Chapitro XVI

La domo, en kiu loghis Anna Sergeevna, staris sur libera ne alta monteto, ne malproksime de flava masonita preghejo kun verda tegmento, blankaj kolonoj kaj pentrajhoj al fresco (pentritaj) super la chefa pordo, prezentantaj la "Revivighon de Kristo" lau la "itala" gusto. Precipe rimarkinda estis brunvizagha militisto en kiraso; liaj konturoj estis rondigitaj, li okupis la frontan lokon. Post la preghejo sin etendis en du vicoj la domoj de la vilagho, kies kamentuboj superstaris la pajlajn tegmentojn. La sinjora domo estis konstruita lau la sama stilo, kiel la preghejo, - ghi estas konata de ni sub la nomo de Aleksandra stilo. Chi tiu domo ankau estis flave kolorita kaj havis verdan tegmenton, blankajn kolonojn kaj frontonon kun blazono. La gubernia arhhitekto konstruis la domon kaj la preghejon kun la aprobo de la mortinta Odincov, kiu malamis chiujn vantajn kaj modemajn novajhojn, kiaj li nomis ilin. La domon chirkauis la malhelaj arboj de la maljuna ghardeno, aleo de tonditaj abioj kondukis al la perono.

Niajn amikojn renkontis en la antauchambro du lakeoj en livreo; unu el ili tuj kuris por trovi la administranton de la domo. La lasta, dika viro en nigra frako, tuj venis kaj kondukis la gastojn lau shtuparo kun tapisho en apartan chambron, kie jam staris du litoj kun chiuj objektoj, necesaj por la tualeto. En la domo regis ordo: chio estis pura, chie odoris agrabla parfumo, kvazau en la audienca salono de ministro.

"Anna Sergeevna petas, ke vi volu kompleze malsupreniri al shi post duonhoro", diris al ili la administranto. "Chu vi ne ordonos dume ion?"

"Nenion, estimata. - cetere, volu alporti glaseton da brando."

"Mi obeas", diris la administranto ne sen surprizo kaj foriris, knarante per la shuoj.

"Kia high-life!" (altklasa vivo) rimarkis Bazarov. "Shajnas, ke en via lingvo oni tia ghin nomas. Dukino, mi chiam ripetas la samon."

"Bela dukino", respondis Arkadio, "kiu tuj de la unua fojo invitis al si tiajn aristokratojn, kiaj vi kaj mi!"

"Precipe: mi, estonta kuracisto, filo de kuracisto kaj nepo de pregheja pedelo … Vi ja scias, ke mi estas nepo de pregheja pedelo? Kiel Speranski", aldonis Bazarov, post mallonga silento kaj kurbigante la lipojn. "Tamen shi trodorlotis sin; ah, kiel trodorlotis sin chi tiu sinjorino! Chu ni ne devas surmeti la frakojn?"

Arkadio nur levis la shultrojn, sed ankau li sentis sin iom konfuzita.

Post duonhoro Bazarov kun Arkadio malsupreniris en la salonon. Tio estis vasta, alta chambro, sufiche lukse meblita, sed sen multe da gusto. Pezaj, multekostaj mebloj staris kun la ordinara reguleco apud la muroj, tapetitaj per bruna papero kun oraj desegnajhoj. La mortinta Oldincov venigis ilin el Moskvo per sia amiko kaj komisiisto, vinvendisto. Super la meza kanapo pendis portreto de blonda viro kun sulkighinta vizagho; shajnis, ke li neamike rigardas la gastojn.

"Kredeble tio estas li mem", murmuretis Bazarov al Arkadio kaj farante grimacon per la nazo, li aldonis: "Chu ne pli bone estus forkuri!"

Sed en la sama momento eniris la mastrino. Shi portis malpezan bareghan veston; la haroj, glate kombitaj post la orelojn, donis knabinan aspekton al shia pura kaj fresha vizagho. "Mi dankas vin, ke vi plenumis la parolon", komencis shi, "mi esperas, ke vi iom da tempo gastos che mi; chi tie, vere, ne estas malbone. Mi konigos vin kun mia fratino, shi bone ludas fortepianon. Por vi, monsieur Bazarov, tio estas indiferenta; sed vi, monsieur Kirsanov, se mi ne eraras, vi amas muzikon. Krom la fratino che mi loghas maljuna onklino, kaj unu najbaro vizitas nin por kartludi: jen nia tuta societo. Kaj nun ni sidighu."

La sinjorino diris chi tiun malgrandan speech (alparolo) kun neordinara klareco, kvazau shi lernis ghin memore; poste chi sin turnis al Arkadio. Montrighis, ke shia patrino konis la patrinon de Arkadio, kiu ech konfidis al shi la sekreton de sia amo al Nikolao Petrovich. Arkadio komencis flame paroli pri sia mortinta patrino, Bazarov dume rigardis la albumojn. Kiel modesta mi farighis, pensis li.

Bela chashundo kun hele blua chirkaukolo enkuris en la salonon, frapante la plankon per la ungegoj; baldau poste eniris knabino dekokjara, nigrahara kaj brunvizagha kun rondeta, agrabla vizagho, kun malgrandaj malhelaj okuloj. Shi tenis en la manoj korbon, plenan de floroj.

"Jen mia Katja", diris sinjorino Odincov, montrante, shin per movo de l’ kapo.

Katja malpeze sidighis apud la fratino kaj komencis ordigi la florojn. La hundo, kies nomo estis Fifi, proksimighis, svingante la voston, al la gastoj, kaj pushis unu post la alia per sia malvarma nazo je la mano.

"Vi mem chion chi deshiris?" demandis sinjorino Odincov.

"Jes", respondis Katja.

"Chu la onklino venos trinki teon?"

"Shi venos."

Kiam Katja parolis, shi tre agrable ridetis, honteme kaj sincere, kaj rigardis ridinde severe de malsupre supren. Chio en shi havis ankorau la verdecon de l’ juneco: la vocho, la lanugo sur la tuta vizagho, la rozaj manoj kun blanketaj rondoj sur la manplatoj, la iom mallarghaj shultroj … Shi senchese rughighis kaj rapide spiris.

Sinjorino Odincov sin turnis al Bazarov.

"Nur por konveneco vi rigardas la desegnajhojn, Eugeno Vasilich", komencis shi. "Tio ne interesas vin. Proksimighu prefere al ni, kaj ni disputu pri io."

Bazarov proksimighis.

"Volonte, sed pri kio?" respondis li.

"Pri kio vi deziras. Mi avertas vin, ke mi estas terura disputulino."

"Vi?"

"Mi. Tio vin kvazau mirigas. Kial?"

"Char vi posedas, kiom mi povas jughi, serenan kaj malvarman karakteron, kaj por disputo estas necesa varmeco."

"Kiamaniere vi eksciis tion tiel rapide? Mi estas, unue, nepacienca kaj insistema, vi demandu Katjan; kaj due, mi tre facile varmighas."

Bazarov ekrigardis Annan Sergeevnan.

"Eble, vi devas pli bone scii. Vi do deziras disputi, mi estas preta. Mi rigardis vidajhojn de la Saksa Svisujo en via albumo, kaj vi diris, ke tio ne povas interesi min. Vi diris tion tial, ke vi ne supozas en mi artistan senton, - efektive mi ghin ne posedas. Sed la vidajhoj povis interesi min de la geologia vidpunkto, de la vidpunkto de la formacio, de l’ montoj, ekzemple."

"Tion mi ne kredas. Kiel geologo, vi prefere serchu en libro, en speciala verko, ne en desegnajho."

"Desegnajho klare prezentas al miaj okuloj tion, kio estas priskribita en verko sur dekoj da paghoj."

Sinjorino Odincov momenton silentis.

"Do vi ne posedas ech unu guton da artista sento?" rekomencis shi, sin apogante sur la tablo kaj per la sama movo proksimigante sian vizaghon al Bazarov. "Kiel vi vivas sen ghi!"

"Por kio ghi estas necesa, se permesite estas demandi?"

"Se ne por io alia, almenau por ekkoni kaj studi la homojn."

Bazarov ekridetis.

"Unue, por tio ekzistas la sperto de l’ vivo; kaj due, mi kuraghas diri al vi, ne valoras la penon studi apartajn individuojn. Chiuj homoj similas unu alian, per la korpo kaj per la animo; chiu el ni posedas cerbon, koron, lienon, pulmojn de la sama strukturo; malgrandaj variajhoj signifas nenion; ankau la tiel nomataj moralaj ecoj estas identaj che chiuj homoj. Sufichas unu homa ekzemplero por jughi pri chiuj aliaj. La homoj estas kiel la arboj en la arbaro: neniu botanikisto studos chiun apartan betulon."

Katja, kiu ne rapidante elektis floron al floro, mirigite levis la okulojn al Bazarov, kaj renkontinte lian rapidan kaj senghenan rigardon, rughighis ghis la oreloj. Anna Sergeevna balancis la kapon.

"La arboj en la arbaro", ripetis shi. "Do, lau via opinio, ne ekzistas diferenco inter sagha kaj malsagha homo, inter bona kaj malbona."

"Ne ekzistas; same kiel inter sana kaj malsana. La pulmoj de ftizulo ne estas en la sama stato, kiel miaj au viaj, kvankam ilia strukturo estas la sama. Ni scias, pli malpli, de kio devenas la korpaj malsanoj; kaj la moralaj malsanoj devenas de malbona eduko, de diversaj sensencajhoj, per kiuj oni plenigas de la infaneco la kapojn, de la abomena stato de la socio, - unuvorte plibonigu la socion, kaj la malsanoj ne ekzistos plu."

Bazarov diris chion chi kun mieno, kvazau li samtempe pensus: Kredu au ne kredu al mi, tio estas por mi tute indiferenta! Li malrapide kondukis siajn fingrojn sur la vangharoj, kaj liaj okuloj kuris de unu angulo de l’ chambro al alia.

"Vi kredas", respondis Anna Sergeevna, "ke kiam la socio plibonighos, ekzistos plu nek malsaghaj, nek malbonaj homoj?"

"Almenau, kiam la socio estos bone organizita, estos tute indiferente, chu li estas sagha, malbona au bona."

"Jes, mi komprenas; chiuj ja posedas saman lienon."

"Ghuste tiel, sinjorino."

Sinjorino Odincov sin turnis al Arkadio.

"Kaj kia estas via opinio, Arkadio Nikolaich?"

"Mi konsentas kun Eugeno", respondis li.

Katja rigardis lin de malsupre.

"Vi mirigas min, sinjoroj", diris sinjorino Odincov, sed ni ankorau revenos al la sama temo. Nun mi audas, ke mia onklino venas trinki teon; ni devas indulgi shajn orelojn."

La onklino de Anna Sergeevna, la princidino K., malgrasa kaj malgranda virino, kun vizagho ne pli granda ol pugno kaj kun senmovaj kaj malicaj okuloj sub la grizaj brovoj, eniris kaj apenau salutinte la gastojn, peze sidighis sur largha velura apogsegho, sur kiu neniu, ekster shi, havis la rajton sidighi. Katja starigis al shi benketon sub la piedojn; la maljunulino ne dankis shin, ech ne ekrigardis shin; shi nur ekmovis la manojn sub flava shalo, kovranta preskau tutan shian malgrasan korpon. La princidino amis la flavan koloron: sur shia kufo shi havis hele flavajn rubandojn.

"Kiel vi pasigis la nokton?" demandis sinjorino Odincov, plilautigante la vochon.

"Ree chi tiu hundo estas tie chi", murmuris responde la maljunulino. Rimarkinte, ke la hundo faras du sendecidajn pasojn al shi, shi ekkriis: "For, for!"

Katja alvokis la hundon kaj malfermis la pordon. Fifi ghoje saltis eksteren, esperante, ke oni ghin kondukos al promeno, sed restinte sola ekster la pordo, komencis grati kaj boji. La princidino sulkigis la brovojn, Katja volis eliri.

"Mi pensas, ke la teo estas preta?" demandis sinjorino Odincov. "Sinjoroj, ni iru; onklino, mi petas vin, ni trinkos teon."

La princidino silente levighis de la segho kaj unua eliris el la salono. Chiuj sekvis shin en la manghochambron. Knabo en kozaka livreo brue forpushis de la tablo seghon, kovritan per kusenoj, ankau speciale rezervitan por la princidino; Katja, vershante la teon, al shi unua donis tason, ornamitan per blazono. La maljunulino metis mielon en sian tason (lau shia opinio trinki teon kun sukero estas peke kaj kare, kvankam shi ne elspezis mem ech unu kopekon) kaj subite demandis per rauka vocho:

"Kion skribas princo Ivan?"

Neniu respondis al shi. Bazarov kaj Arkadio baldau komprenis, ke oni ne turnas atenton al shi, kvankam oni respekte kondutas kun shi. "Oni konservas shin kiel ornamon pro shia princa sango", pensis Bazarov …

Post la teo Anna Sergeevna proponis fari promenon; sed komencis pluveti kaj la tuta societo, kun escepto de la princidino, revenis en la salonon. Venis la najbaro, amanto de la kartludo; lia nomo estis Porfir Platonich. Tio estis grasa, griza homo kun mallongaj, kvazau tornitaj piedoj, tre ghentila kaj ridema. Anna Sergeevna, kiu plejparte parolis kun Bazarov, demandis Eugenon, chu li deziras fari kun ili batalon je preferanco. Bazarov konsentis, dirante, ke li devas kiel eble plej frue sin prepari al la funkcioj de distrikta kuracisto.

"Gardu vin", diris Anna Sergeevna, "ni vin batos. Kaj vi, Katja", aldonis shi, "ludu ion al Arkadio Nikolaich; li amas muzikon, ankau ni auskultos."

Katja nevolonte proksimighis al la fortepiano; ankau Arkadio, kvankam li efektive amis muzikon, nevolonte sekvis shin; al li shajnis, ke sinjorino Odincov forsendas lin, kaj en lia koro, kiel de chiu juna homo de lia agho, jam ghermis ia neklara kaj dolora sento de l’ naskighanta amo. Katja malfermis la fortepianon kaj ne rigardante Arkadion, diris duonvoche:

"Kion mi devas ludi?"

"Kion vi deziras", indiferente respondis Arkadio.

"Kian muzikon vi preferas?" ripetis Katja, ne shanghante la tonon.

"La klasikan", respondis same Arkadio.

"Chu vi amas Mozarton?"

"Mozarton mi amas."

Katja prenis la ce mol sonaton-fantazion de Mozart. Shi ludis tre bone, kvankam iom severe kaj seke. Ne deturnante la okulojn de la notoj kaj forte kunpreminte la lipojn, shi sidis senmove kaj rekte, kaj nur che la fino de la sonato shia vizagho ekflamis kaj malgranda buklo de shiaj haroj apartighis kaj falis sur shiajn nigrajn brovojn.

Kun speciala ghuo Arkadio auskultis la lastan parton de l’ sonato, la parton, en kiu, meze de charma gajeco de sennuba melodio, subite naskighas eksplodoj de dolora, preskau tragedia malghojo … Sed la pensoj, kiujn vekis en li la sonoj de Mozart, ne koncernis Katjan. Rigardante shin, li nur pensis:

Vere, ne malbone ludas la fraulino, kaj shi mem estas ne malbela. Fininte la sonaton, Katja, ne levante la manojn de la klavoj, demandis: "Sufiche?" Arkadio respondis, ke li ne volas plu trouzi shian ghentilecon, kaj komencis paroli kun shi pri Mozart; li demandis, chu shi mem elektis la sonaton au chu iu rekomendis ghin al shi? Sed Katja respondis al li unusilabe: shi sin kashis, enighis en sin mem. Kiam tio okazadis al shi, shi ne baldau elighis eksteren; shia vizagho ricevis tiam obstinan, preskau rigidan esprimon. Shi ne estis timema, sed nekonfidema kaj iom konfuzata de la fratino, shin edukinta, kiu kompreneble tute ne supozis tion. Arkadio, kiu ne sciis, kion li devas fari, fine alvokis la revenintan Fifi kaj kun bonkora rideto komencis karesi ghian kapon. Katja revenis al siaj floroj.

Dume Bazarov perdis kaj perdis; Anna Sergeevna majstre kartludis, Porfir Platonich ankau estis ne malbona ludanto. Bazarov estis batita, kaj kvankam la perdo ne estis granda, ghi tamen estis malagrabla por li. Dum la vespermangho Anna Sergeevna revenis al la botaniko.

"Ni faru morgau matene promenon", diris shi al li, "mi deziras ekscii de vi la latinajn nomojn de la kampaj vegetajhoj kaj iliajn ecojn."

"Por kio vi bezonas la latinajn nomojn?" demandis Bazarov.

"En chio la ordo estas necesa", respondis shi.

"Kia charma virino estas Anna Sergeevna!" ekkriis Arkadio, kiam li restis sola en la chambro, kiun oni donis al ili.

"Jes", respondis Bazarov, "virinacho kun cerbo. Multon shi jam spertis."

"En kia senco vi tion diras, Eugeno Vasilich?"

"En bona senco, en bona, kara mia Arkadio, Nikolaich! Mi estas certa, ke shi bonege administras sian bienon. Sed admirinda estas ne shi, sed shia fratino."

"Kiel, tiu nigrakapa!"

"Jes, tiu nigrakapa. Jen kio estas fresha, netushita, timema, silentema, chio, kion vi volas. Jen per kiu oni povus sin okupi. El shi oni povas ankorau fari chion, kion oni deziras; kaj tiu estas hardita fero."

Arkadio nenion respondis al Bazarov, kaj chiu el ili sin kushigis kun siaj propraj pensoj.

Ankau Anna Sergeevna en tiu vespero pensis pri siaj gastoj. Bazarov plachis al shi dank’al la plena manko de koketeco kaj akreco de l’ opinioj. Shi vidis en li ion novan, kion shi ankorau ne renkontis, kaj shi estis scivola.

Anna Sergeevna estis sufiche stranga estajho. Havante neniajn superstichojn, neniajn fortajn kredojn, shi cedis al nenio kaj iris nenien. Shi vidis klare multon, multaj aferoj interesis shin, sed nenio plene shin kontentigis; cetere, kredeble shi ne deziris plenan kontentighon. Shia spirito estis scivola kaj samtempe indiferenta; shiaj duboj neniam silentighis ghis forgeso, kaj neniam plifortighis ghis alarmo. Se shi ne estus richa kaj sendependa, shi eble sin jhetus en la batalon, ekkonus la pasion … Sed shia vivo estis facila, kvankam shi iafoje enuis, kaj shi daurigis pasigi la tagojn unu post alia, ne rapidante kaj nur malofte ekscitighante. Chielarkaj koloroj iafoje ekbrilis ankau antau shiaj okuloj, sed kiam ili estingighis, shi revenis al sia trankvilo kaj ne bedauris ilian malaperon. Shia fantazio transportis shin iafoje trans la limojn de tio, kio estas permesita lau la leghoj de la ordinara moraleco; sed ech tiam shia sango fluis trankvile en shia charme gracia kaj egalpeza korpo. Iafoje okazis, ke elirante el sia bonodora bano, Anna Sergeevna, tuta varma kaj sopiranta, revis pri la vanteco de la vivo, pri shiaj malghojo, laboro kaj malbono … Shian animon plenigis subita kuragho, en shi ekbolis nobla celado; sed sufichis trablovo de vento el duonfermita fenestro, kaj Anna Sergeevna kuntirighis, plendis, preskau koleris, kaj nur unu deziron havis en tia minuto: ke ne blovu chi tiu abomena vento.

Kiel chiuj virinoj, kiuj ne sukcesis ekami, shi deziris ion, shi mem ne sciis, kion. Ghustadire, shi deziris nenion, kvankam shajnis al shi, ke shi deziras chion. Shi apenau povis toleri sian edzon. Shi edzinighis nur pro kalkulo, kvankam shi kredeble ne konsentus farighi lia edzino, se shi ne opinius lin bona homo. Sed de tiu tempo shi chiam sentis sekretan antipation al chiuj viroj, kiujn shi imagis chiujn malpuraj, pezaj, apatiaj, turmentemaj estajhoj. Foje shi renkontis ie en sia vojagho junan belan svedon kun kavalira esprimo sur la vizagho, kun honestaj, bluaj okuloj sub alta, libera frunto; li forte impresis shin, sed tio shin ne malhelpis reveni Rusujon.

Stranga homo estas chi tiu kuracisto! pensis shi, kushante en sia luksa lito, sur kusenoj, ornamitaj per puntoj, sub silka litotuko … Anna Sergeevna heredis de la patro malgrandan parton de lia amo al la lukso. Shi tre amis sian pekan, sed bonan patron, kaj li adoris shin, amike shercis kun shi, kvazau kun kamarado, kaj plene konfidis al shi, petis de shi konsilojn. La patrinon shi apenau memoris.

Stranga homo estas chi tiu kuracisto! ripetis shi al si. Shi sin etendis, ekridetis, jhetis la manojn post la kapon, poste trakuris per siaj okuloj du, tri paghojn de malbona franca romano, ellasis la libron el la mano kaj ekdormis, pura kaj malvarma, en pura, bonodora tolajho.

En la sekvinta mateno Anna Sergeevna, tuj post la matenmangho, iris al botanika ekskurso kun Bazarov kaj revenis kelke da minutoj antau la tagmangho. Arkadio restis hejme kaj pasigis chirkau unu horon kun Katja. Li ne enuis kun shi, shi mem proponis ripeti al li la hierauan sonaton; sed kiam revenis sinjorino Odincov, kiam li ekvidis shin, lia koro subite eksentis premon … Shi iris tra la ghardeno per iom lacaj pashoj; shiaj vangoj estis rughaj kaj la okuloj brilis pli bele ol ordinare sub la ronda pajla chapelo. Shi turnis en la fingroj maldikan trunketon de kampa floro, shia malpeza manteleto deglitis sur shiajn kubutojn, kaj la larghaj grizaj rubandoj chirkauprenis shian bruston. Bazarov iris post shi memfide kaj senghene, kiel chiam, sed la esprimo de lia vizagho, kvankam gaja kaj ech amika, ne plachis al Arkadio. Murmurinte tra la dentoj "bonan tagon!" Bazarov iris en sian chambron, kaj sinjorino Odincov distrita premis la manon de Arkadio kaj ankau preterpasis lin. Bonan tagon? pensis Arkadio … Chu ni ne vidis unu la alian hodiau?


XVI

     Усадьба,  в  которой жила  Анна Сергеевна,  стояла на  пологом открытом
холме,  в  недальнем расстоянии от желтой каменной церкви с  зеленою крышей,
белыми колоннами и  живописью al fresco* над главным входом,  представлявшею
"Воскресение Христово" в  "итальянском" вкусе.  Особенно  замечателен своими
округленными контурами был  распростертый на  первом  плане  смуглый воин  в
шишаке.  За церковью тянулось в  два ряда длинное село с кое-где мелькающими
трубами над соломенными крышами. Господский дом был построен в одном стиле с
церковью,  в том стиле,  который известен у нас под именем Александровского;
дом этот был также выкрашен желтою краской,  и  крышу имел зеленую,  и белые
колонны,  и фронтон с гербом.  Губернский архитектор воздвигнул оба здания с
одобрения   покойного   Одинцова,    не    терпевшего   никаких   пустых   и
самопроизвольных,  как он выражался,  нововведений.  К  дому с  обеих сторон
прилегали  темные  деревья  старинного сада,  аллея  стриженых елок  вела  к
подъезду.
     ______________
     * фреской (франц.).

     Приятелей наших встретили в передней два рослых лакея в ливрее; один из
них тотчас побежал за дворецким.  Дворецкий, толстый человек в черном фраке,
немедленно явился и  направил гостей по устланной коврами лестнице в  особую
комнату,  где  уже стояли две кровати со  всеми принадлежностями туалета.  В
доме  видимо  царствовал порядок:  все  было  чисто,  всюду  пахло  каким-то
приличным запахом, точно в министерских приемных.
     - Анна Сергеевна просят вас пожаловать к ним через полчаса,  -  доложил
дворецкий. - Не будет ли от вас покамест никаких приказаний?
     - Никаких приказаний не будет, почтеннейший, - ответил Базаров, - разве
рюмку водочки соблаговолите поднести.
     - Слушаю-с,  - промолвил дворецкий не без недоуменья и удалился, скрипя
сапогами.
     - Какой гранжанр!  -  заметил Базаров,  -  кажется,  это  так по-вашему
называется? Герцогиня, да и полно.
     - Хороша герцогиня,  -  возразил Аркадий, - с первого раза пригласила к
себе таких сильных аристократов, каковы мы с тобой.
     - Особенно я,  будущий лекарь,  и лекарский сын,  и дьячковский внук...
Ведь ты знаешь, что я внук дьячка?..
     - Как  Сперанский,  -  прибавил  Базаров  после  небольшого молчания  и
скривив губы.  - А все-таки избаловала она себя; ох, как избаловала себя эта
барыня! Уж не фраки ли нам надеть?
     Аркадий только плечом пожал... но и он чувствовал небольшое смущение.
     Полчаса  спустя  Базаров  с   Аркадием  сошли  в  гостиную.   Это  была
просторная,  высокая комната,  убранная довольно роскошно, но без особенного
вкуса. Тяжелая, дорогая мебель стояла в обычном чопорном порядке вдоль стен,
обитых коричневыми обоями с золотыми разводами;  покойный Одинцов выписал ее
из  Москвы  через  своего  приятеля и  комиссионера,  винного торговца.  Над
средним диваном висел портрет обрюзглого белокурого мужчины -  и,  казалось,
недружелюбно глядел на гостей.  "Должно быть,  сам, - шепнул Базаров Аркадию
и,  сморщив нос,  прибавил: - Аль удрать?" Но в это мгновенье вошла хозяйка.
На  ней  было  легкое  барежевое платье;  гладко  зачесанные за  уши  волосы
придавали девическое выражение ее чистому и свежему лицу.
     - Благодарствуйте,  что сдержали слово,  -  начала она,  -  погостите у
меня:  здесь,  право,  недурно.  Я вас познакомлю с моей сестрою, она хорошо
играет на  фортепьяно.  Вам,  мсье Базаров,  это  все  равно;  но  вы,  мсье
Кирсанов, кажется, любите музыку; кроме сестры, у меня живет старушка тетка,
да сосед один иногда наезжает в  карты играть:  вот и  все наше общество.  А
теперь сядем.
     Одинцова произнесла весь этот маленький спич с особенною отчетливостью,
словно она наизусть его выучила;  потом она обратилась к Аркадию. Оказалось,
что мать ее знавала Аркадиеву мать и была даже поверенною ее любви к Николаю
Петровичу.  Аркадий с  жаром  заговорил о  покойнице;  а  Базаров между  тем
принялся рассматривать альбомы.  "Какой я смирненький стал",  - думал он про
себя.
     Красивая борзая собака с  голубым ошейником вбежала в  гостиную,  стуча
ногтями по полу, а вслед за нею вошла девушка лет восемнадцати, черноволосая
и  смуглая,  с  несколько круглым,  но приятным лицом,  с небольшими темными
глазами. Она держала в руках корзину, наполненную цветами.
     - Вот вам и моя Катя,  -  проговорила Одинцова, указав на нее движением
головы.
     Катя  слегка присела,  поместилась возле  сестры и  принялась разбирать
цветы.  Борзая  собака,  имя  которой было  Фифи,  подошла,  махая  хвостом,
поочередно к  обоим гостям и  ткнула каждого из  них  своим холодным носом в
руку.
     - Это ты все сама нарвала? - спросила Одинцова.
     - Сама, - отвечала Катя.
     - А тетушка придет к чаю?
     - Придет.
     Когда Катя говорила, она очень мило улыбалась, застенчиво и откровенно,
и  глядела  как-то  забавно-сурово,   снизу  вверх.   Все  в  ней  было  еще
молодо-зелено:  и голос,  и пушок на всем лице,  и розовые руки с беловатыми
кружками на ладонях, и чуть-чуть сжатые плечи... Она беспрестанно краснела и
быстро переводила дух.
     Одинцова обратилась к Базарову.
     - Вы из приличия рассматриваете картинки,  Евгений Васильич,  -  начала
она. - Вас это не занимает. Подвиньтесь-ка лучше к нам, и давайте поспоримте
о чем-нибудь.
     Базаров приблизился.
     - О чем прикажете-с? - промолвил он.
     - О чем хотите. Предупреждаю вас, что я ужасная спорщица.
     - Вы?
     - Я. Вас это как будто удивляет. Почему?
     - Потому что, сколько я могу судить, у вас нрав спокойный и холодный, а
для спора нужно увлечение.
     - Как это вы успели меня узнать так скоро?  Я, во-первых, нетерпелива и
настойчива, спросите лучше Катю; а во-вторых, я очень легко увлекаюсь.
     Базаров поглядел на Анну Сергеевну.
     - Может быть,  вам лучше знать. Итак, вам угодно спорить, - извольте. Я
рассматривал виды Саксонской Швейцарии в  вашем альбоме,  а вы мне заметили,
что это меня занять не может. Вы это сказали оттого, что не предполагаете во
мне художественного смысла,  - да, во мне действительно его нет; но эти виды
могли  меня  заинтересовать с  точки  зрения геологической,  с  точки зрения
формации гор, например.
     - Извините;  как геолог вы скорее к  книге прибегнете,  к  специальному
сочинению, а не к рисунку.
     - Рисунок наглядно представит мне  то,  что в  книге изложено на  целых
десяти страницах.
     Анна Сергеевна помолчала.
     - И так-таки у вас ни капельки художественного смысла нет? - промолвила
она,  облокотясь на  стол  и  этим  самым  движением приблизив свое  лицо  к
Базарову. - Как же вы это без него обходитесь?
     - А на что он нужен, позвольте спросить?
     - Да хоть на то, чтоб уметь узнавать и изучать людей.
     Базаров усмехнулся.
     - Во-первых,  на это существует жизненный опыт;  а,  во-вторых,  доложу
вам,  изучать отдельные личности не  стоит труда.  Все  люди  друг на  друга
похожи как телом,  так и душой;  у каждого из нас мозг,  селезенка,  сердце,
легкие одинаково устроены;  и так называемые нравственные качества одни и те
же  у  всех:  небольшие видоизменения ничего  не  значат.  Достаточно одного
человеческого экземпляра,  чтобы судить обо всех других. Люди, что деревья в
лесу; ни один ботаник не станет заниматься каждою отдельною березой.
     Катя,  которая,  не спеша,  подбирала цветок к  цветку,  с  недоумением
подняла глаза на  Базарова -  и,  встретив его  быстрый и  небрежный взгляд,
вспыхнула вся до ушей. Анна Сергеевна покачала головой.
     - Деревья в лесу, - повторила она. - Стало быть, по-вашему, нет разницы
между глупым и умным человеком, между добрым и злым?
     - Нет,  есть:  как между больным и здоровым.  Легкие у чахоточного не в
том положении,  как у нас с вами, хоть устроены одинаково. Мы приблизительно
знаем,  отчего происходят телесные недуги; а нравственные болезни происходят
от дурного воспитания, от всяких пустяков, которыми сызмала набивают людские
головы,   от  безобразного  состояния  общества,   одним  словом.  Исправьте
общество, и болезней не будет.
     Базаров говорил все это с  таким видом,  как будто в  то же время думал
про себя:  "Верь мне или не верь,  это мне все едино!"  Он медленно проводил
своими длинными пальцами по бакенбардам, а глаза его бегали по углам.
     - И вы полагаете,  -  промолвила Анна Сергеевна,  - что, когда общество
исправится, уже не будет ни глупых, ни злых людей?
     - По крайней мере,  при правильном устройстве общества совершенно будет
равно, глуп ли человек или умен, зол или добр.
     - Да, понимаю; у всех будет одна и та же селезенка.
     - Именно так-с, сударыня.
     Одинцова обратилась к Аркадию.
     - А ваше какое мнение, Аркадий Николаевич?
     - Я согласен с Евгением, - отвечал он.
     Катя поглядела на него исподлобья.
     - Вы меня удивляете, господа, - промолвила Одинцова, - но мы еще с вами
потолкуем.  А теперь,  я слышу, тетушка идет чай пить; мы должны пощадить ее
уши.
     Тетушка Анны Сергеевны,  княжна Х...я,  худенькая и маленькая женщина с
сжатым в  кулачок лицом  и  неподвижными злыми глазами под  седою накладкой,
вошла и, едва поклонившись гостям, опустилась в широкое бархатное кресло, на
которое никто,  кроме ее, не имел права садиться. Катя поставила ей скамейку
под ноги;  старуха не  поблагодарила ее,  даже не  взглянула на нее,  только
пошевелила руками под желтою шалью, покрывавшею почти все ее тщедушное тело.
Княжна любила желтый цвет: у ней и на чепце были ярко-желтые ленты.
     - Как вы почивали, тетушка? - спросила Одинцова, возвысив голос.
     - Опять эта собака здесь,  - проворчала в ответ старуха и, заметив, что
Фифи сделала два нерешительные шага в ее направлении,  воскликнула: - Брысь,
брысь!
     Катя позвала Фифи и отворила ей дверь.
     Фифи радостно бросилась вон,  в  надежде,  что ее  поведут гулять,  но,
оставшись  одна  за   дверью,   начала  скрестись  и   повизгивать.   Княжна
нахмурилась, Катя хотела было выйти...
     - Я думаю,  чай готов?  -  промолвила Одинцова.  -  Господа,  пойдемте;
тетушка, пожалуйте чай кушать.
     Княжна  молча  встала  с  кресла  и  первая  вышла  из  гостиной.   Все
отправились вслед за ней в  столовую.  Казачок в ливрее с шумом отодвинул от
стола обложенное подушками,  также заветное,  кресло,  в  которое опустилась
княжна; Катя, разливавшая чай, первой ей подала чашку с раскрашенным гербом.
Старуха положила себе мед в  чашку (она находила,  что пить чай с  сахаром и
грешно и  дорого,  хотя сама не тратила копейки ни на что) и  вдруг спросила
хриплым голосом:
     - А что пишет кнесь Иван?
     Ей никто не отвечал.  Базаров и Аркадий скоро догадались, что на нее не
обращали внимания,  хотя обходились с  нею  почтительно.  "Для ради важности
держат,  потому что княжеское отродье",  - подумал Базаров... После чаю Анна
Сергеевна  предложила  пойти  гулять;  но  стал  накрапывать дождик,  и  все
общество,  за  исключением княжны,  вернулось  в  гостиную.  Приехал  сосед,
любитель карточной игры,  по имени Порфирий Платоныч,  толстенький седенький
человек  с  коротенькими,   точно  выточенными  ножками,  очень  вежливый  и
смешливый.  Анна Сергеевна,  которая разговаривала все  больше с  Базаровым,
спросила его -  не хочет ли он сразиться с ними по-старомодному в преферанс.
Базаров  согласился,   говоря,  что  ему  надобно  заранее  приготовиться  к
предстоящей ему должности уездного лекаря.
     - Берегитесь,  -  заметила Анна Сергеевна,  - мы с Порфирием Платонычем
вас разобьем.  А ты,  Катя,  -  прибавила она,  -  сыграй что-нибудь Аркадию
Николаевичу; он любит музыку, мы кстати послушаем.
     Катя неохотно приблизилась к  фортепьяно;  и Аркадий,  хотя точно любил
музыку,  неохотно пошел за ней: ему казалось, что Одинцова его отсылает, а у
него на сердце,  как у  всякого молодого человека в  его годы,  уже накипало
какое-то смутное и томительное ощущение, похожее на предчувствие любви. Катя
подняла крышку фортепьяно и, не глядя на Аркадия, промолвила вполголоса:
     - Что же вам сыграть?
     - Что хотите, - равнодушно ответил Аркадий.
     - Вы  какую  музыку  больше  любите?  -  повторила Катя,  не  переменяя
положения.
     - Классическую, - тем же голосом ответил Аркадий.
     - Моцарта любите?
     - Моцарта люблю.
     Катя  достала  це-мольную  сонату-фантазию Моцарта.  Она  играла  очень
хорошо,  хотя немного строго и сухо.  Не отводя глаз от нот и крепко стиснув
губы,  сидела она  неподвижно и  прямо,  и  только к  концу  сонаты лицо  ее
разгорелось и маленькая прядь развившихся волос упала на темную бровь.
     Аркадия в  особенности поразила последняя часть  сонаты,  та  часть,  в
которой,   посреди   пленительной  веселости  беспечного  напева,   внезапно
возникают порывы такой  горестной,  почти  трагической скорби...  Но  мысли,
возбужденные в нем звуками Моцарта,  относились не к Кате.  Глядя на нее, он
только подумал: "А ведь недурно играет эта барышня, и сама она недурна".
     Кончив сонату,  Катя, не принимая рук с клавишей, спросила: "Довольно?"
Аркадий объявил,  что  не  смеет утруждать ее  более,  и  заговорил с  ней о
Моцарте;  спросил ее  -  сама ли  она  выбрала эту  сонату,  или  кто ей  ее
отрекомендовал?  Но  Катя отвечала ему  односложно:  она спряталась,  ушла в
себя.  Когда это с ней случалось, она нескоро выходила наружу; самое ее лицо
принимало тогда выражение упрямое,  почти тупое. Она была не то что робка, а
недоверчива и немного запугана воспитавшею ее сестрой,  чего, разумеется, та
и  не подозревала.  Аркадий кончил тем,  что,  подозвав возвратившуюся Фифи,
стал для контенансу*,  с благосклонною улыбкой,  гладить ее по голове.  Катя
опять взялась за свои цветы.
     ______________
     * Для вида (от франц. contenance - вид, осанка).

     А  Базаров между  тем  ремизился да  ремизился.  Анна  Сергеевна играла
мастерски в  карты,  Порфирий Платоныч тоже мог  постоять за  себя.  Базаров
остался в  проигрыше хотя незначительном,  но  все-таки не  совсем для  него
приятном. За ужином Анна Сергеевна снова завела речь о ботанике.
     - Пойдемте гулять завтра поутру,  - сказала она ему, - я хочу узнать от
вас латинские названия полевых растений и их свойства.
     - На что вам латинские названия? - спросил Базаров.
     - Во всем нужен порядок, - отвечала она.
     - Что  за  чудесная  женщина  Анна  Сергеевна,  -  воскликнул  Аркадий,
оставшись наедине с своим другом в отведенной им комнате.
     - Да, - отвечал Базаров, - баба с мозгом. Ну, и видала же она виды.
     - В каком смысле ты это говоришь, Евгений Васильич?
     - В  хорошем смысле,  в хорошем,  батюшка вы мой,  Аркадий Николаич!  Я
уверен,  что она и своим имением отлично распоряжается.  Но чудо - не она, а
ее сестра.
     - Как? эта смугленькая?
     - Да,  эта  смугленькая.  Это вот свежо,  и  нетронуто,  и  пугливо,  и
молчаливо,  и  все  что  хочешь.  Вот  кем можно заняться.  Из  этой еще что
вздумаешь, то и сделаешь; а та - тертый калач.
     Аркадий ничего  не  отвечал Базарову,  и  каждый из  них  лег  спать  с
особенными мыслями в голове.
     И  Анна  Сергеевна в  тот  вечер  думала  о  своих  гостях.  Базаров ей
понравился -  отсутствием кокетства и самою резкостью суждений. Она видела в
нем что-то новое, с чем ей не случалось встретиться, а она была любопытна.
     Анна  Сергеевна  была  довольно  странное  существо.  Не  имея  никаких
предрассудков,  не имея даже никаких сильных верований,  она ни перед чем не
отступала и  никуда не шла.  Она многое ясно видела,  многое ее занимало,  и
ничто  не  удовлетворяло  ее  вполне;  да  она  едва  ли  и  желала  полного
удовлетворения.  Ее  ум был пытлив и  равнодушен в  одно и  то же время:  ее
сомнения не  утихали  никогда  до  забывчивости и  никогда  не  дорастали до
тревоги.  Не будь она богата и независима,  она,  быть может, бросилась бы в
битву, узнала бы страсть... Но ей жилось легко, хотя она и скучала подчас, и
она продолжала провожать день за  днем,  не  спеша и  лишь изредка волнуясь.
Радужные краски загорались иногда и  у  ней перед глазами,  но она отдыхала,
когда они угасали,  и  не  жалела о  них.  Воображение ее  уносилось даже за
пределы того, что по законам обыкновенной морали считается дозволенным; но и
тогда  кровь  ее  по-прежнему  тихо  катилась  в  ее  обаятельно стройном  и
спокойном  теле.   Бывало,   выйдя  из  благовонной  ванны,   вся  теплая  и
разнеженная, она замечтается о ничтожности жизни, об ее горе, труде и зле...
Душа ее наполнится внезапною смелостию,  закипит благородным стремлением; но
сквозной ветер подует из полузакрытого окна,  и Анна Сергеевна вся сожмется,
и жалуется,  и почти сердится, и только одно ей нужно в это мгновение: чтобы
не дул на нее этот гадкий ветер.
     Как все женщины,  которым не удалось полюбить, она хотела чего-то, сама
не зная,  чего именно.  Собственно, ей ничего не хотелось, хотя ей казалось,
что  ей  хотелось всего.  Покойного Одинцова она едва выносила (она вышла за
него по расчету,  хотя она, вероятно, не согласилась бы сделаться его женой,
если б  она не считала его за доброго человека) и получила тайное отвращение
ко  всем  мужчинам,  которых представляла себе  не  иначе  как  неопрятными,
тяжелыми и  вялыми,  бессильно докучливыми существами.  Раз  она  где-то  за
границей встретила молодого,  красивого шведа с рыцарским выражением лица, с
честными голубыми глазами под  открытым лбом;  он  произвел на  нее  сильное
впечатление, но это не помешало ей вернуться в Россию.
     "Странный человек этот лекарь?" - думала она, лежа в своей великолепной
постеле,   на  кружевных  подушках,  под  легким  шелковым  одеялом...  Анна
Сергеевна наследовала от отца частицу его наклонности к  роскоши.  Она очень
любила своего грешного,  но доброго отца, а он обожал ее, дружелюбно шутил с
ней,  как с ровней,  и доверялся ей вполне, советовался с ней. Мать свою она
едва помнила.
     "Странный этот лекарь!"  -  повторила она  про  себя.  Она  потянулась,
улыбнулась,  закинула руки за  голову,  потом пробежала глазами страницы две
глупого французского романа,  выронила книжку  -  и  заснула,  вся  чистая и
холодная, в чистом и душистом белье.
     На  следующее утро  Анна  Сергеевна тотчас  после  завтрака отправилась
ботанизировать с Базаровым и возвратилась перед самым обедом; Аркадий никуда
не отлучался и провел около часа с Катей. Ему не было скучно с нею, она сама
вызвалась повторить ему  вчерашнюю сонату;  но  когда  Одинцова возвратилась
наконец,  когда он увидал ее -  сердце в нем мгновенно сжалось... Она шла по
саду  несколько усталою походкой;  щеки  ее  алели  и  глаза  светились ярче
обыкновенного под  соломенною круглою шляпой.  Она вертела в  пальцах тонкий
стебелек полевого цветка,  легкая мантилья спустилась ей на локти, и широкие
серые ленты шляпы прильнули к ее груди. Базаров шел сзади ее, самоуверенно и
небрежно,  как всегда,  но выражение его лица, хотя веселое и даже ласковое,
не понравилось Аркадию.  Пробормотав сквозь зубы:  "Здравствуй!"  -  Базаров
отправился к себе в комнату, а Одинцова рассеянно пожала Аркадию руку и тоже
прошла мимо его.
     "Здравствуй, - подумал Аркадий... - Разве мы не виделись сегодня?"

<< >>