Apogo je autoritatoj

La unua ajho, kiun atentis chiu, venanta al la klubo de Internacia Amikeco (tiel oni kutime nomis Esperanto-klubojn) en mia naskigh-urbo, estis granda rughashtofa slogano, kie blankaj literoj triumfis: "Esperanto estas latino de proletaro. (V. I. Lenin)". Tio impresis. Mi venis la klubon ankorau ne scianta, kio estas latino, sed la Instruisto klarigis al mi kaj al aliaj knaboj sencon de la slogano. Kaj ni ekfieris, kvazau mem Lenin estis kun ni en nia lernado de la lingvo internacia.

Poste evidentighis, ke ne Lenin tion diris, sed eble Henri Barbusse* au iu alia famulo, tamen al tiu tempo ni jam sciis, ke kun ni estas Leo Tolstoj*, Maksim Gorjkij, Iosip Broz Tito* kaj multaj-multaj aliaj famaj simpatiantoj de Esperanto. Ni iris en la sama vico kaj tiu fakto varmigis niajn infanajn korojn.

Nun venis la tempo, kiam junularo moderna krachas al chiuj autoritatoj. Kiam mi, citanta edukcele por mia filo ion de la eminentuloj, ricevas chiam la saman respondon: "Nu, kaj kio?..." Li ech ne povas imagi, ke antau dudek jaroj, au ech malpli, chio estis aliel. Chiu opinio dc autoritatulo, de merita persono estis esence grava unuavice ech ne por ni, sed por oficialuloj, kiuj, bazante sin sur alies opinio, permesis au ne permesis Esperanto-movadon en sia regneto. Kaj treege valora por chiu SEJM-aktivulo nomis niaj gvidantoj kolekton de pozitivaj opinioj de famuloj. Do, mi, venante al iu altranga partia, komsomola au sindikata funkciulo povis jene komenci la parolon:

— Chu vi scias, ke la genia proleta verkisto Maksirn Gorjkij firme subtenis Esperanton. Jen, kion li diris. Kaj jen, kion diris Lunacharskij*. Jen Romain Rolland*. Jen ech Leo Tolstoj!

Kaj — degelis la koro de ajna provinca altpostena filistro.

— Nu, se ech mem Tolstoj — tiam vere estas bona afero tiu Esperanto! — gravmiene diris li kutime, kaj — permesis.

En la instancoj pli altaj ne estis la afero tiom simpla. Tiarangaj partiaj funkciuloj kulime demandis: "Sed, chu Lenin ion bonan diris pri via Esperanlo?". Kaj ili ech sciis, ke ne al Lenin apartenis la vortoj pri "latino de proletaro". Do, estis multe pli malfacilaj la traktadoj kun ili, kaj vive signifa ighis respondo al la demando, chu favoris al Esperanto la gvidoro de la monda proletaro.

Esplori tiun demandon komencis preskau samtempe la adeptoj kaj la konlrauuloj de Esperanto. Do la serchado de Lenin-opinio pri Esperanto estis vera batalo fervora kun gajnoj, perdoj kaj ech viktimoj. Vershajne, la unua el tiuj estis konata latva esperantisto, tradukisto de Janis Rainis*, rigano Ints Chache*. Tiu heroa, honesta viro en 1917-1918 arde subtenis la bolshevikan registaron, estinte ano de la glora tachmento de latvaj pafistoj. Ties tachmentanoj ech gardis mem Lenin-on. Kiam mi renkontis Ints Chache, li estis jam maljuna homo. Sincere dezirante fari gravan bonon por Esperanto, li venis al mensogo. Li multobligis kaj notarie konfirmis siajn rememorojn. Chefa temo de la rememoroj estis personaj renkontighoj kaj konversacioj de Ints Chache kun la gvidanto de bolshevikoj. Lau Chache, Lenin estis fervora simpatianto de la internacia lingvo kaj multfoje esprimis sian pozitivan rilaton al Esperanto, kion povas atesti la autoro. Ploris la kompatinda autoro, char kopio de la rememoroj, sendita al la Instituto de Marksismo-Leninismo (IML), ricevis akran kritikan respondon. Mi opinias, ke tiu respondo estis pereiga por la maljunulo.

IML tiam estis la plej supra instanco, rajtigita atesti autentikecon de ia ajn dokumento, ligita kun la nomo de Lenin. Al tiu instanco, do, estis direktitaj amasaj demandoj de SEJM-anoj scivolemaj kaj postuloj de pli aghaj esperantistoj. Kaj al chiu letero IML donis la saman respondon: ia ajn skriba opinio de V. I. Lenin chu por au kontrau Esperanto en la dokumentaro de la Instiluto mankas.

Spite al tiuj respondoj la batalo, vera batalo inler esperantistoj kaj ties kontrauuloj pro la opinio de Lenin, do pri aparteno de Lenin al tiu au alia tachmento, arde dauris. Certe, la kontrauuloj niaj estis en pli gajnaj kondichoj, char kontrauesperantistajn materialojn volonte publikigis ech centraj jhurnaloj. Jen iu jhurnalisto el la chefa partia jhurnalo intervjuis unu maljnulinon, kiu diris, interalie, ke Vladimir Iljich foje diris al sia fratino, Maria Iljinichna, ke Esperanlo estas senbezona elpensajho. Kaj ke tion al la maljunulino iam rakontis amikino de Maria Iljinichna.

— Ne povas esti, — refutis esperantistoj, — kiam tio okazis? AH, en 1912! Sed, chu vi ne scias, karaj, ke en 1912 Lenin estis en Krakovo! Kio, kio? Ja samtempe en Krakovo okazis la Universala Kongreso, kaj onidire estas atestantoj, ke Lenin cheestis la UK-on. Vere, ne povis li preteratenti la aranghon kun mil partoprenantoj! Ja ankau laboristoj-esperantistoj cheestis...

Jen maltrankvilas en "Aktuale", la organo de SEJM, samideano el Salavat: la centra jhurnalo "Izvestija" publikigis la artikolon "Sveda aganto pri interparoloj kun V. I. Lenin". Interalie, la svedo K. Lindhagen demandis al Lenin: "Chu ekzistas che la rusa registaro iaj planoj por... kontrakti internaciajn konvenciojn, kiuj celus establon de tutmonda lingvo, deviga por studado en chiuj lernejoj de la mondo?". Ho, ve! V. I. Lenin, respondante al la sveda gasto, diris, ke jam estas tri tutmondaj lingvoj, kaj la rusa ighos la kvara. La artikolon ties autoro finis en klara kontrauesperanta spirito: "Progreso de la internacia kunlaborado, interkomunikado de la homoj de diversaj landoj kaj nacioj efektivighas ne surbaze de artefarita lingvo, sed surbaze de kelkaj vivantaj lingvoj, kiuj ighis tutmondaj..." Kion do fari nun?!!

Kaj trankviligas la samideanon profesoro Podkaminer, la plej granda autoritato inter esperantistoj — esploristoj de Lenin-verkoj: "...mi povas rekomendi al la interesighantoj sin turni al mia artikolo "Lenin kaj Esperanto". En ghi estas troveblaj faktoj, montrantaj, ke ech se Lenin speciale ne interesighis pri Esperanto kiel IL, tamen li ne preteriris la eblon uzi ghin por la internacia revolucia movado kaj por disvastigo de la vero pri Sovetio".

En la batalo esperantistoj tamen trovis la fakton, shajne gravan: la centra chefurba biblioteko "V. I. Lenin" konfirmis, ke en la persona biblioteko de la gvidoro kushas la Esperanto-lernolibro de iam famaj autoroj Kar kaj Panje kun ilia autografo: "Al sinjoro Lenin, protektanto de Esperanto". Jes, vere ekzistas tiu libro, do, trankvilighu, esperantistoj, — Lenin, eble, nu almenau vidis ghin...

Pasis jaroj, kaj evidentighis, ke ne estas jam grava afero, chu simpatiis V. I. Lenin al nia lingvo au ne. Ech preferindus, se ne! Tamen nova generacio, eble granda parto de tiu, hipnotighas pro aliaj autoritataj citajhoj. Estas bone, diras ili, ke ekzemple Soljhenicin ie en "Arkipelago Gulag" simpatias al esperantistoj. Estas bone, ke Stalin, iam interesighinta pri Esperanto, tamen rifuzis de ghi. Estas bone...

Mi diru sincere, ke al mi plachas multe pli la pozicio de mia filo. Kvankam ne matura, tamen propra.

Oldul' prudenta, vere, estis mia av', —
Konsiloj liaj — netushebla fundament',
Kaj estis plene certa li pri sia prav',
Ke revoj niaj donas forton al la sent'.
Naiva rev' en jun' ne estis la problem', —
Mi agis ofte malgrau la logika fer'.
Forgesis mi, chu mi elektis tion mem,
Au iu iam igis vivi min sub ter'.

Kaj nun en mia subtera vivo
Mi ech ne revas pri ripozo au ferio.
Kaj en eterna mallum' kaverna
La verda stelo hele brilas antau mi.

Chi tie nur eterna shtono chirkau mi,
Koloron verdan ne aprobas loka mor',
Chi tie nun amasoj vagas kaj ech pli

Felichon serchas ili en la nigra for'.
Komuna ir' por ni en la senluma mond',

Sed chiu mem direktas sin lau propra lumo,
Kaj kun mir' alighas nova kuniront',
Baraktojn de l' subtera nia komunumo.

Char en nia subtera vivo
Ni ech ne revas pri ripozo au ferio,
Kaj en eterna mallum' kaverna
La verda stelo hele brilas antau ni.

Mi vivas plu. Chu estas mia verda stel'
Nur insignet' sur mia luksa festa jak'?
Gaja pluk' ne tushas jam la kordojn de l'
Gitaro mia ech post dozo da konjak'.
Kaj la frapad' de miaj pashoj sub la ter', —
En la obskur' mi foje revas kaj deliras, —
Kamarad', ja estas klara la afer
',
Ke iam sur, sur teron iam mi eliros,

Char en mia subtera vivo
Mi ech ne revas pri ripozo au ferio,
Kaj en eterna mallum' kaverna
La verda stelo hele brilas antau mi.

<< >>