Chapitro XXII

Silente, nur de tempo al tempo intershanghante kelke da vortoj, niaj amikoj atingis la domon de Fedot. Bazarov estis ne tute kontenta pri si mem. Arkadio estis nekontenta pri li. Krom tio li sentis tiun senmotivan malghojon, kiu estas konata nur de tre junaj homoj. La kochero shanghis la chevalojn kaj suririnte la kondukbenkon, demandis: dekstren, chu maldekstren? Arkadio ektremis. La vojo dekstren kondukis al la urbo kaj de tie en la bienon de lia patro, la vojo maldekstren kondukis al sinjorino Odincov.

Li ekrigardis Eugenon. "Eugeno", demandis li: "maldekstren?"

Bazarov sin turnis al li. "Kia sensencajho!" murmuris li.

"Mi scias, ke tio estas sensencajho", respondis Arkadio. "Ne grave, chu ghi estas la unua!"

Bazarov depushis sian chapon sur la frunton. "Kiel vi volas", diris li fine.

"Turnu maldekstren!" ekkriis Arkadio.

La tarantaso ekrulighis al Nikolskoje. Sed decidighinte al la "sensencajho", la amikoj ankorau pli obstine silentis kaj ech shajnis koleraj.

La maniero, en kiu la intendanto de la domo akceptis ilin sur la perono en Nikolskoje, tuj montris al la amikoj, ke ili agis neprudente, cedante al sia subita kaprico. Oni tute ne atendis ilin. Ili devis resti sufiche longe kaj kun sufiche malsaghaj mienoj en la salono. Fine aperis sinjorino Odincov. Shi salutis ilin kun la kutima afableco, sed ekmiris je ilia baldaua reveno kaj, kiom oni povis konkludi lau la malrapideco de shia parolado kaj de shiaj movoj, shi ne tre ekghojis. Ili rapidis konigi al shi, ke ili haltis en Nikolskoje, pasante en la urbon kaj ke post tri, kvar horoj ili daurigos la vojon. Shi respondis nur per mallauta: "ah", petis Arkadion, ke li salutu sian patron en shia nomo kaj sendis serviston por peti la onklinon malsupreniri. La princidino venis tre dorma, kio donis ankorau pli koleran esprimon al shia sulkighinta, maljuna vizagho. Katja estis malsaneta kaj ne forlasis sian chambron. Arkadio subite eksentis, ke li almenau same forte deziras vidi Katjan, kiel sinjorinon Odincov mem. Kvar horoj pasis en sensignifa interparolo pri indiferentaj aferoj; Anna Sergeevna auskultis kaj parolis sen rideto. Nur en la momento de la adiauo la antaua amikeco kvazau vekighis en shia koro.

"Mi havas nun atakon de malgaja humoro", diris shi, "sed vi ne atentu tion kaj vizitu min, mi diras tion al vi ambau, post iom da tempo."

Bazarov kaj Arkadio respondis al shi per senvorta riverenco, sidighis en la kalesho kaj nenie haltante veturis hejmen. Ili atingis Marinon sen akcidento en la sekvinta tago vespere. Dum la tuta vojo nek unu, nek alia elparolis la nomon de Anna Sergeevna; precipe Bazarov preskau ne malfermis la bushon kaj senchese rigardis flanken de la vojo, kun ia kolera obstino.

En Marino oni forte ekghojis je ili. La longedaura foresto de l’ filo komencis maltrankviligi Nikolaon Petrovich: li ekkriis, svingis la piedojn kaj eksaltis sur la sofo, kiam Fenichka alkuris kun brilantaj okuloj kaj konigis la revenon de la "junaj sinjoroj"; ech Paulo Petrovich eksentis agrablan surprizon kaj indulge ridetis, skuante la manojn de la venintoj. Oni komencis paroli pri la vojagho; plejparte parolis Arkadio, precipe dum la vespermangho, kiu dauris ghis longe post la noktomezo. Nikolao Petrovich ordonis alporti kelke da boteloj de portero, jhus venigita el Moskvo, kiu tiel plachis al li, ke liaj vangoj farighis purpuraj, kaj li senchese ridis en infane-nerva maniero. La ghenerala gaja ekscito infektis ankau la servistojn. Dunjasha kuris tien kaj reen, kiel freneza, kaj senchese brufermis la pordojn; Petro ankorau en la tria horo nokte vane penis ludi sur la gitaro kozakan valson. La kordoj plende kaj agrable sonoris en la senmova aero; sed ekster la komenca koloraturo la klera lakeo sukcesis ludi nenion: la naturo rifuzis al li la muzikan talenton, kiel chiujn aliajn talentojn. Dume la vivo en Marino rulighis ne senskue, kaj la kompatinda Nikolao Petrovich havis multe da chagrenoj. La farmbieno liveris pli kaj pli multe da ili - mizeraj, vulgaraj chagrenoj! La dungitaj laboristoj farighis netolereblaj. Unuj postulis reguligon de la konto au pligrandigon de la salajro; aliaj foriradis, post kiam ili ricevis antaupagon; la chevaloj malsanighis; la jungajho difektighis chiuminute; la laboroj estis plenumataj malzorge; drashmashino, venigita el Moskvo, estis tro peza por esti uzata; duono de la bestejo forbrulis, char maljuna servistino, duonblinda, iris en venta vetero kun brulanta karbo, por ekzorcizi sian malsanan bovinon … La sama maljunulino asertis poste, ke la malfelicho okazis tial, ke la mastro havis fantaziajn ideojn prepari neniam ankorau ekzistintajn fromaghojn kaj aliajn laktajhojn. La intendanto farighis subite maldiligenta kaj ech komencis grasighi, kiel grasighas chiu ruso, kiu estas nutrata per "libera pano." Vidante de malproksime Nikolaon Petrovich, li ordinare penis montri sian fervoron kaj jhetis spliton je preterkuranta porkido au minacis duonnudan knabon; la ceteran tempon li plejparte dormis. La farmkamparanoj ne pagis ghustatempe la farmpagon, shtelis lignon; preskau chiunokte la gardistoj kaptis, iafoje post batalo, chevalojn, sin pashtantajn sur la herbejoj de la bieno. Nikolao Petrovich fiksis monpunon por tio, sed la afero ordinare finighis per tio, ke la arestitaj chevaloj, nutrite dum du, tri tagoj en la stalo de Nikolao Petrovich, revenis al la kamparanoj. Por kroni la hhaoson, la kamparanoj komencis malpaci unu kun alia: fratoj postulis dividon, iliaj edzinoj ne povis plu vivi kune sub la sama tegmento; subite ekbolis pugnobatalo, sonis ghenerala alarmo kaj chiuj, kvazau lau komando, kuris kune al la kontoro de la bieno, sin pushis al la sinjoro, ofte kun signoj de l’ pugnoj sur la vizaghoj, ebriaj, postulante jughon kaj justecon: bruoj, ghemoj, pepaj krioj de la virinoj miksighis kun la insultoj de l’ viroj. Oni devis auskulti la plendojn de la partioj, krii ghis raukigho, sciante de antaue, ke chiuj penoj restos senutilaj. Mankis manoj por la rikolto: najbara kamparano bienposedanto, kies honestaj trajtoj inspiris konfidon, prenis sur sin liveri rikoltistojn je la prezo de du rubloj por desjatino kaj trompis Nikolaon Petrovich en plej senkonscienca maniero; la propraj kamparaninoj postulis prezojn, neniam antaue auditajn, kaj dume la grajnoj falis el la spikoj; samajn embarasojn oni havis kun la fojno, kaj la Kuratorejo de l' orfoj subite postulis senprokrastan kaj kompletan pagon de la procentoj … "Mi ne havas plu fortojn!" pli ol unu fojon diris malespere Nikolao Petrovich. "Mi ne povas ja mem pugnobatali, la principoj ne permesas al mi alvoki la policon, kaj ili faros nenion sen timo pro la puno!"

"Du calme, du calme" (trankvile, trankvile), diris en tiaj okazoj Paulo Petrovich, sed li mem sulkigis la brovojn, murmuris kaj tordis la lipharojn. Bazarov restis flanke de chiuj chi "mizeroj"; cetere, ne konvenis al li, kiel al gasto, sin miksi en fremdajn aferojn. En la dua tago post sia reveno en Marinon li rekomencis siajn okupojn je ranoj, infuzorioj, hhemiaj kombinajhoj, kaj estis tute absorbita per sia laboro. Arkadio, kontraue, opiniis sia devo, se ne helpi la patron, almenau esprimi sian pretecon helpi lin. Li pacience auskultis lin kaj foje donis ian konsilon, ne por ke oni ghin obeu, sed por montri sian bonan volon. La terkulturaj aferoj ne estis por li antipatiaj; li ech kun plezuro revis pri agronomia agado, sed nun aliaj pensoj svarmis en lia kapo. Arkadio, je sia propra miro, senchese pensis pri Nikolskoje; iam li nur estus levinta la shultrojn, se iu dirus al li, ke li povus enui sub la sama tegmento kun Bazarov, kaj sub kia! - sub la gepatra tegmento; tamen li efektive enuis kaj io tiris lin for. Li faris longajn promenojn ghis lacigho, sed tio ne helpis.

Parolante foje kun la patro, li eksciis, ke Nikolao Petrovich posedas kelke da leteroj, sufiche interesaj, skribitaj iam de la patrino de sinjorino Odincov al la mortinta patrino de Arkadio, kaj ne lasis lin trankvila, ghis li ricevis la leterojn. Nikolao Petrovich estis devigita traserchi dudek diversajn kofrojn kaj kestojn. Farighinte posedanto de chi tiuj duone shimintaj paperoj, Arkadio, trankvilighis, kvazau trovinte celon, kiun li devis atingi. "Mi diras tion al vi ambau", senchese murmuretis li, "aldonis shi mem! Mi veturos al shi, mi veturos, la diablo min prenu!" Sed li rememoris la lastan viziton, la malvarman akcepton, kaj lia timemo superregis. Tamen la "kiu scias?" de la juneco, sekreta deziro provi sian felichon, provi siajn fortojn kiel solulo, sen ies ajn protekto, fine venkis lin. Ne pasis ankorau dek tagoj de lia reveno Marinon, kaj li ree, sub la preteksto studi la organizon de la dimanchaj lernejoj, trotis en la urbon kaj de tie al Nikolskoje. Senchese rapidigante la veturigiston, li kuris tien kiel juna oficiro al batalo: timo, ghojo kaj senpacienceco sufokis lin. "La chefa afero estas ne pensi", ripetis li al si mem. Lia veturigisto estis brava homo; li haltis antau chiu drinkejo kaj demandis: "unu guton?" au "chu unu guton?" sed post unu guto li ne indulgis la chevalojn. Fine, ekbrilis la alta tegmento de la konata domo. "Kion mi faras!" trakuris tra lia kapo. "Sed mi ne povas reveni!" La chevaltrio akorde kuris; la veturigisto kriis kaj fajfis. Jen la ponto jam ekbruis sub la hufoj kaj radoj, jen la aleo de la tonditaj abioj … Roza virina vesto briletas en la malhela verdajho, juna vizagho rigardas de sub la malpeza franko de ombrelo … Li rekonis Katjan, ankau shi rekonis lin. Arkadio, ordonis haltigi la galopantajn chevalojn, saltis el la kalesho kaj proksimighis al shi. "Tio estas vi!" diris shi kaj malrapide rughighis. "Ni iru al mia fratino, shi estas chi tie, en la ghardeno; estos agrable al shi revidi vin."

Katja kondukis Arkadion en la ghardenon. Chi tiu renkonto shajnis al li bona antausigno; li ekghojis, kvazau revidinte parencinon. Chio tiel bone aranghighis: neniu lakeo, nenia anonco. Che la kurbigho de la vojeto li ekvidis sinjorinon Odincov. Shi staris kun la dorso turnita al li. Audinte pashojn, shi sin turnis. Arkadio, ree konfuzighis, sed shiaj unuaj vortoj tuj trankviligis lin. "Bonan tagon, forkurinto!" diris shi per sia egala, karesa vocho kaj iris renkonte al li, ridetante kaj fermetante la okulojn kauze de la suno kaj vento. "Kie vi trovis lin, Katja?", "Mi alportas al vi, Anna Sergeevna", komencis li, "ion, kion vi ne atendis…" "Vi alportis vin mem; kio povas esti pli bona?"


XXII

     Молча,  лишь  изредка  меняясь  незначительными словами,  доехали  наши
приятели до  Федота.  Базаров  был  не  совсем  собою  доволен.  Аркадий был
недоволен им.  К  тому же  он  чувствовал на  сердце ту беспричинную грусть,
которая знакома только одним очень молодым людям.  Кучер перепряг лошадей и,
взобравшись на козлы, спросил: направо аль налево?
     Аркадий дрогнул.  Дорога направо вела в город,  а оттуда домой;  дорога
налево вела к Одинцовой.
     Он взглянул на Базарова.
     - Евгений, - спросил он, - налево?
     Базаров отвернулся.
     - Это что за глупость? - пробормотал он.
     - Я знаю,  что глупость, - ответил Аркадий. - Да что за беда? Разве нам
в первый раз?
     Базаров надвинул картуз себе на лоб.
     - Как знаешь, - проговорил он наконец.
     - Пошел налево! - крикнул Аркадий.
     Тарантас  покатил  в  направлении  к  Никольскому.   Но,  решившись  на
глупость, приятели еще упорнее прежнего молчали и даже казались сердитыми.
     Уже по  тому,  как их  встретил дворецкий на крыльце одинцовского дома,
приятели могли  догадаться,  что  они  поступили неблагоразумно,  поддавшись
внезапно пришедшей им  фантазии.  Их,  очевидно,  не ожидали.  Они просидели
довольно долго и с довольно глупыми физиономиями в гостиной.  Одинцова вышла
к  ним наконец.  Она приветствовала их с обыкновенною своей любезностью,  но
удивилась  их   скорому  возвращению  и,   сколько  можно  было   судить  по
медлительности ее  движений  и  речей,  не  слишком  ему  обрадовалась.  Они
поспешили объявить,  что  заехали только  по  дороге  и  часа  через  четыре
отправятся дальше,  в город. Она ограничилась легким восклицанием, попросила
Аркадия поклониться отцу  от  ее  имени и  послала за  своею теткой.  Княжна
явилась  вся   заспанная,   что  придавало  еще  более  злобы  выражению  ее
сморщенного,  старого лица.  Кате нездоровилось,  она не  выходила из  своей
комнаты.  Аркадий вдруг почувствовал,  что он,  по крайней мере,  столько же
желал видеть Катю,  сколько и  самое Анну  Сергеевну.  Четыре часа  прошло в
незначительных толках о  том о сем;  Анна Сергеевна и слушала и говорила без
улыбки.  Только при самом прощании прежнее дружелюбие как будто шевельнулось
в ее душе.
     - На меня теперь нашла хандра,  -  сказала она, - но вы не обращайте на
это внимания и  приезжайте опять,  я  вам это обоим говорю,  через несколько
времени.
     И  Базаров и Аркадий ответили ей безмолвным поклоном,  сели в экипаж и,
уже нигде не останавливаясь,  отправились домой,  в Марьино,  куда и прибыли
благополучно на следующий день вечером. В продолжение всей дороги ни тот, ни
другой не  упомянул даже  имени  Одинцовой;  Базаров в  особенности почти не
раскрывал  рта  и  все  глядел  в  сторону,  прочь  от  дороги,  с  каким-то
ожесточенным напряжением.
     В  Марьине им все чрезвычайно обрадовались.  Продолжительное отсутствие
сына начинало беспокоить Николая Петровича;  он вскрикнул, заболтал ногами и
подпрыгнул на  диване,  когда Фенечка вбежала к  нему  с  сияющими глазами и
объявила  о  приезде  "молодых  господ";  сам  Павел  Петрович  почувствовал
некоторое  приятное  волнение  и  снисходительно  улыбался,   потрясая  руки
возвратившихся странников.  Пошли толки,  расспросы; говорил больше Аркадий,
особенно за ужином,  который продолжался далеко за полночь. Николай Петрович
велел подать несколько бутылок портера, только что привезенного из Москвы, и
сам раскутился до того, что щеки у него сделались малиновые и он все смеялся
каким-то  не  то  детским,  не  то нервическим смехом.  Всеобщее одушевление
распространилось и  на прислугу.  Дуняша бегала взад и вперед как угорелая и
то и  дело хлопала дверями;  а Петр даже в третьем часу ночи все еще пытался
сыграть  на  гитаре  вальс-казак.   Струны  жалобно  и   приятно  звучали  в
неподвижном воздухе,  но, за исключением небольшой первоначальной фиоритуры,
ничего  не  выходило у  образованного камердинера:  природа  отказала ему  в
музыкальной способности, как и во всех других.
     А между тем жизнь не слишком красиво складывалась в Марьине,  и бедному
Николаю Петровичу приходилось плохо.  Хлопоты по ферме росли с каждым днем -
хлопоты безотрадные,  бестолковые.  Возня с наемными работниками становилась
невыносимою.  Одни требовали расчета или прибавки,  другие уходили, забравши
задаток;  лошади заболевали;  сбруя горела как на  огне;  работы исполнялись
небрежно;  выписанная из  Москвы  молотильная машина  оказалась негодною  по
своей  тяжести;  другую с  первого разу  испортили;  половина скотного двора
сгорела,  оттого что  слепая старуха из  дворовых в  ветреную погоду пошла с
головешкой окуривать свою корову...  правда, по уверению той же старухи, вся
беда  произошла оттого,  что  барину вздумалось заводить какие-то  небывалые
сыры и  молочные скопы.  Управляющий вдруг обленился и  даже начал толстеть,
как  толстеет всякий русский человек,  попавший на  "вольные хлеба".  Завидя
издали Николая Петровича,  он,  чтобы заявить свое  рвение,  бросал щепкой в
пробегавшего мимо поросенка или  грозился полунагому мальчишке,  а  впрочем,
больше все спал.  Посаженные на оброк мужики не взносили денег в срок, крали
лес;  почти каждую ночь сторожа ловили, а иногда с бою забирали крестьянских
лошадей на лугах "фермы".  Николай Петрович определил было денежный штраф за
потраву,  но  дело обыкновенно кончалось тем,  что,  постояв день или два на
господском корме,  лошади  возвращались к  своим  владельцам.  К  довершению
всего,  мужики начали между собою ссориться:  братья требовали раздела, жены
их  не  могли ужиться в  одном доме;  внезапно закипала драка,  и  все вдруг
поднималось на ноги,  как по команде,  все сбегалось перед крылечко конторы,
лезло к барину,  часто с избитыми рожами,  в пьяном виде, и требовало суда и
расправы;  возникал шум,  вопль,  бабий хныкающий визг вперемежку с  мужскою
бранью.  Нужно было разбирать враждующие стороны, кричать самому до хрипоты,
зная  наперед,  что  к  правильному решению все-таки  прийти невозможно.  Не
хватало рук  для жатвы:  соседний однодворец,  с  самым благообразным лицом,
порядился  доставить  жнецов  по  два  рубля  с   десятины  и   надул  самым
бессовестным образом;  свои бабы заламывали цены неслыханные,  а  хлеб между
тем осыпался,  а тут с косьбой не совладели, а тут Опекунский совет грозится
и требует немедленной и безнедоимочной уплаты процентов...
     - Сил моих нет!  -  не  раз с  отчаянием восклицал Николай Петрович.  -
Самому драться невозможно,  посылать за становым -  не позволяют принципы, а
без страха наказания ничего не поделаешь!
     - Du calme, du calme*, - замечал на это Павел Петрович, а сам мурлыкал,
хмурился и подергивал усы.
     ______________
     * Спокойно, спокойно (франц.).

     Базаров держался в отдалении от этих "дрязгов",  да ему,  как гостю, не
приходилось и  вмешиваться в  чужие  дела.  На  другой день  после приезда в
Марьино он принялся за своих лягушек,  за инфузории, за химические составы и
все возился с ними.  Аркадий,  напротив,  почел своею обязанностью,  если не
помогать отцу,  то,  по крайней мере, показать вид, что он готов ему помочь.
Он  терпеливо его  выслушивал и  однажды подал какой-то  совет не  для того,
чтобы  ему  последовали,  а  чтобы  заявить  свое  участие.  Хозяйничанье не
возбуждало  в   нем   отвращения:   он   даже  с   удовольствием  мечтал  об
агрономической деятельности,  но у  него в  ту пору другие мысли зароились в
голове.  Аркадий, к собственному изумлению, беспрестанно думал о Никольском;
прежде он  бы  только плечами пожал,  если бы кто-нибудь сказал ему,  что он
может соскучиться под одним кровом с Базаровым,  -  и еще под каким!  -  под
родительским кровом,  а ему точно было скучно,  и тянуло его вон. Он вздумал
гулять до усталости,  но и это не помогло.  Разговаривая однажды с отцом, он
узнал,   что  у  Николая  Петровича  находилось  несколько  писем,  довольно
интересных,  писанных некогда матерью Одинцовой к  покойной его жене,  и  не
отстал от него до тех пор,  пока не получил этих писем,  за которыми Николай
Петрович  принужден был  рыться  в  двадцати  различных ящиках  и  сундуках.
Вступив  в  обладание  этими  полуистлевшими бумажками,  Аркадий  как  будто
успокоился,  точно он увидел перед собою цель, к которой ему следовало идти.
"Я вам это обоим говорю,  - беспрестанно шептал он, - сама прибавила. Поеду,
поеду,  черт возьми!" Но он вспоминал последнее посещение,  холодный прием и
прежнюю  неловкость,  и  робость  овладевала им.  "Авось" молодости,  тайное
желание изведать свое счастие,  испытать свои силы в одиночку,  без чьего бы
то  ни  было  покровительства -  одолели наконец.  Десяти дней не  прошло со
времени его возвращения в Марьино,  как уже он опять, под предлогом изучения
механизма  воскресных  школ,   скакал  в  город,   а  оттуда  в  Никольское.
Беспрерывно погоняя ямщика, несся он туда, как молодой офицер на сраженье: и
страшно ему  было,  и  весело,  нетерпение его душило.  "Главное -  не  надо
думать",   -   твердил  он  самому  себе.   Ямщик  ему  попался  лихой;   он
останавливался перед  каждым  кабаком,  приговаривая:  "Чкнуть?"  или:  "Аль
чкнуть?"  -  но  зато,  чкнувши,  не  жалел лошадей.  Вот наконец показалась
высокая крыша знакомого дома...  "Что я  делаю?  -  мелькнуло вдруг в голове
Аркадия.  -  Да ведь не вернуться же!" Тройка дружно мчалась;  ямщик гикал и
свистал.   Вот  уже  мостик  загремел  под  копытами  и  колесами,  вот  уже
надвинулась аллея  стриженых  елок...  Розовое  женское  платье  мелькнуло в
темной зелени,  молодое лицо выглянуло из-под  легкой бахромы зонтика...  Он
узнал  Катю,   и   она  его  узнала.   Аркадий  приказал  ямщику  остановить
расскакавшихся лошадей,  выпрыгнул из экипажа и  подошел к ней.  "Это вы!  -
промолвила она, и понемножку вся покраснела, - пойдемте к сестре, она тут, в
саду; ей будет приятно вас видеть".
     Катя  повела  Аркадия в  сад.  Встреча с  нею  показалась ему  особенно
счастливым предзнаменованием;  он  обрадовался ей,  словно родной.  Все  так
отлично устроилось: ни дворецкого, ни доклада. На повороте дорожки он увидел
Анну  Сергеевну.  Она  стояла к  нему  спиной.  Услышав шаги,  она  тихонько
обернулась.
     Аркадий  смутился  было  снова,  но  первые  слова,  ею  произнесенные,
успокоили  его  тотчас.  "Здравствуйте,  беглец!"  -  проговорила она  своим
ровным,  ласковым голосом и  пошла к  нему навстречу,  улыбаясь и  щурясь от
солнца и ветра: "Где ты его нашла, Катя?"
     - Я вам,  Анна Сергеевна,  -  начал он,  -  привез нечто такое, чего вы
никак не ожидаете...
     - Вы себя привезли; это лучше всего.

<< >>