Chapitro VIII

Paulo Petrovich ne longe cheestis la interparolon de la frato kun la intendanto, alta kaj malgrasa homo, kun dolcha vocho de ftizulo kaj kun ruzaj okuloj, kiu chiujn rimarkojn de Nikolao Petrovich respondis per: "Kompreneble, konata afero!" kaj penis prezenti la kamparanojn kiel drinkulojn kaj shtelistojn. La nova maniero administri la bienon knaris kiel neshmirita rado, krakis kiel meblo, farita de kampara lignajhisto el malseka ligno. Nikolao Petrovich ne perdis la kuraghon, sed ofte sopiris kaj meditis: li sentis, ke sen mono la afero ne iros bone, kaj monon li preskau ne havis plu. Arkadio diris la veron: Paulo Petrovich pli ol unu fojon helpis la fraton; pli ol unu fojon, vidante kiel li vane rompas al si la kapon, serchante rimedon sin savi el embaraso, Paulo Patrovich malrapide proksimighis al la fenestro kaj, metinte la manojn en la poshojn, murmuretis tra la dentoj: "Mais je puis vous donner de l’argent", kaj donis al li monon; sed chi tiun fojon li mem havis nenion, li do preferis foriri. La disputoj pri la administrado de la bieno chiam enuigis lin; cetere, al li chiam shajnis, ke Nikolao Petrovich malgrau tutaj siaj fervoro kaj diligenteco, alpashas al la afero ne de la ghusta flanko; sed montri, en kio estas la eraro de Nikolao Petrovich, li ne povus. "Mia frato, ne estas sufiche praktika", diris li al si mem, "oni trompas lin." Nikolao Petrovich, kontraue, havis altan opinion pri la praktikaj kapabloj de Paulo Petrovich kaj chiam petis de li konsilon. "Mi estas homo mola, malforta, la tutan vivon mi pasigis malproksime de la mondo", ofte diris li, "vi, kontraue, tiel multe vivis kun la homoj, vi bone konas ilin: vi havas aglan rigardon." Paulo Petrovich, responde al tiaj vortoj, nur deturnis sin, sed li ne senigis la fraton de la iluzio.

Lasinte Nikolaon Petrovich en la kabineto, li iris en la koridoron, kiu apartigis la antauan parton de l’ domo de la posta, kaj atinginte malaltan pordon, haltis shancelighante, tordis la lipharojn kaj ekfrapis.

"Kiu estas tie? Eniru!" eksonis la vocho de Fenichka.

"Tio estas mi", diris Paulo Petrovich kaj malfermis la pordon. Fenichka salte levighis de la segho, sur kiu shi sidis kun sia infano; shi transdonis ghin sur la brakojn de knabino, kiu tuj elportis ghin el la chambro, kaj rapide ordigis sian tukon.

"Pardonu, se mi malhelpis vin", komencis Paulo Petrovich, ne rigardante shin, "mi volis nur peti vin … hodiau, shajnas, oni sendas en la urbon … ordonu acheti por mi verdan teon."

"Verdan teon", ripetis Fenichka, "kiom da ghi vi deziras!"

"Duona funto sufichas. Sed mi vidas che vi chi tie shanghon", aldonis li, jhetante rapidan rigardon, kiu glitis ankau sur la vizagho de Fenichka. "Jen, la rulkurtenoj", diris li, vidante, ke shi ne komprenas lin.

"Jes. Nikolao Petrovich donacis ilin al mi; sed jam longe ili estas chi tie."

"Jam longe mi ne estis chi vi. Nun vi havas chi tie belan loghejon."

"Dank’al la boneco de Nikolao Petrovich", murmuretis Fenichka.

"Vi loghas chi tie pli komforte, ol en la flankdomo?" demandis Paulo Petrovich ghentile, sed sen plej malgranda rideto. "Kompreneble, pli komforte."

"Kiu estas nun en la chambroj, kiujn vi okupis?"

"Nun tie estas la lavistinoj."

"A!" Paulo Petrovich eksilentis.

"Nun li foriros", pensis Fenichka; sed li ne foriris, kaj shi staris antau li, kvazau shtonigita, malforte movante la fingrojn.

"Kial vi ordonis elporti vian etulon?" ekparolis fine Paulo Petrovich. "Mi amas infanojn, montru ghin al mi."

Fenichka tuta rughighis pro konfuzo kaj ghojo. Shi timis Paulon Petrovich: li preskau neniam parolis kun shi.

"Dunjasha", vokis shi, "alportu Mitjan, mi petas vin (Fenichka al neniu en la domo diris "ci"). Ne, atendu; oni devas vesti lin."

Fenichka sin direktis al la pordo.

"Ne grave", diris Paulo Petrovich.

"Mi tuj", respondis Fenichka kaj rapide eliris.

Paulo Petrovich restis sola, kaj nun tre atente chirkaurigardis. La malgranda, malalta chambro, en kiu li estis, estis tre pura kaj agrabla. En ghi odoris la planko, antau nelonge kolorita, kamomilo kaj meliso. Apud la muro staris seghoj kun dorsoj en formo de liroj; ili estis achetitaj de la mortinta generalo en Polujo, dum la militiro. En unu angulo staris malgranda lito sub kurteno muslina, flanke de kofro kun feraj strioj kaj kun ronda kovrilo. En la kontraua angulo brulis lampo antau malhela bildo de Nikolao Miraklofaranto; eta porcelana ovo kun rugha rubando pendis ligita al la aureolo sur la brusto de la sanktulo. Sur la fenestraj platoj verde brilis vitraj vazoj kun konfitajhoj, preparitaj en la pasinta jaro kaj zorge fermitaj; sur iliaj paperaj kovriloj Fenichka propramane skribis per grandaj literoj: "grosoj." Nikolao Petrovich tre amis tiun chi konfitajhon. Sub la plafono, sur longa shnureto pendis kagho kun mallongvosta fringelo; shi senchese pepis kaj saltis kaj la kagho senchese balancighis kaj tremis: kanabaj grajnoj kun malforta bruo falis sur la plankon. Inter la du fenestroj super malgranda komodo pendis malbonaj fotografaj portretoj de Nikolao Petrovich en diversaj pozoj faritaj de trapasanta artisto; apude pendis malsukcesa fotografajho de Fenichka mem: senokula vizagho nenature ridis en nigra kadro - nenion plu oni povis distingi. Super Fenichka la generalo Jermolov, en cherkesa mantelo minace sulkigis la brovojn, rigardante la malproksimajn montojn de Kaukazo el sub silka shueto por pingloj, falanta sur lian frunton.

Pasis kvin minutoj; en la najbara chambro estis audebla bruo de pashoj kaj murmureto. Paulo Petrovich prenis de la komodo malnovan malpuran libron, apartan volumon de nekompleta tuto Pafistoj de Massalski, kaj turnis kelke da paghoj … La pordo malfermighis, kaj eniris Fenichka kun Mitja sur la brakoj. Shi surmetis al li rughan chemizon kun galono sur la kolumo, kombis liajn harojn kaj vishis lian vizaghon: li malfacile spiris, penis sin elshiri per la tuta korpo kaj svingis la manojn, kiel faras chiuj sanaj infanoj; sed la eleganta chemizo, kiel oni povis rimarki, faris impreson je li: esprimo de kontenteco brilis sur lia tuta rondeta vizagho. Fenichka ordigis ankau siajn harojn kaj surmetis novan tukon; sed shi povis resti, kia shi estis. Efektive, chu estas en la mondo io pli charma, ol juna, bela patrino kun sana infano sur la brako!

"Kia bravulo", diris karese Paulo Petrovich kaj tiklis la duoblan mentonon de Mitja per la pinto de la longa ungo de sia montra fingro: la infano rigardis la fringelon kaj ekridis.

"Tio estas via onklo", diris Fenichka, klininte al li sian vizaghon kaj delikate balancis lin, dum Dunjasha kashe metis sur la platon de la fenestro ekbruligitan bonodoran kandelon, lokinte sub ghi kupran groshon.

"Kiom da monatoj li havas?" demandis Paulo Petrovich.

"Ses monatojn; la dek-unuan de chi tiu monato li komencos la sepan."

"Chu ne la okan, Feodosia Nikolavna?" ne sen konfuzo sin miksis Dunjasha en la interparolon.

"Ne, la sepan; kion vi diras!"

La infano ree ekridis, fikse rigardis la kofron kaj subite kaptis la patrinon per la tuta mano je la nazo kaj lipoj.

"Petolulo", diris Fenichka, ne forigante sian vizaghon de liaj fingroj.

"Li similas mian fraton", rimarkis Paulo Petrovich.

Kiun li povus simili? pensis Fenichka.

"Tio estas via onklo", ripetis shi, jam per murmureto.

"A! Paulo! Jen kie vi estas!" eksonis subite la vocho de Nikolao Petrovich.

Paulo Petrovich rapide sin turnis kaj sulkigis la brovojn; sed lia frato tiel ghoje, tiel danke rigardis lin, ke li ne povis ne respondi al li per rideto.

"Bravan knabon vi havas", diris li kaj ekrigardis la horloghon: "mi venis chi tien, por mendi teon…" Kaj prenante indiferentan esprimon, Paulo Petrovich tuj forlasis la chambron.

"Chu li venis ne invitite?" demandis Fenichkan Nikolao Petrovich.

"Jes. Li ekfrapis kaj eniris."

"Kaj Arkasha ne estis plu che vi!"

"Ne. Chu mi ne devas reveni en la flankdomon, Nikolao Petrovich?"

"Por kio?"

"Mi pensas, ke tio estos pli bona en la unua tempo."

"N … ne", diris Nikolao Petrovich kun shanceligho kaj frotis sian frunton. "Tion oni devis pri frue … Bonan tagon, grasulo", diris li subite vivighante kaj proksimighinte al la infano, kisis lian vangon; poste li sin iom klinis kaj almetis la lipojn al la mano de Fenichka, kiu blanke brilis kiel lakto sur la rugha chemizo de Mitja.

"Nikolao Petrovich! Kion vi faras!" murmuretis la juna virino, kaj mallevis la okulojn, poste shi malrapide relevis ilin … charma estis la esprimo de shiaj okuloj, kiam shi rigardis de malsupre kaj ridis karese kaj naive.

Nikolao Petrovich konighis kun Fenichka en la sekvanta maniero. Foje, antau tri jaroj, li estis devigita pasigi la nokton en gastejo en malproksima distrikta urbo. Lin surprizis agrable la pureco de la chambro, kiun oni donis al li, la fresheco de la lita tolajho: "Chu la mastrino estas germanino?" pensis li; sed li eraris. La mastrino estis rusino, virino kvindekjara, pure vestita, kun inteligenta dolcha vizagho kaj serioza parolmaniero. Li parolis kun shi, trinkante teon; shi tre plachis al li. Nikolao Petrovich tiam jhus transloghighis en sian novan domon, kaj ne dezirante havi servutulojn kiel servistojn, serchis dungatojn. La mastrino, siaflanke, plendis pri la malgranda kvanto de la gastoj, pri la malfacilaj tempoj; li proponis al shi plenumi en lia domo la rolon de l’ ekonomino; shi konsentis. Shia edzo mortis antau longe, lasinte al shi unu filinon Fenichkan. Post du semajnoj Arina Savishna, tia oni nomis la novan ekonominon, venis kun la filino en Marinon kaj ekloghis en la flankdomo. La elekto de Nikolao Petrovich estis sukcesa. Arina enkondukis ordon en la domon. Pri Fenichka, kiu estis tiam jam deksepjara, neniu parolis kaj ne multaj shin vidis: shi vivis senbrue, modeste, kaj nur dum la dimanchoj en la parohha preghejo Nikolao Petrovich rimarkis la delikatan profilon de shia blanka vizagho. Tiel pasis pli ol unu jaro.

Foje, matene, Arina venis en lian kabineton kaj, kiel ordinare, humile salutinte lin, demandis, chu li povas helpi al shia filino, al kiu fajrero el la kameno saltis en la okulon. Nikolao Petrovich kiel chiuj bienuloj, vivantaj chiam hejme, sin okupis per la kuracado kaj ech venigis malgrandan homeopatian apotekon. Li ordonis al Arina tuj alkonduki la malsanulinon. Eksciinte, ke la sinjoro vokas shin, Fenichka forte ektimis, tamen shi iris kun la patrino. Nikolao Petrovich kondukis shin al la fenestro kaj prenis shian kapon per ambau manoj. Esplorinte bone shian okulon, rughan de la inflamo, li ordonis fari kompresojn, tuj mem preparis la medikamenton, kaj disshirinte en pecojn sian naztukon, montris, kiel oni devas meti ilin. Fenichka atente auskultis lin kaj kiam li finis, shi volis foriri. "Kisu la manon de la sinjoro, malsagha infano!" diris al shi Arina. Nikolao Petrovich ne donis al shi la manon, kaj konfuzita mem kisis shian klinitan kapon je la hardisigho. La okulo de Fenichka baldau resanighis, sed la impreso, farita de shi je Nikolao Petrovich, malaperis ne baldau. Li senchese vidis spirite chi tiun puran, delikatan, time levitan vizaghon; li sentis sub siaj manoj shiajn molajn harojn, vidis shiajn senpekajn lipojn malfermetitajn, de post kiuj brilis en la radioj de l’ suno shiaj malsekaj, perlaj dentoj. Li komencis tre atente rigardi shin en la preghejo, penis plej ofte ekparoli kun shi. En la komenco shi estis iom sovagha, kaj foje, antau la vespero, renkontinte lin sur vojeto, kiun la piedirantoj faris tra sekala kampo, shi eniris en la altan densan sekalon, en kiu abunde kreskis cejanoj kaj absinto. Shi kashis sin tie, por ke li ne vidu shin. Li rimarkis shian kapon tra la ora reto de la spikoj, de kie shi rigardis, kiel sovagha besteto, kaj amike kriis al shi: "Bonan tagon, Fenichka! Mi ne mordas." "Bonan tagon", respondis shi, ne forlasante sian kashejon. Iom post iom shi komencis kutimi al li, sed chiam ankorau estis konfuzita en lia cheesto. Subite shia patrino Arina mortis pro hholero. Kion devis fari Fenichka? Shi heredis de la patrino la amon al la ordo, prudenton kaj seriozan karakteron; sed shi estis tiel juna, tiel sola; Nikolao Petrovich estis tiel bona kaj delikata … Senutile estus rakonti la ceteron …

"Vi diras, ke mia frato senceremonie venis al vi!" demandis shin Nikolao Petrovich. "Li ekfrapis kaj eniris?"

"Jes".

"Bone, bone. Donu al mi Mitjan, mi lin iom balancos." Nikolao Petrovich komencis levi la filon preskau ghis la plafono, je granda plezuro de la etulo kaj je ne malgranda maltrankvilo de la patrino, kiu che chiu lia suprenflugo, etendis siajn manojn al liaj nudighintaj piedetoj.

Paulo Petrovich revenis en sian elegantan kabineton, kies muroj estis tapetitaj per bela papero de sovagha koloro, kun armiloj, pendigitaj sur multkolora persa tapigo, kun nuksarbaj mebloj, kovritaj per malhele verda drapo, kun libroshranko renaissance el maljuna nigra kverko, kun bronzaj statuetoj sur belega skribotablo, kun fajrujo … Li sin jhetis sur la kanapon, krucis la manojn sub la kapo kaj restis senmova, preskau kun malespero rigardante la plafonon. Chu tial, ke li deziris kashi de la muroj tion, kion oni povis legi sur lia vizagho, au pro alia kauzo, li levighis, mallevis la pezajn kurtenojn de la fenestroj kaj ree sin jhetis sur la kanapon.


VIII

     Павел  Петрович недолго присутствовал при  беседе брата с  управляющим,
высоким  и  худым  человеком  с  сладким  чахоточным голосом  и  плутовскими
глазами,  который на все замечания Николая Петровича отвечал:  "Помилуйте-с,
известное дело-с"  -  и  старался  представить мужиков  пьяницами и  ворами.
Недавно заведенное на  новый лад  хозяйство скрипело,  как немазаное колесо,
трещало,  как  домоделанная мебель  из  сырого  дерева.  Николай Петрович не
унывал,  но частенько вздыхал и  задумывался:  он чувствовал,  что без денег
дело не пойдет, а деньги у него почти все перевелись. Аркадий сказал правду:
Павел Петрович не  раз помогал своему брату;  не раз,  видя,  как он бился и
ломал себе голову,  придумывая,  как бы извернуться, Павел Петрович медленно
подходил к окну и,  засунув руки в карманы,  бормотал сквозь зубы:  "Mais je
puis vous donner de l'argent"* -  и  давал ему денег;  но в этот день у него
самого  ничего  не  было,  и  он  предпочел удалиться.  Хозяйственные дрязги
наводили на него тоску; притом ему постоянно казалось, что Николай Петрович,
несмотря на все свое рвение и трудолюбие, не так принимается за дело, как бы
следовало;  хотя указать, в чем собственно ошибается Николай Петрович, он не
сумел бы.  "Брат не довольно практичен,  -  рассуждал он сам с собою,  - его
обманывают".  Николай Петрович, напротив, был высокого мнения о практичности
Павла Петровича и  всегда спрашивал его совета.  "Я человек мягкий,  слабый,
век свой провел в  глуши,  -  говаривал он,  -  а ты недаром так много жил с
людьми,  ты их хорошо знаешь: у тебя орлиный взгляд". Павел Петрович в ответ
на эти слова только отворачивался, но не разуверял брата.
     ______________
     * Но я могу дать вам денег (франц.).

     Оставив  Николая  Петровича  в  кабинете,  он  отправился по  коридору,
отделявшему переднюю часть  дома  от  задней,  и,  поравнявшись с  низенькою
дверью, остановился в раздумье, подергал себе усы и постучался в нее.
     - Кто там? Войдите, - раздался голос Фенечки.
     - Это я, - проговорил Павел Петрович и отворил дверь.
     Фенечка вскочила со стула,  на котором она уселась с своим ребенком, и,
передав его на  руки девушки,  которая тотчас же вынесла его вон из комнаты,
торопливо поправила свою косынку.
     - Извините,  если я помешал, - начал Павел Петрович, не глядя на нее, -
мне хотелось только попросить вас...  сегодня,  кажется, в город посылают...
велите купить для меня зеленого чаю.
     - Слушаю-с, - отвечала Фенечка, - сколько прикажете купить?
     - Да  полфунта довольно будет,  я  полагаю.  А  у  вас здесь,  я  вижу,
перемена,  -  прибавил он, бросив вокруг быстрый взгляд, который скользнул и
по лицу Фенечки.  -  Занавески вот,  -  промолвил он,  видя,  что она его не
понимает.
     - Да-с,  занавески;  Николай Петрович нам их пожаловал; да уж они давно
повешены.
     - Да и я у вас давно не был. Теперь у вас здесь очень хорошо.
     - По милости Николая Петровича, - шепнула Фенечка.
     - Вам здесь лучше,  чем в прежнем флигельке?  -  спросил Павел Петрович
вежливо, но без малейшей улыбки.
     - Конечно, лучше-с.
     - Кого теперь на ваше место поместили?
     - Теперь там прачки.
     - А!
     Павел  Петрович умолк.  "Теперь уйдет",  -  думала Фенечка,  но  он  не
уходил, и она стояла перед ним как вкопанная; слабо перебирая пальцами.
     - Отчего вы  велели вашего маленького вынести?  -  заговорил,  наконец,
Павел Петрович. - Я люблю детей: покажите-ка мне его.
     Фенечка вся  покраснела от  смущения и  от  радости.  Она боялась Павла
Петровича: он почти никогда не говорил с ней.
     - Дуняша,  -  кликнула  она,  -  принесите Митю  (Фенечка всем  в  доме
говорила вы). А не то погодите; надо ему платьице надеть.
     Фенечка направилась к двери.
     - Да все равно, - заметил Павел Петрович.
     - Я сейчас, - ответила Фенечка и проворно вышла.
     Павел  Петрович остался  один  и  на  этот  раз  с  особенным вниманием
оглянулся кругом.  Небольшая,  низенькая комнатка,  в  которой он находился,
была очень чиста и уютна.  В ней пахло недавно выкрашенным полом, ромашкой и
мелиссой.  Вдоль стен стояли стулья с  задками в виде лир;  они были куплены
еще покойником генералом в Польше, во время похода; в одном углу возвышалась
кроватка под кисейным пологом, рядом с кованым сундуком с круглою крышкой. В
противоположном  углу   горела   лампадка  перед   большим  темным   образом
Николая-чудотворца;  крошечное фарфоровое яичко  на  красной ленте висело на
груди  святого,  прицепленное  к  сиянию;  на  окнах  банки  с  прошлогодним
вареньем,  тщательно завязанные,  сквозили зеленым  светом;  на  бумажных их
крышках  сама  Фенечка  написала  крупными  буквами:   "кружовник";  Николай
Петрович любил особенно это варенье. Под потолком, на длинном шнурке, висела
клетка с  короткохвостым чижом;  он беспрестанно чирикал и прыгал,  и клетка
беспрестанно качалась и дрожала:  конопляные зерна с легким стуком падали на
пол.   В   простенке,   над   небольшим  комодом,   висели  довольно  плохие
фотографические портреты Николая Петровича в  разных  положениях,  сделанные
заезжим художником;  тут же  висела фотография самой Фенечки,  совершенно не
удавшаяся:  какое-то безглазое лицо напряженно улыбалось в темной рамочке, -
больше ничего нельзя было разобрать;  а  над Фенечкой -  Ермолов,  в  бурке,
грозно хмурился на отдаленные Кавказские горы, из-под шелкового башмачка для
булавок, падавшего ему на самый лоб.
     Прошло минут пять;  в  соседней комнате слышался шелест и шепот.  Павел
Петрович  взял  с  комода  замасленную  книгу,  разрозненный  том  Стрельцов
Масальского,  перевернул несколько  страниц...  Дверь  отворилась,  и  вошла
Фенечка с Митей на руках.  Она надела на него красную рубашечку с галуном на
вороте,  причесала его волосики и  утерла лицо:  он дышал тяжело,  порывался
всем телом и  подергивал ручонками,  как  это  делают все здоровые дети;  но
щегольская рубашечка видимо на  него  подействовала:  выражение удовольствия
отражалось на  всей  его  пухлой фигурке.  Фенечка и  свои  волосы привела в
порядок,  и косынку надела получше,  но она могла бы остаться, как была. И в
самом деле, есть ли на свете что-нибудь пленительнее молодой красивой матери
с здоровым ребенком на руках?
     - Экой бутуз,  -  снисходительно проговорил Павел Петрович и  пощекотал
двойной  подбородок  Мити  концом  длинного  ногтя  на  указательном пальце;
ребенок уставился на чижа и засмеялся.
     - Это дядя, - промолвила Фенечка, склоняя к нему свое лицо и слегка его
встряхивая,  между  тем  как  Дуняша  тихонько  ставила  на  окно  зажженную
курительную свечку, подложивши под нее грош.
     - Сколько бишь ему месяцев? - спросил Павел Петрович.
     - Шесть месяцев; скоро вот седьмой пойдет, одиннадцатого числа.
     - Не восьмой ли, Федосья Николаевна? - не без робости вмешалась Дуняша.
     - Нет,  седьмой;  как можно!  -  Ребенок опять засмеялся,  уставился на
сундук и вдруг схватил свою мать всею пятерней за нос и за губы. - Баловник,
- проговорила Фенечка, не отодвигая лица от его пальцев.
     - Он похож на брата, - заметил Павел Петрович.
     "На кого ж ему и походить?" - подумала Фенечка.
     - Да,  -  продолжал,  как бы говоря с  самим собой,  Павел Петрович,  -
несомненное сходство. - Он внимательно, почти печально посмотрел на Фенечку.
     - Это дядя, - повторила она, уже шепотом.
     - А! Павел! вот где ты! - раздался вдруг голос Николая Петровича.
     Павел  Петрович  торопливо обернулся и  нахмурился;  но  брат  его  так
радостно,  с такою благодарностью глядел на него,  что он не мог не ответить
ему улыбкой.
     - Славный у тебя мальчуган,  -  промолвил он и посмотрел на часы, - а я
завернул сюда насчет чаю...
     И,  приняв равнодушное выражение, Павел Петрович тотчас же вышел вон из
комнаты.
     - Сам собою зашел? - спросил Фенечку Николай Петрович.
     - Сами-с; постучались и вошли.
     - Ну, а Аркаша больше у тебя не был?
     - Не был. Не перейти ли мне во флигель, Николай Петрович?
     - Это зачем?
     - Я думаю, не лучше ли будет на первое время.
     - Н...  нет, - произнес с запинкой Николай Петрович и потер себе лоб. -
Надо  было  прежде...  Здравствуй,  пузырь,  -  проговорил  он  с  внезапным
оживлением и,  приблизившись к  ребенку,  поцеловал его  в  щеку;  потом  он
нагнулся немного и приложил губы к Фенечкиной руке, белевшей, как молоко, на
красной рубашечке Мити.
     - Николай Петрович!  что вы это?  -  пролепетала она и  опустила глаза,
потом тихонько подняла их...  Прелестно было  выражение ее  глаз,  когда она
глядела как бы исподлобья да посмеивалась ласково и немножко глупо.
     Николай  Петрович познакомился с  Фенечкой следующим образом.  Однажды,
года три тому назад,  ему пришлось ночевать на постоялом дворе в  отдаленном
уездном  городе.  Его  приятно  поразила  чистота  отведенной  ему  комнаты,
свежесть постельного белья.  "Уж не немка ли здесь хозяйка?" - пришло ему на
мысль;  но  хозяйкой  оказалась русская,  женщина  лет  пятидесяти,  опрятно
одетая, с благообразным умным лицом и степенною речью. Он разговорился с ней
за чаем;  очень она ему понравилась.  Николай Петрович в то время только что
переселился в  новую свою усадьбу и,  не  желая держать при  себе крепостных
людей,  искал наемных;  хозяйка,  с своей стороны, жаловалась на малое число
проезжающих в городе, на тяжелые времена; он предложил ей поступить к нему в
дом в качестве экономки;  она согласилась.  Муж у ней давно умер, оставив ей
одну только дочь,  Фенечку.  Недели через две Арина Савишна (так звали новую
экономку) прибыла вместе  с  дочерью в  Марьино и  поселилась во  флигельке.
Выбор  Николая Петровича оказался удачным,  Арина завела порядок в  доме.  О
Фенечке, которой тогда минул уже семнадцатый год, никто не говорил, и редкий
ее видел:  она жила тихонько,  скромненько, и только по воскресеньям Николай
Петрович замечал в приходской церкви,  где-нибудь в сторонке, тонкий профиль
ее беленького лица. Так прошло более года.
     В  одно утро Арина явилась к  нему в кабинет и,  по обыкновению,  низко
поклонившись, спросила его, не может ли он помочь ее дочке, которой искра из
печки попала в глаз.  Николай Петрович, как все домоседы, занимался лечением
и  даже  выписал гомеопатическую аптечку.  Он  тотчас велел  Арине  привести
больную.  Узнав,  что барин ее  зовет,  Фенечка очень перетрусилась,  однако
пошла за матерью.  Николай Петрович подвел ее к окну и взял ее обеими руками
за  голову.  Рассмотрев хорошенько ее  покрасневший и  воспаленный глаз,  он
прописал ей примочку, которую тут же сам составил, и, разорвав на части свой
платок,  показал ей,  как надо примачивать.  Фенечка выслушала его и  хотела
выйти.  "Поцелуй же ручку у барина, глупенькая", - сказала ей Арина. Николай
Петрович  не  дал  ей  своей  руки  и,  сконфузившись,  сам  поцеловал ее  в
наклоненную  голову,   в   пробор.   Фенечкин  глаз  скоро  выздоровел,   но
впечатление, произведенное ею на Николая Петровича, прошло не скоро. Ему все
мерещилось это чистое,  нежное, боязливо приподнятое лицо; он чувствовал под
ладонями рук своих эти мягкие волосы,  видел эти невинные,  слегка раскрытые
губы,  из-за  которых влажно блистали на солнце жемчужные зубки.  Он начал с
большим вниманием глядеть на  нее  в  церкви,  старался заговаривать с  нею.
Сначала она его дичилась и  однажды,  перед вечером,  встретив его на  узкой
тропинке,  проложенной пешеходами через ржаное поле, зашла в высокую, густую
рожь, поросшую полынью и васильками, чтобы только не попасться ему на глаза.
Он увидал ее головку сквозь золотую сетку колосьев, откуда она высматривала,
как зверок, и ласково крикнул ей:
     - Здравствуй, Фенечка! Я не кусаюсь.
     - Здравствуйте, - прошептала она, не выходя из своей засады.
     Понемногу  она  стала  привыкать к  нему,  но  все  еще  робела  в  его
присутствии,  как вдруг ее  мать Арина умерла от холеры.  Куда было деваться
Фенечке?  Она наследовала от своей матери любовь к порядку, рассудительность
и степенность; но она была так молода, так одинока; Николай Петрович был сам
такой добрый и скромный... Остальное досказывать нечего...
     - Так-таки брат к  тебе и  вошел?  -  спрашивал ее Николай Петрович.  -
Постучался и вошел?
     - Да-с.
     - Ну, это хорошо. Дай-ка мне покачать Митю.
     И  Николай Петрович начал его  подбрасывать почти под самый потолок,  к
великому удовольствию малютки и к немалому беспокойству матери,  которая при
всяком его взлете протягивала руки к обнажавшимся его ножкам.
     А  Павел Петрович вернулся в свой изящный кабинет,  оклеенный по стенам
красивыми обоями дикого цвета,  с  развешанным оружием на пестром персидском
ковре,  с  ореховою мебелью,  обитой  темно-зеленым  трипом,  с  библиотекой
renaissance*  из   старого  черного  дуба,   с   бронзовыми  статуэтками  на
великолепном письменном столе,  с камином...  Он бросился на диван,  заложил
руки за  голову и  остался неподвижен,  почти с  отчаяньем глядя в  потолок.
Захотел ли  он  скрыть от  самых стен,  что у  него происходило на лице,  по
другой ли какой причине, только он встал, отстегнул тяжелые занавески окон и
опять бросился на диван.
     ______________
     * в стиле эпохи Возрождения (франц.).

<< >>