Chapitro XXV

En Nikolskoje, en la ghardeno, en la ombro de alta frakseno sidis sur herba benko Katja kun Arkadio; sur la tero, apud ili, sin lokis Fifi, doninte al sia longa korpo tiun elegantan kurbighon, kiun la chasistoj nomas "pozo de griza leporo."

Arkadio kaj Katja silentis: li tenis en la manoj duone malfermitan libron, shi kolektis el sia korbo la lastajn pecetojn de blanka pano kaj jhetis ilin al malgranda familio de paseroj, kiu kun sia timema braveco, saltis kaj pepis tuj che shiaj piedoj. Malforta vento, kiu ludis en la folioj de l' frakseno, movis tien kaj reen pale-orajn lumajn makulojn sur la malhela vojeto kaj sur la flava dorso de Fifi; unutona ombro chirkauis Arkadion kaj Katjan; nur de tempo al tempo en shiaj haroj ekflamis hela strio. Ili ambau silentis: sed ghuste ilia silento, la maniero, kiel ili sidis unu apud la alia, esprimis konfideman proksimighon: chiu el ili kvazau ne pensis pri sia najbaro, kaj interne ghojis pro lia proksimeco. Iliaj vizaghoj shanghighis de la tempo, kiam ni vidis ilin lastfoje: Arkadio shajnis pli trankvila, Katja pli viva, pli kuragha.

"Chu vi ne trovas", komencis Arkadio, "ke la frakseno (frakseno = ruse "jasenj," hela = ruse "jasen.") estas bone nomita ruse: neniu alia arbo tiel hele kaj diafane brilas en la aero, kiel ghi."

Katja levis la okulojn supren kaj diris:

"Jes."

Arkadio pensis: jen shi ne riprochas min, ke mi bele parolas.

"Mi ne amas Heine", komencis Katja, montrante per la okuloj la libron, kiun Arkadio tenis en la manoj, "kiam li ridas, nek kiam li ploras: mi amas lin, kiam li estas meditema kaj malghoja."

"Kaj mi amas lin, kiam li ridas", rediris Arkadio. "Tio estas malnovaj restajhoj de via satira emo … Atendu iom, ni shanghos vin."

Malnovaj restajhoj! pensis Arkadio, se Bazarov audus tion!

"Kiu shanghos min? Vi!"

"Kiu? Mia fratino, Porfiro Platonich, kun kiu vi plu ne disputas; la onklino, kiun antauhierau vi akompanis en la preghejon."

"Mi ja ne povis rifuzi! Kio koncernas vian fratinon, shi mem, vi scias, en multaj aferoj konsentis kun Eugeno."

"Mia fratino estis tiam sub lia influo, same kiel vi."

"Kiel mi? Chu vi rimarkas, ke mi jam liberighis de lia influo?"

Katja silentis.

"Mi scias", daurigis Arkadio, "li neniam plachis al vi."

"Mi ne povas jughi pri li."

"Chu vi scias, Katerino Sergeevna? Chiufoje, kiam mi audas chi tiun respondon, mi ne kredas al ghi ... Ne ekzistas homo, pri kiu chiu ajn el ni ne povus jughi! Tio estas simple elturnigho."

"Do mi diros al vi, ke li ne malplachis al mi, ne; sed mi sentas, ke li estas fremda al mi, ke mi estas fremda al li ... ke vi estas fremda al li."

"Kial?"

"Kiel diri … Li estas sovagha, kaj ni estas hejmigitaj."

"Ankau mi estas hejmigita?"

Katja jese balancis la kapon.

Arkadio sin gratis post la orelo.

"Auskultu, Katerino Sergeevna: tio ja estas ofendo."

"Chu vi volus esti sovagha?"

"Sovagha - ne, sed forta, energia."

"Tion oni ne povas voli ... jen via amiko tion ne volas, kaj tamen li estas tia."

"Hm! Do vi pensas, ke li havas grandan influon je Anna Sergeevna?"

"Jes. Sed neniu povas longe estri shin", aldonis Katja duonvoche.

"Kial vi supozas tion?"

"Shi estas tre fiera ... ne, ne tion mi volis diri ... shi tro shatas sian sendependecon."

"Kiu ne shatas ghin?" demandis Arkadio, kaj preskau samtempe li demandis sin: por kio ghi estas necesa? Por kio ghi estas necesa? pensis ankau Katja. Se junaj homoj ofte kaj amike kunvenas, senchese venas al ili la samaj pensoj.

Arkadio ekridetis kaj iom proksimighinte al Katja diris murmurete:

"Konfesu, ke vi iom timas shin."

"Kiun?"

"Shin", ripetis Arkadio plensignife.

"Kaj vi?" siaflanke demandis Katja.

"Ankau mi; rimarku, mi diris: ankau mi."

Katja minacis lin per fingro.

"Tio mirigas min", komencis shi, "neniam mia fratino estis tiel bona por vi, kiel nun; multe pli ol dum via unua vizito."

"Vere?"

"Vi tion ne rimarkis? Vin tio ne ghojigas?"

Arkadio, ekmeditis.

"Per kio mi povis meriti la favoron de Anna Sergeevna? Chu ne per tio, ke mi alportis al shi la leterojn de via patrino?"

"Jes. Sed ekzistas ankau aliaj motivoj, kiujn mi ne diros."

"Kial?"

"Mi ne diros."

"Oh! Mi scias, vi estas tre obstina."

"Jes, mi estas obstina."

"Kaj observema?"

Katja rigardis Arkadion de la flanko.

"Chu tio estas malagrabla por vi? Pri kio vi pensas?"

"Mi pensas pri tio, de kie devenas la observemo, kiun vi efektive posedas. Vi estas tiel timema, nekonfida; vi evitas chiujn ..."

"Mi multe vivis sola; oni tiam nevole meditas. Sed chu mi chiujn evitas?" Arkadio jhetis sur shin penetreman rigardon.

"Chio chi estas tre bela", daurigis li, "sed la homoj de via situacio, mi volas diri, de via richeco, malofte posedas chi tiun kapablon; ilin, kiel la reghojn, la vero malfacile atingas."

"Sed mi ja ne estas richa."

Arkadio ekmiris kaj ne tuj komprenis Katjan. "Efektive, la tuta bieno apartenas al shia fratino!" diris li; chi tiu penso ne estis malagrabla al li.

"Kiel bone vi diris tion!" aldonis li voche.

"Kiel?"

"Vi bone diris tion: simple, ne hontante kaj ne afektante. Mi imagas, ke en la sento de la homo, kiu scias kaj diras, ke li estas malricha, devas esti io neordinara, ia fiereco."

"Mi spertis nenion similan, dank'al mia fratino; mi parolis pri mia situacio, char vi tion aludis."

"Jes; sed konfesu, ke ankau vi posedas iom de la fiereco, pri kiu mi jhus parolis."

"Ekzemple?"

"Ekzemple, vi ja - pardonu mian demandon - vi ne edzinighus kun richa homo?"

"Se mi tre amus lin ... Ne, shajnas, ech tiam mi ne edzinighus kun li."

"Jen, vi vidas!" ekkriis Arkadio kaj post momento aldonis:

"Kial vi ne edzinighus kun li?"

"Char ech la kantoj malkonsilas neegalan edzighon."

"Eble vi volas estri au ..."

"Ah, ne! por kio? Kontraue, mi estas preta min submeti; nur la neegaleco estas malagrabla. Sed estimi sin mem kaj sin submeti, tion mi komprenas - tio estas la felicho; sed dependeco ... Ne, sufiche."

"Sufiche", ripetis post Katja Arkadio. "Jes, jes", daurigis li. "Ne vane vi estas de la sama sango kiel Anna Sergeevna; vi estas same memstara kiel shi; sed vi estas pli kashema. Mi estas certa, ke vi neniam malkashus unua vian senton, kiel ajn forta kaj sankta ghi estus..."

"Chu tio ne estas natura?" demandis Katja.

"Vi estas same inteligenta, vi posedas tiom da karaktero, kiom shi, eble ech pli multe..."

"Ne komparu min kun mia fratino, mi petas vin", rapide interrompis lin Katja, "tio estas tro malprofita por mi. Vi kvazau forgesis, ke mia fratino estas bela, inteligenta, kaj ... precipe vi, Arkadio Nikolaich, ne devus diri tiajn vortojn, kaj kun tiel serioza mieno."

"Kion signifas: precipe vi, kaj de kio vi konkludas, ke mi shercas?"

"Kompreneble, vi shercas."

"Vi pensas? Kaj se mi estas certa pri tio, kion mi diras? Se mi trovas, ke miaj esprimoj ne estis ankorau sufiche fortaj?"

"Mi vin ne komprenas."

"Chu vere? Nun mi vidas, ke mi tro gloris vian observemon."

"Kiel?"

Arkadio, nenion respondis kaj sin deturnis. Katja trovis en la korbo ankorau kelke da panpecetoj kaj komencis jheti ilin al paseroj; sed la svingo de shia mano estis tro forta, kaj la birdoj forflugis, antau ol ili kaptis ion per siaj bekoj.

"Katerino Sergeevna!" diris subite Arkadio, "tio estas, kredeble, indiferenta al vi; sed sciu, ke mi ne shanghus vin, ne nur je via fratino, sed je iu ajn en la mondo."

Li levighis kaj rapide foriris, kvazau timigita de la vortoj, kiuj forflugis de liaj lipoj.

Ambau manoj de Katja kun la korbo deglitis sur shajn genuojn. Shi klinis la kapon kaj longe sekvis Arkadion per la okuloj. Iom post iom ardanta rugho koloris shiajn vangojn; sed shiaj lipoj ne ridetis, kaj la malhelaj okuloj esprimis miron kaj samtempe alian senton, kies nomon shi ankorau ne konis.

"Vi estas sola?" eksonis apud shi la vocho de Anna Sergeevna.

"Shajnas al mi, ke vi iris en la ghardenon kun Arkadio."

Katja, ne rapidante, direktis siajn okulojn al la fratino. Anna Sergeevna estis plenguste, ech elegante vestita; shi staris sur vojeto kaj per la pinto de sia malfermita ombrelo tushis la orelojn de Fifi. Katja ne rapidante respondis:

"Mi estas sola."

"Mi vidas tion", respondis shi kun rido, "li do revenis en sian chambron?"

"Jes."

"Vi kune legis?"

"Jes."

Anna Sergeevna prenis Katian je la mentono kaj levis shian vizaghon.

"Vi ne malpacighis, mi esperas?"

"Ne", respondis Katja kaj delikate forigis la manon de l' fratino.

"Kiel solene vi respondas! Mi pensis, ke mi trovos lin chi tie por proponi al li, ke li promenu kun mi. Li chiam petas min pri tio. Oni alportis por vi shuojn el la urbo, iru provvesti ilin: mi jam hierau rimarkis, ke viaj antauaj estas jam tute eluzitaj. Entute, vi ne sufiche vin okupas per tio chi, kaj vi havas tiel belajn piedojn! Ankau viaj manoj estas belaj ... sed iom grandaj; do vi devas pli zorgi pri la piedoj. Sed vi ne estas koketa."

Anna Sergeevna iris antauen sur la vojeto, iom bruetante per sia bela vesto. Katja levighis de l' benko kaj preninte kun si la volumon de Heine, ankau foriris, sed ne por provvesti la shuojn.

Belaj piedoj, pensis shi, malrapide kaj facile surirante la shtonajn shtupojn de la teraso, varmegigitajn de la suno; belaj piedoj, vi diras ... Nu, li genuos che ili.

Sed shi tuj ekhontis kaj shi rapide kuris supren. Arkadio iris tra la koridoro en sian chambron; la administranto de la domo kure sekvis lin kaj anoncis, ke che li sidas sinjoro Bazarov.

"Eugeno!" balbutis Arkadio preskau kun timo, "chu li estas chi tie jam longe?"

"Jhus li venis, sed li ordonis, ke mi ne anoncu al Anna Sergeevna kaj ke mi konduku lin rekte al vi."

Eble hejme okazis ia malfelicho? pensis Arkadio, rapide trakuris la shtuparon kaj larghe malfermis la pordon. Ekvidinte la amikon, li tuj trankvilighis, kvankam pli sperta okulo, kredeble, trovus en la energia, kiel antaue, sed iom malgrasighinta vizagho de la neatendita gasto signojn de interna ekscito. En mantelo, kovrita de polvo, kun chapo sur la kapo, li sidis che la fenestra breto; li ne levighis ech tiam, kiam Arkadio kun lauta ekkrio sin jhetis al lia kolo.

"Jen surprizo! Kio alkondukas vin chi tien?" ripetis li, pashante en la chambro, kiel homo, kiu mem imagas, kaj deziras montri, ke li ghojas. "Che ni chio estas en ordo, chiuj fartas bone, chu ne vere?"

"Chio estas che vi en ordo, sed ne chiuj estas sanaj", respondis Bazarov. "Sed ne babilu, ordonu alporti por mi glason da "kvas" (refreshiga trinkajho), sidigu kaj auskultu, kion mi komunikos al vi en malmultaj, sed, mi esperas, en sufiche fortaj esprimoj."

Arkadio eksilentis, kaj Bazarov rakontis al li sian duelon kun Paulo Petrovich. Arkadio tre ekmiris, ech chagrenighis; sed li ne volis montri tion; li nur demandis, chu efektive la vundo de lia onklo ne estas danghera, kaj ricevinte la respondon, ke ghi estas tre interesa, sed ne de la kuracista vidpunkto, li penis ekrideti, sed interne li sentis maltrankvilon kaj honton. Bazarov kvazau komprenis lin.

"Jes, amiko, jen kion signifas vivi sub felicha tegmento. Vi mem adoptas la kutimon de la mezaj jarcentoj kaj partoprenas en kavaliraj turniroj. Nun mi revenas al la gepatroj", tiel finis Bazarov sian rakonton, "kaj survoje mi turnis chi tien … por chion chi raporti al vi, mi povus diri, se mi ne opinius senutilan mensogon malsaghajho. Ne, mi venis chi tien, la diablo scias por kio. Jes, Arkadio, iafoje utile estas sin preni je la hartufo kaj sin eltiri for, kiel rapon el bedo: mi faris tion antau kelke da tagoj ... Sed mi ekdeziris ankorau unu fojon vidi tion, kion mi forlasis, la bedon, kie mi estis plantita."

"Mi esperas, ke chi tiuj vortoj ne koncernas min", respondis Arkadio kun maltrankvilo; "mi esperas, ke vi ne intencas disighi de mi."

Bazarov fikse, preskau penetre, ekrigardis lin. "Chu tio vere tiel chagrenus vin? Shajnas al mi, ke vi disighis de mi. Vi estas tiel fresha kaj pura ... kredeble viaj aferoj kun Anna Sergeevna iras bone."

"Kiaj miaj aferoj kun Anna Sergeevna?"

"Chu ne por ili vi venis chi tien de la urbo, birdido? Kiel progresas la dimanchaj lernejoj? Chu vi ne amas shin? Au eble jam venis por vi tempo esti modesta?"

"Eugeno, vi scias, mi chiam estis malkasha kun vi; mi povas certigi vin. Dio estu mia atestanto, ke vi eraras."

"Hm! Nova vorto", rimarkis Bazarov duonvoche. "Sed ne estu ekscitita, tio estas al mi tute indiferenta. Romantikulo dirus: mi sentas, ke niaj vojoj komencas disighi, kaj mi diras simple, ke ni tedis unu la alian."

"Eugeno ..."

"Mia kara, la malfelicho ne estas tiel granda; kio ne tedas en la vivo! Kaj nun, chu ni ne devus adiaui unu la alian? De l' momento, kiam mi venis chi tien, mi sentas min abomene, kvazau mi legus leterojn de Gogol al la edzino de la guberniestro de Kaluga. Mi ne ordonis maljungi la chevalojn."

"Kion vi diras! Tio estas ne ebla!"

"Kial?"

"Mi ne parolas pri mi; sed tio estus en la plej alta grado neghentila al Anna Sergeevna, kiu nepre deziros vin vidi."

"En tiu chi punkto vi eraras."

"Kontraue, mi estas certa, ke mi estas prava", rediris Arkadio. "Sed kial vi shajnigas? Se ni jam tushis la aferon, chu ne pro shi vi venis chi tien?"

"Eble, tamen vi eraras."

Sed Arkadio estis prava. Anna Sergeevna deziris vidi Bazarovon kaj invitis lin al si per la administranto de la domo. Bazarov shanghis la vestojn: lia nova konstumo estis enpakita tiel, ke li nenion bezonis tushi en la valizo, por elpreni ghin. Sinjorino Odincov akceptis lin ne en tiu chambro, kie li tiel neatendite deklaris al shi sian amon, sed en la salono. Shi amike etendis al li la ekstremojn de siaj fingroj, sed shia vizagho havis nevole strechitan esprimon.

"Anna Sergeevna", rapidis diri Bazarov, "antau chio mi devas vin trankviligi. Antau vi staras homo, kiu jam plene revenis al la prudento kaj esperas, ke ankau la aliaj forgesis liajn malsaghajhojn. Mi forveturas por longa tempo; kvankam mi ne estas mola estajho, tamen vi devas konsenti, ke malghoje estus al mi forporti kun mi la penson, ke vi rememoras min kun abomeno."

Anna Sergeevna profunde ekspiris, kiel homo, kiu jhus atingis la supron de alta monto, kaj rideto vivigis shian vizaghon. Shi duan fojon etendis sian manon al Bazarov kaj respondis al lia premo.

"Perdu la okulon tiu, kiu rememoras la tempon pasintan", diris shi; "tiom pli, ke verdire mi pekis tiam, se ne per koketeco, almenau … iel alie. Unuvorte, ni restu amikoj, kiel antaue. Tio estis songho, chu ne vere? Kaj kiu rememoras la songhojn!"

"Kiu memoras ilin! Cetere la amo estas afekta sento."

"Chu vere? Estas al mi tre agrable audi tion."

Tiel diris Anna Sergeevna, tiel diris Bazarov; ili ambau kredis, ke ili diras la veron. Chu estis la vero, la plena vero en iliaj vortoj? Ili mem ne sciis tion, tiom pli la autoro. Sed ilia interparolo havis tian karakteron, kvazau ili plene kredis unu al la alia.

Anna Sergeevna interalie demandis Bazarovon, kion li faris en Marino? Li preskau komencis rakonti al shi sian duelon kun Paulo Petrovich, sed detenis lin la penso, ke shi povus suspekti lin, ke li volas sin prezenti interesa; li simple respondis al shi, ke la tutan tempon li laboris.

"Kaj mi", rediris Anna Sergeevna, "komence mi havis la spleen'on! (splenon) Dio scias kial; mi ech intencis forveturi eksterlandon, imagu! ... Poste tio pasis, venis via amiko, Arkadio Nikolaich, kaj mi revenis sur miajn relojn, al mia vera rolo."

"Kia estas chi tiu rolo, permesu demandi vin."

"La rolo de onklino, de guvernantino, de patrino, nomu ghin, kiel vi volas. Chu vi scias, ke antaue mi ne bone komprenis vian intiman amikecon kun Arkadio Nikolaich; mi opiniis lin iom sensignifa. Sed nun mi pli bone konas lin kaj mi konvinkighis, ke li estas inteligenta ... Kaj, la chefa afero, li estas juna, juna ... ne kiel mi kaj vi, Eugeno Vasilich. "

"Chu li chiam ankorau estas konfuzita en via cheesto!"

"Chu?" komencis Anna Sergeevna kaj pripensinte iom, aldonis: "Nun li farighis pli konfidema, li parolas kun mi. Antaue li evitis min. Cetere, ankau mi ne serchis lian societon. Li estas pli amika kun Katja."

Bazarov malpaciencighis. La virino ne povas ne ruzi! pensis li.

"Vi diras, ke li evitis vin", diris li kun malvarma rideto, "sed kredeble lia amo al vi ne restis por vi sekreto!"

"Kiel? ankau li?" nevole ekkriis Anna Sergeevna.

"Ankau li", ripetis Bazarov kun humila saluto. "Chu vi efektive ne sciis tion, kaj mi diris al vi novajhon?"

Anna Sergeevna mallevis la okulojn.

"Vi eraras, Eugeno Vasilich."

"Mi ne supozas tion. Sed eble mi ne devus paroli pri tio."

Vi ne ruzu plu, diris li al si.

"Kial ne? Sed mi pensas, ke ankau tie chi vi tro alte taksas la gravecon de momenta impreso. Mi komencas suspekti, ke vi havas inklinon al troigo."

"Ni ne parolu plu pri tio, Anna Sergeevna."

"Kial?" rediris Anna Sergeevna, kaj shi mem tuj transmetis la interparolon sur alian vojon. Shi ne estis tute tankvila en la cheesto de Bazarov, kvankam shi diris al li kaj certigis sin mem, ke chio estas forgesita. Intershanghante kun li plej simplajn parolojn, ech shercante kun li, shi sentis iom da timo. Same sur vaporshipo, sur la maro, la homoj interparolas kaj ridas senzorge, kvazau sur la firma tero; sed se okazas la plej malgranda halto, se aperas la plej malgranda signo de io neordinara, tuj sur chiuj vizaghoj estas legebla esprimo de speciala timo, montranta la konstantan konscion pri la konstanta danghero.

La interparolo de Anna Sergeevna kun Bazarov dauris ne longe. Shi komencis mediti, respondis distrite kaj fine proponis al li transiri en la salonon, kie ili trovis la princidinon kaj Katjan.

"Kie estas Arkadio Nikolaich?" demandis la mastrino. Eksciinte, ke li malaperis jam antau pli ol unu horo, shi sendis serchi lin.

Ne baldau oni trovis lin: li sin kashis en la densajho de la ghardeno kaj apoginte la mentonon sur la krucitaj manoj, li dronis en meditoj. Profundaj kaj gravaj estis la meditoj, sed ne malghojaj. Li sciis, ke Anna Sergeevna sidas sola kun Bazarov, sed li ne sentis jhaluzon, kiel iam; kontraue, lia vizagho pli kaj pli serenighis; shajnis, ke li miras pro io, ghojas kaj decidighis al io.


XXV

     В  Никольском,  в  саду,  в  тени  высокого ясеня,  сидели на  дерновой
скамейке Катя с Аркадием; на земле возле них поместилась Фифи, придав своему
длинному телу  тот  изящный поворот,  который у  охотников слывет  "русачьей
полежкой".  И Аркадий и Катя молчали; он держал в руках полураскрытую книгу,
а она выбирала из корзинки оставшиеся в ней крошки белого хлеба и бросала их
небольшой семейке воробьев,  которые, с свойственной им трусливою дерзостью,
прыгали и  чирикали у  самых ее ног.  Слабый ветер,  шевеля в листьях ясеня,
тихонько двигал взад и вперед,  и по темной дорожке, и по желтой спине Фифи,
бледно-золотые пятна  света;  ровная тень  обливала Аркадия и  Катю;  только
изредка в ее волосах зажигалась яркая полоска.  Они молчали оба; но именно в
том,   как  они  молчали,  как  они  сидели  рядом,  сказывалось  доверчивое
сближение;  каждый из  них как будто и  не думал о  своем соседе,  а  втайне
радовался его близости.  И лица их изменились с тех пор,  как мы их видели в
последний раз: Аркадий казался спокойнее, Катя оживленнее, смелей.
     - Не  находите ли  вы,  -  начал Аркадий,  -  что ясень по-русски очень
хорошо назван:  ни одно дерево так легко и  ясно не сквозит на воздухе,  как
он.
     Катя подняла глаза кверху и промолвила:  "Да",  а Аркадий подумал: "Вот
эта не упрекает меня за то, что я красиво выражаюсь".
     - Я  не  люблю Гейне,  -  заговорила Катя,  указывая глазами на  книгу,
которую Аркадий держал в руках, - ни когда он смеется, ни когда он плачет; я
его люблю, когда он задумчив и грустит.
     - А мне нравится, когда он смеется, - заметил Аркадий.
     - Это  в  вас  еще  старые  следы  вашего  сатирического направления...
("Старые следы!  - подумал Аркадий. - Если б Базаров это слышал!") Погодите,
мы вас переделаем.
     - Кто меня переделает? Вы?
     - Кто?  -  Сестра;  Порфирий Платонович, с которым вы уже не ссоритесь;
тетушка, которую вы третьего дня проводили в церковь.
     - Не мог же я отказаться!  А что касается до Анны Сергеевны,  она сама,
вы помните, во многом соглашалась с Евгением.
     - Сестра находилась тогда под его влиянием, так же как и вы.
     - Как  и  я!  Разве вы  замечаете,  что  я  уже  освободился из-под его
влияния?
     Катя промолчала.
     - Я знаю, - продолжал Аркадий, - он вам никогда не нравился.
     - Я не могу судить о нем.
     - Знаете ли что,  Катерина Сергеевна?  Всякий раз,  когда я  слышу этот
ответ,  я ему не верю... Нет такого человека, о котором каждый из нас не мог
бы судить! Это просто отговорка.
     - Ну,  так я  вам скажу,  что он...  не  то  что мне не нравится,  а  я
чувствую, что и он мне чужой, и я ему чужая... да и вы ему чужой.
     - Это почему?
     - Как вам сказать... Он хищный, а мы с вами ручные.
     - И я ручной?
     Катя кивнула головой.
     Аркадий почесал у себя за ухом.
     - Послушайте, Катерина Сергеевна: ведь это, в сущности, обидно.
     - Разве вы хотели бы быть хищным?
     - Хищным нет, но сильным, энергическим.
     - Этого нельзя хотеть... Вот ваш приятель этого и не хочет, а в нем это
есть.
     - Гм! Так вы полагаете, что он имел большое влияние на Анну Сергеевну?
     - Да.  Но  над ней никто долго взять верх не  может,  -  прибавила Катя
вполголоса.
     - Почему вы это думаете?
     - Она очень горда...  я не то хотела сказать... она очень дорожит своею
независимостью.
     - Кто же ею не дорожит?  - спросил Аркадий, а у самого в уме мелькнуло:
"На что она?" -  "На что она?" -  мелькнуло и у Кати. Молодым людям, которые
часто и дружелюбно сходятся, беспрестанно приходят одни и те же мысли.
     Аркадий улыбнулся и, слегка придвинувшись к Кате, промолвил шепотом:
     - Сознайтесь, что вы немножко ее боитесь.
     - Кого?
     - Ее, - значительно повторил Аркадий.
     - А вы? - в свою очередь спросила Катя.
     - И я; заметьте, я сказал: и я.
     Катя погрозила ему пальцем.
     - Это  меня  удивляет,  -  начала она,  -  никогда сестра так  не  была
расположена к  вам,  как  именно теперь,  гораздо больше,  чем в  первый ваш
приезд.
     - Вот как!
     - А вы этого не заметили? Вас это не радует?
     Аркадий задумался.
     - Чем я  мог заслужить благоволение Анны Сергеевны?  Уж не тем ли,  что
привез ей письма вашей матушки?
     - И этим, и другие есть причины, которых я не скажу.
     - Это почему?
     - Не скажу.
     - О! я знаю: вы очень упрямы.
     - Упряма.
     - И наблюдательны.
     Катя посмотрела сбоку на Аркадия.
     - Может быть, вас это сердит? О чем вы думаете?
     - Я думаю о том,  откуда могла прийти вам эта наблюдательность, которая
действительно есть в вас. Вы так пугливы, недоверчивы; всех чуждаетесь...
     - Я  много жила  одна:  поневоле размышлять станешь.  Но  разве я  всех
чуждаюсь?
     Аркадий бросил признательный взгляд на Катю.
     - Все это прекрасно,  -  продолжал он,  -  но люди в вашем положении, я
хочу сказать с вашим состоянием,  редко владеют этим даром;  до них,  как до
царей, истине трудно дойти.
     - Да ведь я не богатая.
     Аркадий изумился и не сразу понял Катю.  "И в самом деле, имение-то все
сестрино!" - пришло ему в голову; эта мысль ему не была неприятна.
     - Как вы это хорошо сказали! - промолвил он.
     - А что?
     - Сказали хорошо; просто, не стыдясь и не рисуясь. Кстати: я воображаю,
в  чувстве человека,  который знает и  говорит,  что он  беден,  должно быть
что-то особенное, какое-то своего рода тщеславие.
     - Я  ничего этого не испытала по милости сестры;  я  упомянула о  своем
состоянии только потому, что к слову пришлось.
     - Так;  но  сознайтесь,  что  и  в  вас есть частица того тщеславия,  о
котором я сейчас говорил.
     - Например?
     - Например,  ведь вы,  - извините мой вопрос, - вы бы не пошли замуж за
богатого человека?
     - Если б я его очень любила... Нет, кажется, и тогда бы не пошла.
     - А!  вот видите! - воскликнул Аркадий и, погодя немного, прибавил: - А
отчего бы вы за него не пошли?
     - Оттого, что и в песне про неровнюшку поется.
     - Вы, может быть, хотите властвовать или...
     - О нет!  к чему это? Напротив, я готова покоряться, только неравенство
тяжело.  А  уважать себя и  покоряться -  это  я  понимаю;  это счастье;  но
подчиненное существование... Нет, довольно и так.
     - Довольно и так,  -  повторил за Катей Аркадий.  - Да, да, - продолжал
он,  -  вы недаром одной крови с Анной Сергеевной; вы так же самостоятельны,
как она;  но вы более скрытны.  Вы,  я уверен, ни за что первая не выскажете
своего чувства, как бы оно ни было сильно и свято...
     - Да как же иначе? - спросила Катя.
     - Вы одинаково умны; у вас столько же, если не больше, характера, как у
ней...
     - Не сравнивайте меня с сестрой,  пожалуйста, - поспешно перебила Катя,
- это  для  меня  слишком невыгодно.  Вы  как  будто  забыли,  что  сестра и
красавица,  и  умница,  и...  вам  в  особенности,  Аркадий  Николаевич,  не
следовало бы говорить такие слова, и еще с таким серьезным лицом.
     - Что значит это:  вам в особенности,  - и из чего вы заключаете, что я
шучу?
     - Конечно, вы шутите.
     - Вы думаете? А что, если я убежден в том, что я говорю? Если я нахожу,
что я еще не довольно сильно выразился?
     - Я вас не понимаю.
     - В  самом деле?  Ну,  теперь я вижу:  я точно слишком превозносил вашу
наблюдательность.
     - Как?
     Аркадий ничего не ответил и отвернулся,  а Катя отыскала в корзинке еще
несколько крошек и начала бросать их воробьям;  но взмах ее руки был слишком
силен, и они улетали прочь, не успевши клюнуть.
     - Катерина Сергеевна!  -  заговорил вдруг Аркадий, - вам это, вероятно,
все равно:  но знайте,  что я вас не только на вашу сестру,  -  ни на кого в
свете не променяю.
     Он встал и быстро удалился, как бы испугавшись слов, сорвавшихся у него
с языка.
     А  Катя  уронила обе  руки  вместе с  корзинкой на  колени и,  наклонив
голову,  долго  смотрела  вслед  Аркадию.  Понемногу алая  краска  чуть-чуть
выступила на  ее  щеки;  но  губы  не  улыбались,  и  темные глаза  выражали
недоумение и какое-то другое, пока еще безымянное чувство.
     - Ты одна?  -  раздался возле нее голос Анны Сергеевны.  -  Кажется, ты
пошла в сад с Аркадием.
     Катя  не  спеша перевела свои глаза на  сестру (изящно,  даже изысканно
одетая,  она  стояла на  дорожке и  кончиком раскрытого зонтика шевелила уши
Фифи) и не спеша промолвила:
     - Я одна.
     - Я это вижу, - отвечала та со смехом, - он, стало быть, ушел к себе?
     - Да.
     - Вы вместе читали?
     - Да.
     Анна Сергеевна взяла Катю за подбородок и приподняла ее лицо.
     - Вы не поссорились, надеюсь?
     - Нет, - сказала Катя и тихо отвела сестрину руку.
     - Как ты торжественно отвечаешь!  Я думала найти его здесь и предложить
ему пойти гулять со  мною.  Он  сам меня все просит об этом.  Тебе из города
привезли ботинки,  поди примерь их:  я уже вчера заметила,  что твои прежние
совсем износились.  Вообще ты  не довольно этим занимаешься,  а  у  тебя еще
такие прелестные ножки!  И  руки  твои  хороши...  только велики;  так  надо
ножками брать. Но ты у меня не кокетка.
     Анна  Сергеевна  отправилась  дальше  по  дорожке,  слегка  шумя  своим
красивым платьем;  Катя поднялась со скамейки и,  взяв с  собою Гейне,  ушла
тоже - только не примерять ботинки.
     "Прелестные ножки, - думала она, медленно и легко всходя по раскаленным
от солнца каменным ступеням террасы,  - прелестные ножки, говорите вы... Ну,
он и будет у них".
     Но ей тотчас стало стыдно, и она проворно побежала вверх.
     Аркадий пошел по  коридору к  себе в  комнату;  дворецкий нагнал его  и
доложил, что у него сидит господин Базаров.
     - Евгений!  -  пробормотал почти  с  испугом Аркадий,  -  давно  ли  он
приехал?
     - Сию  минуту  пожаловали  и   приказали  о   себе  Анне  Сергеевне  не
докладывать, а прямо к вам себя приказали провести.
     "Уж не несчастье ли какое у нас дома?  -  подумал Аркадий и,  торопливо
взбежав по лестнице,  разом отворил дверь. Вид Базарова тотчас его успокоил,
хотя более опытный глаз,  вероятно, открыл бы в энергической по-прежнему, но
осунувшейся фигуре нежданного гостя признаки внутреннего волнения. С пыльною
шинелью на  плечах,  с  картузом на  голове,  сидел он  на  оконнице;  он не
поднялся и  тогда,  когда Аркадий бросился с шумными восклицаниями к нему на
шею.
     - Вот неожиданно!  Какими судьбами!  -  твердил он, суетясь по комнате,
как человек,  который и сам воображает и желает показать, что он радуется. -
Ведь у нас все в доме благополучно, все здоровы, не правда ли?
     - Все у вас благополучно,  но не все здоровы, - проговорил Базаров. - А
ты не тараторь, вели принести мне квасу, присядь и слушай, что я тебе сообщу
в немногих, но, надеюсь, довольно сильных выражениях.
     Аркадий притих, а Базаров рассказал ему свою дуэль с Павлом Петровичем.
Аркадий очень удивился и  даже опечалился;  но не почел нужным это выказать;
он  только спросил,  действительно ли  не опасна рана его дяди?  и,  получив
ответ,  что  она  -  самая интересная,  только не  в  медицинском отношении,
принужденно улыбнулся,  а на сердце ему и жутко сделалось,  и как-то стыдно.
Базаров как будто его понял.
     - Да,  брат, - промолвил он, - вот что значит с феодалами пожить. Сам в
феодалы попадешь и  в рыцарских турнирах участвовать будешь.  Ну-с,  вот я и
отправился к "отцам", - так заключил Базаров, - и на дороге завернул сюда...
чтобы все это передать,  сказал бы я, если б я не почитал бесполезную ложь -
глупостью.  Нет,  я завернул сюда -  черт знает зачем.  Видишь ли,  человеку
иногда полезно взять себя  за  хохол да  выдернуть себя вон,  как  редьку из
гряды;  это я совершил на днях... Но мне захотелось взглянуть еще раз на то,
с чем я расстался, на ту гряду, где я сидел.
     - Я надеюсь,  что эти слова ко мне не относятся, - возразил с волнением
Аркадий, - я надеюсь, что ты не думаешь расстаться со мной.
     Базаров пристально, почти пронзительно взглянул на него.
     - Будто это  так  огорчит тебя?  Мне сдается,  что ты  уже расстался со
мною.  Ты такой свеженький да чистенький...  должно быть,  твои дела с Анной
Сергеевной идут отлично.
     - Какие мои дела с Анной Сергеевной?
     - Да разве ты не для нее сюда приехал из города,  птенчик?  Кстати, как
там подвизаются воскресные школы?  Разве ты не влюблен в  нее?  Или уже тебе
пришла пора скромничать?
     - Евгений,  ты  знаешь,  я  всегда был  откровенен с  тобою;  могу тебя
уверить, божусь тебе, что ты ошибаешься.
     - Гм!  Новое слово, - заметил вполголоса Базаров. - Но тебе не для чего
горячиться,  мне  ведь  это  совершенно все  равно.  Романтик сказал  бы:  я
чувствую,  что наши дороги начинают расходиться,  а я просто говорю,  что мы
друг другу приелись.
     - Евгений...
     - Душа моя,  это не беда;  то ли еще на свете приедается!  А теперь,  я
думаю,  не проститься ли нам?  С  тех пор как я  здесь,  я  препакостно себя
чувствую, точно начитался писем Гоголя к калужской губернаторше. Кстати ж, я
не велел откладывать лошадей.
     - Помилуй, это невозможно!
     - А почему?
     - Я уже не говорю о себе; но это будет в высшей степени невежливо перед
Анной Сергеевной, которая непременно пожелает тебя видеть.
     - Ну, в этом ты ошибаешься.
     - А я,  напротив, уверен, что я прав, - возразил Аркадий. - И к чему ты
притворяешься? Уж коли на то пошло, разве ты сам не для нее сюда приехал?
     - Это, может быть, и справедливо, но ты все-таки ошибаешься.
     Но Аркадий был прав.  Анна Сергеевна пожелала повидаться с  Базаровым и
пригласила его к себе через дворецкого. Базаров переоделся, прежде чем пошел
к ней:  оказалось,  что он уложил свое новое платье так, что оно было у него
под рукою.
     Одинцова его приняла не в той комнате, где он так неожиданно объяснился
ей в любви, а в гостиной. Она любезно протянула ему кончики пальцев, но лицо
ее выражало невольное напряжение.
     - Анна  Сергеевна,  -  поторопился сказать Базаров,  -  прежде всего  я
должен вас  успокоить.  Перед вами смертный,  который сам  давно опомнился и
надеется, что и другие забыли его глупости. Я уезжаю надолго, и согласитесь,
хоть я  и не мягкое существо,  но мне было бы невесело унести с собою мысль,
что вы вспоминаете обо мне с отвращением.
     Анна Сергеевна глубоко вздохнула,  как человек, только что взобравшийся
на  высокую  гору,  и  лицо  ее  оживилось улыбкой.  Она  вторично протянула
Базарову руку, и отвечала на его пожатие.
     - Кто старое помянет,  тому глаз вон,  -  сказала она, - тем более что,
говоря по  совести,  и  я  согрешила тогда если не  кокетством,  так  чем-то
другим.  Одно слово:  будемте приятелями по-прежнему.  То был сон, не правда
ли? А кто же сны помнит?
     - Кто их помнит? Да притом любовь... ведь это чувство напускное.
     - В самом деле? Мне очень приятно это слышать.
     Так выражалась Анна Сергеевна, и так выражался Базаров; они оба думали,
что говорили правду.  Была ли правда,  полная правда,  в их словах? Они сами
этого не знали,  а  автор и подавно.  Но беседа у них завязалась такая,  как
будто они совершенно поверили друг другу.
     Анна  Сергеевна спросила,  между  прочим,  Базарова,  что  он  делал  у
Кирсановых?  Он чуть было не рассказал ей о своей дуэли с Павлом Петровичем,
но  удержался при мысли,  как бы  она не подумала,  что он интересничает,  и
отвечал ей, что он все это время работал.
     - А  я,  -  промолвила Анна Сергеевна,  -  сперва хандрила,  Бог  знает
отчего,  даже за  границу собиралась,  вообразите!..  Потом это прошло;  ваш
приятель,  Аркадий Николаич,  приехал, и я опять попала в свою колею, в свою
настоящую роль.
     - В какую это роль, позвольте узнать?
     - Роль тетки,  наставницы,  матери, как хотите назовите. Кстати, знаете
ли,  что  я  прежде хорошенько не  понимала вашей  тесной дружбы с  Аркадием
Николаичем;  я  находила его довольно незначительным.  Но теперь я его лучше
узнала и убедилась,  что он умен... А главное, он молод, молод... не то, что
мы с вами, Евгений Васильич.
     - Он все так же робеет в вашем присутствии? - спросил Базаров.
     - А  разве...   -  начала  было  Анна  Сергеевна  и,  подумав  немного,
прибавила:  -  Теперь он доверчивее стал, говорит со мною. Прежде он избегал
меня. Впрочем, и я не искала его общества. Они большие приятели с Катей.
     Базарову стало досадно. "Не может женщина не хитрить!" - подумал он.
     - Вы говорите, он избегал вас, - произнес он с холодною усмешкой, - но,
вероятно, для вас не осталось тайной, что он был в вас влюблен?
     - Как? и он? - сорвалось у Анны Сергеевны.
     - И он,  - повторил Базаров с смиренным поклоном. - Неужели вы этого не
знали и я вам сказал новость?
     Анна Сергеевна опустила глаза.
     - Вы ошибаетесь, Евгений Васильич.
     - Не думаю. Но, может быть, мне не следовало упоминать об этом. - "А ты
вперед не хитри", - прибавил он про себя.
     - Отчего не  упоминать?  Но я  полагаю,  что вы и  тут придаете слишком
большое  значение мгновенному впечатлению.  Я  начинаю подозревать,  что  вы
склонны к преувеличению.
     - Не будемте лучше говорить об этом, Анна Сергеевна.
     - Отчего  же?  -  возразила она,  а  сама  перевела разговор на  другую
дорогу. Ей все-таки было неловко с Базаровым, хотя она и ему сказала, и сама
себя уверила,  что все позабыто.  Меняясь с ним самыми простыми речами, даже
шутя с ним, она чувствовала легкое стеснение страха. Так люди на пароходе, в
море,  разговаривают и смеются беззаботно,  ни дать ни взять, как на твердой
земле;  но случись малейшая остановка,  появись малейший признак чего-нибудь
необычайного,  и  тотчас  же  на  всех  лицах  выступит  выражение особенной
тревоги, свидетельствующее о постоянном сознании постоянной опасности.
     Беседа  Анны  Сергеевны с  Базаровым продолжалась недолго.  Она  начала
задумываться,  отвечать рассеянно и предложила ему, наконец, перейти в залу,
где они нашли княжну и Катю. "А где же Аркадий Николаич?" - спросила хозяйка
и, узнав, что он не показывался уже более часа, послала за ним. Его не скоро
нашли:  он забрался в самую глушь сада и, опершись подбородком на скрещенные
руки,  сидел,  погруженный в думы. Они были глубоки и важны, эти думы, но не
печальны.  Он знал, что Анна Сергеевна сидит наедине с Базаровым, и ревности
он не чувствовал, как бывало; напротив, лицо его тихо светлело; казалось, он
и дивился чему-то, и радовался, и решался на что-то.

<< >>