2

Mi rakontis al Ruutholm pri ingheniero Elias.

"Chu vi ne eraris? Chu vi estas konvinkita, ke tiu viro vere estis nia chefingheniero?"

Ruutholm pridemandis min kvazau infanon. Klarighis, ke Niidas anticipis min, sed evidente Ruutholm ne prenis liajn vortojn por pura oro.

Mi restis firma al mi. Mi rimarkis, ke tio forte efikis je Ruutholm. Tio, ke mi rekonis Elias, ja ne ghojigis min, sed por Ruutholm tio estis multe pli granda bato. Fine li riprochis min, kial mi ne tuj parolis al li pri Elias. En Vali mi povis ja kelkion ekscii pri li. Mi murmuris ion kaj ekparolis pri la okazintajhoj en Parnu.

Por mi estis malfacile ech al Ruutholm paroli pri la panika forlaso de Parnu. Ankau pri tio Niidas jam estis rakontinta al li, sed ankau pri tio Ruutholm dubis.

Subite mi eksentis grandan deziron saltlevighi kaj krii al chiuj, ke tiamaniere atendi la germanojn estas stultajho kaj perfido de la laboristaro. Ne chi tie, che la sojlo de Tallinn, ni devus embuski la malamikon, sed estas necese iri renkonte al la fashistoj. Mia flamigho tuj chesas, en la animo restas nur malkontenteco pri chio. Pri tio, ke nia armeo retirighas, ke nia bataliono pasive atendas la malamikon, ke la afero ne evoluas tiel, kiel mi volus, kaj ke mi la tutan tempon vane saghumas. Chu mi alighis al la eksterma bataliono por kushi inter fojnostakoj? La plej turmenta estas la subkonscia timo, ke eble ankau en Tallinn okazos la sama afero kiel en Parnu. Kiam la germanoj alvenos, ni ech ne ekdefendos la urbon, sed rapide ekfughos en la direkto al Narva.

Niidas estis matene en la urbo kaj nun kvazau senprudentighis. Li rakontas, ke la chefstabo de la mararmeo jam translokighis de la tero al shipo. La partiaj komitatoj kaj popolkomisariatoj jam forlasis Tallinn au forlasas en la nuna momento. Li vidis per propraj okuloj, kiel automobiloj rapidege veturis orienten lau la Narva shoseo. Lia rakonto tiel terure memorigis pri Parnu, ke mi diris morde:

"Vi povis ja resti en la urbo kaj klopodi disponigi vin al iu popolkomisariato."

Li rigardachis min kvazau frenezulon.

"Pli mallaute, frateto. Dank' al mi vi povis viva forlasi Parnu. Mi ne estas pli malbona soveta patrioto ol vi, sed feliche mi ne suferas je kokina blindeco."

Ju pli profunde mi ekkonas Niidas, des malpli tni toleras lin. Vershajne ni baldau definitive malpacighos.

"Ili mem forkuras, sed nin restigas viktimoj de la germanoj."

Senchese li grumblas kaj grumblas.

La parolo de Niidas ekscitas ankau Tumme. Nia librotenisto estas kompreneble pli ghentila kaj ne permesas al si ech unu akran vorton pri nia laborejestro.

Rigardado de nuboj ne savas min el la ungoj de turmentaj pensoj. Ili venas per si mem, mi ne kapablas kontraustari ilin.

Mi movas min iom kaj denove diras al mi, ke estus bone, se mi havus sub mi brakplenon da fojno. Krome mi pensas, ke tiel kushi kaj gapadi al nuboj estas ja idiote. Sed kion do mi faru? Nia tasko estas atendi la malamikon, kaj chu ne estas egale, kiamaniere ni atendante pasigas la tempon — starante, sidante au kushante.

Mi farighis tute kaprica.

Mi turnas la kapon kaj vidas antau mi piedojn. Du nudajn krurojn, genukavojn kaj randon de robo. La knabinece sveltaj kaj brunaj kruroj estas tiel proksime, ke mi povus ilin tushi, se mi volus. Mi ne kuraghas nek volas tion fari. Mi ech ektimas, subite farighas varmege al mi. Tuj mi komprenas, ke mi ne estas rimarkita, kaj retenas la spiron, por ne altiri la atenton de la knabino. Feliche la piedoj ekmovighas kaj mi denove povas spiri tiom profunde, kiom mi bezonas. Mi entiras aeron en la pulmojn, sed singarde, por ke Helgi ne rerigardu. Mi ne volas kauzi al shi embarason.

Strange, mi ankorau ardas. Mi observas la malproksimighantan flegistinon, kaj subite mi bedauras, ke okazis tiel. Ke Helgi ne rimarkis min kaj ke mi ne kuraghis spiri audeble. Mi volonte estus iom parolinta kun shi. Ni povus ja paroli almenau pri la nuboj, kiuj la tutan tempon shanghas sian koloron kaj formon, se neniu pli prudenta ideo venus. Au pri germanoj, kiuj chiuhore povas alveni chi tien. Ne, pri la milito kaj pri tio, kio atendas nin, mi ne volus paroli, sed pri io alia, pli bela. Pri io tia, kio ne premas la animon, pri kio estus bone kaj facile paroli. Supozeble mi tamen estus dirinta ion tute bagatelan kaj chiutagan. Char en cheesto de virinoj mi farighas chiam neparolema, movas la lipojn kvazau fisho ekster akvo. Sed el la busho de Niidas, male, la vortoj ghuste tiam fluas, kvazau liberigitaj de malantau iu digo.

Se mi havus homan aspekton, eble mi estus shin vokinta, sed rigardado de mia vizagho faras nun al neniu plezuron. La vango kaj brovo estas blu-viol-flavmakulaj, tiel ke ech mi mem ne kuraghas proksimighi al spegulo. Helgi kompatas min — Ruutholm perforte tiris min al la kuracisto de la bataliono kaj tiam Helgi diris, ke shi bedauras min. Shi diris ech tion, ke ni kondutis tre brave. Mi ne sciis, kie pro embaraso kashi la okulojn. Bone, ke shi ne uzis la vorton "heroe", tio estus min tute konsterninta. Diablo scias, kiajn fantaziajhojn Niidas rakontis al shi. Se por farighi heroo necesas nenio krom elteno de deca batado, tiam chiu dua pantalonportanto estus vera Kalevido*.

Helgi iras dekstren, kie Tumme kaj Niidas kushas unu apud la alia. Shi serchas kompreneble Niidas. Mi ne komprenas min, sed mi ne volus, ke shi iras al Niidas. Dio scias, apenau mi estus rigardinta al iu alia pli afable. Ju pli agha mi farighas, des pli bone mi ekkomprenas, ke la homo estas neimageble komplika estajho. Malofte li mem scias, kion li volas, ankorau pli malofte li kondutas tiel, kiel estus necese.

Veninte al Tumme kaj Niidas, Helgi sidighas apud ili. Lau maniero de lernantino shi shovas la piedojn sub sin kaj tiras la rob-randon sur la genuojn.

Mi audas, kion ili parolas. La konantoj de bona tono ja malpermesas subauskulti interparoladon de aliaj homoj, sed kion oni faru, kiam la vortoj per si mem penetras en la orelojn? Mi ne neas ankau tion, ke por chion kompreni mi kelkfoje devas forte strechi min.

Tumme diras zorgeme:

"Gardu vin, ne malvarmumu."

Tumme parolas kun Helgi kvazau patro. Ne kiel Niidas, el kies vocho gutas mielo.

"Mi ne timas malvarmon," diras la knabino. Strange, en miaj okuloj shi estas knabino, ne juna virino. "Hodiau estas varma vespero."

"Baldau estos pli malvarme, el la valo levighas jam nebulo."

Tiel diras Tumme.

Ial Niidas hodiau ne rapidas paroli. Li silentas. Chu li intencas limighi nur per multsignifaj rigardoj? Mi rilatas al Niidas malice, sed nenio estas farebla.

"Nebulo efektive levighas."

Tio estas vocho de Niidas.

Helgi: "Mi ekenuis. Oni igis nin sidi tie (shi montras per la mano al la urbo), mi tedighis."

Niidas: "Ankau ni ne scias, kion entrepreni (tiujn vortojn mi apenau audis). Chi tie neniu scias ion. Vi ne scias, Taavet ne scias, mi ne scias (lia vocho farighas pli kaj pli mallauta). La rotestro ne scias — mi antaue parolis kun li — kaj ankau la batalionestro ne scias. Vere, kun la lasta mi ankorau ne konversaciis (dio mia, kiajn elegantajn vortojn li uzas!), sed se li scius, scius ankau ni."

Helgi: "Chu vi opinias, ke la germanoj estas jam proksime?"

Niidas: "Ili povos morgau atingi Tallinn."

Helgi: "Chu tio estas vero?"

Niidas: "Bedaurinde jes."

Tumme: "Ne kredu lin."

Helgi: "Vi tute ektimigis min."

Mi elshiras nefalchitan herbotigon el la tero kaj kolere ekmordas ghin.

Niidas: "Vi devas alkutimighi. Post tio, kion mi spertis en Parnu, min absolute nenio timigas kaj surprizas plu."

Li estas porko, vere. Kun neniu oni rajtus tiel paroli. Plej malmulte kun Helgi, kiu atendas kvazau iun miraklon.

Tumme: "Mi miras. Pri vi."

Nia librotenisto estas bravulo. Kaj mi opiniis lin neutrala inteligentulo! Kiam mi do lernos travidi la homojn ?

Helgi ekridas. Brava knabino! Estu la situacio che la fronto kiom ajn malbona, oni chiam tenu la kapon levita. Mi ne shatas patoson, sed kelkfoje oni videble tre bezonas ghin.

Kion Niidas faris, tion mi nek vidis nek audis.

Tuj eksonas lia vocho: "Bonvolu, prenu mian jakon. Vidu, mi surhavas sveteron."

Ankau mi vidas lian helan sveteron. Audu kaj atentu: "svetero". Niidas portas au sveteron, jherzon au puloveron, sed neniam kamizolon. Tia vorto vershajne haltus malantau liaj dentoj.

Helgi: "Ne, dankon."

Brava knabino, ke vi ne akceptas la jakon.

Shi starighas kaj pretighas por foriri.

Ankau Niidas malrapide levighas.

"Mi venas kun vi," li diras tiom mallaute, ke mi ne respondas pri preciza transdono de liaj vortoj. Li tamen metas sian jakon sur la shultrojn de Helgi kaj ili foriras.

Ilia foriro malgajigas min.

Mi rimarkas, ke Taavet Tumme postrigardas ilin. Mi povas jhuri, ke ankau al li ne plachis, ke Niidas algluis sin al Helgi. Sed li ne povis ja diri: kara homo, ne altrudu vin al la knabino.

Mi demandas min, chu koncernas min la interrilato de Helgi kaj Niidas. Moki kaj ironii pri si oni ja povas, sed mi estas malgaja, ke Helgi ne scipovas kashi, kiel al shi plachis, ke Niidas iris kun shi.

Mi levighas kaj malrapide pashas al Tumme. Ni ekfumas kaj parolas pri bagatelajhoj. Pri tio, ke la vetero estas bona kaj la falchita fojno odoras dolche, ke lokustoj estas fortaj muzikistoj, char la tuta herbejo sonoras pro ilia chirpado, kaj pri aliaj similajhoj. Tumme shajnas detale koni lokustojn, char li klarigas al mi, kiel ili faras sian segantan sonon. Ili kunfrotas siajn malantauajn krurojn kvazau archojn kaj tiamaniere violonas.

Neatendite Tumme ekparolas pri Niidas.

"Li ensorbas en sin diversajn famojn kvazau spongo kaj ech mem ne scias plu, kion kredi, kion ne. Li sugestas al si diversajn stultajhojn kaj difektas ankau la humoron de la aliaj."

Al Taavet Tumme io okazis. Au ankau liaj nervoj estas tro strechitaj au Niidas per siaj paroloj elcherpis lian toleremon. Tumme ne rakontas pli detale, pri kio Niidas babilis. Sed al mi Niidas diris hodiau kvazau interalie, ke kojno de la germanoj malantau Peipsi baldau atingos Leningradon kaj ni chi tie en Estonio estos kvazau en sako.

Krepuskighas. Apud arbusto malklare brilas la pafiltubo de Niidas. Li mem chiam ankorau ne revenis.

Neniu el ni intencas dormeti. Ni sidas kvazau du gardistoj kaj fumas cigaredon post cigaredo. Se Niidas estus reveninta, ni jam delonge ronkus. Nun ni gapas kvazau lupoj en la nokton.

Je la unua horo aperas la plotonestro kaj ordonas al Tumme iri kun Niidas al dejhoro sur la granda shoseo. Tumme klarigas, ke Niidas forestas, Niidas vershajne parolas ie kun viroj de la alia roto. La plotonestro insultas la rompanton de disciplino.

Mi proponas min anstatau Niidas kaj ni patrolas du horojn sur la shoseo.

Reveninte ni ne trovas Niidas. La pafilo kushas kiel antaue sub la arbusto.

Tumme murmuras ion por si mem. Mi komprenas nur unu vorton: "Kanajlo."

Li estas samtempe kaj kolera kaj malghoja.

Ankau mi sentas min malbone.


* Kalevido (Kalevipoeg) — heroo en la estona mitologio. — Trad.

<< >>