Chapitro XIII

La malgranda nobela domo lau la moskva gusto, en kiu loghis Eudoksio Kukshin, staris en unu el la jhus forbrulintaj stratoj de l’ urbo M.; kiel oni scias, niaj guberniaj urboj brulas chiun kvinan jaron. Che la pordo, super malrekte najlita vizitkarto, pendis la shnuro de la sonorilo … En la antauchambro iris renkonte al la venintoj virino en kufo - io meza inter servistino kaj akompanantino; klara signo de la progresemaj ideoj de la mastrino! Sitnikov demandis, chu Eudoksio Nikitishna estas hejme?

"Tio estas vi, Victor?" eksonis alta vocho el la najbara chambro. "Eniru!"

La virino en kufo tuj malaperis.

"Mi ne estas sola", diris Sitnikov, lerte dejhetante la hungaran surtuton, sub kiu li portis specon de angla palto, kaj direktante memfidan rigardon al Arkadio kaj Bazarov.

"Ne grave", respondis la vocho. "Entrez!"

La junuloj eniris. La chambro, en kiun ili enpashis, similis pli laborkabineton ol salonon. Paperoj, leteroj, dikaj numeroj de rusaj revuoj, kiuj plejparte ne estis distranchitaj, kushis senorde sur tabloj, kovritaj de polvo, chie estis disjhetitaj cigaredoj, duone konsumitaj. Sur leda kanapo duonkushis sinjorino, ankorau juna, blonda, nezorge kombita, en silka, ne tre pura vesto, kun grandaj braceletoj sur la mallongaj manoj kaj kun punta tuko sur la kapo. Shi levighis de la kanapo kaj senzorge surtirante sur siajn shultrojn veluran mantelon kun flavighinta ermena pelto, ekparolis malrapide: "Bonan tagon, Victor", kaj premis la manon de Sitnikov.

"Bazarov, Kirsanov", diris li mallonge, imitante la manieron de Bazarov.

"Mi tre ghojas", respondis sinjorino Kukshin, kaj fiksante sur Bazarov siajn rondajn okulojn, inter kiuj orfe sin levis malgranda rugha nazeto, iom turnita supren, aldonis: "mi konas vin", kaj premis ankau lian manon.

Bazarov iom sulkigis la brovojn. En la malgranda, sensignifa figuro de la emancipita virino, estis nenio malbela; sed la esprimo de shia vizagho impresis malagrable. Oni nevole deziris demandi shin: "Chu vi estas malsata? Au vi enuas? Eble vi timas ion? Por kio via penado?" Same kiel che Sitnikov, chiam io mordis shian animon. Shi parolis kaj movighis malzorge kaj nelerte; shi, sendube, rigardis sin mem kiel bonkoran kaj simplan estajhon, kaj malgrau tio, kion ajn shi faris, chiam shajnis, ke ghuste tion shi ne volis fari, chio estis farita, kiel nomas tion la infanoj - intence, tio estas ne simple, ne nature.

"Jes, jes, mi konas vin, Bazarov", ripetis shi. (Shi havis la kutimon, propran al multaj provincaj kaj moskvaj sinjorinoj, de la unua tago nomi la virojn per ilia familia nomo). "Chu vi deziras cigaron?"

"Cigaron, konsentite", interrompis Sitnikov, kiu jam sin jhetis sur apogseghon kaj levis supren la piedojn, "sed donu al ni ankau matenmanghon. Ni estas terure malsataj, ne forgesu regali nin per botelo da champano."

"Sibarito", diris Eudoksio kaj ekridis. (Kiam shi ridis, shia supra dentkarno malkovrighis super la dentoj). "Chu ne vere, Bazarov, li estas sibarito?"

"Mi amas la komforton de la vivo", respondis Sitnikov kun grava mieno. "Tio ne malhelpas min esti liberalo."

"Ne, tio malhelpas, malhelpas!" ekkriis Eudoksio, shi tamen ordonis al la chambristino prepari matenmanghon kaj champanon. "Kia estas via opinio?" aldonis shi, sin turnante al Bazarov. "Mi estas certa, ke vi partoprenas la mian."

"Ne, vi eraras", respondis Bazarov, "peco da viando estas pli bona ol peco da pano, ech de la hhemia vidpunkto."

"Vi vin okupas per la hhemio? Tio estas mia pasio. Mi ech mem elpensis mastikon."

"Mastikon? Vi?"

"Jes, mi. Chu vi scias, por kia celo? Por fari pupojn, la kapojn de l’ pupoj, tio estas pli fortika. Mi estas praktika virino. Sed ghi ne estas ankorau preta. Mi devas ankorau legi Liebigon. A propos, chu vi legis la artikolon de Kisliakov pri la virina laboro en la ’Moskva Revuo’? Legu, mi petas vin. Vin sendube interesas la virina problemo? Ankau la lernejoj? Kion faras via amiko? Kia estas lia nomo?"

Sinjorino Kukshin ellasis siajn demandojn unu post alia kun afektita malzorgeco ne atendante respondon; dorlotitaj infanoj tiel parolas kun siaj vartistinoj.

"Mia nomo estas Arkadio Nikolaich Kirsanov", respondis Arkadio, "kaj mi faras nenion."

Eudoksio eksplodis per rido.

"Tio estas charma! Vi ne fumas? Viktoro, chu vi scias, mi koleras kontrau vi!"

"Kial?"

"Vi komencis ree, oni diras, laudi George Sand. Shi estas malprogresema virino kaj nenio plu! Chu oni povas kompari shin kun Emerson! Shi scias nenion pri la edukado, pri la fiziologio, pri io ajn. Shi nenion audis, mi estas certa, pri la embriologio, kaj en nia tempo ech unu pashon oni ne povas fari sen ghi" (Eudoksio disetendis la manojn che la lastaj vortoj). "Ah, kian admirindan artikolon skribis pri tio Elisevich! Tio estas genia sinjoro! (Eudoksio konstante uzis la vorton ’sinjoro’, anstatau ’homo’). Bazarov, sidighu apud mi, sur la kanapo. Vi kredeble ne scias, ke mi terure vin timas."

"Kial? Mi dezirus scii."

"Vi estas danghera sinjoro: vi estas tiel kritikema. Ah, mia Dio, ridinda afero, mi parolas, kiel stepa bienulino. Cetere mi efektive estas bienulino. Mi mem administras la bienon kaj imagu, mia inspektisto Erofej estas rimarkinda tipo, tute kiel ’Pathfinder’, de Cooper: estas en li io primitiva. Mi definitive fiksighis tie chi: abomena urbo, chu ne vere? Sed kion fari!"

"Urbo kiel aliaj", malvarme diris Bazarov.

"Oni sin okupas nur per malaltaj aferoj, jen kio estas terura! Antaue mi vintre loghis en Moskvo … sed nun tie loghas mia legitima, sinjoro Kukshin. Cetere, ankau Moskvo estas nun … mi ne scias … tute alia. Mi intencas veturi eksterlandon; en la pasinta jaro mi jam estis tute preparita."

"Parizon, kompreneble?" demandis Bazarov.

"Parizon kaj Heidelbergon."

"Por kio tien?"

"Por kio? Bunsen ja loghas tie!"

Je tio Bazarov trovis nenian respondon.

"Pierre Sapojnikov … chu vi konas lin?"

"Ne, mi lin ne konas."

"Chu tio estas ebla? Pierre Sapojnikov … li ja estas konstante che Lidio Hhostatov."

"Ankau shin mi ne konas."

"Li proponis sin por min akompani. Dank’ al Dio, mi estas libera, mi ne havas infanojn … Kion mi diris: dank’al Dio! cetere, tio signifas nenion."

Eudoksio rulis cigaredon per siaj fingroj, flavighintaj pro la tabako, gluis ghin per la lango, iom ghin suchis kaj ekfumis. Venis la chambristino kun plato.

"Jen la matenmangho! Chu vi volas manghi peceton? Viktoro, malshtopu la botelon; tio estas via specialo."

"Mia, mia", murmuris Sitnikov kaj ree akre ekridis.

"Chu estas chi tie belaj virinoj?" demandis Bazarov, fininte trinki trian glaseton.

"Estas", respondis Eudoksio, "sed ili chiuj estas tiel sensignifaj. Ekzemple, mon amie Odincov ne estas malbela. Bedaurinde, shia reputacio … cetere, tio ne estus grava, sed shi havas nenian liberecon de la opinioj, neniajn altajn ideojn, nenion … de chio chi. Oni devas shanghi la tutan sistemon de la edukado. Mi jam pensis pri tio; niaj virinoj estas tre malbone edukitaj."

"Nenion vi faros el ili", interrompis Sitnikov. "Oni devas malestimi ilin kaj mi malestimas ilin plene kaj komplete! (La ebleco malestimi kaj esprimi sian malestimon estis la plej agrabla sento por Sitnikov; precipe li atakis la virinojn, ne antausentante, ke post kelke da monatoj la sorto devigos lin rampi antau la edzino sole tial, ke shi estis naskita princidino Durdoleosov). Neniu el ili povus kompreni nian interparolon; neniu el ili valoras, ke ni, seriozaj viroj, parolu pri shi!"

"Sed ili tute ne bezonas kompreni nian interparolon", diris Bazarov.

"Pri kiuj vi parolas?" sin miksis Eudoksio en la interparolon.

"Pri la belaj virinoj."

"Kiel? Vi do partoprenas la opinion de Proudhomme?"

Bazarov fiere sin rektigis.

"Mi partoprenas nenies opiniojn; mi posedas proprajn."

"For la autoritatojn!" ekkriis Sitnikov, ghojante, ke li trovis okazon akre esprimi siajn pensojn en la cheesto de la homo, kiu estis lia feticho.

"Sed Macaulay mem", komencis sinjorino Kukshin.

"For Macaulay!" tondris Sitnikov. "Vi estas partiano de la virinachoj!"

"Ne de la virinachoj, sed de la rajtoj de l’ virinoj, kiujn mi jhuris defendi ghis la lasta guto de mia sango."

"For!" Sed tie chi Sitnikov haltis. "Ankau mi ne neas ilin", diris li.

"Ne, mi vidas ke vi estas slavofilo!"

"Ne, mi ne estas slavofilo, kvankam, cetere …"

"Ne, ne, ne! Vi estas slavofilo! Vi estas adepto de Domostroj. Vi dezirus vipi la virinojn!"

"La vipo estas bona afero", diris Bazarov, "sed ni jam venis al la lasta guto ..."

"De kio?" interrompis Eudoksio.

"De la champano, respektinda Eudoksia Nikitichna, de la champano, ne de via sango."

"Mi ne povas auskulti indiferente, kiam oni atakas la virinojn", daurigis Eudoksio. "Tio estas terura. Anstatau ataki ilin, vi prefere legu la libron de Michelet: De l’amour. Admirinda verko! Sinjoroj, ni parolu pri la amo", aldonis Eudoksio sopire mallevante la manon sur la chifitan kusenon de la kanapo.

Sekvis subita silento.

"Ne, por kio paroli pri la amo", diris Bazarov, "sed vi menciis sinjorinon Odincov … Tia, shajnas, vi nomis shin? Kiu shi estas?"

"Charma, charma!" pepis Sitnikov. "Mi prezentos vin al shi. Shi estas inteligenta, richa kaj vidvino. Bedaurinde, shi ne estas ankorau sufiche progresema: shi devus pli intime konighi kun nia Eudoksio. Mi trinkas por via sano, Eudoksio! Ni kunfrapu la pokalojn! Et toc, et toc, et tin-tin-tin. Et toc, et toc, et tintin tin!"

"Viktoro, vi estas petolulo."

La matenmangho dauris longe. La unuan botelon sekvis dua, tria, ech kvara … Eudoksio babilis senlace; Sitnikov subtenis shin. Multe ili diskutis pri tio, kio estas la edzigho, chu tio estas supersticho au krimo; kiaj naskighas la homoj, egalaj au ne; en kio konsistas la individueco? La afero fine iris tiel malproksimen, ke Eudoksio, tute rugha de la vino, frapante per siaj plataj ungoj la klavojn de la neagordita fortepiano komencis kanti per rauka vocho ciganajn kantojn kaj poste la romancon de Seimour-Chiff: "Songhas la dormetanta Grenado". Sitnikov chirkauis sian kapon per skarpo kaj ludis la rolon de la svenanta amanto che la vortoj:

"Ni kunigu niajn lipojn
En ardanta kiso.
"

Arkadio fine ne povis plu tion toleri.

"Sinjoroj, tio komencas simili frenezulejon", diris li laute.

Bazarov, kiu nur de tempo al tempo metis en la interparolon shercan vorton - li sin okupis pli fervore per la champano - laute oscedis, levighis kaj ne adiauante la mastrinon, eliris kun Arkadio. Sitnikov salte levighis, por sekvi ilin. "Do? Do?" demandis li, servutule kurante jen de unu flanko, jen de la alia. "Mi ja diris al vi: rimarkinda persono! Jen virino, kiajn ni bezonas! Shi estas, en sia speco, fenomeno de la plej alta moraleco."

"Kaj tiu ejo de cia patro estas ankau fenomeno de la plej alta moraleco?" demandis Bazarov, montrante per la fingro drinkejon, kiun ili preterpasis en la sama momento. Sitnikov ree laute ekridis. Li forte hontis pro sia deveno kaj li ne sciis, chu li devas senti sin flatita au ofendita per la subita "ci" de Bazarov.


XIII

     Небольшой дворянский домик  на  московский манер,  в  котором проживала
Авдотья   Никитишна   (или   Евдоксия)  Кукшина,   находился  в   одной   из
нововыгоревших улиц города ***;  известно,  что наши губернские города горят
через каждые пять  лет.  У  дверей,  над  криво прибитою визитною карточкой,
виднелась ручка колокольчика,  и  в передней встретила пришедших какая-то не
то  служанка,  не  то  компаньонка в  чепце  -  явные признаки прогрессивных
стремлений хозяйки. Ситников спросил, дома ли Авдотья Никитишна?
     - Это  вы,  Victor?  -  раздался тонкий голос  из  соседней комнаты.  -
Войдите.
     Женщина в чепце тотчас исчезла.
     - Я не один,  -  промолвил Ситников,  лихо скидывая свою венгерку,  под
которою оказалось нечто  вроде  поддевки или  пальто-сака,  и  бросая бойкий
взгляд Аркадию и Базарову.
     - Все равно, - отвечал голос. - Entrez*.
     ______________
     * Войдите (франц.).

     Молодые люди вошли.  Комната,  в которой они очутились, походила скорее
на рабочий кабинет,  чем на гостиную. Бумаги, письма, толстые нумера русских
журналов, большею частью неразрезанные, валялись по запыленным столам; везде
белели разбросанные окурки папирос.  На кожаном диване полулежала дама,  еще
молодая,  белокурая, несколько растрепанная, в шелковом, не совсем опрятном,
платье,  с  крупными браслетами на коротеньких руках и кружевною косынкой на
голове.  Она встала с  дивана и,  небрежно натягивая себе на плечи бархатную
шубку  на  пожелтелом горностаевом меху,  лениво промолвила:  "Здравствуйте,
Victor", - и пожала Ситникову руку.
     - Базаров, Кирсанов, - проговорил он отрывисто, в подражание Базарову.
     - Милости  просим,  -  отвечала Кукшина  и,  уставив  на  Базарова свои
круглые глаза,  между которыми сиротливо краснел крошечный вздернутый носик,
прибавила: - Я вас знаю, - и пожала ему руку тоже.
     Базаров поморщился.  В  маленькой и невзрачной фигурке эманципированной
женщины  не  было  ничего  безобразного;  но  выражение  ее  лица  неприятно
действовало на зрителя.  Невольно хотелось спросить у ней: "Что ты, голодна?
Или скучаешь?  Или робеешь?  Чего ты пружишься?"  И у ней,  как у Ситникова,
вечно скребло на душе.  Она говорила и  двигалась очень развязно и  в  то же
время неловко:  она,  очевидно,  сама себя считала за добродушное и  простое
существо,  и между тем что бы она ни делала, вам постоянно казалось, что она
именно это-то и  не хотела сделать;  все у ней выходило,  как дети говорят -
нарочно, то есть не просто, не естественно.
     - Да,  да,  я  знаю вас,  Базаров,  -  повторила она.  (За ней водилась
привычка, свойственная многим провинциальным и московским дамам, - с первого
дня знакомства звать мужчин по фамилии.) - Хотите сигару?
     - Сигарку сигаркой,  -  подхватил Ситников, который успел развалиться в
креслах и  задрать ногу кверху,  -  а дайте-ка нам позавтракать,  мы голодны
ужасно; да велите нам воздвигнуть бутылочку шампанского.
     - Сибарит,  - промолвила Евдоксия и засмеялась. (Когда она смеялась, ее
верхняя десна обнажалась над зубами.) - Не правда ли, Базаров, он сибарит?
     - Я  люблю комфорт жизни,  -  произнес с важностию Ситников.  -  Это не
мешает мне быть либералом.
     - Нет,  это мешает, мешает! - воскликнула Евдоксия и приказала, однако,
своей прислужнице распорядиться и насчет завтрака,  и насчет шампанского.  -
Как вы об этом думаете?  - прибавила она, обращаясь к Базарову. - Я уверена,
вы разделяете мое мнение.
     - Ну нет,  -  возразил Базаров,  -  кусок мяса лучше куска хлеба даже с
химической точки зрения.
     - А вы занимаетесь химией?  Это моя страсть.  Я даже сама выдумала одну
мастику.
     - Мастику? вы?
     - Да,  я.  И знаете ли,  с какою целью? Куклы делать, головки, чтобы не
ломались.  Я  ведь тоже практическая.  Но  все это еще не готово.  Нужно еще
Либиха  почитать.  Кстати  читали  вы  статью  Кислякова о  женском труде  в
"Московских ведомостях"?  Прочтите,  пожалуйста. Ведь вас интересует женский
вопрос? И школы тоже? Чем ваш приятель занимается? Как его зовут?
     Госпожа  Кукшина  роняла  свои  вопросы один  за  другим  с  изнеженной
небрежностию,  не дожидаясь ответов; избалованные дети так говорят со своими
няньками.
     - Меня зовут Аркадий Николаич Кирсанов,  -  проговорил Аркадий,  -  и я
ничем не занимаюсь.
     Евдоксия захохотала.
     - Вот это мило! Что, вы не курите? Виктор, вы знаете, я на вас сердита.
     - За что?
     - Вы,  говорят,  опять  стали  хвалить Жорж  Санда.  Отсталая женщина и
больше ничего!  Как возможно сравнить ее  с  Эмерсоном!  Она никаких идей не
имеет ни о  воспитании,  ни о физиологии,  ни о чем.  Она,  я уверена,  и не
слыхивала об  эмбриологии,  а  в  наше  время -  как  вы  хотите без  этого?
(Евдоксия даже  руки  расставила.)  Ах,  какую удивительную статью по  этому
поводу  написал  Елисевич!  Это  гениальный  господин!  (Евдоксия  постоянно
употребляла слово "господин" вместо человек.) Базаров,  сядьте возле меня на
диван. Вы, может быть, не знаете, я ужасно вас боюсь.
     - Это почему? Позвольте полюбопытствовать.
     - Вы опасный господин;  вы такой критик.  Ах,  Боже мой!  мне смешно, я
говорю,   как  какая-нибудь  степная  помещица.   Впрочем,  я  действительно
помещица.  Я сама имением управляю, и, представьте, у меня староста Ерофей -
удивительный  тип,   точно   Патфайндер   Купера:   что-то   такое   в   нем
непосредственное!  Я  окончательно поселилась  здесь;  несносный  город,  не
правда ли? Но что делать!
     - Город как город, - хладнокровно заметил Базаров.
     - Все такие мелкие интересы,  вот что ужасно!  Прежде я по зимам жила в
Москве...  но теперь там обитает мой благоверный,  мсье Кукшин.  Да и Москва
теперь...  уж я не знаю -  тоже уж не то.  Я думаю съездить за границу;  я в
прошлом году уже совсем было собралась.
     - В Париж, разумеется? - спросил Базаров.
     - В Париж и в Гейдельберг.
     - Зачем в Гейдельберг?
     - Помилуйте, там Бунзен!
     На это Базаров ничего не нашелся ответить.
     - Pierre Сапожников... вы его знаете?
     - Нет, не знаю.
     - Помилуйте,  Pierre Сапожников...  он  еще  всегда у  Лидии Хостатовой
бывает.
     - Я и ее не знаю.
     - Ну,  вот он взялся меня проводить. Слава Богу, я свободна, у меня нет
детей... Что это я сказала: слава Богу! Впрочем, это все равно.
     Евдоксия  свернула  папироску своими  побуревшими от  табаку  пальцами,
провела по ней языком, пососала ее и закурила. Вошла прислужница с подносом.
     - А, вот и завтрак! Хотите закусить? Виктор, откупорьте бутылку; это по
вашей части.
     - По моей, по моей, - пробормотал Ситников и опять визгливо засмеялся.
     - Есть  здесь хорошенькие женщины?  -  спросил Базаров,  допивая третью
рюмку.
     - Есть,  -  отвечала Евдоксия, - да все они такие пустые. Например, mon
amie* Одинцова - недурна. Жаль, что репутация у ней какая-то... Впрочем, это
бы ничего,  но никакой свободы воззрения,  никакой ширины,  ничего... этого.
Всю  систему воспитания надобно переменить.  Я  об  этом  уже  думала;  наши
женщины очень дурно воспитаны.
     ______________
     * моя приятельница (франц.).

     - Ничего вы с  ними не сделаете,  -  подхватил Ситников.  -  Их следует
презирать,  и я их презираю,  вполне и совершенно!  (Возможность презирать и
выражать свое презрение было самым приятным ощущением для  Ситникова;  он  в
особенности нападал на  женщин,  не  подозревая того,  что  ему  предстояло,
несколько месяцев спустя,  пресмыкаться перед своей женой потому только, что
она  была урожденная княжна Дурдолеосова.)  Ни  одна из  них  не  была бы  в
состоянии понять нашу  беседу;  ни  одна из  них  не  стоит того,  чтобы мы,
серьезные мужчины, говорили о ней!
     - Да им совсем не нужно понимать нашу беседу, - промолвил Базаров.
     - О ком вы говорите? - вмешалась Евдоксия.
     - О хорошеньких женщинах.
     - Как! Вы, стало быть, разделяете мнение Прудона?
     Базаров надменно выпрямился.
     - Я ничьих мнений не разделяю: я имею свои.
     - Долой  авторитеты!  -  закричал Ситников,  обрадовавшись случаю резко
выразиться в присутствии человека, перед которым раболепствовал.
     - Но сам Маколей, - начала было Кукшина.
     - Долой  Маколея!  -  загремел  Ситников.  -  Вы  заступаетесь за  этих
бабенок?
     - Не за бабенок,  а  за права женщин,  которые я  поклялась защищать до
последней капли крови.
     - Долой!  -  Но  тут Ситников остановился.  -  Да  я  их не отрицаю,  -
промолвил он.
     - Нет, я вижу, вы славянофил!
     - Нет, я не славянофил, хотя, конечно...
     - Нет,  нет,  нет!  Вы славянофил.  Вы последователь Домостроя.  Вам бы
плетку в руки!
     - Плетка дело доброе,  -  заметил Базаров, - только мы вот добрались до
последней капли...
     - Чего? - перебила Евдоксия.
     - Шампанского,  почтеннейшая Авдотья Никитишна,  шампанского - не вашей
крови.
     - Я не могу слышать равнодушно,  когда нападают на женщин, - продолжала
Евдоксия.  - Это ужасно, ужасно. Вместо того чтобы нападать на них, прочтите
лучше книгу Мишле De l'amour*.  Это чудо! Господа, будемте говорить о любви,
- прибавила Евдоксия, томно уронив руку на смятую подушку дивана.
     ______________
     * "О любви" (франц.).

     Наступило внезапное молчание.
     - Нет,  зачем  говорить о  любви,  -  промолвил Базаров,  -  а  вот  вы
упомянули об Одинцовой... Так, кажется, вы ее назвали? Кто эта барыня?
     - Прелесть!  прелесть!  - запищал Ситников. - Я вас представлю. Умница,
богачка, вдова. К сожалению, она еще не довольно развита: ей бы надо с нашею
Евдоксией поближе познакомиться. Пью ваше здоровье, Eudoxie! Чокнемтесь! "Et
toc, et toc, et tin-tin-tin! Et toc, et toc, et tin-tin-tin!!".
     - Victor, вы шалун.
     Завтрак продолжался долго.  За  первою бутылкой шампанского последовала
другая,  третья и даже четвертая... Евдоксия болтала без умолку; Ситников ей
вторил.  Много  толковали они  о  том,  что  такое брак  -  предрассудок или
преступление,  и какие родятся люди - одинаковые или нет? и в чем собственно
состоит индивидуальность?  Дело дошло,  наконец,  до того, что Евдоксия, вся
красная от выпитого вина и  стуча плоскими ногтями по клавишам расстроенного
фортепьяно,  принялась петь  сиплым  голосом сперва  цыганские песни,  потом
романс  Сеймур-Шиффа  "Дремлет сонная  Гранада",  а  Ситников повязал голову
шарфом и представлял замиравшего любовника при словах:

                        И уста твои с моими
                        В поцелуй горячий слить.

     Аркадий не вытерпел наконец.  "Господа,  уж это что-то на бедлам похоже
стало", - заметил он вслух.
     Базаров,  который лишь изредка вставлял в разговор насмешливое слово, -
он  занимался больше шампанским,  -  громко зевнул,  встал и,  не прощаясь с
хозяйкой, вышел вон вместе с Аркадием. Ситников выскочил вслед за ними.
     - Ну что,  ну что? - спрашивал он, подобострастно забегая то справа, то
слева, - ведь я говорил вам: замечательная личность. Вот каких бы нам женщин
побольше! Она, в своем роде, высоконравственное явление.
     - А  это заведение твоего отца тоже нравственное явление?  -  промолвил
Базаров,  ткнув  пальцем  на  кабак,  мимо  которого  они  в  это  мгновение
проходили.
     Ситников  опять   засмеялся  с   визгом.   Он   очень  стыдился  своего
происхождения и не знал, чувствовать ли ему себя польщенным или обиженным от
неожиданного тыканья Базарова.

<< >>