3

La sekvantan tagon oni tamen kunprenas min. Estis sufiche da klopodoj, sed fine mi ricevis pafilon kaj saltis en kamionan sharghkeston. Chi-foje ni direktighas al Vandra, kie onidire makisanoj noktomeze atakis sovetajn instituciojn, mortigis la prezidanton de la agrarkomisiono kaj plurajn aliajn homojn kaj transprenis la regadon. La lokaj aktivuloj kontraubatalis, sed tamen malvenkis. Denove oni parolas, ke en centroj oni ghustatempe ne formis armitajn defendgrupojn. Iu scias, ke la komsomola sekretario de la komunumo Vandra, tre fervora junulo, estis plurajn fojojn en Parnu por akiri armilojn, sed la militkomisaro diris, ke ili prenu ilin de la kulakoj. Antauhierau oni denove vidis lin en la urbo. Chi-foje li vershajne ricevis kelkajn fusilojn.

Mi klare imagas, kiel ache mi sentus min kiel junkomunisto de Kilingi-Nomme, Vandra au Vali, al kiu oni ne donis fusilon au pro nesuficheco de armiloj au pro tio, ke iuj nefavore rigardas al miaspeculoj. Kiel mi defendus min kun nudaj manoj? Ne parolante pri bridado de kontrauuloj, similaj al la komunumestro de Vali kaj la kapitano. En la animo aperas malbona sento.

En Vandra ni enveturas kun plena rapideco. Al mi plachas la braveco de la lokaj anoj de la eksterma bataliono.

La unua, kion ni rimarkas, estas blua-nigra-blanka flago. Mi farighas atenta. Malpli efikas tio al miaj novaj batalkunuloj.

La urbeto estas kvieta, homoj ne estas videblaj. Mi atendas, ke tuj ekfajfos kugloj super niaj kapoj, sed neniu provas malhelpi nian veturadon. Nur che la alia fino de la urbeto, de kie la vojo kondukas al Viljandi, ni estas atakataj. Post mallonga interpafado la banditoj diskuras en arbaron.

La kolizio okazis tiel rapide, ke mi ne sukcesis pafi ech unu fojon. Mi sentas min tre malkapabla. Por miaspeca mallertulo estus pli prudente sekvontfoje resti hejme. Mi admiras la mitraliston, blondan knabon, kiu fulmrapide ekpafis el "Maxim", fiksitan al la kajuto de la kamiono. Interalie, la mitralisto ech ne estis tre juna — li povis esti tri-kvar jarojn pli agha ol mi —, sed mi havas enradikighintan kutimon nomi knaboj chiujn plenkreskajn virojn, kiuj ne havas flirtantan grizan barbon. La pafaroj de tiu bravulo, tiu bonega knabo, ja pelis la banditojn en la arbaron.

Kune kun la baldau alveninta grupo de eksterma bataliono el Viljandi ni trakombas la urbeton kaj la arbaron de la chirkauajho. Ni trovas dekon da suspektindaj viroj. Pri la plejmulto mi ne kuraghas diri, chu ili estas makisanoj au pacaj civitanoj. Nur pri tri-kvar mi ne dubas. Ili havas sur la kapo chapon de la Defenda Ligo kaj per sia acha barboza vizagho kaj konduto tre memorigas la ulojn de Vali.

"Kiuj estas viaj gvidantoj?" demandas la kaptitojn la estro de nia grupo, modesta viro kun senpretenda eksterajho, kies nomon mi audis, sed forgesis.

Kompreneble neniu respondas al li.

"Kiu mortigis la direktoron de la linfabriko?"

Silento.

La direktoro de la linfabriko estis mortpafita de malantau la dorso. Ni trovis lian kadavron en iu korto malantau barilo. La direktoro kushis surventre, kun disetenditaj brakoj, la fingroj krochighintaj al herbo. Sur la barilon la murdistoj estis skribintaj per grandaj negraciaj literoj: "Kiu volas paroli kun la direktoro, iru malantau la barilon."

Mi rigardas la kaptitojn kaj penas diveni, kiu el ili dum la sunlevigho tenis kreton en la mano. Au eble la murdisto nun kashe observas ie che arbarrando, por post nia forveturo kune kun sia bando ree enshtelighi en la urbeton.

La situacio estas chi tie entute komplika.

Laboristoj, liberigitaj el la kelo de iu longa malalta konstruajho, rakontis, ke foje la makisanoj jam estis forpelitaj el la urbeto. Tion faris malgranda tachmento de la Rugha Armeo, kiu antau ni hazarde traveturis chi tie. La rugharmeanoj liberigis ankau plejparton de la pli frue arestitaj homoj. Post foriro de la tachmento la banditoj kashe alvenis al Vandra. Kvankam ili ne havis plu la antauan firmecon de la sinteno, ili tamen esplore chirkauiris en la urbeto, serchis la sekretarion de la komsomolo kaj la vicprezidanton de la plenumkomitato kaj arestis plurajn laboristojn. Pozicion ili okupis che la shoseo al Viljandi, de kie ni dispelis ilin.

Lau rakonto de lokaj loghantoj la banditoj komencis jam antau kelkaj tagoj kolektighi en arbaroj proksimaj al la chirkauaj vilaghoj. Sume kreskis la nombro de la makisanoj, kiuj venis chi tien ech el Jarvamaa kaj la distrikto de Viljandi, ghis cent kvindek. Noktomeze inter vendredo kaj sabato ili komencis la atakon. Du au tri horojn dauris intensa interpafado che la entrepreno de la miksa industrio, kie trovighis kvardekvira defendgrupo de la laboristoj kaj loka aktivo. Pro malmulteco de armiloj kaj municio — la laboristoj havis nur dek fusilojn, kies municio rapide konsumighis — la defendantoj ne sukcesis rebati la atakantojn. Por ne trafi en malliberecon che la banditoj, ili trarompis la ringon de la sieghantoj kaj retirighis en la arbaron malantau la linfabriko. De tie unu el la gvidantoj de la defenda grupo veturis per motorciklo rekognoski en la urbeto, kie la banditoj mortigis lin. Gvidantoj de la makisanoj estis estroj de la Defenda Ligo, unu el ili posedanto de granda bieno. La nomojn mi ne memoras. Oni parolas plue pri siatempa jughisto kaj aliaj antauaj autoritatoj.

Antau la forveturo tri banditoj estas mortpafataj, la aliaj estas kunprenataj al Parnu. Parto de la kunprenitoj estas lokigita en nia auto. La arestitoj strabas antau siajn piedojn, ne dirante ech unu vorton. Evidente ili estas tre nervozaj. Kiam che iu vilagho oni pafas al ni, mi atente observas ilin: subite ili provos forkuri. Sed ili estas tro timigitaj por fari fughplanojn. Audante pafojn ili kuntirighas kaj ektremas. Che la unua pafo ankau mian korpon trakuras tremo, che la sekvantaj mi sukcesas min iamaniere regi. Nia automobilo veturas ne malpliigante, sed ankau ne pliigante la rapidecon, la post ni veturanta kamiono ekhaltas. Mi vidas, kiel la batalionanoj desaltas kaj kuregas en arbaron, poste la shoseo turnighas maldekstren kaj densa arbetajharo kashas ilin de mia rigardo.

En Parnu ni kondukas la malliberulojn al la fako de shtata sekureco.

<< >>