NOMLISTO

Ariste, Paul (1905-1990) — akademiano, profesoro de Tartua shtata universitato, fakulo pri finnugraj lingvoj, poligloto, esperantisto.

Armand, David Lvovich (1905-1976) — profesoro de Moskva shtata universitato, fakulo pri geografia scienco, esperantisto.

Barbusse, Henri (1873-1935) — fama franca verkisto.

Berija, Lavrentij Pavlovich (1896-1953) - membro de CK KPSU ekde 1934, chefekzekutisto dum la epoko de personeca kulto de Stalin.

Berin, Bencion (1899-1985) — instruisto, poeto judlingva, tradukisto-esperantisto.

Berjoza, Anatolij Vasiljevich (nask. 1942) — shtata oficisto, respondeca sekretario de Esperanto-Komisiono, poste de ASE.

Blok, Aleksandr Aleksandrovich (1880-1921) — rusa poeto.

Bokarev, Evgenij Alekseevich (1904-1971) — profesoro dc lingvo-scienca instituto, fakulo pri dagestanaj lingvoj, autoro de R-E kaj E-R vortaroj, esperantisto.

Brejhnev, Leonid Iljich (1906-1982) — partia kaj shtata gvidanto en USSR en 1964-1982.

Cibulevskij, Drnitrij Mihhajlovich (nask. 1945) — fakulo pri konstruado, esperantisto, Honora Membro de SEJM.

Ciolkovskij, Konstantin Eduardovich (1857-1935) — scicncisto, autoro de la teorio pri kosmaj flugoj.

Chache, Ints (1899-19??) - tradukisto. Tradukis en E. i.a. "Amo estas pli forta ol morto" de Janis Rainis, esperantisto.

Goncharov, Analolij Evgenjevich (nask. 1940) — fakulo pri kemiaj sciencoj, esperantisto, Honora Membro de SEJM.

Gorjkij, Maksim (Peshkov, Aleksej Maksimovich) (1868-1936) — fama rusa verkisto.

Gromov, Vladimir Konstantinovich (nask. 1947) — fakulo pri kemiaj sciencoj, esperantisto.

Hharjkovskij, Aleksandr Samuilovich (nask. 1934) — jhurnalisto, verkisto, esperantisto.

Hhrushchov, Nikita Sergeevich (1894-1971) — partia kaj shtata gvidanto en USSR en 1953-1964.

Isakovskij, Mihhail Vasiljevich (1900-1973) — rusa poeto.

Kiseljov, Ilja Andreevich (1887-1973) — esperantisto.

Kolker, Boris Grigorjevlch (nask. 1939) — fakulo pri lingvoj, esperantisto, Honora Membro de SEJM.

Kolker, Daniil Judkovich (nask. 1935) — instruisto, tradukisto-esperantisto.

Lenin (Uljanov), Vladimir Iljich (1870-1924) - fondinto de KPSU, shtata gvidanto en Rusio-Sovetio (1917-1924).

Lukjanec, Dina Grigorjevna (nask. 1947) — fakulo pri lingvoj, poetino, esperantistino.

Lunacharskij, Anatolij Vasiljevich (1875-1933) — popola komisharo (ministro) pri Klerigo en Rusio-Sovetio en 1917-1929.

Makovskij, Anatolij (nask. 1928) — shtata oficisto, respondeca sekretario de Esperanto-komisiono che SSOD.

Mozerts, Ervins (nask. 1934) — instruisto, esperantisto.

Pacjurko, Vlaclimir Petrovich (nask. 1945) — instruisto, tradukisto-esperantisto.

Petrulis, Juozas (1904-1975) — esperantisto, historiisto de SEJM.

Podkaminer, Semjon Naumovich (1899-1982) - unu el gvidantoj de Mondpaca Esperantista Movado, Honora Membro de SEJM.

Rajnis, Janis (Kliekshans) (1865-1929) — eminenta latva verkisto.

Rogov, Andrej Borisovich (1914-1978) — instruisto, esperantisto.

Rolland, Romain (1866-1944) — franca verkisto kaj soci-aganto.

Romanov, Grigorij Vasiljevich (nask. 1923) — partia funkciulo, la unua sekretario de Leningrada provinca partia komitato dum Brejhnev-periodo.

Soljhenicin, Aleksandr Isaevich (nask. 1918) — rusa verkisto, Nobel-premiito.

Stalin (Ghugashvili), Iosif Vissarionovich (1879-1953) — partia kaj shtata gvidanto en USSR (1922-1953).

Shanina, Lidia Evgenjevna (nask. 1934) — shtata oficistino, respondeca sekretario de ASE.

Shilas, Vitautas (nask. 1944) — fakulo pri fiziko, esperantisto, Honora Membro de SEJM.

Tito, Iosip Broz (1892-1980) — politika aganto, prezidanto de Jugosiavio en 1953-1980.

Tolstoj, Lev Nikolajevich (1828-1910) — klasika rusa verkisto.

Tonkin, Humphrey (nask. 1939) — fakulo pri lingvoj, esperantisto, eksprezidanto de UEA.

 

Atesto de la redakcio

Ni atestas pri tio, ke parton de manuskipto, kinn sendis al ni Mikaelo Bronshtejn 19.06.92 ni ghis nun ne ricevis. Anstatau tio ni ricevis valoran dokumenton, venintan kvazau el SEJM-legendoj:

Tihhvina RUS
BUROO DE PLENDOJ
u.Tihhvin, 6-1-17.
Al Bronshtejn M.C.

ATESTO

Al via demando (mi) komunikas, ke: mendita letero (noti tipon de sendajho)
N-ro: 648 el: Tihhvin de: 19 junio prezo:
Al la adreso: Moskvo, 117593, litovskij bulvar 13/12 logh. 581
Al la nomo: Shevchenko E.
estas donita: mendita letero kiel ricevita ne trovighas. Vojpost-sekvi m/l ne prezentighas ebla, ch. m/l sen sciigo de adresato estas sendataj per ghenerala kalkulo kune kun ordinara korespondado. Motivo: telegramo 593/2803 de 21/7 el Moskvo.
Ateston preparis: operatoro de KSS Torbik L.G.
Vicestro de departemento: Nekipelova L.Ju.

Jenas la lingvo. Do, jughu mem pri la "mirakla vivkapablo de la shtata burokratia sistemo".

<<