Joachim Werdin

UNUAJ PASHOJ AL PERFEKTECO

Originale verkita

1990

Unua eldono

SPIRITA ELDONA SOCIETO F. V. LORENZ

SENCO DE LA LIBRO

"Estu do tiom perfektaj, kiom estas via patro en la chielo". (Kristo)

"Atingadu vian savon kun fervoro". (Budho)

"L' espero, l' obstino kaj la pacienco
jen estas signoj per kies potenco
ni pasho post pasho, post longa laboro,
atingos la celon en gloro".
L. L. Zamenhof

"La plej bona afero, kiun vi povas fari, estas strebado al perfekteco — ne ekzistas pli alta celo".
La autoro

I. ANTAU OL VI KOMENCOS

La verkon mi dedichas al chiuj homoj sen escepto. Estas evidente ke, el multaj legontoj, nur malgranda parto ekinteresighos pri aferoj de chi tiu verko. Ghuste al tiuj legontoj mi proponas ekiri senhezite kaj sentime sur vojon de spirita, konscia memevoluigo.

La enhavo de la verko ne estas mia proprajho nek mia scio; ghi estas malgranda parteto el ega sagho de perfekteco. Mi estas nur tiu mizera ilo kiu vidas kvazau tra nubo malgrandan parteton kaj deziras prezenti ghin al vi, kara leganto, malgrau la konvinko, ke mi faras tion tre neperfekte.

Memoru, ke vi kredu nenion kio estas chi tie skribita, antau ol vi bone prikonsideros tion. Unue chion bone pripensu kaj esploru kiam vi povos. La enhavo estas unu el la nekalkuleblaj vidpunktoj pri vojo al perfekteco. Vidu la vidpunkton, sed ne akceptu ghin senpense kiel la vian. Pli bone estos kiam vi volos vidi, kion mi proponas al vi kaj poste serioze pripensos chion.

Skribante la libron mi ne atentis enciklopediajn difinojn, sed klarigis konforme al mia kompreno. Ne gravas, ke aliaj ne konsentos kun mi. Gravas ke chio estas tiel klarigita, ke estu komprenebla.

Ne sufichas unufoje tralegi la libron, tio estas tro malmulte por la interesato. Al chiu kiu konstatos la enhavon interesa, mi proponas ellegi ghin du- au ech trifoje, kun pauzo inter la relegoj.

Antau ol vi komencos legi, trovu kvietan kaj senbruan lokon, trankviligu vin mem kaj koncentrighu — tiel vi pli facile komprenos la tekston.

La libro ne favoras au konstraustaras religion; la enhavo estas neutrala rilate al iu ajn religio, sed ghi povas taugi por kredemulo same kiel por ateisto.

Krome la libro estas eniro en grandan sistemon de memperfektigado en kiu perfektigado de la karaktero estas komenco de laboro koncerne sin mem.

Memoru, tio kion vi estos leginta povas esti komenco de via vojo al perfekteco. La komenco estas tre grava, kiel bazo por fortika domo.

Atentu tion, ke la enhavo de la libro estas idealo, al kiu oni povas strebi, sed estas malfacilege atingi ghin. Utiligante la idealon, kreu vian propran por vi mem, ghi ne bezonas kongrui kun tiu chi.

Legu kaj profitu spirite. Vi profitos, se vi volos.

II. PRINCIPOJ

En la karaktero de la homo oni povas distingi ecojn, kiujn oni nomas virtoj au malvirtoj de la karaktero. En sistemoj de perfektigado de la homo, laboro koncerne la karakteron konsistas en: sin senigado je la malvirtoj, fiksado de virtoj, enkonstruado de novaj virtoj.

Tre gravas, ke vi konu viajn virtojn kaj precipe la malvirtojn. Ankau sciu, kiujn virtojn vi devus konstrui en la karakteron. Tial necesas, ke vi listigu principojn lau kiuj vi direktos vin kaj kiujn vi obeos dum la tuta laboro koncerne vin mem.

Vi povas fiksi por vi mem pli au malpli multe da vivprincipoj; oni povas diverse tion prilabori. Helpu al vi la principaro chi-sube trovighanta; pri ghi estas la libro. Vi povas ghin shanghi au akcepti, sed unue pripensu ghin serioze.

Jen la principaro konsistanta el dek ordonoj:

  1. Ne mortigu
  2. Ne shtelu
  3. Ne mensogu
  4. Ne fieru
  5. Ne subighu al bremsa sento
  6. Amu chiujn estajhojn
  7. Kontrolu vin
  8. Vivu modere
  9. Estu persista kaj pacienca
  10. Perfektigu vin mem

Tiuj principoj estas pli precize priskribitaj en la sekvaj partoj de la libro. Ne chio tamen estas menciita, la ceteron vi mem provu trovi; vi povas tion fari. Faru tion laborante koncerne vin mem.

Memoru, la laboro koncerne sin mem longe dauras kaj estas malfacila; ghi postulos de vi grandan strechadon kaj memapogadon. Kiam la laboron vi estos farinta almenau iom malmulte, tiam vi rimarkos la efikojn. Sen laboro vi nenion shanghos en vi tiel ke estu pli bona. Pro tio chiam iru piu, char nenion pli bonan vi povas fari, kaj ne rezignu, malgrau malsukcesoj. Nur tiu atingas kiu iras. Tiu, kiu rezignas, kondamnas sin je maisukceso kaj malprogreso.

La principaro prezentas preskau idealan homon; tial vi povas kontraudiri al ghi au malkonsenti. Tia reago ne estas malghusta se ghi rezultas el via pripensado kaj via komprenvolo.

Ne akceptu ion, kion vi ne komprenas au ne konsentas, sed la konscienco direktu vin.

Legu kaj estu komprenema. Pensu kaj elektu.

1. Ne mortigu

Estas malpermesate mortigi homon; pri tio vi estas konvinkita, sed tio ne estas chio. Tiel same oni malpermesas mortigi beston, kreskajhon au detrui senpense la nevivan materion. Kompreneble, kiam estas bezono mortigi beston (ekz. oni ne havas alian solvon, char minacas morto pro malsato), faru tion, tiam vi estos senkulpa (same se temas pri vegetajhoj).

Kiam vi mortigas beston au vegetajhon por havi plezuron (chasado, fishkaptado, bukedfarado), pro timo (antau muso, rato, serpento), pro neglekto kaj aliaj kauzoj, kiuj ne estas necesa bezono (vivdefendo au nutrado por eviti malsatmorton), tiam vi tushas la principon.

Kiam sen neceso vi detruas belan mineralon, artverkon, libron, ilon au ion alian - ankau tiam vi tushas la principon.

Vundi per tranchilo, piki homon au beston, deshiri arbfolion, fari fendetojn (per akra ilo) sur shelo de arbo - jen ekzemploj de mortigaj faroj. Ankau kiam vi permesas chion chi fari al persono dependa de vi (viaj infanoj, subuloj) au kiam vi ne provas kontraustari (povante antaumalhelpi) - tiam vi kulpas, farighas kunkulpulo.

Devigante homon labori pli ol povas ties fortoj, devigante al laboro al kiu ne taugas - vi mortigas (tio koncernas ankau bestojn).

Same estas kiam vi ne donas meritajhon au rekompencas la perdojn kiujn la laboro kauzis al viaj gelaboristoj.

Efike oni povas mortigi difektante ies sanon, ekz. per fumado, drinkado, troaj manghado au lacigado, senokupeco kaj simile.

Same kiam pro vi en la aero trovighas venenaj gasoj au polvoj, la prilumo au aerumado ne estas sufichaj. Temas pri chiuj laborkondichoj kiuj dependas de vi kaj influas la homan sanon.

Ankau estas malpermesate malpurigi la naturon (akvon. aeron, teron); kontraue, vi devus batali por la pureco.

Ne nur per agoj oni mortigas, ankau per siaj paroloj kaj pensoj. Kiam vi iel ajn malfaciligas al iu atingi ion (dum li au shi bezonas tion), kalumnias iun, malbone deziras au vekas negativajn sentojn (koleron, deprimon, malfervoron, timon, malicon) — tiam vi tushas la principon.

Chu vi envias al iu ion (atingon, sukceson, havajhon)? Eble vi enmiksas vin en ies aferojn kiam oni ne petas vin? Eble vi ech altrudas vin? — Ankau tiuj agoj kontrauas al la principo.

Foje vi havas determinitan negativan memtenighon (agordon) al iu; poste vi eble malvarme traktos lin au shin malgrau neekzisto de iu ajn kulpo flanke de tiu persono. Eble vi sakras au pensas malbone pri iu, malfavore prijughas iun — tio estas kontraua al la principo.

Oni povas mortigi diverse: rapide, iom post iom, rimarkeble au ne, kashe au malkashe, senpere au pere de iu. Rimarku: vi efike mortigas vin mem pro kolerado au pesimisma memtenigho.

Oni povas mencii ankorau multajn detalojn koncerne la principon "ne mortigu"; tio tamen ne estas necesa, se vi mem scios kaj povos distingi. Post prikonsidero vi ofte rimarkos, ke viaj ago, parolo au penso mortigis (komprenu en la plej vasta signifo de la vorto).

Ghenerale oni povas konstati, ke estas mortigo chiu ago, parolo au penso kiu povas iel ajn (ech plej nerimarkeble kaj senteble) malbone influi homon, beston, kreskajhon au nevivan materion.

Evitadu kaj ne faru tion krom en la kazoj de nepre necesa bezono; tio okazas tre malofte, kiam oni devas elekti inter du malbonajhoj.

2. Ne shtelu

Jen principo, kiun vi konas de longe, sed chu precize? Turnu vian atenton al ghi. Jen kelkaj aliaj ekzemploj:

Preni ion de iu, kiam tiu ne scias au ne permesas al vi, estas shtelo. Tio estas evidenta al vi, sed oni povas alie, ekzemple kashi ion antau iu, kion li au shi atingus sciante pri tio.

Trovi ies ajhon kaj alproprigi ghin, tushas la principon. Unue uzu chiujn rimedojn por redoni la trovitajhon al la vera posedanto. Kiam vi ne trovos la posedanton, ankau tiam vi ne rajtas alproprigi la trovitajhon. Se tio estas mono, destinu ghin por utila celo (ekz. donu al tiuj kiuj vere bezonas), se tio estas alia valorajho, pripensu pri la plej ghusta destino. Kiam vi vere bezonas, alproprigu la trovitajhon, sed nur post malsukceso trovi la posedanton.

Kiam vi trompas en negoco au pro vi iu perdas je via profito, tiam vi shtelas. Same estas, se vi maljuste dividas havajhojn, monon, laboron au malghuste utiligas ilin kauzante perdojn.

Konscii, ke oni devas doni ion al iu kaj prokrasti, tro longe ne redoni pruntitajhon, ne doni al iu la meritajhon — jen ekzemploj pri shtelo.

Vi povas shteli ankau la tempon okupante iun au vin mem per sensignifaj aferoj, kiam necesas alie pasigi la tempon (ekz. labori).

Esti mallaborema, maldiligenta, vanta dum la laborado au lernado - signifas shteli la tempon de si mem.

Kiam vi ordonas al iu au permesas plenumi vian devon (mem povante ghin fari), tiam okazas samspeca shtelo kvazau vi plenumus ies devon.

Preni ne sian meritajhon au ech nur voli ghin, tushas la principon.

Atribui al si ies atingajhon, kvaliton, agon, estas shtelo simila al tiu kiam oni faras inverse, atribuas al iu sian chion chi.

Donu laumeritan salajron al via dungito kaj rekompencu liajn perdojn (kiujn la laboro kauzis al li) ech se li ne postulas tion.

Ne prenu koruptajhon kaj ankau ne donu ghin al iu ajn, char tiam vi shtelas.

Provu pripensi la principon kaj trovi aliajn ekzemplojn pri shtelo.

3. Ne mensogu

Mensogi signifas montri malveron per ago, parolo au penso. Diri neveron estas tipa ekzemplo de mensogo. Ghi konsistas en tio, ke oni diras, kio fakte ne okazis, okazas au okazos.

Kiam vi rakontas okazintajhon, kiun vi vidis au pri kiu vi legis, kaj se vi aldonas al tio ne faktojn (tio signifas ke vi ekz. troigas au aldonas ion, au intence preterlasas gravajn faktojn), tiam okazas mensogo de via flanko. Simila mensogo estas elpensi ion kaj paroli pri tio kiel pri okazinta.

Se vi ne volas mensogi, diru kaj prezentu nur purajn faktojn sen io ajn alia, nome aldonoj au preterlasoj.

Neniam shajnigu vian parolon havanta plurajn signifojn, sed diru rekte, malkashe, simple kaj kompreneble al chiu au silentu.

Se vi promesis au jhuris ion al iu kaj vi ne plenumas la aferon - vi mensogis; same, se vi dirus pri io estante necerta, ke tio estas vera.

Mensogi estas ankau: ne diri tion, kion oni devas sciigi al iu, jesi sciante, ke iu mensogas (do konfirmi la mensogon).

Se vi ne konfesas viajn erarojn au (pli malbone) senkulpigas vin estante kulpa - vi mensogas; same, kiam vi simulas labori au shajnigas, ke io estas tre signifoplena por vi.

Chiu via shajnigado, au pri sento, au pri bumoro, ankau chiu alia via malnatura kondutado (kiun vi konscie kauzas) estas mensogo. Same, senkulpigi sin dirante, ke la malagemo efikas pro ekzemple manko de vivofortoj ene de si. Ne senkulpigu vin pro la mallaboremo au malagemo - tio estas mensogoj.

Mense vi mensogas jam en la momento, kiam vi planas malveron au trompon. Pensante pri iu au io ne konforme al la realo, vi kreas mensogon en la penso.

Jughante pri iu vi plej ofte (sed ne chiam) eraras, do mensogas vin mem, tial neniam jughu pri iu, sed chiam pri vi mem. La aliulon vi konas ne sufiche por jughi, tamen vin mem vi konas bone por juste pritaksi.

Kiam vi audas kalumnion pri iu, ne timu nei, des pli kiam ghin diras persono kiu nur audis pri tio. Tiukaze kiam vi neas, tiam vi defendas vin mem kaj aliulojn kontrau la mensogo kaj vi ankau neniigas la kalumnion. Memoru ke pesimismo kaj tro granda optimismo (tio estas preskau neglekto) povas esti ankau mensogo.

Kiam vi diras malveron por savi ies vivon au por ne kauzi malbonon, tiam vi ne mensogas, kompreneble.

Konsideru por scii mem kiam diri au ne veron, Ne diru la veron, kiam povas sekvi el tio pli da malbono ol bono. Estas malfacile scii, sed ja tion ni povas lerni. Se vi volas lerni, antau chio auskultu kaj atentu vian konsciencvochon.

En la chiutaga vivo mensogado estas tiom ofte aperanta ke ghi estas preskau kutima kaj tute normala afero. Tial estas malfacile fari sin homo, kiu ne mensogas. Ankau estas malfacile atenti tion, ke ne aperu mensogo el mia busho.

Ni tamen provu. Ni sukcesos.

4. Ne fieru

Fiero estas sento, ke oni estas iurilate pli bona ol alia homo; tiun opinion oni povas trovi en si.

Kiam vi pensas, ke vi estas pli valora ol aliulo, ke vi estas la plej bezonata de la mondo, tiam montrighas via fiero.

Vi laudas vin pro viaj atingoj au por akiri rekonon de aliuloj; por la sama celo vi montras viajn kapablojn — tio estas fierado.

Intence altigi sian valoron antau aliuloj per ago, parolo au konvinko, signifas fieri. Lige kun chi tio estas malpermesate malestimi iun ajn au montri ignoron al iu ech en siaj pensoj. Konsciu ke por la mondevoluo vi estas nur chenero egale valora al chiu alia estajho en la mondo.

Kiam vi neglektas konsilojn au instruojn kiujn vi ricevas, ech se ili shajnas al vi neatentindaj ("mi pli bone scias"), tiam montrighas via fiero. Ankau se vi ofendighas pro tio, ke iu montris al vi la fieron, estas malbone, char ja tio estas denove fiero.

Donante al iu instruojn au konsilojn faru tion malfiere, kompreneme kaj ne substreku vian superemon. Same en la vivo - estu malfiera kaj trankvila. Ne fieru, sed samtempe ne estu subighema al la homo kiu insistas, ke vi faru malbonon. Ankau vi ne nur postulu, ke viaj subuloj ne faru malbonon, sed ankau montru tion al ili per viaj ekzemploj. Ne konsentu, ke iu malbonon faru, se vi povas antauforigi tion.

Malfieri ne signifas humilighi antau iu au subighi al tiu; tio signifas konduti kompreneme al aliuloj. Tiu kondutado rezultas el la sento pri egala valoro de chiuj homoj en la mondo. Malfiero do estas kvalito de sagha, komprenema bomo kaj fiero montras nian stultecon. La stultulon atendas multe da vivlernado celanta senigi lin je la superemo.

Che la unua ekstremflanko de la principo estas fiero kaj che la dua humilo; memoru, ke vi estu ie meze. Meze signifas nek superemi nek malsuperemi antau iu ajn, sed konsideri chiujn estajojn, kiel same valorajn al si mem.

Ni chiuj estas same valoraj por la mondo, por la evoluo.

5. Ne subighu al bremsa sento

Principe timu nenion kaj neniun. Estu sentima kontrau chiu ajn kaj chio ajn. Vi timas, kiam iu minacas vin per pli granda forto. Vi timas atentigi pri malghusta ago tiun, de kiu dependas viaj estadkondichoj (ekz. en lernejo au laborejo), negocoj au profitoj, char ili povus malplibonighi por vi. Vi timas, kiam minacas al vi danghero (ekz. irante sur rando che abismo au kiam sekvas vin mordema hundo) au io nekonata, nedifinita (estante nokte che tombo afl en arbaro). Ne timu, sed estu memgarda. Vi timas ankau ekzamenon au prezenti vin antau publiko (tiam oni diras pri publiktimo). Chi tiuj viaj kondutoj tushas la principon, vi do subighas al regado de bremsa sento.

Kiam vi timetas, ke homoj malfavore taksos vin, misparolos pri vi au insidos kontrau vi, tiam vi kondutas kontrau la principo; simile estas timi malsukceson au ies koleron.

Kiam vi malkuraghas defendi malfortulon kontrau fripono, au vi kontraustaras nenion, kiam estas por tio bezono, au vi timas eldiri vian propran vidpunkton, konvinkon — ankau tiam vi tushas la principon. Ne fidante je viaj kapabloj au dubante pri la sukceso atingi ion, vi timas; same estas kiam vi rezignas strebi, char aliulo shancelis vian esperon.

Oni povas timi chion: homon, beston, perforton, maljuston, fenomenon, altecon, spacon, nekonatajhon, mallumon, forlasitecon, mokon, homamason ktp. Chie povas atendi timo kaj nur de vi dependas, chu vi trovos ghin au ne. Chiu malkuragho estas formo de timo. Vera estas la proverbo: "ekzistas nenio pli timiga ol timo" - konsideru ghin kaj vi trovos, ke tio estas vera. Tiam provu forjheti timulon el via interno. La senton de timo forigu de vi kaj helpu al vi konvinkighi, ke la vera Mio estas ne la fizika korpo, sed io pli multe perfekta, ghi estas eterna kaj nedifektebla. La veran Mion povas renkonti nenio malbona, nenio malbona okazos al ghi. Tial forigu la timon kaj iru tra la vivo estante aplomba kaj kuragha sed samtempe prudenta.

Timo estas unu el multaj bremsaj sentoj, jen sekvas alia: honto. En chiuj aferoj sen escepto vi devus ne honti. Estas multe da kauzoj por honti, jen kelkaj ekzemploj.

Vi hontas esti nuda (do vi hontas vian korpon) antau iu, au - kiam vi estas che alia persono — rigardi artverkojn, fotajhojn, bildojn, kiuj montras senvestigitajn homojn au erotikajn scenojn. Estas por vi hontindaj temoj, vortoj, kiujn vi hontas eldiri kaj situacioj, en kiuj vi preferus ne esti (char vi hontas ion).

Oni povas honti: demandi, donaci, alparoli, proponi, ies aspekton, vestajhon, kondutadon ktp. Vi povas honti pro multaj kauzoj, tamen ne faru tion.

Eble vi asertas, ke honto shirmas la homon fari ion malbonan. Fakte, foje au ech ofte okazas tio kaj tial oni ne forigu de si la honton, sed anstatauigi ghin per sagheco. Tiam lin au shin ne bremsos honto, sed konscio pri efikoj de la homa agado.

Plej ofte tamen honto aperas tiam, kiam ghi estas nedezirata - vi povis sperti tion, chu ne? Ghuste tiun honton komencu forigi.

Dum la memperfektigado vi konstatos, kiun honton vi bezonas kaj kiun ne. Poste spertadu ilin kaj konkludu.

6. Amu chiujn estajhojn

Vi devus same ami chiujn: homojn, bestojn, kreskajhojn kaj ankau la nevivan materion (mineraloj, montoj, maroj), kaj chion, kio chirkauas vin. Ne temas chi tie pri la amo renkontebla inter du homoj de la malsama sekso - che ghia bazo estas avido en diversaj formoj. Ankau ne temas chi tie pri la amo de gepatroj al la infanoj au de la infanoj al avino. Oni ne diras chi tie pri tio, kion ghenerale la homoj nomas amo. La homa amo konsistas plej ofte (se ne chiam) en avido au ech egoismo, kvankam sendube ghi estas tute necesa por homoj. Chi tie oni parolu pri pure altruisma amo, pri ghi mencias religioj, ghin oni povas nomi dia amo.

Kio karakterizas la dian amon? Jen la plej gravaj ecoj:

  • senlima komprenemo kaj granda toleremo por la estajhoj
  • konstanta volonto helpi al la bezonanto, per sia penso, parolo au ago, utiligante chiujn siajn kapablojn, ne postulante profiton;
  • neniam trudi ion al iu ajn;
  • plena justeco en chiu cirkonstanco;
  • dezirado de bono por chiuj estajhoj, ech lau la principo "chio por la aliuloj kaj nenio por mi mem";
  • manko de koleremo, ofendighemo, envio kaj iu ajn alia negativa sento por la estajhoj;
  • admonado kaj instruado al kulpuloj, por konduki ilin sur ghustan vojon de la vivo;
  • ghentileco, delikateco, zorgemo por chiuj, ankau aliaj altaj sentoj direktataj chien.

Se tiuj ecoj karakterizos vin, vi amos per la vera, dia amo.

La dia amo ne estas peno, ghi estas tiom natura ago de la homo (kiu amas per ghi), kiom la spirado — strebu al tiu sento, sciu tamen ke la celo estas malproksime.

Nun vi estas ege malproksime de la perfekta amo, kiu nenion volas por si mem kaj chion (kio estas bona) por la aliuloj.

Komence senigu vin je la malamo, forigu ghin el vi (unue envion, jhaluzon kaj la aliajn malbonajn sentojn) - tio estas via unua pasho al la dia amo. Kvankam la vojo estas longa, ne timu, ne rezignu.

Nun bonvolu konsideri la faman principon "kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru al ili tiel same, kaj kion vi ne deziras, ke la homoj faru al vi, ne faru al ili". La principo montras, kiel kondutadi.

Ghi estas tute sekvinda.

Akceptu do homon tia, kia li/shi estas kaj ne nur tia, kia vi volus ke li au shi estu. Tamen vin mem eduku tiel, ke vi estu tia, kian vi volus vidi.

Via kunestado devus agordi al la chirkauajho, tial kiom eble plej malmulte postulu por vi mem kaj multon cedu al la aliuloj.

Klopodu, ke al aliuloj estu bone kun vi. La proksimulon traktu afable, pacience kaj bonkore. Chiam bone pensu pri chiu kaj bone deziru. Samtempe neniam trudu vin al iu per viaj helpo kaj konsiloj, se li au shi ne deziras tion.

"Kion vi ne amas, antau kio vi fermighas, kion vi devigas de vi — tio fermighas por vi, tio evitas vin".

Celante ami chiujn ne forgesu pri vi mem, char ankau vin vi devus ami. Simple memoru la grandan frazon: "Amu la proksimulon tiel, kiel vin mem".

La dia amo estas la plej potenca energio de bono, kiu levas la homon sur altajn spiritnivelojn.

Chiuj homoj estas gefratoj. Chirkaurigardu kaj rimarku, kiom da amo mankas al ili, amo necesa por neniigi la malamikecon kaj envion.

Tial volu en vi mem konstrui kaj flegi la dian amon por chiuj estajhoj. Estu certa, ke ghi kreskos en vi, se vi tion deziros vere.

Dum vi chiam pli ofte forigados la malamikajn sentojn kaj enigados la amikajn, la amo kreskos en vi chiam pli kaj vi komprenos, kiom la aliaj bezonas ghin.

La dia amo estas sagheco. Komprenenante tion chiam pli multe vi radios per ghi chirkauen, kreante serenan, optimismigan etoson, plenan je konfido kaj bondeziroj.

Nun vi estas tre malproksime de la dia amo, sed se vi deziros dividi ghin kun la aliuloj, ghi chiam pli multe manifestighos en vi.

Memoru, nenion pli bonan, nenion pli potencan vi donos al iu krom la dian amon.

Kiam vi estos helpanta en agordeco de la amo, memoru ke plej bone vi faros ne donante ion al iu, sed helpante ke tiu akiru la aferon per sia propra peno.

Estu amplena.

>>