La ora febro

Ehh, savu nin dio de amikoj falsaj!...

Regule post chiu dekkvinjara periodo mian hejmon vizitas perletere au persone la homoj, kiuj deziras min trompi. Kaj chiufoje per la sama genia metodo. Al la lasta veninto mi kun rido diris:

— Karulo! Mi komprenas, ke chiu generacio teorie povas esti trompita samrimede. Sed mi travivas nun jam trian provon dum mia konscia vivo, do mi chion scias. Afablu ataki junularon — eble por ili via propono shajnos loga...

Do, kiam mi jhus estis komencinta lernadon de Esperanto, venis al mi letero pri internacia bildkartludo. Mi ne memoras jam, kiu ghin sendis, sed pro ghia modela kurteco mi prezentu ghin kiel ekzemplon por pli postaj klarigoj:

"...Mi petas vin sendi koloran poshtkarton de via lando al la unua adreso. Poste kopiu chi tiun leteron kvarfoje kun chiuj skribitaj adresoj krom la unua, al kiu vi sendas b.k., kaj skribu vian adreson sub la numero 5. La kopiojn sendu al viaj konatoj en diversaj landoj. Bonvolu ne interrompi la ludon, kaj kiam via adreso venos al la numero unu, vi ricevos multon da bildkartoj! Sukceson al vi!" Sekvis kvin adresoj vere el diversaj landoj.

La ideo plachis al mi. Mi tiam konis nur simplajn matematikajn agojn, tamen tio sufichis por ke mi kalkulu: per konstanta multobligado de mia adreso, dum ghi iros al la nutnero 1, mi devas ricevi chirkau 3000 bildkartojn, oho! Mi montris la leteron al la Instruisto, tiu diris:

— Provu, vi nemulton perdos, kaj poste mi al vi klarigos chion.

Mi provis. Post turmenta atendo dum tri monatoj mi ricevis du bildkartojn. Estis granda ghojo, char unu el ili venis el forega Argentino (kun tiu argentinano mi ekkorespondis por multaj jaroj), estis ankau granda chagreno, char — kien malaperis la atendataj tri mil bildkartoj!?

— Chu tiom multaj homoj estas neakurataj kaj rompas la ludon? — Demandis mi al la Instruisto.

— Tute ne. Simple por vi jam ne restis homoj. — Li respondis. Kaj donis al mi la libron "Amuza matematiko" de brila autoro Ja. Perelman, eldonitan en la unuaj postrevoluciaj jaroj en Ruslando. Unu el historioj de tiu libro rakontis, ke en la komenco de nia jarcento en iu gazeto aperis anonco: "Gesinjoroj! Gajnu biciklon kontrau 30 kopekoj!" La cetera teksto preskau egalis al tiu de la letero, kiun mi montris supre; sendinte nur 30 kop. al la unua adreso kaj nur kvin leterojn al amikoj, vi ricevus monsumon, sufichan por acheti biciklon. Mia eraro estis, ke mi kalkulis ghis la kvina, la mia adreso. La autoro de "Amuza matematiko" invitis kalkuli pli foren. Evidentighis: por ke biciklon achetu la oka partoprenanto de la ludo, ghin devas partopreni jam chiu ruslandano, kaj por la 12-a au la 13-a ne sufichus jam loghantaro de nia planedo! Mi bone komprenis tiun chi geometrian progresion kaj dankis la fortunon pro almenau tiu bonega argentinano, donacita al mi per la "ludo".

Pasis chirkau dekkvin jaroj, kaj en mian poshtkeston falis ech kelkaj similaj proponoj. Verkitaj ruslingve, ili promesis richigi min, se mi sendos nur unu rublon kaj kvin leterojn. Ekde komenco de la jarcento inflaciis trioble la prezo, do rublo estis anstatau tiuj tridek kopekoj iamaj. Sed kontrau la ricevota monsumo vi povus acheti automobilon! Jen tio inspiris kaj vokis al la partopreno.

Gajnas tiu, kiu komencas — komprenis mi ankorau en la infanagho. La komencintoj estis kelkaj kaj inter ili, al mia mirego, estis unu esperantisto! Ne simpla klubano, sed kluba prezidanto, ech pli — la homo, al kiu SEJM konfidis organizon de vica tendaro! Mi nomu lin Petro Rediskin. La listo da adresoj, kiujn aldonis chiu komencinto, enhavis almenau diversajn urbojn kaj familinomojn. Kamarado Rediskin, sendinta siajn leterojn nur al esperantistoj, homoj fidemaj infane kaj honestaj, ne zorgis ech pri tiu eta ruzajho. La ora febro, la soifo al richigho tiom rodis lin, ke li ne petis, ne proponis — aroge postulis!

Komence li asertis, ke la ludon komencis la populara revuo "Smena" ankorau en 1963, kaj ekde tiam ghi seninterrompe richigas la partoprenantojn. Poste li postulis, ke mi sendu rublon kaj leterojn dum 2-3 tagoj post ricevo de lia letero. Plue li sur duonpagho admonis min esti honesta (!), ne forstreki la adresojn kaj ne kripligi la tekston. Sed la chefa, la plej luksa ideo de Petro Rediskin estis lia adresaro. Inter kvin adresoj la kvina, certe estis lia persona. La kvara — divenu! Ne, la adreso de lia estimata edzino estis la tria. Sed la kvara estis shparkonto de lia kara Esperanto-klubo, kontrolata nur de k-do Rediskin. La dua — mi jam denove ridas, char, jughante lau la strato, domo kaj apartamento, la dua estas tiu de lia shatata najbarino. Nur la unuan lokon la kamarado grandanime oferis al sia bofratino, loghanta apudurbe. Tiamaniere Petro Rediskin supozis ricevi 3125+625+125=3875 rublojn, kio tiutempe estis tre grava monsumo. Dudek kvin rublojn ricevus la najbarino kaj kvin rublojn — la apudurba bofratino. Nu, bele!

Mi estus forjhetinta la leteron kaj skribinta mokan poshtkarton al la autoro persone. Sed dum du tagoj venis al mi kelkaj indignaj leteroj de ge-SEJM-anoj, el kiuj mi komprenis, ke "la honestulo" Rediskin sendis siajn leterachojn ne al kvin, sed al multe pli da esperantistaj adresoj. Vershajne, por ne tro riski, sed ricevi tute garantiatan kaj multe pli altan profiton.

Tial mi skribis artikolon, titolitan "La ora febro" kaj sendis ghin por la proksima numero de nia informbulteno "Aktuale". Mi skribis, ke la "ludo por honestuloj" similas almozpetadon, do humiligas kaj diskreditigas la komencinton. Mi skribis detale pri la matematika fundamento de chi-ludo, klarigante, ke ghi ne povas ekzisti senpauze ekde 1963. Mi alvokis chiujn SEJM-anojn ridi kune pri la Adresaro, inventinta de la kamarado.

La tiama redaktoro de "Aktuale" estis homo prudenta kaj singardema. Li respondis al mi: "Pri via artikolo mi longe hezitis kaj fin-fine — ne aperigis... Necesas konsideri, ke li estas ulo, de kiu SEJM tre grave dependas chi-jare, kaj mi ne imagas, kiel li povus reagi al tiu felietono: shajnas, ke li estas certagrade ambicia..."

Mi ne scias, chu ricevis la febrinto, kamarado Petro Rediskin, siajn (pardonu — niajn!) milojn, sed la tendaro, kiun li aranghis, estis organizita modele malbone. Kvankam estis produktitaj por vendo ech ses diversaj specimenoj da sengustaj insignoj. Kvankam, dank' al sindona senripoza agado de kelkaj aktivuloj tutegale chio pasis gaje kaj sufiche impresige, do — diablo kun tiu Rediskin!

Pasis pliaj dekkvin jaroj. Venis libera merkato al nia kompatinda lando kaj alportis multajn shanghojn. Ankau vicaj komencantoj de la fama ludo evoluigis ghin konforme al la nova situacio. La homo, veninta en mian hejmon, nomis sin kuriero de iu kompanio en Riga. La iamaj leteroj che li jam nomighis "akcioj de mizerikordo", kaj vi devus acheti kvin tiujn akciojn kontrau 1500 rubloj. Via sola tasko estis — vendi ilin al viaj amikoj kaj atendi — nu, chirkau ducent milojn dum proksima monato. La achuloj ech informis en la aldonata klarigo, ke parlon de la mono (kiom?) ricevos infanoj, suferintaj en Chernobil! Mi forpelis tiun senhontan viron, kaj li eksonoris al la najbara pordo.

Ha, sed kien malaperis nia kamarado, pardonu — jam sinjoro Petro Rediskin? Vivas li, vivas kaj partoprenas dume aliajn ludojn. Tute hazarde mi trovis lian nomon (ne eblas koincido hazarda!) inter la gajnintoj de lotumado en unu centra gazeto. Inter tiuj, kiuj sendis poshtkarton kun saluto al la redakcio, oni lotumis kvin japanajn magnetofonojn. Do — ridetis la fortuno al sinjoro Rediskin, do — surchevalas li ankorau!

Karaj gepatroj — esperantistoj! Instruu jenon al viaj etaj infanoj: che sojlo de la dudek unua jarcento povas veni al ili gravmiena viro, au grava ech akvosigna multkolora paperacho. Ili proponos al viaj jam plenaghaj etuloj grandiozan ludon kun la titolo, ekzemple: "Gajnu tri milionojn por la tria jarmilo!". Klarigu, do, al viaj heredantoj, kion respondi al la malbona onklo, des pli — kien uzi la paperon. Eble ili ne forgesos...

Chu vi bluan birdon kaptadis per manoj?
— Jen tiel laboris unuaj SEJM-anoj,
Sed venis al ili amasa subteno,
Do, fine, aperis la Verda Ghardeno.
Kaj venis decido, logike natura:
— Sovagha Gharden' devas esti kultura.

Jen, en Verda Gharden',
Ni sidas, ni multas, ni chiuj auskultas,
Ni chiuj auskultas.

La tuta Gharden' informighis detale,
Sovaghe, sed "Kurte" kaj tre "Aktuale".
Sed jen — Kulturig' kun segil' absoluta:
— Vi fartas tro riche — aperis konkludo, —
Kulturo postulas modestan sintenon!
...Nun iu kaj iam ricevas bultenon.

Jen estis promes': en kondichoj kulturaj
Abundos por ni eksterlandaj veturoj.
Kaj estis korekto: por fari impreson
Nur homoj konsciaj veturos Kongreson!
— Sovaghas Ghardeno, do mankas konscio,
Chu iu veturis el vasta Rusio?
...

<< >>