9

Aksel Ruutholm, Endel Niidas kaj mi malgaje kauras che granita muro de iu granda tenejo au provizejo. La vundo de Ruutholm chiam ankorau sangas. Iu virino bandaghis lian kapon per strio de shtofo, deshirita de infana vindajho, sed sango trasorbighas. Duono de mia vizagho estas vershajne disbatita. Spegulon mi ne havas kaj mi ghis nun ne vidis, kio restis el miaj brovo kaj vango. Iu batis min per pafilkolbo sur la kapon. Feliche la bato trafis min iel oblikve, alie mi kushus nun kun frakasita kranio apud la rubamaso. En la sama loko, kien oni trenis la leutenanton, kiu per la prezo de sia vivo savis min.

Mi ne kapablas ankorau trankvile pensi pri tio, kio okazis antau la komunuma domo. La tutan tempon estas antau miaj okuloj la kadavro de la leutenanto, kiun du viroj trenas je la piedoj tra la gruzita placo antau la komunuma domo. Liaj manoj estas torditaj malantauen, la korpo ankorau ne rigidighis, la nuko batighas koatrau shtonoj.

Oni pushis min antauen, mi falis sur la manojn, sed malgrau tio penis turni min al tiu flanko.

Mi ne memoras, kiel mi trafis chi tien, inter la shtonajn murojn de la komunuma grenejo. Intertempe mi perdis la konscion; au oni batis min denove au efikis la antaue ricevitaj batoj. Nun mi sidas duonkushe che la muro. De tempo al tempo mi premas mian ardantan kapon al la malvarmetaj shtonoj, tiam estas kvazau iom pli facile.

Ruutholm apogas min per sia shultro, sen tio mi falus en mia tuta longo sur la teran plankon. Li ne parolas, foje nur demandis, chu miaj ambau okuloj vidas. Miaj dekstra brovo kaj vango estas tute kunshvelintaj kaj pro tio mi ne povas diri, chu la okulo vidas au ne.

Mi volus trinki, sed neniu havas chi tie akvon.

Ni ne estas solaj, kiuj estas fermitaj en la grenejo, chi tie estas ankorau kelkdeko da homoj, plejparte viroj, sed ankau kvin-ses virinoj. Ech infanoj trovighas, unu ankorau suchinfano. Per peco de ghia vindajho estas bandaghita la kapo de Ruutholm. Ili estis chi tie jam antau ni, nur tri oni alkondukis poste.

Mi estas pro la batado en tia mizera stato, ke mi sentas neniun intereson pri tio, kio atendas nin. En la animo ardas nur obtuza senforta malamo, kiu igas min mordi la lipojn.

Niidas parolas mallaute:

"Kiam vi eniris la komunuman domon, chio estis komence trankvila. Post unu au du minutoj aperis tri viroj al la automobilo. Unu havis surshultre pafilon, sed mi nenion sciis timi. Mi opiniis, ke ili estas batalantoj de eksterma bataliono, same kiel ni. Au lokaj au veturintaj chi tien el Parnu. Ili estis civile vestitaj kaj lau la aspekto laboruloj. Unu el ili demandis, kiuj ni estas. Chu el Kilingi-Nomme? Mi respondis, ke el Tallinn. Dirinte tion mi ekkomprenis, ke mi faris eraron. Oni eltiris min el la automobilo kaj kondukis chi tien. La tutan tempon alkuris novaj viroj kaj ili ekembuskis vin."

Mi silentas. Mi frotas miajn vangon kaj brovon, kiuj estas terure shvelintaj.

Ruutholm demandas:

"Cu Koplimae ne veturis serchi nin?"

"Mi ne vidis lin kaj ankau ne audis bruon de la motorciklo."

Post kelka tempo Niidas insultas:

"Diablaj kontraurevoluciuloj."

Liaj vortoj vekas en mia konscio nenian ehhon. Denove mi ekmemoras, kiel ili trenis la leutenanton. Mi sentas ion salan sur la lipoj, vershajne mi ploras. Ne, mi ne ploras. Nur larmoj rulighas lau la vizagho, sed ilin haltigi mi ne povas.

Mi audas, kiel zorgas maljunulino, volvita en grandan tukon:

"La knabo havas vershajne grandajn dolorojn."

Fremdaj homoj konsideras min ankorau knabo, ech tiam, kiam mia mola infanvizagho shvelis pro batoj. La maljuna virino opinias, ke mi havas doloron, sed ne doloro venigas larmojn en miajn okulojn. Oni povas min bastonadi, ghis mi perdas la konscion, sed pro batoj mi ne plorus. Eble mi ghemus pro doloro nur tra la dentoj, se mi alimaniere ne eltenus la suferon. Kiam mi pensas pri la leutenanto, konvulsio kunshnuras mian gorghon kaj la vangoj farighas malsekaj.

Mi ech ne scias lian nomon. Chu oni nomis lin Pjotr, Ivan, Fjodor au karese Volodja? Por mi li restas simple leutenanto. Ankau li havis vizaghon kun molaj trajtoj, ankau li aspektis vershajne pli juna. Se li ne estus atakinta la altkreskulon, tiam kushus ne lia, sed mia kadavro apud la rubamaso. Li ja ne bezonis movi sin kaj li vivus nun anstatau mi. Mi ne povas imagi, kiel mi estus aginta, se niaj roloj estus intershanghitaj, se ili estus volintaj mortpafi lin kaj mi estus devinta rigardi tion kun levitaj manoj. Apenau mi kapablus esti tiom grandanima kiel li. Li ne alsaltis pro si, sed pro mi. Kaj mian vivon li savis ja. Lin, homon, kiu ne pensis pri si mem, al kiu miaspeca fremda knabaspekta viro estis pli grava ol li mem, oni trenis kvazau mortintan hundon al la barilo.

Ech por tio, ke oni ne malhonoru lian kadavron, mi nenion povis fari. Mi ja shancelighis al tiu direkto, sed iu batis mian nukon kaj mi falis per la vizagho en shosean polvon.

Ankau la politruko venis por helpi min. Estis au hazardo au miraklo, ke ili lin ne mortpafis. De la dorsflanko ili ne kuraghis pafi lin, povus esti trafita la grandegulo kun la minacanta armilo au la kolera maljunulo. Per bato de fusilkolbo ili faligis Ruutholm en la sama momento, kiam ekbruis mashinpafllo. Se tiam la du viroj ne atakus lin, ankau li ricevus kuglojn en la dorson.

Mi volas danki Ruutholm per mia rigardo, sed li gapas antau sin. Li havas tiajn okulojn kiel homo, kies pensoj estas ie malproksime, kiu vidas ion tute alian ol tion, kio estas rekte antau li.

"Tiuj, kiuj venigis vin chi tien, shaumis pro kolero. Ili kriachis, por kio treni vin ankorau, prefere jam tuj fini kun chiuj. Chi-foje la kaliko ankorau preteriris."

Videble Niidas ne povas silenti. Lia parolo jam ekscitas min.

"Vi perdis la konscion, kiam ili enpushis vin tra la pordo. Vi shancelighis kvazau ebriulo kaj falis teren. Mi kaj tiu viro" — Niidas vershajne montras al iu, sed mi ne rigardas tien — "portis vin chi tien. Mi timis, ke vi plu ne malfermos la okulojn, vi kushis kvazau mortinto... Ni estus devintaj senhalte daurigi la veturadon."

Mi neniam shatis tiujn, kiuj estas saghaj poste. Mi perdas la sinregon kaj ekkrias:

"Silentu jam fine!"

Niidas mirigite rigardas min, volas ion paroli, sed tamen ne diras ech unu vorton.

Mi sentas sur la mano trankviligan premon de Ruutholm. Kompreneble, kial diri akrajhojn unu al la alia. Se al Niidas estas pli facile parolante, pro dio, li babilu lauplache.

Mian kapon trakuras obtuza doloro.

Kelkfoje de la tempio al la orelo trakuras akra piko, kiu penetras ghis la ostoj. Ree mi premas la frunton al la muro. El la shtonoj elfluas viviga malvarmeto.

Krepuskighas. Chu vere estas jam vespero?

<< >>