Chapitro Kvina

Kiel Gluck ekiris por vojagho al la Ora Rivero, kaj kiamaniere li sukcesis; kune kun aliaj interesai aferoj.

Kiam Gluck sciighis pri tio, ke Schwartz ne revenis, li tre malghojis kaj ne sciis, kion fari. Havante neniom da mono, li devis iri denove por dungighi al la orajhisto, kiu forte laborigis lin kaj pagis al li tre malmultan monon.

Tial Gluck lacighis post unu au du monatoj kaj decidis iri por provi sian sorton je la Ora Rivero. "La eta regho havis tre bonkoran aspekton", li meditis, "mi opinias, ke li ne faros el mi nigran shtonon".

Sekve li iris al la pastro, kiu donis al li iom da sankta akvo, tuj kiam li petis ghin. Poste, metinte iom da pano en sian korbon kaj la botelon da akvo, Gluck ekiris tre frue al la montoj.

La glaciejo, kiu lacigis liajn fratojn, estis dudekoble pli malfacila por li, char li estis nek tiel forta nek tiel kutimlerta sur la montoj. Kelkafoje li danghere falis; li perdis la korbon kun pano kaj estis multe timigata de la strangaj bruoj sub la glacio. Post la transirado li kushis longtempe sur la herbo por ripozi, kaj li komencis suprenrampi la monton, ghuste kiam la tago estis plej varma.

Post unu horo da rampado li treege soifis kaj volis jhus trinki, kiel la fratoj, kiam li vidis maljunulon malsuprenvenantan la superan vojeton. Li shajnis tre malforta kaj sin apogis sur bastono.

"Mia filo", diris la maljunulo, "mi svenas pro soifo, donu al mi iom de tiu akvo". Gluck rigardis lin kaj vidante, ke li estas pala kaj lacega, donis al li la akvon.

"Mi nur petas, ne trinku chion", diris Gluck.

Sed la maljunulo multe trinkis kaj redonis al li la botelon du-trione malplenigita. Poste li deziris bonan sorton al Gluck, kaj chi tiu denove antaueniris. La vojo plifacilighis por liaj piedoj, du au tri herbofolioj vidighis sur ghi, kelkaj cikadoj komencis kanti sur la apuda teraso, kaj Gluck opiniis, ke li neniam antaue audis tiel gajan kantadon.

Alian horon li ankorau iris kaj tiel soifegis, ke shajnis al li neeble ne trinki. Sed ghuste kiam li levis la botelon, li vidis malgrandan infanon, kiu kushis spiregante apud la vojoflanko kaj kriis kompatinde pro akvo. Gluck pense batalis en si kaj decidis elporti la soifon iom pli longe. Li metis la botelon al la lipoj de la infano, kiu trinkis la reston de l’ akvo escepte de malmultaj gutoj.

Tuj la infano ridetis al li, starighis kaj malsupren kuris lau la monto; kaj Gluck postrigardis, ghis kiam ghi tiel malgrandighis kiel steleto; tiam turnighante, li ree komencis supreniri.

Nun estis chiuspecaj charmaj floroj kreskantaj sur la rokoj, hela verda musko kun palaj rozrughaj stelaj floroj, kaj delikataj sonorilformaj gencianoj pli bluaj ol la plej profunda chielo, kaj pure blankaj diafanaj lilioj. Karmezinaj kaj purpuraj papilioj flugis chi tien kaj tien, kaj la chielo malsupren sendis tiel puran lumon, ke Gluck neniam en la vivo estis pli felicha.

Tamen post alia horo da grimpado la soifo ree farighis netolerebla. Gluck rigardis la botelon kaj vidis nur kvin au ses gutojn tie restantajn; li ne povus permesi al si trinkon.

Dum li alkrochis la botelon ree che la zono, li vidis hundeton kushantan sur la rokoj, spasme penantan spiri, ghuste kiel Hans ghin vidis la tagon de sia supreniro. Gluck haltis kaj rigardis unue la hundon kai poste la Oran Riveron malpli ol kvincent metrojn super si. Li rememoris la vortojn de la pigmeo, "ke neniu povos sukcesi, escepte en sia unua provo", kaj penis pasi la hundon, sed ghi kompatinde bleketis, kaj Gluck ree haltis. "Malfelicha besteto, ghi estos mortinta antau mia reveno, se mi ne helpos ghin".

Tiam li pli kaj pli proksime rigardis ghin, dum ghiaj okuloj lin alrigardis tiel malgaje, ke li ne povis tion toleri. "Peston al la Regho kaj al lia oro ankau!" ekkriis Gluck, malfermante la botelon kaj vershante la reston de la akvo en la bushon de la hundo.

Tuj la hundo suprensaltis kaj staris sur la postaj kruroj. Ghia vosto malaperis; la oreloj farighis longai, pli longai, silkecaj, oraj; la nazo tre rughighis, la okuloj gaje palpebrumis, kaj jen staris antau Gluck lia malnova konato: La Regho de la Ora Rivero.

"Dankon al vi", diris la monarhho, "sed ne timu, chio estas kontentiga"; char Gluck montris evidentajn signojn de konsterno pri la neatendita respondo al sia lasta diro.

"Kial vi ne antaue venis", daurigis la pigmeo, "anstatau sendi al mi tiujn friponojn, viajn fratojn, por doni al mi la laboron fari el ili shtonojn? Tre malmolaj shtonoj ili ja farighis".

"Ho ve!" ekkriis Gluck, "chu vi estis vere tiel kruela?"

"Kruela!" respondis la pigmeo, "ili vershis malsanktan akvon en mian fluajhon. Chu vi supozas, ke mi permesas tion?"

"Sed", diris Gluck, "mi estas certa, sinjoro… via regha moshto, mi intencis diri… ke ili ricevis la akvon el la pregheja sanktakvujo".

"Tre kredeble", respondis la pigmeo, "sed", — kaj lia vizagho farighis severa, — "la akvo, kiun oni rifuzis je la krioj de la laceguloj kaj mortantoj, estas nesankta, ech se chiu sanktulo en la chielo benus ghin; kaj la akvo, kiun oni trovas en la fonto de kompato, estas sankta, kvankam ghi eble estas malpurigita per kadavroj".

Tiel parolante, la pigmeo klinis sin kai deshiris lilion, kiu kreskis che liaj piedoj. Sur ghiaj blankaj folioj pendis tri gutoj da hela roso. La pigmeo skuis ilin en la botelon, kiun Gluck tenis en la mano.

"Jhetu tiujn en la riveron", li diris, "kaj malsupreniru lau la alia flanko de la montoj en la Valon de Trezoro. Kaj bonan sorton al vi!"

La figuro de la pigmeo malklarighis, dum li parolis. La shanghemaj koloroj de lia robo formis prisman nebuleton de roso luma; li staris momenton vualita per tiuj koloroj kvazau per la zono de largha chielarko. La koloroj palighis, la nebuleto levighis en la aeron, kaj jen la monarhho elvaporighis.

Gluck suprenrampis al la bordo de la Ora Rivero, kies ondoj estis klaraj kiel kristalo kaj brilaj kiel la suno. Kiam li jhetis la tri gutojn da roso en la riveron, formighis malgranda ronda turnakvo, en kiun la akvo malsuprenfluis kun muzika bruo.

Gluck staris kelkatempe, rigardante ghin tre malgaje, char la rivero ne farighis oro, sed ghia akvo ech shajnis malmultighi. Tamen li obeis sian amikon, la pigmeon, kaj malsupreniris la alian flankon de la monto, al la Valo de Trezoro.

Irante li imagis, ke li audas la bruon de akvo penetranta en teron, kaj kiam li alvenis tie, kie li povis vidi la Valon de Trezoro, jen alia rivero simila al la Ora Rivero elfluis el nova fendo en la rokoj trans ghin kaj pasis en sennombraj fluoj inter la sekaj amasoj de la rugha sablo.

Dum Gluck rigardis, fresha herbo ekkreskis flanke de la novaj riveretoj, kaj rampaj kreskajhoj grimpis sur la malsekighanta tero. Novaj floroj subite floradis sur la riverbordoj, same kiel steloj ekmontrighas, kiam la krepusko malhelighas; mirtaj boskoj kaj vinberujoj faris ombron sur la valo, dum ili kreskis.

Tiamaniere la Valo de Trezoro ree farighis ghardeno, kaj la heredajho, kiu perdighis pro krueleco, estis regajnita per amo.

Gluck iris por loghi en la valo kaj neniam forpelis la malrichulojn de sia pordo. Sekve liaj grenejoj farighis plenaj, kaj lia domo plenighis per trezoroj. Por li la rivero farighis Rivero Ora, lau la promeso de la pigmeo.

Ankorau nun la loghantoj de la valo montras la lokon, kie li jhetis la tri gutojn da sankta roso en la riveron, kaj klarigas la subteran direkton de la Ora Rivero, ghis kie ghi eliras en la Valon de Trezoro. Kaj che la suprajho de la akvofalo de la Ora Rivero oni ankorau povas vidi la du nigrajn shtonojn, chirkau kiuj la akvo malghoje mughas chiutage je la sunsubiro. Chi tiujn shtonojn la homoj de la valo ankorau nomas La Nigraj Fratoj.

<<