Patroj kaj filoj

Nuboj densighis. Al la jaro 1965 en la renaskighinta fenikse Esperanto-medio maturighis skismo. La skismo neniom danghera, tute normala kaj ech progresa, atestanta konsiderindan sukceson de nia movado. En jam sufiche multaj kursoj tra la tuta lando veteranoj, vekighintaj post ioma poresperanta bruo dum la Moskva Junulara Festivalo (1957), entuziasme edukis aron da skismuloj. Aliel ne povus esti.

Nuntempe veninta al la agho "patra" mi kun mirego rigardas, kiom rapide multaj miaj samaghuloj forgesis, kiaj ili estis en la junagho. Estas nature, ke ni nun shatas longajn saghajn kunsidojn en oportunaj salonoj. Estas nature, ke ni havas iun sistemon da autoritatoj, bazantan sin foje sur la prudento ellibra, foje — sur la akumulighinta vivosperto. Estas nature, ke ni jam iom aliel aprezas la kanton "Jupi-ja" kaj la agojn, kun ghi ligitajn... Estas granda stultajho trudi chion chi al niaj posteuloj, niaj "gefiloj". EK! Kuras jarcentoj, la stultajho estas detale analizita en libraro klasika, tamen niultaj-multaj el ni ripetas ghin. Tiel okazas konfliktoj inter generacioj, inter "patroj" kaj "filoj".

Somere de 1965 mi, lernejano, venis kun mia Instruisto al Balta Esperanto-Tendaro en Saulajne (Latvio), la sepa lauvice, kaj nur la dua por mi. Mi bone memoras konsiston de la partoprenantaro en tiuj "junularaj kaj studentaj" tendaroj. Chu ne du trionoj estis veteranoj grizharaj?! Bonaj homoj, interalie. Onklo Teodoro instruis min sukcese kapti perkojn kaj plotojn, onklo Antanas malkashis kelkajn sekretojn pri "kaptado" de junulinoj, onklino Lembe regalis per bongustaj kukoj... Sed mi enuegis en la senfinaj kunsidoj, "universitatoj" kaj "liberaj tribunoj". Mi fughadis de tie por pilkludi kun lokaj buboj au por esplori la chirkauajhojn, vagante kaj babilante kun unusola (!) samagha csperantistino. Foje dum unu el "liberaj tribunoj" ankau mi elpashis. Mi proponis organizi Klubon de Gajaj kaj Spritaj (KGS), aranghi gajajn konkursojn. La homoj ne subtenis, char, miaopinie, ne komprenis, pri kio temas. Do, mi daurigis chiumatenan ekstermadon de perkoj en la kvieta rojo kun pompa nomo "Lielupe" (Granda rivero), kaj nespertan amindumadon kun la samaghulino.

Kelkfoje mi audis parolojn pri la "achulo Mozerts*". La latvon kun la nomo Ervins Mozerts mi konis ekde mia unua BET — li estis simpatia kaj gaja junulo, kelkajn jarojn pli agha ol mi. Do, mi demandis la Instruiston, kial oni diras, ke Mozerts estas achulo? "A, stultajhojn oni diras!" — respondis la Instruisto.

Sed subite en la antaulasta tendara tago okazis la evento, ghojiga por mi. En mian tendaron venis areto da gejunuloj. Ili alportis tentan fumodoron de arbara lignofajro, logajn, animshirantajn kantojn, gajegajn ludojn kaj dancojn. Dum du neforgeseblaj tagoj mi admiris ilin gape, kaj samtempe mire kaj bedaure, char al la kunulino mia malpermesis shia patrino alighi al ni. Tiel anoncighis "Mozertujo", la unua junulara tendareto, praulo de la neforgeseblaj SEJT-oj.

Dum fino de 1965, tuta 1966 kaj komenco de 1967 mi nenien elveturadis el mia naskighurbo. Mi finis la mezlernejon, studentighis, — do, havis multajn gravajn okupojn tempovorajn. Sed en esperantistaj rondoj en la sama tempo flamis batalfajro inter "patroj" kaj "filoj". Balta "Amikeco" aperigadis artikolojn, mokantajn la "skismulojn", la "fian areton da huliganoj" kiuj shiras junularon for de serioza laboro, al nuraj dancoj kaj amuzoj. Jhus aperinta "Juna esperantisto", kiun, dank' al sagha konduto de Andreo Rogov, la Instruisto, nia klubo ankau ricevadis, refutis, ke junularo havas proprajn problemojn kaj deziras solvi ilin memstare. Apero de memstara junulara movado, nomata SEJM (Sovetia Esperantista) ighis fakto senrefuta. Tiam ankau mi skribis por "Juna esperantisto" terure pacigan artikolon, ke saghaj "patroj" devas kompreni siajn "filojn", char, kvankam per malsamaj vojoj, ni chiuj iras al komuna celo. Infaneca artikolo ghi estis, sed prudenta.

Kiu fondis SEJM-on? Char pro tiu nobla ago oni dume ne promesas personan monumenton, ech ne premion, mi trankvile diru, ke la fondintoj estis grupo da junuloj el diversaj urboj. Objektiva neceso venis, do ili en interkonsento komencis same, kiel iam tion faris Ludoviko Zamenhof, — aperigis adresaron de junaj esperantistoj-aktivuloj. La rolon de Ludoviko chi-foje ludis Anatolo Goncharov* el urbo Barnaul. Sukcese ludis, char jam en 1966 ekzistis firma kerno de la estonta organizajho. Multaj prudenlaj kluboj plenkonsiste subtenis la iniciaton, ankau tiu en mia naskighurbo. Do, la plej strechaj eventoj de la "skisma" periodo okazis iom for de mi — en Vilnius. La freshan ideon pri SEJM ne sukcesis digesti lokaj aghuloj, tial junularo foriris el la urba klubo kaj fondis propran kun la nomo "Juneco", kiu tute konformis al ties konsisto. Nome "Juneco" lanchis preparon de paralela BET por 1967. Kiom da bruo okazis rezulte, — imagu mem! Tamen la Instruisto diris al mi: "Chi-somere ni veturos diversajn tendarojn, chu ne?"

Vere komprenema li estis...

...El apudurba trajno elvagonighis che sentitola arbara haltejo cento da gejunuloj kun tornistroj kaj valizoj. Chiuj bruetis atende, ne sciante la vojdirekton. Sed jen el arbaro aperis... nigrulo kaj diris profundvoche: "Homoj! Sekvu min!". Mire, tamen, chiuj obeis. Kaj post horo da marshado estis venintaj al belega lagobordo, kie chiujn salutis la mastro de BET-9, Vitautas Shilas*. Nelonge tamen ghi restis BET, char trans unu tago decidis la junularo alinomi siain tendarojn. Ekde tiam ili estas nomataj SEJT — Sovetiaj Esperantistaj Junularaj Tendaroj.

Cetere, la nigrulo, nin renkontinta, estis Antonio el Kongo, unu el tri eksterlandanoj, fughintaj al nia SEJT el Vilnius. Dum nia centkvindekopo festenis en arbaro apud la urbeto Kaltanenaj, tie en Vilnius chirkau 300 personojn kolektis la aghula BET. La "skismo" okazis; junularo apartighis. Tamen ambau okazintaj tendaroj estis tre utilaj. Char chiu difinis sian vojon kaj sian rilaton al la rivalo. Kaj sobre chion pripensinte, chiuj komprenis (krom kelkaj ardkapuloj obstinantaj), ke ne rivalado, sed kunlaboro indas. Do, post iom da tempo la skismo-problemo perdis sian aktualecon.

De-sur la pinto de mia "patragho" mi povas vidi, ke la problemo vere estis ne tre grava, kompare al la aliaj, kiujn tiutempe alfrontis esperantistoj. Mankis nur prudento al kelkaj uloj; se estus ghi — la apartigho de nova generacio esperantista pasus pace kaj nature. La prudentaj komprenis kaj agis prudente, do inter deko da Honoraj Aktivuloj, elektitaj en SEJM okaze de ties dekjara jubileo, estis 80-jara Semjon Podkamincr, profesoro, doninta nesupertakseblan utilon al la Esperanto-movado ghenerale kaj aparte al SEJM.

Kaj fine — jena kuriozajho. Pasis ekde la unua aparta junulara tendaro malpli ol dek jaroj, kaj iu el SEJM-fondintoj, atingintaj jam la "patraghon", serioze proponis pridiskuti elizion de "J" en la titolo de nia movado! Dank' al dio, novaj "filoj" negative taksis tiun proponon. Kaj ekkantis chiuj kun nia fama Dina Lukjanec*:

"El SEJM-o SEM-o ne okazis,
Do la jogoj estu ni!".

Chu nepre chiu generacio maljunighanta ripetas la eraron de siaj patroj en rilato al la posteuloj?

Jan Smit, Jan Smit Sola regis Rodezion,
Kontrau vol' de popol' Faris kaj aranghis chion.
Sed en la densej' Jam ekflamis la rezisto

Luktas nigra popol' Por la rajto de l' ekzisto.

Kaj la plej alta chef' tiam naskis ruzan planon:
Por prezida posten' tuj trovu ni lokanon.
Se la nigra muzel' mem proklamos respublikon,
Jam lia aper' kontentigos la publikon.

Jen por la popol' estas preta manifesto —
Chiu civitan' marshu al la granda festo!
La nigrul kun kares' sin direktas al popolo:
Ni nun agos, jes! Nur lau komuna volol

Jen mia promes': Baldau fartos ni elite,
Char ni kreskas, jes! — Ne kvante, nur kvalite,
La chef' al progres' jam ekhavis ardan amon,
Se li diros "Jes"
tuj ripetu vi la samon!

Obe' kaj kontent' estas via sola devol —
Tion diras prezident', via patro Muzoreva.
La liber' en la land' tuj ekregos jam denune!
- Hej, nigra lighanf, kial vi ne ghojas kune?!

Zimbabve, Zimbabve, —
Nigra popolo ghojas tre.

<< >>