Chapitro III

"Fine do vi estas licenciato kaj revenis hejmen", diris Nikolao Petrovich, metante sian manon jen sur la shultro, jen sur la genuo de Arkadio. "Fine!"

"Kaj kiel fartas la onklo?" demandis Arkadio, kiu malgrau la sincera, preskau infana ghojo, lin pleniganta, deziris tamen kiel eble plej baldau doni al la interparolo pli chiutagan agordon.

"Bone. Li intencis veturi kun mi renkonte al vi, sed li shanghis la decidon, mi ne scias kial!"

"Chu vi longe atendis min?" demandis Arkadio.

"Chirkau kvin horojn."

"Kiel bona vi estas, patro!"

Arkadio vive sin turnis al la patro kaj brue kisis lian vangon.

Nikolao Petrovich mallaute ekridis.

"Kiel belan rajdchevalon mi al vi preparis!" komencis li. "Vi vidos. Kaj via chambro estas freshe tapetita."

"Chu vi havas chambron ankau por Bazarov?"

"Ni trovos unu ankau por li."

"Estu amika por li, mi petas vin, patro. Mi ne povas esprimi al vi, kiel mi shatas lian amikecon."

"Chu longe vi konas lin?"

"Nelonge."

"Jen kial mi ne vidis lin la lastan vintron. Per kio li okupas sin?"

"Precipe per la natursciencoj. Sed li scias chion. En la estonta jaro li volas plenumi doktoran ekzamenon."

"Ah! Li studas la medicinon", diris Nikolao Petrovich kaj eksilentis. "Petro", aldonis li kaj etendis la manon, "jen veturas niaj kamparanoj, chu ne vere?"

Petro turnis la kapon, kien montris la mastro. Kelke da veturiloj kun senbridigitaj chevaloj, rapide rulighis sur mallargha flanka vojo. En chiu veturilo sidis unu, du kamparanoj en malbutonumitaj shafpeltoj.

"Efektive", respondis Petro.

"Kien ili veturas, en la urbon?"

"Kredeble en la urbon. En drinkejon", aldonis li malestime kaj iom sin klinis al la kochero, kvazau esperante de li konfirmon. Sed la kochero faris neniun signon: li estis homo de la malnovaj moroj, ne aprobanta la modernajn ideojn.

"Mi havas grandajn klopodojn kun la kamparanoj en la nuna jaro", daurigis Nikolao Petrovich, sin turnante al la filo. "Ili ne pagas al mi la luopagon."

"Chu vi estas kontenta pri viaj dungataj laboristoj?"

"Jes", murmuretis Nikolao Petrovich tra la dentoj, "sed oni delogas ilin, jen la malbono. Krom tio, ili ne laboras kun vera diligenteco. Ili difektas la ilojn. Cetere ili plugis ne malbone. Kun la tempo chio akordighos. Chu la terkulturado nun interesas vin?"

"Ombro mankas che vi; bedaurinda afero", rimarkis Arkadio, ne respondante la lastan demandon.

"Che la norda flanko mi faris grandan markezon super la balkono", diris Nikolao Petrovich, "oni povas nun tagmanghi en libera aero."

"Ghi iom tro similas somerloghejon … cetere, chio chi ne estas grava. Sed kian aeron oni spiras chi tie! Kia bonodoro! Vere shajnas al mi, ke nenie en la mondo oni spiras tiel bonodoran aeron, kiel en nia regiono! Kaj la chielo …" Arkadio subite haltis, jhetis oblikvan rigardon posten kaj eksilentis.

"Certe", rimarkis Nikolao Petrovich, "vi naskighis chi tie, chio devas shajni al vi tie chi io eksterordinara …"

"Ne, patro, tio estas indiferenta, kie oni naskighis."

"Tamen …"

"Ne, tio estas tute indiferenta."

Nikolao Petrovich nerimarkate ekrigardis la filon. La kalesho veturis ne malpli ol duonon de versto, antau ol la interparolo rekomencighis.

"Mi ne memoras, chu mi skribis al vi, ke via maljuna vartistino Jegorovna mortis."

"Vere? Kompatinda maljunulino! Kaj Prokofich, chu li vivas ankorau!"

"Li vivas kaj tute ne shanghighis. Chiam la sama murmurulo. Entute, vi ne trovos grandajn shanghojn en Marino."

"Chu vi havas la saman intendanton?"

"Tio estas eble la sola shangho, kiun mi faris. Mi decidis, ne havi plu en mia servo liberigitajn servutulojn, antauajn hejmservistojn, au almenau ne konfidi al ili oficojn, kie estas respondeco. (Arkadio montris Petron per la okuloj). "Il est libre en effet", rimarkis Nikolao Petrovich duonvoche, "sed li ja estas lakeo. Mia nuna intendanto estas burgho, li shajnas brava homo. Li ricevas salajron de ducent kvindek rubloj jare. Cetere", aldonis Nikolao Petrovich, frotante la frunton kaj brovojn per la mano, kion li faris chiam, kiam li estis konfuzita, "mi jhus diris al vi, ke vi ne trovos grandajn shanghojn en Marino … Tio estas ne tute ghusta. Mi devas antausciigi vin, kvankam…"

Li haltis por unu momento kaj daurigis france.

"Severa moralisto trovos mian sincerecon nekonvena, sed unue tion oni ne povas kashi, kaj due, kiel vi scias, mi chiam havis miajn proprajn principojn pri la rilatoj inter patro kaj filo. Cetere, vi certe havos la rajton kondamni min … En mia agho … Unuvorte chi tiu … chi tiu knabino, pri kiu vi kredeble jam audis …"

"Fenichka?" senghene demandis Arkadio.

Nikolao Petrovich rughighis.

"Ne diru shian nomon laute, mi petas vin … jes … shi loghas nun che mi. Mi lokis shin en la domo … tie estis du malgrandaj chambroj. Cetere, chion chi oni povas shanghi …"

"Kial, kara patro, mi petas vin …"

"Via amiko gastos che ni … ghene estos …"

"Pro Bazarov vi ne bezonas maltrankvilighi. Li estas super tio."

"Pro vi, fine", diris Nikolao Petrovich. "Bedaurinde la flankdomo ne estas en bona stato."

"Mi petas vin, patro", interrompis Arkadio - "vi kvazau konfesas kulpon, hontu."

"Certe mi devus honti", respondis Nikolao Petrovich, pli kaj pli rughighante.

"Lasu, patro, mi petas vin!" Arkadio amike ekridetis. "Pri kio li senkulpigas sin!" pensis la juna homo, kaj sento de indulgo kaj amo al la bona kaj malforta patro, miksita kun sento de sekreta supereco, plenigis lian animon. "Lasu, mi petas vin", ripetis li, nevole ghuante la konscion pri la propraj progresemo kaj sendependeco.

Nikolao Petrovich ekrigardis lin el sub la fingroj de l’ mano, per kiu li frotis sian frunton, kaj io pikis lian koron … Sed li tuj akuzis sin mem.

"Jen komencighas jam niaj kampoj", ekparolis li post longa silento.

"Kaj rekte antau ni estas nia arbaro, shajnas al mi?" demandis Arkadio.

"Jes, nia. Sed mi ghin vendis. En la nuna jaro oni hakos ghin."

"Kial vi vendis ghin?"

"Mi bezonis monon; krom tio chi tiu tero apartenos baldau al la kamparanoj."

"Kiuj ne pagas al vi la luopagon."

"Tio estas ilia afero: cetere venos ja iam tempo, kiam ili pagos."

"Bela arbaro, domaghe estas", rimarkis Arkadio, kaj komencis chirkaurigardi.

La regiono, kiun ili trapasis, ne povis esti nomata pentrinda. Kampoj, kampoj senlimaj etendighis ghis la horizonto, jen iom sin levante, jen mallevante; tie chi kaj tie oni vidis malgrandajn arbarojn, serpentis intermontoj, kovritaj de maldensaj kaj malaltaj arbetoj, rememorigante al ilia okulo la propran bildon sur la malnovaj planoj de l’ tempoj de la imperiestrino Katerino. Oni renkontis ankau riveretojn kun deshiritaj bordoj, kaj malgrandajn lagetojn kun difektitaj akvobaroj; vilaghojn kun malaltaj kabanoj, kovritaj per nigraj pajlaj tegmentoj, ofte duone forshiritaj; mizerajn garbejojn, por drashi la grenon, plektitajn el vergoj kun oscedantaj pordegoj apud dezertaj drashejoj; jen masonitajn preghejojn kun defalanta stukajho, jen lignajn kun klinighintaj krucoj kaj ruinigitaj tombejoj. Io kunpremis iom post iom la koron de Arkadio. Kvazau intence chiuj renkontataj kamparanoj havis mizeran aspekton kaj rajdis malgrasajn chevalachojn: kvazau almozuloj en chifonoj staris la apudvojaj salikoj kun forshirita shelo kaj rompitaj branchoj; malgrasaj vilaj, mizeraj bovinoj avide pinchis herbon en la apudvojaj kavoj. Shajnis, ke ili jhus sin elshiris el ies kruelaj mortigaj ungegoj; la bildo de la mizeraj bestoj meze de la bela somera tago, rememorigis la fantomon de la senespera, senfina vintro kun ghiaj neghblovoj, frostoj kaj glacioj … Ne, pensis Arkadio, ne richa estas tiu chi regiono, ghi frapas la okulon nek per bonstato, nek per diligenteco, ghi ne povas, ne povas resti tia … reformoj estas necesaj … sed kiel plenumi ilin, kion entrepreni? … Tiel meditis Arkadio … kaj dum li meditis, la printempo daurigis sian venkan iron. Chio chirkaue estis ore verda, chio, vaste kaj mole ondis kaj brilis sub la dolcha spiro de la varmeta vento, chio, - la arboj, la arbetoj, la herboj; de chie flugis la seninterrompaj triloj de la alaudoj; la vaneloj jen kriis, rondflugante super la malsekaj herbejoj, jen silente kuris sur la teramasoj; promenis la korvoj, kies nigraj plumoj bele kontrastis la delikatan verdon de la printempe semitaj, ankorau malaltaj grenoj; ili malaperis en la tritiko, kaj nur de tempo al tempo oni povis vidi iliajn kapojn en la verdaj ondoj. Arkadio rigardis, rigardis, kaj iom post iom malaperis liaj meditoj … Li dejhetis de si la mantelon kaj ekrigardis la patron per tiel gajaj, infanaj okuloj, ke Nikolao Petrovich ree chirkauprenis lin.

"Nun ni estas jam proksime", diris Nikolao Petrovich, "kiam ni atingos chi tiun altajhon, la domo jam estos videbla. Ni bone kaj feliche vivos kune, Arkasha; vi helpos min en la mastrumado, se tio ne enuigos vin. Ni devas nun farighi intimaj, bone ekkoni unu la alian, chu ne vere?"

"Certe, respondis Arkadio, "sed kia bela tago!"

"Por soleni vian venon, kara filo. Jes, la printempo estas nun en sia plena brilo. Cetere mi tute konsentas kun Pushkin. Chu vi memoras la versojn en Eugeno Onegin:

Malghoj’ por mi via aper’.
Printemp’, printemp’ de l’am’ la temp!
Ho kia…
"

"Arkadio", eksonis el la tarantaso la vocho de Bazarov, "sendu al mi alumeton; mi ne povas ekbruligi la pipon."

Nikolao Petrovich eksilentis, kaj Arkadio, kiu komencis lin auskulti ne sen miro, sed ne sen kunsento, rapide prenis el la posho skatoleton arghentan kun alumetoj kaj sendis ghin al Bazarov per Petro.

"Eble vi deziras cigaron?" ree kriis al li Bazarov.

"Donu", respondis Arkadio.

Petro revenis en la kaleshon kaj donis al li kun la skatoleto nigran cigaron. Arkadio tuj ekfumis, disvastigante chirkau si tiel fortan kaj acidan odoron de nefresha tabako, ke Nikolao Petrovich, kiu neniam fumis, deturnis la nazon, nevole, sed nerimarkate, por ne ofendi la filon.

Post kvaronhoro ambau kaleshoj haltis antau la perono de nova ligna domo, grize kolorita kaj kovrita per fera, rugha tegmento. Tio estis Marino, nomata ankau la "Nova Farmbieno", au - de la kamparanoj - "Orfdomo."


III

     - Так вот как,  наконец ты кандидат и домой приехал,  - говорил Николай
Петрович, потрогивая Аркадия то по плечу, то по колену. - Наконец!
     - А  что  дядя?  здоров?  -  спросил  Аркадий,  которому,  несмотря  на
искреннюю,   почти  детскую  радость,  его  наполнявшую,  хотелось  поскорее
перевести разговор с настроения взволнованного на обыденное.
     - Здоров.  Он хотел было выехать со мной к тебе навстречу, да почему-то
раздумал.
     - А ты долго меня ждал? - спросил Аркадий.
     - Да часов около пяти.
     - Добрый папаша!
     Аркадий живо повернулся к  отцу и звонко поцеловал его в щеку.  Николай
Петрович тихонько засмеялся.
     - Какую я тебе славную лошадь приготовил!  -  начал он, - ты увидишь. И
комната твоя оклеена обоями.
     - А для Базарова комната есть?
     - Найдется и для него.
     - Пожалуйста,  папаша, приласкай его. Я не могу тебе выразить, до какой
степени я дорожу его дружбой.
     - Ты недавно с ним познакомился?
     - Недавно.
     - То-то прошлою зимой я его не видал. Он чем занимается?
     - Главный предмет его -  естественные науки.  Да  он  все знает.  Он  в
будущем году хочет держать на доктора.
     - А!  он  по  медицинскому факультету,  -  заметил  Николай  Петрович и
помолчал.  -  Петр,  -  прибавил он и протянул руку, - это никак наши мужики
едут?
     Петр  глянул  в   сторону,   куда  указывал  барин.   Несколько  телег,
запряженных разнузданными лошадьми,  шибко  катились по  узкому проселку.  В
каждой телеге сидело по одному, много по два мужика в тулупах нараспашку.
     - Точно так-с, - промолвил Петр.
     - Куда это они едут, в город, что ли?
     - Полагать надо,  что в город.  В кабак,  -  прибавил он презрительно и
слегка наклонился к  кучеру,  как  бы  ссылаясь на  него.  Но  тот  даже  не
пошевельнулся:  это  был  человек  старого закала,  не  разделявший новейших
воззрений.
     - Хлопоты  у  меня  большие с  мужиками в  нынешнем году,  -  продолжал
Николай Петрович,  обращаясь к  сыну.  -  Не  платят оброка.  Что ты  будешь
делать?
     - А своими наемными работниками ты доволен?
     - Да,  - процедил сквозь зубы Николай Петрович. - Подбивают их, вот что
беда; ну, и настоящего старания все еще нету. Сбрую портят. Пахали, впрочем,
ничего. Перемелется - мука будет. Да разве тебя теперь хозяйство занимает?
     - Тени нет  у  вас,  вот что горе,  -  заметил Аркадий,  не  отвечая на
последний вопрос.
     - Я  с  северной  стороны  над  балконом большую  маркизу  приделал,  -
промолвил Николай Петрович, - теперь и обедать можно на воздухе.
     - Что-то  на дачу больно похоже будет...  а  впрочем,  это все пустяки.
Какой зато здесь воздух! Как славно пахнет! Право, мне кажется, нигде в мире
так не пахнет, как в здешних краях! Да и небо здесь...
     Аркадий вдруг остановился, бросил косвенный взгляд назад и умолк.
     - Конечно,  -  заметил Николай Петрович,  -  ты здесь родился, тебе все
должно казаться здесь чем-то особенным...
     - Ну, папаша, это все равно, где бы человек ни родился.
     - Однако...
     - Нет, это совершенно все равно.
     Николай  Петрович  посмотрел  сбоку  на  сына,  и  коляска  проехала  с
полверсты, прежде чем разговор возобновился между ними.
     - Не помню,  писал ли я тебе,  -  начал Николай Петрович, - твоя бывшая
нянюшка, Егоровна, скончалась.
     - Неужели? Бедная старуха! А Прокофьич жив?
     - Жив и нисколько не изменился.  Все так же брюзжит.  Вообще ты больших
перемен в Марьине не найдешь.
     - Приказчик у тебя все тот же?
     - Вот разве что приказчика я сменил. Я решился не держать больше у себя
вольноотпущенных,  бывших дворовых,  или  по  крайней мере,  не  поручать им
никаких должностей,  где  есть  ответственность.  (Аркадий указал глазами на
Петра.) Il est libre, en effet,* - заметил вполголоса Николай Петрович, - но
ведь он -  камердинер.  Теперь у меня приказчик из мещан:  кажется,  дельный
малый.  Я ему назначил двести пятьдесят рублей в год.  Впрочем,  -  прибавил
Николай Петрович,  потирая лоб  и  брови рукою,  что  у  него всегда служило
признаком внутреннего смущения,  -  я тебе сейчас сказал,  что ты не найдешь
перемен в  Марьине...  Это  не  совсем справедливо.  Я  считаю своим  долгом
предварить тебя, хотя...
     ______________
     * Он в самом деле вольный (франц.).

     Он запнулся на мгновенье и продолжал уже по-французски.
     - Строгий моралист найдет мою откровенность неуместною,  но, во-первых,
это скрыть нельзя,  а во-вторых, тебе известно, у меня всегда были особенные
принципы насчет отношений отца к сыну.  Впрочем,  ты, конечно, будешь вправе
осудить меня.  В мои лета...  Словом,  эта...  эта девушка,  про которую ты,
вероятно, уже слышал...
     - Фенечка? - развязно спросил Аркадий.
     Николай Петрович покраснел.
     - Не называй ее,  пожалуйста,  громко...  Ну,  да... она теперь живет у
меня.  Я ее поместил в доме... там были две небольшие комнатки. Впрочем, это
все можно переменить.
     - Помилуй, папаша, зачем?
     - Твой приятель у нас гостить будет... неловко...
     - Насчет Базарова ты, пожалуйста, не беспокойся. Он выше всего этого.
     - Ну,  ты, наконец, - проговорил Николай Петрович. - Флигелек-то плох -
вот беда.
     - Помилуй, папаша, - подхватил Аркадий, - ты как будто извиняешься; как
тебе не совестно.
     - Конечно,  мне должно быть совестно,  -  отвечал Николай Петрович, все
более и более краснея.
     - Полно,  папаша, полно, сделай одолжение! - Аркадий ласково улыбнулся.
"В  чем  извиняется!"  -  подумал он  про  себя,  и  чувство снисходительной
нежности к  доброму и мягкому отцу,  смешанное с ощущением какого-то тайного
превосходства,  наполнило его душу.  -  Перестань, пожалуйста, - повторил он
еще раз, невольно наслаждаясь сознанием собственной развитости и свободы.
     Николай  Петрович глянул  на  него  из-под  пальцев  руки,  которою  он
продолжал тереть себе лоб,  и  что-то кольнуло его в сердце...  Но он тут же
обвинил себя.
     - Вот это уж наши поля пошли, - проговорил он после долгого молчания.
     - А это впереди, кажется, наш лес? - спросил Аркадий.
     - Да, наш. Только я его продал. В нынешнем году его сводить будут.
     - Зачем ты его продал?
     - Деньги были нужны; притом же эта земля отходит к мужикам.
     - Которые тебе оброка не платят?
     - Это уж их дело, а впрочем, будут же они когда-нибудь платить.
     - Жаль леса, - заметил Аркадий и стал глядеть кругом.
     Места,  по которым они проезжали, не могли назваться живописными. Поля,
все поля,  тянулись вплоть до  самого небосклона,  то  слегка вздымаясь,  то
опускаясь снова;  кое-где  виднелись небольшие леса,  и,  усеянные редким  и
низким  кустарником,   вились  овраги,   напоминая  глазу   их   собственное
изображение на старинных планах екатерининского времени.  Попадались и речки
с  обрытыми берегами,  и крошечные пруды с худыми плотинами,  и деревеньки с
низкими избенками под  темными,  часто до  половины разметанными крышами,  и
покривившиеся молотильные сарайчики  с  плетенными  из  хвороста  стенами  и
зевающими  воротищами возле  опустелых  гумен,  и  церкви,  то  кирпичные  с
отвалившеюся кое-где штукатуркой,  то деревянные с наклонившимися крестами и
разоренными кладбищами.  Сердце  Аркадия понемногу сжималось.  Как  нарочно,
мужички встречались все  обтерханные,  на  плохих  клячонках;  как  нищие  в
лохмотьях,  стояли  придорожные ракиты  с  ободранною  корой  и  обломанными
ветвями;  исхудалые, шершавые, словно обглоданные, коровы жадно щипали траву
по  канавам.   Казалось,  они  только  что  вырвались  из  чьих-то  грозных,
смертоносных когтей - и, вызванный жалким видом обессиленных животных, среди
весеннего красного дня вставал белый призрак безотрадной, бесконечной зимы с
ее метелями, морозами и снегами... "Нет, - подумал Аркадий, - небогатый край
этот,  не поражает он ни довольством, ни трудолюбием; нельзя, нельзя ему так
остаться,   преобразования  необходимы...   но   как   их   исполнить,   как
приступить?.."
     Так размышлял Аркадий...  а  пока он размышлял,  весна брала свое.  Все
кругом золотисто зеленело,  все широко и  мягко волновалось и  лоснилось под
тихим  дыханием теплого ветерка,  все  -  деревья,  кусты и  травы;  повсюду
нескончаемыми звонкими струйками заливались жаворонки;  чибисы  то  кричали,
виясь над низменными лугами, то молча перебегали по кочкам; красиво чернея в
нежной зелени еще низких яровых хлебов,  гуляли грачи; они пропадали во ржи,
уже  слегка побелевшей,  лишь изредка выказывались их  головы в  дымчатых ее
волнах.  Аркадий  глядел,  глядел,  и,  понемногу  ослабевая,  исчезали  его
размышления...  Он  сбросил с  себя шинель и  так весело,  таким молоденьким
мальчиком посмотрел на отца, что тот опять его обнял.
     - Теперь уж недалеко, - заметил Николай Петрович, - вот стоит только на
эту горку подняться, и дом будет виден. Мы заживем с тобой на славу, Аркаша;
ты мне помогать будешь по хозяйству,  если только это тебе не наскучит.  Нам
надобно теперь тесно сойтись друг с другом, узнать друг друга хорошенько, не
правда ли?
     - Конечно, - промолвил Аркадий, - но что за чудный день сегодня!
     - Для твоего приезда, душа моя. Да, весна в полном блеске. А впрочем, я
согласен с Пушкиным - помнишь, в Евгении Онегине:

                        Как грустно мне твое явленье,
                        Весна, весна, пора любви!
                        Какое...

     - Аркадий! - раздался из тарантаса голос Базарова, - пришли мне спичку,
нечем трубку раскурить.
     Николай Петрович умолк,  а  Аркадий,  который начал было слушать его не
без  некоторого изумления,  но  и  не  без  сочувствия,  поспешил достать из
кармана серебряную коробочку со спичками и послал ее Базарову с Петром.
     - Хочешь сигарку? - закричал опять Базаров.
     - Давай, - отвечал Аркадий.
     Петр вернулся к коляске и вручил ему вместе с коробочкой толстую черную
сигарку, которую Аркадий немедленно закурил, распространяя вокруг себя такой
крепкий и кислый запах заматерелого табаку,  что Николай Петрович, отроду не
куривший, поневоле, хотя незаметно, чтобы не обидеть сына, отворачивал нос.
     Четверть часа  спустя  оба  экипажа остановились перед  крыльцом нового
деревянного дома,  выкрашенного серою  краской и  покрытого железною красною
крышей.  Это  и  было Марьино,  Новая слободка тож,  или,  по  крестьянскому
наименованью, Бобылий хутор.

<< >>