Chapitro Unua

Kiel Sinjoro Sudokcidenta Vento ghenis la sistemon agrikulturan de la Nigraj Fratoj

Pratempe en kashita kaj monta parto de Stirio estis mirige kaj abunde produktema valo. Ghi estis tute chirkauata de krutaj kaj shtonplenaj montoj, levighantaj en pintoj, kies altaj suproj estis chiam neghkovrataj. De tiuj malsuprenfalis multaj torentoj en senchesaj kaskadoj. Unu el chi tiuj falis okcidenten, trans la flankon de krutegajho tiel alta, ke post kiam la suno jam subiris al la cetera mondo kaj kiam chie malsupre mallumighis, la sunradioj ankorau brilis rekte sur tiun kaskadon tiamaniere, ke ghi similis oran pluvon. Tial la chirkaua popolo nomis ghin la Ora Rivero.

Estis rimarkinde, ke neniu el chi tiuj riveretoj falis en la valon mem. Ili chiuj malsupreniris la alian flankon de la montoj kaj serpentumis tra larghaj ebenajhoj kaj preter homplenaj vilaghoj. Tamen la nuboj estis tiel senchese altirataj al la neghkovritaj montoj kaj ripozadis tiel malpeze en la rondforma kavajho, ke dum senpluvaj kaj varmegaj periodoj, kiam la tuta chirkauajho estis bruldifektita, ankorau falis pluvo en la valeto. Ghiaj rikoltoj estis tiel grandaj, ghia fojno tiel alta, kaj tiel rughaj estis ghiaj pomoj, tiel bluaj la vinberoj, tiel bongusta la vino kaj tiel dolcha la mielo, ke chiu vidanto estis mirigita, kaj oni kutime nomis ghin la Valo de Trezoro.

La tuta valeto apartenis al tri fratoj, nomitaj Schwartz, Hans kaj Gluck. Schwartz kaj Hans, la pli maljunaj fratoj, estis tre malbelaj viroj kun pendantaj brovoj kaj malgrandaj malhelaj okuloj, kiuj chiam estis duonfermitaj tiamaniere, ke oni ne povis envidi en ilin.

Pro vivrimedoj la fratoj kulturis la Valon de Trezoro, kaj bonegaj terkulturistoj ili ja estis. Ili mortigis chion, kio ne pagis por sia nutrajho: ili mortpafis la merlojn pro bekpikado de la fruktoj, kaj mortigis la erinacojn, por ke ili ne suchu la bovinojn; ili venenis la grilojn, char tiuj manghis la panpecetojn en la kuirejo, kaj sufokis la cikadojn, kiuj kantadis la tutan someron sur la tilioj. Ili laborigis siajn servistojn sen salajro, ghis la servistoj rifuzis plu labori, kaj tiam la fratoj malpacis kun ili kaj forpelis ilin de la domo sen pago.

Estus surprize, se, havante tian farmbienon kaj tian sistemon, ili ne estus farighintaj tre richaj; kaj tre richaj ili ja farighis. Ili kutime sukcesis rezervi sian grenon, ghis kiam ghi estis tre multekosta, tiam ili vendis ghin por la duoblo de ghia valoro. Ili havis amasojn da oro kushantajn chirkaue sur la planko, tamen oni neniam sciighis, ke ili iam donacis ech pencon au panpeceton kiel almozon. Neniam ili cheestis meson, kaj ili grumblis senchese pri la pagado de imposto. Unuvorte, ili estis tiel kruelaj kaj tiranaj, ke chiu, kun kiu ili havis rilatojn, nomis ilin la "Nigraj Fratoj".

Gluck, la plej juna frato, estis lau mieno kaj karaktero tiel malsimila al la pli aghaj fratoj, kiel oni povus eble imagi au deziri. Li ne havis pli ol dek du jarojn, estis blondhara, bluokula kaj bonkora al chiu vivanta estajho.

Kompreneble li ne vivis tre bonkonsente kun siaj fratoj, au, pli vere, ili ne vivis bonkonsente kun li. Kutime li devis dejhori je la honora ofico de rostajhoturnanto, kiam estis io por rosti, kvankam tio ne ofte okazis; char (por paroli juste pri la fratoj), ili estis apenau malpli shparemaj koncerne sin mem ol koncerne aliajn personojn. La ceteran tempon li purigadis la shuojn, plankojn kaj kelkfoje la telerojn, okaze ricevante la manghorestajhon kiel kuraghigon, kaj multegon da severaj batoj, kiel kvazauan instruadon.

Tiamaniere la aferoj longtempe dauris. Fine alvenis tre malseka somero, kaj chio en la regiono malprosperis. Apenau la fojno estis rikoltita, kiam superakvado naghigis la tutajn fojnamasojn al la maro; la hajlo pecetigis la vinberujojn; nigra ustilago mortigis chiom de la greno. Sole en la Valo de Trezoro chio prosperis kiel kutime. Tiu havis pluvon, kiam ne estis pluvo aliloke, kaj havis sunradiojn, kiam aliloke la suno ne brilis. Chiuj venis al la bieno por acheti grenon kaj foriris, malbenegante la Nigrajn Fratojn, kiuj postulis tiom, kiom ili volis kaj sukcesis ricevi, escepte de malrichuloj, kiuj povis nur almozpeti. Kelkaj el chi tiuj, tute ne rigardate nek helpate de la fratoj, mortis de malsato che ties propra pordo.

La vintro alproksimighis, kaj la vetero estis tre malvarma, kiam iun tagon la du pli maljunaj fratoj eliris, doninte la kutiman admonon al la eta Gluck (postlasita por prizorgi la rostajhon), ke li enlasu neniun kaj fordonu nenion.

Gluck sidighis tre proksime de la fajro, char pluvegis kaj la muroj de la kuirejo tute ne estis sekaj au komfortaspektaj. Li senhalte turnis la viandrostilon, kaj la rostajho farighis bonguste bruna. "Kiel domaghe!" pensis Gluck, "ke miaj fratoj neniam invitas iun por kunmanghi. Mi estas certa, ke kiam ili havas tiel bonan pecon da shafajho kiel chi tiun kaj neniu alia havas ech pecon da seka pano, tio felichigus iliajn korojn, gastigi iun che la tablo".

Jhus kiam li parolis, frapo duobla eksonis sur la pordo, tamen peza kaj malklara, kvazau la frapilo estus bandaghita, — pli simila al ventbloveto ol vera frapo.

"Nepre estas la vento", diris Gluck, "neniu alia kuraghus frapi duoble je nia pordo".

Ne, tio ne estis la vento; ghi denove sonis tre laute, kaj, tiom pli mirige, la frapanto shajnis malpacienca kaj tute ne timema pri la rezulto. Gluck iris al la fenestro, malfermis ghin kaj elmetis sian kapon por sciighi, kiu estas tie. Ekstere staris la plej rimarkinda sinjoreto, kiun la knabo iam en la vivo vidis. Li havis grandegan nazon iomete brazkoloran; liaj tre rondaj kaj tre rughaj vangoj kvazau sugestis, ke li jhus blovis nebruleman fajron dum kvardek ok horoj; liaj okuloj gaje briletis tra longaj silkecaj okulharoj, liaj lipharoj faris duoblan buklon, simile al korktirilo, ambauflanke de la busho, kaj liaj haroj, kies koloro similis pipron miksitan kun salo, estis multe pli longaj ol ghis la shultroj.

Li estis alta proksimume unu metron kaj trionon kaj portis preskau tiel altan kasketon, ornamitan per nigra plumo proksimume unu metron longa. Lia korpovesto plilongighis malantaue kvazau ekstrema trograndigho de tia vesto, kian oni nun nomas jako, sed ghi estis multe kashata de la shvelantaj faldoj de grandega, nigra, glatbrila mantelo, kiu dum kvieta vetero sendube estis multe tro longa, char la vento, fajfante chirkau la malnova domo, etendis ghin horizontale de liaj shultroj ghis proksimume la kvaroblo de lia persona alteco.

La stranga eksterajho de lia vizitanto tiel mirigis Gluck-on, ke li staris senmove, ne dirante vorton, ghis kiam la maljunulo, farinte alian kaj pli energian koncerton per la frapilo, turnighis por zorgi pri la forflugema mantelo. Tiam li ekvidis la malgrandan flavan kapon de Gluck, kun larghe malfermitaj busho kaj okuloj, enprematan en la fenestron.

"Ho!" diris la sinjoreto, "tio ne estas konvena maniero por malfermi la pordon; mi estas malseka, enlasu min".

Efektive li ja estis malseka. Lia plumfasko malsupren pendis inter liaj kruroj kvazau vosto de batita hundido, kaj de ghi gutetis akvo kiel de ombrelo. La akvo enfluis lau la pintoj de liaj lipharoj en la veshtoposhojn kaj elfluis simile al muelrivereto.

"Mi petas pardonon, sinjoro", diris Gluck, "mi multe bedauras, sed efektive mi ne povas".

"Kion vi ne povas?" demandis la maljuna sinjoro.

"Mi ne povas enlasi vin, sinjoro, mi ja ne povas; miaj fratoj mortbatus min, sinjoro, se mi ech ekpensus pri tia ago. Kion vi deziras, sinjoro?"

"Kion mi deziras?" diris la maljunuleto kolerete, "mi deziras fajron kaj shirmejon; kaj jen via granda fajro flamas, krakas kaj dancas kontrau la muroj, kaj neniu profitas de la varmeco. Enlasu min, mi diras; mi volas nur varmighi".

Teninte la kapon tiel longtempe ekster la fenestro, Gluck eksentis, ke estis ja malagrable malvarme, kaj kiam li turnighis kaj vidis la belan fajron, kiu kraketis, mughis kaj suprenjhetis brilajn fajrostrekojn tra la kamentubo, kvazau pro la bonega odoro de la shafajho, jam pense ghin gustumante, la senutila forbrulado de la fajro lin kortushis.

"Li efektive shajnas treege malseka", diris eta Gluck. "Mi enlasos lin nur kvaronon da horo". Irinte al la pordo, li malfermis ghin; kaj ghuste kiam la sinjoreto enpashis, ekblovis tra la domo ventego, kiu shanceligis la malnovajn kamentubojn.

"Vi estas bona knabo", diris la sinjoreto, "ne ghenu vin pro la fratoj. Mi parolos al ili".

"Mi petegas, sinjoro, ne faru tion", respondis Gluck, "mi ne povas permesi, ke vi restu ghis ilia reveno; ili certe mortigus min".

"Ho ve!" diris la maljunulo, "mi tre bedauras tion. Kiom da tempo estas permesate, ke mi restu?"

"Nur ghis kiam la shafajho estos rostita, sinjoro", respondis Gluck, "kaj ghi jam estas tre bruna".

Tiam la malgranda sinjoro enmarshis en la kuirejon kaj sidighis sur la pototenilo, trovante lokon en la kamentubo por sia kasketo, kiu estis multe pli alta ol ghis la plafono.

"Vi baldau sekighos tie, sinjoro", diris Gluck, ree sidighinte por turnigi la shafajhon. Tamen la maljuna sinjoro tute ne sekighis, sed senchese la akvo gutetis de li sur la cindrojn, dum la fajro siblis, mughetis kaj komencis farighi tre nigra kaj malagrabla. Neniam ekzistis tia mantelo; el chiu faldo la akvo fluis kvazau tra defluilo.

"Bonvolu pardoni min, sinjoro", fine diris Gluck, rigardinte dum kvarono da horo la akvon etendighanta per longaj hidrargosimilaj riveretoj sur la planko. "Chu vi permesos, ke mi prenu vian mantelon?"

"Ne, mi dankas vin", diris la maljuna sinjoro.

"Chu ankau ne vian kasketon, sinjoro?"

"Estas al mi komforte, mi dankas vin", diris la maljunulo iom malafable.

"Sed — sinjoro — mi tre bedauras", diris Gluck hezitante, "sed — vere, sinjoro, — vi estingas la fajron".

"Pli longa tempo estos do necesa por kuiri la shafajhon", iom sarkasme respondis la vizitanto.

La konduto de lia gasto tre konfuzis Gluck-on; ghi estis stranga mikso de trankvileco kaj humileco. Meditante li turnigis la rostajhon dum kvin pluaj minutoj.

"Tiu shafajho shajnas tre bona", diris la malgranda sinjoro post iom da tempo. "Chu vi eble povas doni al mi malgrandan peceton?"

"Neeble, sinjoro", respondis Gluck.

"Mi tre malsatas", daurigis la maljuna sinjoro, "mi havis nenion por manghi hierau nek hodiau. Ili certe ne povus rimarki la mankon de peco apud la genuo".

Li parolis tiel melankolie, ke li tute kortushis Gluck-on. "Ili promesis, ke mi ricevos hodiau unu detranchajhon, sinjoro", li diris, "mi povas tiom doni al vi, sed neniom pli".

"Bona knabo", ree diris la maljuna sinjoro.

Tiam Gluck varmigis teleron kaj akrigis tranchilon. "Estas ja indiferente al mi, se mi ricevos batadon pro tio", li pensis.

Jhus kiam li tranchis grandan pecon el la shafajho, sonis che la pordo terura frapo. La maljuna sinjoro desaltis de la pototenilo, kvazau ghi subite ghene varmighis. Gluck remetis la detranchajhon en la shafajhon kun senesperaj penoj je precizeco kaj poste kuris por malfermi la pordon.

"Kial vi atendigis nin en la pluvo?" diris Schwartz, enpashante kaj jhetante sian ombrelon al la vizagho de Gluck. "Jes! Kial do, kanajleto?" ekkriis Hans, donante al li instrueman orelfrapon, dum li sekvis la fraton en la kuirejon.

"Dio mia!" ekkriis Schwartz, malferminte la pordon.

"Amen", diris la sinjoreto, kiu, forpreninte la kasketon, staris meze de la kuirejo, fleksighante kiel eble plei rapide.

"Kiu estas tiu?" demandis Schwartz. ekprenante pastplatigilon kaj turnighante a! Gluck kun sovagha malrideto.

"Mi ja ne scias, frato", diris Gluck tre timigita.

"Kiel li eniris?" kriegis Schwartz.

"Mia kara frato", humile protestis Gluck, "Li estis tiel terure malseka".

La platigilo estis jhus fraponta la kapon de Gluck, kiam la sinjoreto tuj intermetis la konusforman kasketon, sur kiu krakegis la platigilo, elskuante la akvon el la kasketo chien en la chambro. Sed strange ja estis, ke la platigilo, ektushante la kasketon, tuj elflugis el la mano de Schwartz, turnighante kvazau pajlo en forta vento, kaj falis en angulon che la pli malproksima flanko de la chambro.

"Kiu estas vi?" demandis Schwartz, turnante sin al li.

"Kion vi faras chi tie?" boje blekis Hans.

"Mi estas kompatinda maljunulo, sinjoro", la sinjoreto ekdiris tre modeste, "kaj vidante vian fajron tra la fenestro, mi petis kvaronhoran shirmadon".

"Bonvolu tuj elmarshi", diris Schwartz. "Ni jam havas sufichon da akvo en nia kuirejo, ne farante el ghi sekigejon".

"Estas malvarma vetero por forjheti maljunulon, sinjoro; rigardu miajn grizajn harojn". Chi tiuj pendis ghis liaj shultroj, kiel mi antaue rakontis.

"Ho, jes!" diris Hans, "estas sufiche de ili por varmigi lin. Eliru!"

"Mi estas treege malsata, sinjoro. Chu vi ne povus doni al mi pecon da pano antau mia foriro?"

"Panon! Kia ideo!" ekkriis Schwartz. "Chu vi supozas, ke neniel alie ni uzas nian panon, ol por doni ghin al tiaj rughnazaj kanajloj?"

"Kial vi ne vendas vian plumfaskon?" mokis Hans. "Eliru!"

"Unu malgrandan pecon mi petegas", diris la maljuna vireto.

"For de chi tie!" ordonis Schwartz.

"Mi petegas, sinjoro".

"For, kaj estu pendigota!" ekkriis Hans, ekkaptante lin je la kolumo. Sed tuj kiam li tushis la kolumon de la sinjoreto, Hans sekvis la platigilon, turnighante ree kaj ree kaj fine falante sur la platigilon en la angulo. Tiam Schwartz tre kolerighis kaj kuris al la maljunulo por eljheti lin; sed ankau li apenau tushis lin, kiam li perforte sekvis la fraton kaj la platigilon, frapante la kapon kontrau la muro, kaj li falegis en la angulon. Tie do kushis chiuj tri.

Poste la maljuna sinjoro rapidege turnis sin lau la kontraua flanko; li turnighadis, ghis kiam la longa mantelo tute volvighis chirkau li. Sur la kapon li ekmetis la kasketon, tre oblikve, char alie ghi traborus la plafonon, donis alian tordon al la spiralbuklaj lipharoj kaj diris tute trankvile: "Sinjoroj, mi deziras al vi tre bonan matenon. Je la dekdua nokte mi ree vizitos vin; post tia rifuzo de gastigado, kian mi jhus spertis, vi ne miros, se tiu vizito estos la lasta, kiun mi iam faros al vi".

"Se iam mi ree vin trovos chi tie", grumblis Schwartz, venante duone timigita el la angulo …sed, antau ol li povis fini la frazon, la maljuna sinjoro eliris, fermante la pordon kun granda ekbruo; kaj preter la fenestro en tiu momento flugis girlando el chifonita nubo, kiu kirlighis kaj rulighis laulonge de la valo en chiaj formoj, turnighante en la aero kaj fine fluidighante en subita pluvo.

"Tre bela afero estas tio, sinjoro Gluck!" diris Schwartz. "Metu la shafajhon sur la teleron! Se iam mi ree trovos vin faranta tian friponajhon… Dio mia! La shafajho estas jam tranchita!"

"Vi promesis al mi unu detranchajhon, frato, chu ne?" diris Gluck.

"Ho! ho! kaj vi tranchis ghin, dum ghi estis varmega, mi vidas, intencante kapti chiom de la sauco. Pasos longa tempo, antau ol mi ree promesos al vi ion similan! Eliru el la chambro, kanajlo, kaj restu en la karbokelo, ghis kiam mi vokos vin".

Gluck eliris el la chambro sufiche melankolie. La fratoj manghis kiel eble plej multe de la shafajho, enshlosis la restajhon en la shrankon kaj post la mangho komencis ebriighi.

Kia terura nokto! Mughega vento kaj torenta senchesa pluvo! La fratoj ankorau retenis nur sufichon da prudento por fermi chiun fenestran kovrilon kaj duoble rigli la pordon, antau ol ili enlitighis. Kutime ambau dormis en unu chambro. Jhus kiam la horlogho batis la dekduan, ilin vekis timiga krakego: la pordo krevis kun fortego, kiu skuis la domon de supro ghis fundo.

"Kio estas tio?" ekkriis Schwartz, eksaltante en sia lito.

"Nur mi", diris la sinjoreto.

La du fratoj sidighis sur la kapkusenoj kaj fikse rigardis en la mallumon. La chambroj estis plenaj de akvo, kaj per nebuleta lunradio, kiu trovis sian vojon tra truo en la fenestra kovrilo, ili povis vidi meze de la akvo grandegan shaumosferon, turnighantan kaj dancantan supren-malsupren simile al korko; kaj sur la sfero, kvazau sur plej luksa kuseno, kushis la maljuna sinjoreto kun kasketo kaj chio cetera. Estis nun sufiche da loko por la kasketo, tial ke la tegmento ne plu restis sur la domo.

"Mi bedauras vin gheni!" ironie diris la vizitanto. "Mi timas, ke viaj litoj estas iomete malsekaj; eble estus pli bone, se vi irus al la chambro de via frato. Mi lasis la plafonon tie".

Ili ne atendis admonon, sed rapidis tute malsekaj kaj en grandega teruro en la chambron de Gluck.

"Vi trovos mian vizitkarton sur la kuireja tablo", la maljuna sinjoro kriis post ili. "Memoru, chi tiu estas la lasta vizito".

"Chielo permesu tion!" diris Schwartz, tremante. Kaj la shaumsfero malaperis.

Taglumo fine venis, kaj matene la fratoj elrigardis el la malgranda fenestro de la chambro de Gluck. En la tuta Valo de Trezoro montrighis nur ruino kaj pereo. La superakvado estis forbalainta arbojn, rikoltojn kaj brutarojn kaj lasis anstataue dezerton plenan de rugha sablo kaj griza koto.

La du fratoj iris tremante kaj timigite en la kuirejon. La akvo estis tute difektinta la teretaghon. Grenon, monon, preskau chiun moveblajhon ghi estis forportinta, kaj restis nur malgranda blanka karto sur la kuireja tablo. Sur tiu estis gravuritaj per grandaj kurbaj longkruraj literoj la vortoj:

Sinjoro Sudokcidenta Vento

>>