3

Niidas ne revenas ech matene.

Tumme proponas al mi serchi Helgi kaj paroli kun shi. Mi ne konsentas. Mi ne imagas, kion paroli kun Helgi. Chu demandi la knabinon: "Kie restis kamarado Niidas?" Ne, tion mi ne kuraghus. En neniu okazo mi volus ofendi nian junan flegistinon. Taavet Tumme iru sola. Shi kaj Tumme loghas en la sama domo, lau la agho Tumme povus esti shia patro kaj Helgi ech rilatas al nia librotenisto kvazau al zorgema onklo. Demandoj de Tumme ofendus shin konsiderinde malpli. Kompreneble, la humoron ili eble difektus, sed mia cheesto farus la aferon pli malfacila. Tian senton mi almenau havas.

Taavet Tumme parolas kun Helgi, revenas kaj diras:

"Achulo."

Tiu vorto koncernas Niidas.

Kiel delikata homo li ne rakontas detale pri sia interparolado kun Helgi. Li diras mallonge, ke Niidas ja estis sufiche longan tempon kun Helgi — chu unu au ech du horojn, tion la junulino ne povis precize indiki —, sed poste ili disighis. Niidas adiauis kaj Helgi opiniis, ke li rerapidas en sian roton.

Kion fari? Ni interkonsilighas kaj fine decidas tamen sciigi al la politruko, kiu finfine estas ja nia propra kunulo. Ruutholm rekomendas prokrasti oficialan raporton — eble Niidas provizore forshtelighis. Strange estas ja pensi, ke plenkreskuloj, libervole alighintaj al la eksterma bataliono, sekrete iras en la urbon, sed bedaurinde tio okazas. Maigrau tio, ke oni al neniu malpermesas iri au hejmen, al la laborloko au egale kien, se la cirkonstancoj tion postulas. Oni simple ne emas submetighi al la ordo.

En la okuloj de Tumme mi legas, ke li ne multe kredas je reveno de Niidas. Mi ne estas tute certa.

Chirkau tagmezo venas Helgi en nian roton. Shi serchas Tumme kaj fine turnas sin al mi. Shi ne afektas, sed demandas rekte, chu kamarado Niidas revenis. Mi devas nei.

Subite ekbrilas larmoj en la okulanguloj de Helgi.

"Li estas mensogulo, mensogulo, mensogulo!"

Tiuj vortoj rekte elshprucas el inter la lipoj de la flegistino. Mi penas trankviligi shin, sed en tiaj aferoj mi estas terure mallerta. Se mi scius, kie trovi Niidas, mi irus kaj perforte revenigus lin.

Vespere ni triope konstatas (kelkfoje venas modernaj vortoj ankau en mian bushon!), ke Niidas dizertis. Alimaniere oni lian arbitran foriron el la eksterma bataliono ne povas ja nomi.

Ruutholm, Tumme kaj mi sentas nin tre malagrable. Li kvazau krachis sur nin chiujn.

La sekvantan matenon mi demandas Tumme, chu li scias, kie Niidas loghas. Tumme respondas jese.

"Ni iru tien. Ni diru al li rekte en la vizaghon, ke veraj viroj tiel ne agas. Unu tagon li alighas al la eksterma bataliono, alian tagon malaperas kvazau plumbo en cindro. Ni penu prudentigi lin."

"Apenau li atendas nin hejme."

"Ni tamen povus iri," mi restas che mia intenco. "Se li ne estas kompleta fiulo, eble li revenos."

"Niidas ne venos. Mi konas lin tro bone."

Mi estas obstina homo. Se mi prenis ion en la kapon, ne estas facile min shanceli.

"Ni iru tamen. Mi almenau dece insultos lin."

"Ankau mi insultus lin," diras Tumme kaj farighas subite neatendite parolema, "sed mi ne volas lin renkonti. Pardonu min, sed momente mi pensas pri Niidas plej malbone. Hierau ni disputis kun li kaj jhetis unu al la alia akrajn vortojn en la vizaghon. Mi diris al li, ke li estas homo, por kiu estas grava nur lia propra hauto. Homo, kiu pro timo, ke aliaj travidas lin, chirkauas sin per kiraso de grandaj kaj komplikaj vortoj, elkovas supozojn, pravigojn kaj teoriojn, rikanas pri chio, kritikas, grumblas kaj vinzas. Kio estas pli ghusta, chu nur plendi pri la nemoderna armilaro de la Rugha Armeo, pri la organiza malforteco de la soveta socio, pri tio, ke en praktiko socialismo estas io tute alia ol en propagandaj paroladoj, kaj restigi la rezistadon al la malamiko por aliaj, au ankau mem fari ion, kio almenau je unu milimetro haltigus la avancadon de la germanoj ? Saghuma filozofado ne valoras ech kopekon."

Tumme eksilentas kaj aldonas senkulpige:

"Pardonu, mi ekscitighis ankau nun."

Antau ol mi sukcesas ion diri, li aldonas ankorau:

"Ni ne reedukos lin."

Mi observas Taavet Tumme kaj pensas, chu tiu homo vere estas nia librotenisto.

Tamen mi daurigas agiti Tumme. Ankau mi ne plu shatas Niidas. Mi komprenas, ke viro, kiu tiamaniere forkuras el la bataliono, ne valoras ech groshon. Nun, poste, ankau lia konduto en Parnumaa aspektas kiel gardado de sia hauto. Li ne faris ech provon rezisti al la banditoj, sed iris kun ili kiel kvieta shafido. Sed ni lasu tion. Kiu scias, kiel mi mem estus aginta en lia loko. Se la komunumestro, la kolera maljunulacho ne ordonus al mi remeti la flagon en ghian antauan lokon, se li ne levus sian manon kontrau mi, apenau ankau ni tiam rezistus. Ne pro Niidas mem, sed pro Helgi mi volas paroli kun li. Nia flegistino estas nun tre malfelicha. Shi, stultulineto, havas pro plorado rughajn okulojn. En shiaj okuloj ech rideto ne brilas plu. Se Helgi kun la antaua senzorgeco gaje ridus, mi ne penus persvadi Tumme.

Mi ne lasas Tumme en trankvilo, ghis li konsentas. La politruko ne kredas je nia misio, sed ne malpermesas iri en la urbon.

La supozo de Tumme montrighis prava — ni ne trovas Niidas hejme. Lia patrino diras, ke Endel ricevis gravan specialan taskon. Kvankam shi penas klarigi al ni, en kio konsistas la respondecaj devoj de la filo, chio restas malklara. Mi komprenas nur unu aferon, nome tion, ke Niidas estas ien forkomandita. Ni kompreneble ne komencis babili al la patrino, ke shia filo perfidis siajn kamaradojn. Kial difekti al humoron de la maljunulino? Jam sen tio shi havas pli ol sufiche da zorgoj. Mi malshatas la terure principajn tipojn, kiuj en tauzado de l' animoj de aliaj homoj vidas sian noblan taskon.

"Li mensogis al la patrino," mi diras al Tumme veninte sur la straton.

Tumme ne havas humoron por babili. Kelkan tempon ni iras silente.

En mi vekighas deziro por momento iri en la chefkontoron. Estus pli bone, se mi tiun intencon ne estus ekhavinta. Mi forgesis mian blumakulan vizaghon. Nur tiam, kiam la kontoristinoj chirkau mi ahhas kaj ohhas, mi ekkomprenas, kian kachon mi mem kuiris por mi. Ho, la kontorfraulinoj! Kamaradoj kancelariaj oficistoj ja ne demandus, kie do, dio gardu, vi interbatighis! Tumme savas min. "Nia juna majstro (diablo prenu, ankau li mokachas min!) trafis en kaptitecon che fashistoj," li sciigas per tre serioza vocho. "Jes, li kverelis, sed ne por sia plezuro en iu drinkejo, sed havis batalon kun banditoj." La virinoj farighas kompatemaj kaj scivolaj, mi ne scipovas bridi ilin alimaniere ol diri sherce, ke mi boksis kun Hitler mem. Ili kolerighas kaj al mi estas pli facile.

Vespere la saman tagon serchas min en la eksterma bataliono Irja Liive. Tio plene konsternas min. Tiom mi tamen rimarkas, ke shi estas senkonsila kaj ne scias, kiel komenci interparoladon.

"Chu en Parnumaa vi trafis... en iliajn manojn?" shi komencas hezitante.

Mi kapjesas.

"Chu inter ili estis ingheniero Elias?"

En shiaj grandaj okuloj estas tiom da malespero kaj doloro, ke mi silentas.

"Respondu al mi honeste."

Mi chiam ankorau ne malfermas mian bushon.

"Oni parolas, ke vi vidis lin."

Estas malfacile forpreni de homo la lastan esperon. Mi ne povas tion.

Mi skuas la kapon, kvazau mi estus mutulo, kiu nur per gestoj povas komprenigi sin.

"Mi petas, ne kashu."

Mi ekmemoras subite la esplorajn demandojn de Ruutholm, "Chu vi ne eraris? Chu vi estas certa, ke tiu viro estis nia ingheniero?" El la tuta koro mi volus nun, ke mi estu erarinta. Eble mi vere eraris?

"Mi ne vidis tie... la chefinghenieron."

Je mia honoro, en tiu momento shajnis al mi, ke mi eraris en Vali.

La rigardo de Irja Liive shanghighas. Kvazau vivo revenas en shiajn okulojn.

"Chu tio estas vero?"

"Kiu diris al vi, ke mi vidis Elias?"

Shi ne respondas. Mi povas veti, ke tio estis Niidas. Niidas ja parolis, ke li estis en la popola komisariato. Certe li renkontis tie la fianchinon de Elias kaj elbabilis chion.

"Vi do ne renkontis... Elias ?"

"Ne."

Tion dirinte mi sentas, ke se shi demandos ankorau trian fojon, mi vershajne konfesos la veron.

Nun, kiam mi denove kushas che la fojnostako kaj observas la kumulusojn, mi ne estas konvinkita, chu mi agis ghuste au ne. Eble mi tamen devis diri la veron?

<< >>