10

Tuj post mallumigho Elias revenis al la fojnejo. La jhusa, evidente de Oidekopp aranghita stranga interkonsiljgo maltrankviligis lin. Li estis kolera kaj pri Oidekopp kaj pri Ulo, kiuj volas lin ien entiri. Li ne komprenis plene la intencojn de Oidekopp, sed ankau tio, kion li malklare perceptis, estis por li neakceptebla.

Sentante malsaton, li iris al la bieno. Ankau tie estis io okazinta. La rughaj okulrandoj de la fratino atestis, ke antau nelonge shi ploris.

Helene portis al li supon kaj okupighis che la kuirforno.

"Mi timas," diris la fratino, venante fine al la tablo. En shiaj okuloj brilis larmoj. "Mi timas pro Roland kaj pro chio."

"Milito portas ghojon al neniu," diris Elias.

"Al Roland venadas lastatempe tro multe da homoj. Li vershajne kashe havigas al siaj konatuloj sukeron, petrolon kaj aliajn varojn, kiuj estas nesufichaj. Plej multe mi sentas timon pro tio, ke Oidekopp enmiksos lin kaj ankau vin, Endel, en ion tre malbonan."

Elias ekatentis. Tiamaniere la fratino neniam antaue parolis kun li.

"Kion vi celas?"

La fratino sidighis che la tablo.

"Mi scias nenion, mi simple sentas. Ne vane Oidekopp trairis la tutan chirkauajhon kaj ne lasas trankvila ankau Roland. Chu vi ne estis invitita hodiau al nia najbaro?"

"Jes, estis."

"Tiuokaze vi mem scias pli bone. Kvankam Roland parolis, ke li scipovas interrilati kun ambau flankoj kaj ne lasas sin delogi, lia koro vershajne simpatias al richaj bienuloj."

Elias diris:

"Ankau li mem estas bienposedanto."

Helene fingrumis angulon de la vakstola tablotuko.

"La bieno ruinigas nian vivon. Ghis la acheto de la bieno chio estis bona. Roland kalkulis kun mi en chio. Sed kiam li farighis bienposedanto, chio shanghighis. Li komencis paroli, ke edzino estas shlosilo de la bieno, ke la mastrino au helpas prosperigi la bienon au shi pereigas chion. Li ekrigardis strabe al tio, ke mi iras en la kulturdomo. Li mem chesis partopreni en la kantkoruso kaj teatra rondo kaj postulis, ke ankau mi restu hejme. Mi tro facile fleksighis lau lia volo, nun li en nenio demandas plu mian opinion."

"Kiam la humoro estas malbona, chio aspektas en nigraj koloroj," penis Elias konsoli la fratinon.

"Min li faris sia servistino. Mi mem estas plu nenio. Li rigardas min kvazau parton de sia bieno. Nur en tiu rilato mi staras pli alte ol la brutoj, ke li dormas kun mi."

La vortoj kvazau elshprucis el la interno de Helene. Elias kun teruro malkovris, ke la geedzeco de la fratino estas tute alia ol ghi aspektis.

"La bieno faris el Roland kvazau alian homon," daurigis Helene la plendadon. "Au eble mi antaue estis simple blinda. Kiam mi hodiau demandis, kien li tiel malfrue ankorau iras, li ekkriis al mi, ke mi ne ludu la rolon de vartistino. Kio farighos. tiamaniere el nia vivo?"

"Ordinara afero, ke edzo kaj edzino malpacas," trankviligis shin Elias. "Kverelado ja apartenas al la esenco de la geedzeco."

"Mia parolo povas shajni al vi ridinda, sed mi la tutan tempon retenas ploron."

Antau ol Elias sukcesis reiri en la fojnejon, Roland revenis hejmen. Li rigardis ilin atente kaj ekplendis, ke lia koro preterlasas batojn kaj bruas kvazau motoro, ne havanta benzinon.

"Antaue ni iom malpacis chi tie kun via fratino," diris Roland kvazau ekskuze. "Senchese ni ricevadas instrukciojn kaj ordonojn, vi faras chion eblan, sed tamen ili ne estas kontentaj. Vi venas tedite hejmen kaj ekscitighas pro chiu bagatelajho. Se ankau Helene min ne komprenus, mi povus ech pendigi min."

Elias rimafkis, ke audante tiujn vortojn Helene farighis pli ghoja. Shajne Roland tamen ne estas tiom senindulga, kiel la fratino antaue plendis.

Ili parolis ankorau pri kelkaj malgravajhoj, poste Elias ekiris. Pashante tra la herbejo li audis malproksimajn pafojn. Ili audighis de post la arbaro. Hundoj jelpis ehhe.

Elias kushighis en supervestoj sur la fojno. Che tio li pensis: se la pafoj signifas traserchadon en la vilagho, ili povos veni ankau chi tien. Singardo konsilis al li forlasi la fojnejon. Pasigi la nokton en arbaro kaj reveni matene. Sed li ne levighis. Lin ekregis ia indiferenteco kaj apatio. Okazu kio ajn. Tra lia kapo flugis ech tia penso, ke eble estus ech pli bone trafi en la manojn de milicistoj au ekstermbatalionanoj. Al li shajnis, ke li efektive envolvas sin pli kaj pli multe en ion tian, kio estas neakceptebla al lia interna naturo.

Lin ne ghojigis la senhalta avancado de la germanoj. Al li shajnis, ke Oidekopp kaj la aliaj ne komprenas, kion ili deziras kaj faras. Kial ili ne volas kompreni, ke la prusaj junkroj rigardas Estonion kiel sian bienegon, ke la germanoj venos chi tien ne kiel liberigantoj, sed kiel konkerantoj! Kiel konkerantoj kaj regantoj. Li estis pri tio diskutinta kun Oidekopp. Ankau al ia vilaghanoj li volis diri: ne jubilu antau la vespero! Sed kion signifus liaj vortoj ? Nenion. Oni simple elridus lin.

Al li shajnis, ke li trafis en situacion, kie lia propra volo decidas nenion. Iaj fremdaj fortoj transprenis la formadon de lia sorto, pri lia opinio demandas neniu. Li ekrigardis tion kiel ion neeviteblan, kontrau kio batali estas vane. Hierau li estis chefingheniero, hodiau eksterlegha sinkashanto. Kion alportos la morgaua tago, tion li ne scias.

Tre forte efikis je li tio, ke Irja ne venis al Parnu. Li atendis shin la tutan tagon. Che tio turnighis en lia kapo diversaj supozoj. Fine li venis al la konkludo, ke Irja eksciis chion kaj rezignis je li.

Kvankam li perceptis, ke Irja per chiu tago plimalproksimighas de li, ke reira vojo al Irja fakte jam mankas, tamen li sopiris je shi kiel antaue. Lia sopiro farighis pli kaj pli dolora.

Matene la bofrato vekis lin.

Roland staris kun dismetitaj piedoj antau lia kushejo, tenante en la mano fusilon. Li metis la armilon al la fojneja muro kaj diris:

"Ghi estas por vi."

Elias sidigis sin. Kiu sendis la pafilon? Oidekopp? Ne, ne, pafilon li ne bezonas. Kion li faru per la pafilo? Kion oni entute intencas entrepreni?

"Ordigu vin rapide, Oidekopp kaj la aliaj atendas. La najbara Ulo kondukos vin al ili, li fumas ekstere."

Elias starighis kaj diris sin apenau regante:

"Mi nenien rapidas. Ni interkonsentis pri nenio."

La bofrato fiksis sian rigardon al li. De lia vizagho malaperis lia kutima specifika rideto de komizo.

"Kion tio ... signifas?"

Lia tono farighis subite minaca, ech brutala. Antau Elias staris tute nova homo.

"Mi ne bezonas pafilon," diris Elias, penante resti trankvila.

"Diablo prenu," blasfemis Roland Poompuu. "Do tia vi estas! Ghis vi bezonis aiiajn homojn, ni taugis por vi. Nun, kiam oni bezonas vin, vi retirighas. Porko! Mi riskis pro vi per chio, sed vi... Porko!"

La kolerimpeto de la bofrato rabis de Elias la memfidon. Ne pro tio, ke li timis la krianton. Ne. Sed Roland tushis lian doloran lokon. Estu Roland kia ajn, al li li senhezite donis rifughejon. Efektive riskis per chio. Per sia libereco, sia bonstato, sia havajho.

"Mi shuldas al vi multan dankon," murmuris Elias.

La ekscito de Roland malfortighis.

"Prenu la pafilon kaj ekiru," li diris per sia ordinara, pro la jhusa ekkolero iom rauka vocho. "Ne lasu vin atendi."

Dirinte tion, la bofrato turnis sin kaj foriris el la fojnejo.

Elias forigis per la mano la fojnoflokojn de la vestajho, ekprenis la armilon kaj sekvis lin.

La dorso de Roland malaperis malantau la alnarbustoj.

Pli fore atendis Ulo.

<< >>