neniu."

"Vi havas du fratinojn?"

"Jes."

"Kio estas iliaj nomoj?"

"Riina kaj Ellen."

"Kio estas ilia agho ?"

"Dek kvin kaj dek kvar, Riina farighos baldau deksesjara. Shi ne aspektas pli juna ol vi."

"Mi havas liek fratojn nek fratinojn."

"Vi konvenus por mi kiel fratino. Kelkfoje mi ech havas tian senton, ke vi estas mia tria fratino."

Helgi konfuzighis. Shi rigardis al mi kaj rughighis. Ankau mi sentis, ke mia vizagho ekardas. Volonte mi estus repreninta miajn lastajn vortojn.

Subite shi gaje ekridis:

"Bone. Konsideru do min via tria fratino."

"Gefratoj devas diri "ci" unu al la alia."

"Kion la fratinoj ankorau devas fari?"

"La pli juna devas obei la pli aghan. Miaj veraj fratinoj obeas min."

"Chu vi estas severa frato?"

"Tiom severa, kiom pli agha frato devas esti en familio, kie mankas patro."

"Mi havas patron."

"Mi ja ne estas por vi vera frato."

"Vi ech ne povas esti tre severa frato."

Mi ne memoras, chu ni interkonsentis au ne, ke ni rilatu unu al la alia kiel frato kaj fratino. Sed se iu ankorau simile al Niidas chagrenos shin, dio gardu tiun kanajlon.

Ankau Tumme zorgas pri Helgi. Same kiel mi li ne rigardas favore al knaboj, kiuj babilas kun Helgi. Ankau pri mi li vershajne opinias, ke mi altrudas min al Helgi. Alie li ne dirus al mi, ke Helgi estas infanece sincera knabino, kiu estas tre facile ofendebla. La aludo de Tumme surprizas min. Suspekti min, kiu deziras al Helgi chion plej bonan! Mi volas esti por Helgi nur bona frato kaj nenio pli. Mi jam intencas certigi al Tumme, ke pro mi li ne timu, mi estas la lasta, kiu kauzos doloron al Helgi. Mi tamen rezignas pri tiu penso. Li ne komprenus min. Kian impreson vi havus pri homo, kiu subite asertas, ke li deziras nenion malbonan al via filino au al la filino de via bona konatulo? Vi konsiderus lin au stultulo au ruzulo. Sed en la okuloj de Taavet Tumme mi deziras esti neniu el ili.

Vespere oni ekparolas, ke ni ricevos veran bataltaskon. Vershajne ni veturos al la fronto.

<< >>