Chapitro Dua

Pri la agoj de la Nigraj Fratoj post la vizito de Sinjoro Sudokcidenta Vento; kaj kiel eta Gluck havis interparoladon kun la Regho de la Ora Rivero.

Sinjoro Sudokcidenta Vento tiel agis, kiel li promesis. Post la jhus rakontita grava vizito li ne plu eniris la Valon de Trezoro; kaj, pli domaghe, li havis sufichan influon je siaj parencoj, la ceteraj Okcidentaj Ventoj, kaj tiel forte ghin uzis, ke ili chiuj simile kondutis. Tial de la komenco ghis la fino de la jaro ne pluvis en la valo.

Kvankam chio malsupre sur la ebenajhoj restis verda kaj floranta, la bieno de la Tri Fratoj farighis dezerto. Tiu tero, antaue la plej richa en la regno, farighis amaso de chiam movighanta rugha sablo. La fratoj, ne plu povante konstraustari la tre malfavorajn elementojn, forlasis malespere sian senutilan heredajhon por trovi alian vivrimedon meze de la urboj kaj homoj sur la ebenajho. Ili havis neniom plu da mono; kaj restis al ili nenio krom kelke da kuriozaj nemodernaj oraj teleroj, — lasta restajho de malbone akirita richajho.

"Ni farighu orajhistoj, chu ne?" diris Schwartz al Hans, kiam ili eniris la grandan urbon. "Tio estas bona metio por ruzuloj. Ni povos enmeti en la oron multon da kupro, kaj neniu ekscios pri tio".

Konsentante, ke la ideo estas bona, ili luis fornon kaj farighis orajhistoj. Tamen du cirkonstancoj malhelpis ilian komercon: unue, oni ne aprobis la kupritan oron; due, kiam ajn la du fratoj vendis ion, ili kutime iris en apudan bierejon por fortrinki la monon, lasante etan Gluck por zorgi pri la fanda forno.

Tiamaniere ili fandis sian tutan oron, ne gajnante sufichan monon por acheti plion, kaj fine ili havis nur unu grandan pokalon, kiun donis al eta Gluck lia onklo, kaj kiun li alte shatis kaj tute ne deziris fordoni, kvankam li trinkis el ghi nenion escepte lakton kun akvo.

La pokalo havis tre strangan aspekton. Ghian tenilon formis du girlandoj el ondosimila ora hararo, tiel delikate shpinita, ke ghi pli similis silkon ol metalon. Tiuj girlandoj malsupre enmiksighis kun barbo kaj vang-haroj same rave ellaboritaj, kiuj chirkauis kaj ornamis sovaghan malgrandan vizaghon el la plej rugha oro, ghuste je la antauo de la pokalo, kies tutan perimetron la okuloj kvazaue rigardadis.

Estis neeble, trinki el la pokalo, se oni ne volis toleri fiksan rigardon el la angulo de tiuj okuloj. Schwartz ech certigis, ke iam, kiam li eltrinkis dekduan fojon la rejnvinon, kiu ghin plenigis, li vidis la okulojn palpebrumi.

Kiam oni pretighis por aliformigi ankau la pokalon en kulerojn, la koro de Gluck duone rompighis; sed la fratoj nur ridis pri li, jhetis la pokalon en la fandopoton kaj shancelighe formarshis al la bierejo, lasante lin kiel kutime por elvershi la oron en modelilojn, kiam estos ghustatempe.

Post ilia foriro Gluck jhetis adiauan rigardon al sia malnova amiko en la fandopoto. La ondosimila hararo jam malaperis; nenio restis krom la rugha nazo kaj brilaj okuloj, kiuj shajnis pli ol ordinare malicaj.

"Kompreneble", pensis Gluck, "post tia malbonuzo!" Irinte malgaje al la fenestro, li sidighis por senti la freshan vesperan aeron kaj por eviti la varmegan elspiron de la forno.

Nu, tra la fenestro oni povis rekte vidi, kiel mi antaue diris, la montaron, kiu chirkauis la Valon de Trezoro, kaj ankorau pli klare oni povis vidi la montopinton, de kiu falis la Ora Rivero.

Estis ghuste tagfinigho, kaj kiam Gluck sidighis che la fenestro, li vidis la rokojn de la montosuprajho tute rughaj kaj purpuraj pro la sunsubiro. Super ili brilis kaj tremetis helaj langoj el fajra nubo, kaj la rivero, pli hela ol chiuj chi, falis de unu krutegajho al alia kvazau balancanta kolono simila al pura oro. Trans ghi etendighis duobla arkajho de largha purpura chielarko, alterne ekrughighante kaj palighante en girlandoj el shprucajho.

"Ho!" diris Gluck al si, rigardinte ghin iom da tempo, "se tiu rivero estus vere tute ora, kiel bonege estus!"

"Ne, Gluck, ne estus bone", diris klara metalsimila vocho proksime de lia orelo.

"Dio mia, kio estas tio?" ekkriis Gluck eksaltante.

Neniu cheestis. Li chirkaurigardis en la chambro, kaj sub la tablo, kaj multfoje malantau si, sed ja estis neniu tie; kaj ree li sidighis che la fenestro. Chi tiun fojon li ne parolis, sed li ne povis sin deteni de la penso, ke estus tre oportune, se la rivero vere estus tute ora.

"Tute ne, mia knabo", diris la sama vocho pli laute ol antaue.

"Dio mia!" ree diris Gluck, "kio ghi povas esti?"

Ankoraufoje li rigardis en chiun angulon kaj shrankon kaj ree sin turnis kiel eble plej rapide, meze de la chambro, opiniante, ke estas iu malantau li, kiam li subite ekaudis la saman vochon. Ghi nun kantis tre gaje "Lala-lira-la"; neniun vorton, nur dolchan sibletan kvazaubolantan melodion, iomete similan al tiu de forta bolado en kaldrono.

Gluck rigardis el la fenestro. Ne, la kanto certe estis en la domo. Li serchis en la supra etagho, en la malsupra. Ne, ghi sendube estis en tiu chambro mem, venante pli rapide kaj pli klare chiumomente, "Lala-lira-la".

Subite Gluck imagis, ke ghi sonas pli laute apud la forno. Li kuris al ghia pordeto kaj enrigardis. Jes, li estis prava, la kantado shajne venis ne nur el la forno, sed el la poto mem. Li malkovris ghin kaj tuj kuris malantauen treege timigita, char la poto certe estis kantanta! Gluck staris unu au du minutojn en la plej malproksima angulo de la chambro, kun la manoj levitaj kaj la busho malfermita, kiam la kantado chesis, kaj la vocho farighis klara kaj parolanta.

"He! ho!" diris la vocho.

Gluck ne respondis.

"He! Gluck, knabo mia", ree diris la poto.

Gluck kiel eble plej multe sin ekregis, kaj pashinte rekte al la fandopoto, li eltiris ghin el la forno kaj enrigardis. La oro estis tute fandita, kun suprajho tiel glata kaj polurita kiel rivero; sed anstatau sia propra reflektajho, kiam li enrigardis, Gluck vidis sub la oro la rughan nazon kaj akrajn okulojn de sia malnova amiko che la pokalo, milfoje pli rughan kaj akrajn ol iam antaue.

"Venu, Gluck, knabo mia", ree diris la vocho el la poto, "mi estas bonstata, elvershu min".

Sed Gluck estis tro mirigita por fari tion.

"Elvershu min, mi diras", ripetis la vocho, iomete malafable.

Gluck ankorau ne povis ekmovighi.

"Chu vi ja elvershos min?" pasie diris la vocho, "al mi estas tro varmege".

Per granda peno Gluck reakiris la uzadon de siaj membroj, ekprenis la fandujon kaj klinis ghin por elvershi la oron. Sed, anstatau fluida oro, unue elvenis paro da beletaj flavaj malgrandaj kruroj, due kelkaj baskoj, poste paro da brakoj metitaj sur la koksoj, kaj fine la bone konata kapo de lia amiko sur la pokalo. Chiuj chi, unuighante tuj post la elrulighado, staris energie sur la planko en formo de malgranda ora pigmeo proksimume duonmetron alta.

"Prave!" diris la pigmeo, etendante la krurojn kaj poste la brakojn, tiam skuante kaj kiel eble plej multe balancante la kapon dum kvin minutoj seninterrompe, vershajne por konstati, ke li estas tute korekte kunmetita. Dume Gluck staris rigardante lin kun muta mirego.

La pigmeo portis korpoveston el shpinita oro tiel delikate teksitan, ke la prismaj koloroj lumetis sur ghi kiel sur la eksterajho de perlamoto; kaj lau tiu brilega korpovesto liaj haroj kaj barbo etendighis almenau duone ghis la tero en ondaj bukloj tiel rave delikataj, ke Gluck apenau povis rimarki, kie ili finighis, char ili vershajne aerighis. La trajtoj de la vizagho tamen tute ne estis tiel bele perfektigitaj; ili estis iom maldelikataj, iomete kuprokoloraj, montrante per la esprimo tre persisteman kaj obstinan karakteron che ilia malgranda posedanto.

Kiam la pigmeo finis tiun sinekzamenon, li turnis la malgrandajn akrajn okulojn rekte al Gluck kaj lin fikse rigardis unu au du minutoin. "Ne, Gluck, knabo mia, tio ne estus bona", diris la malgranda viro.

Tio estis certe iom abrupta maniero por komenci konversacion. Oni povis ja supozi, ke ghi aludas al tiuj pensoj de Gluck, kiuj unue eligis el la poto la parolojn de la pigmeo; tamen, kion ain ghi signifis, Gluck ne havis deziron kontraustari.

"Chu efektive ne, sinjoro?" diris Gluck, plej milde kaj humile.

"Ne", diris la pigmeo kun decideco. "Tute ne". Kaj, dirinte tion, li tiris la chapon tute sur la brovojn, marshis proksimume metron dufoje tien kaj reen en la chambro, tre alte levante la krurojn kaj tre forte frapante la plankon per la piedoj. Tiu pauzo donis al Gluck tempon por iomete ordi la pensojn; kaj ne havante iun gravan kauzon por timi la malgrandan vizitanton, kaj sentante scivolon pli iortan ol miregon, li kuraghis ekfari demandon speciale intiman.

"Mi petas, sinjoro", diris Gluck, iomete hezitante, "chu vi estis mia pokalo?"

Audinte tion, la sinjoreto rapide turnighis, pashis rekte al Gluck kaj suprentiris sin ghis la tuta alteco. "Mi", diris la eta viro, "estas la Regho de la Ora Rivero".

Post tio li ree turnighis kaj alifoje marshis tien kai reen proksimume du metrojn, por doni tempon sufichan, por ke la konsterno, kiun chi tiu sciigo kauzis al lia audanto, povu forighi. Tiam, ree pashinte al Gluck, li staris senmove, kvazau atendante iun respondon pri sia komunikajho.

Gluck decidis diri almenau ion. "Mi esperas, ke via regha moshto fartas tre bone", li diris.

"Auskultu!" komencis la malgranda viro, neniel respondante al la ghentila demando. "Mi estas la Regho de tiu, kiun vi mortemuloj nomas la Ora Rivero. La malico de pli potenca regho, el kies sorchado vi jhus liberigis min, kauzis la formon, en kiu vi antaue min vidis. Tiom de via karaktero, kiom mi vidis, kaj via konduto kontrau viaj malbonegaj fratoj, dezirigis min, helpi al vi; tial auskultu tion, kion mi rakontos.

Kiu ajn, suprenrampinte ghis la suprajho de tiu monto, el kiu vi vidas la Oran Riveron elfluanta, jhetos en la river-fonton tri gutojn da sankta akvo, — por tiu, kaj por tiu sola, la rivero farighos oro. Sed neniu, kiu malsukcesos je la unua provo, sukcesos je dua provo; kaj se oni jhetos malsanktan akvon en la riveron, ghi subpremos lin, kaj li farighos nigra shtono".

Tiel dirinte, la Regho de la Ora Rivero forturnighis kaj intence marshis en la plej varmegan flamon de la forno. Lia figuro farighis rugha, blanka, travidebla, blindiga, …flama brulado de intensa lumo, …levighis, tremis …kaj malaperis. La Regho de la Ora Rivero estis forvaporighinta.

"Ho!" ekkriis la kompatinda Gluck, kurante por postrigardi lin tra la kamentubo. "Ho ve, ve, ve! Mia pokalo! Mia pokalo! Mia pokalo!"

<< >>