2

Preskau tuj, post kiam subkuracisto Kiviselja venante de la malliberejo estis trairinta la mornan strateton, li renkontis en unu el la plej plachaj chefstratoj de la urbeto sinjorinon Inna. Dekon da jaroj li estis salutinta tiun sinjorinon kun pli alta respekto ol aliajn. Kaj dekon da jaroj Inna apenau respondis al la salutoj de la kunlerninto; kelkfoje estis vere malfacile kompreni, chu shi entute rimarkis la salutanton. Chi-foje la renkonto farighis escepta: apenau la subkuracisto ekprenis la chapelon de la kapo, kiam Inna haltis sur la alia flanko de la strato.

La mano kun la chapelo en la aero, la simplanimulo rigidighis pro tiu neatendita okazo kvazau statuo. Jhus pashinte el la malliberejo en la helan martan sunlumon, Kiviselja medite miris, ke printempo venas ankau en tiu chi jaro, malgrau la milito kaj ghiaj terurajhoj. Ne malpli granda miraklo shajnis al li la nuna renkonto: sinjorino Inna havis sufiche da afableco ech por rideti. Ech pli. Kiam la subkuracisto, granda kaj malgracia fraulo, preskau kurante rapidis trans la straton, Inna diris:

"Mi urghe bezonas paroli kun vi pri afero. Au nun au iun alian fojon, kiam vi havos tempon."

"Tempon - por vi chiam."

Nun Inna etendis al li la manon, bone flegitan kaj ne tre grandan, ghuste tian, kia lau la opinio de Kiviselja devis esti ideala virina mano. Li volonte kisus tiun manon, sed ne sciis, chu li rajtas - al tia sinjorino. Kaj surstrate. Krome liaspeca ulo, kiu chiam strikte memoris sian malrichan devenon. Ankau nun li pensis pri tio, ke li devis baldau post Kompleza Ruth forlasi la gimnazion. Kaj tute ne pro mallaudinda konduto au sentalenteco.

"Akompanu min," diris Inna.

"Vi opinias, ke ni promenu?"

"Kompreneble."

Kiviselja chirkaurigardis.

"Sed se oni vidos nin," li murmuris. "La famo povos atingi vian edzon. La urbo estas malgranda, chi tie oni ekscios chion."

Al Inna prezentighis okazo por montri sian favoron.

"Ho, tio ne gravas," shi opiniis. "Mia edzo konas kaj estimas vin. Kaj mi chiam laude parolis al li, kia bona knabo vi estis en la lernejo."

La subkuracisto rigardis embarasite en la direkto de la malliberejo kaj respondis:

"Elirinte de tie mi sentis per mia tuta naturo, ke mi devus promeni al la parko. Mi vidis, ke de la arbopintoj jam falas prujno. Tion kauzas birdoj au la suno."

"Do ni iru."

"Jes?"

"Kial vi miras?"

Kiviselja silentis kelkan tempon. Ili estis promenintaj jam longetan vojon, kiam li respondis, kompreneble ne tute serioze:

"Ho, se mi havus tian felichon jam en la lerneja tempo!"

Multaj renkontatoj salutis.

La silentado estis ghena.

"Supozeble vi estas ankorau fraulo?" demandis Inna.

"Chiam fidela al mia kasto," respondis la subkuracisto. "Chiam fidela."

La akcentado de fideleco kvazau celis malkashi sekretan amon.

"Chu ne estas jam tempo?"

"Eble, vere jam estas, sed..."

"Sed?"

"Nu, mi ne scias, kiel tion klarigi. Tio estas longa historio."

"Provu tamen."

"Antau chio kompreneble la milito. Kaj en chiu rilato, se oni konsideras la kreon de familio. Se oni estas sola, oni kontentighas per malmulto. Kiujn mastrumilojn, ekzemple, ni nuntempe povus acheti? Mi kelkfoje chirkaurigardis: ech ne noktan vazon. Pardonu, sinjorino. Jes, vidu, kiajn vortojn mi ekuzis. En konversacio kun sinjorino. Mi neniam estus kredinta tion pri mia persono, sed nu, kion fari - la vivo. Chio, kion oni devas vidi kaj audi."

"Ho, ne gravas, ne gravas," diris Inna trankvilige.

Pli ol shiaj vortoj tamen trankviligis shia rido, tia senzorga kaj senkulpe shercanta. Tiu rido ech kuraghigis. Apenau Kiviselja, launature tiom hontema, sen tiu rido daurigus jene:

"Kaj, sinjorino, koncerne la kreon de familio mi volus rimarkigi ankorau tion: virinoj kauzas zorgojn."

"Jen! Kiel oni tion komprenu?"

"La ofertoj superas la achetemon. Nun vi kompreneble malaprobos min, sed kiom mi observis, la valoro malaltighis."

Inna ne malaprobis. Tamen shi tuj farighis pli serioza, eble ech malmilda. Shi diris:

"Mi timas, ke vi forgesas la plej grandan zorgon de familiestro - la infanojn."

"Jes, tio estas vera, kompreneble nur tiom, kiom tiuj etuloj ankorau apartenas al edzeco kaj familio."

"Ni sendis niajn infanojn en la kamparon," daurigis Inna. "Tuj vintre, kiam chi tie komencighis la teruraj bombadoj. Nun pasis jam preskau tri monatoj kaj - imagu - ili havas tie favon. Dum pluraj noktoj mi preskau ne povis dormi."

Char ili estis alvenintaj en la parko, Inna parolis tion ne mallautigante la vochon. Nun, kiam mankis renkontantoj, shi ekpashis multe pli malrapide.

"Ho, sinjorino, vi prenas tiun favon tro tragike," respondis la subkuracisto.

"Favon kaj pustulojn! Kiel oni prenu ilin, lau via opinio, se ne tragike ? Chu mi ghoju au danku iun pro tio, ke miaj infanoj en la kamparo favighis?"

Pro la akra tono, per kiu tio estis dirita, Kiviselja sentis sin malagrable.

"Ne, ne tion," li respondis timigite. "Mi nur volis vin trankviligi kaj akcentas ankoraufoje, ke favo estas nuntempe tre disvastighinta fenomeno."

"De kie ghi devenas?"

"Oni opinias, ke de sukermanko."

"Miaj infanoj ricevas dolchajhojn."

Al Kiviselja shajnis, ke li ree stumblis antau sia kunulino.

"Mi kredas tion, sed la manko de dolchajhoj estas nur unu kauzo. Favo estas cetere ankau kontagha malsano."

Sekvis nova kontraubato; Inna diris pli kaj pli ekscitite:

"Mia onklo kaj lia edzino, al kiuj ni sendis niajn infanojn, estas tre puraj homoj. Ili estas ankau pli kleraj kaj pli richaj ol niaj ordinaraj kamparanoj."

Shia patro havis dum kelka tempo vendejon por kamparanoj, pensis la subkuracisto sen ia ironio.

"Iam mi pridiskutis tiun problemon kun amiko," li diris. "Tio estis en la pasinta somero. Ni unuanime konkludis, ke nuntempe la tuta mondo estas plena de putrigaj mikroboj. Fine mia amiko opiniis - chu pro incitemo au pro mistiko, lin subite ekposedinta: "La mortintoj volas, ke ankau ni putru." Tio estas liaopinie kvazau vengho de chiuj murditoj kaj pendigitoj al la vivantoj."

"Sed kion diras la kuracistoj?"

"Chu vi parolis kun ili?"

"Mi ne volis kaj ne volas pro tiu favo iri al kuracisto. Ili kulpigas en chio malpurecon. Kaj entute, mi ne scias kial, sed jam de la infaneco la hautmalsanoj estas por mi io hontinda."

"Nu, nu, sinjorino! Kiamaniere akno ekstera povas esti pli hontinda ol absceso, kreskanta interne?"

"Chu al vi ne shajnas tiel?"

"Nun ne plu. Nun jam delonge ne plu."

"Shajne vi estas entute tre trankvila homo."

"Tion oni opinias. Kaj ghenerale mi ne povas plendi. Kelkfoje en mia laboro, kie ja chio okazas, mi meditas, ke mi vere havas shtalajn nervojn. Sed poste dum kelkaj noktoj la dormo mankas. Pensoj turmentas, la koro doloras, mi volas plori, volas krii. Mi iradas en la chambro, mi estas kvazau freneza."

"Kion vi diras!" ekkriis Inna timigite.

"Kredu min, sinjorino."

"Interese, kio do maltrankviligas tian fortikulon, kia vi estas?"

"Mi ech mem ne scias, kiel tio iufoje komencighas. Subite mi trovas min pensanta pri aferoj, kiuj min kvazau ne devus koncerni, Plejparte ili estas sentimentalaj penseroj. Memorighas iu historieto el la infaneco, iu amiko, lia vivo, kiel io au alia okazis. Subite antau la okuloj estas homo kun chiuj siaj agoj, bonaj kaj malbonaj. Kiel antau nelonge Kalle Paggi. Ankau vi lin ja konas. En la lernejo li estis malbona knabo, al la knabinoj, mi opinias. Li chikanis ilin, ne lasis ilin trankvile vivi. Cetere li estis talenta, havis bonan kapon, kiel oni diras, - miaj kapabloj multe malsuperis la liajn. La gepatroj volis, ke li farighu oficiro. Oficiro au pastro."

"Sed li ja farighis oficiro," rimarkigis Inna.

"Jes, la militlernejon li vere finis. Kiel subleutenanto. Ho dio, kiom felichaj estis tiam liaj gepatroj! Ne, mi ne ridas pri ili. Pri tia felicho oni ech ne povas moki. Ili ja amis lin. Ilia filo, ilia sola filo. La lernigado ja ankau ne estis facila. Sed tiun ilian solan filon militista kariero ne interesis. Kial, tion mi ne scias. Eble en la armeo io okazis al li. Vi ja audis, ke konstruante dum ferio telefonliniojn li perlaboris al si poshmonon. Tie li iun tagon falis de fosto, estis forte kontuzita kaj rezulte de tio lia busho kurbighis."

"Chu nur la busho?" demandis Inna. "Chu ne estis deformita la tuta dekstra flanko de lia vizagho? Siatempe mi ne povis lin rigardi, kiam li ridis."

"Jes, chu ne, lia rido havis cheguston de ploro. La okulo kaj vangmuskoloj... Ho, tio estis lia tro sentema loko. Mi scias, ni estis amikoj. Kaj krome preskau el la sama vilagho. En la pasinta somero li estis senlabora, chiuokaze certan okupon li ne havis, kiel mi komprenis. Tiam mi petis lin, ke li helpu al mi prepari hejtlignon. Mi ja segas ankau sola, kiam la segilo havas arkon, sed... Sen longa klarigado li tuj konsentis. Mi havis mian ferion en majo, en tia delikata tempo, kiam la arboj jhus foliighis kaj la arbaro bonodoras. Nenio estas jam eluzita kaj maljunighinta; en chio estas ankorau la fresheco de la fontoj, en chiu vocho de la naturo kaj en chiu herbotrunketo.

Chio chi rememorighis antau nelonge, iun nokton. Estis vershajne la dua horo, kiam mi vekighis. Ekstere estis terura neghblovado. La chambro estis tre agrable varma, mi sentis en la koro etan dankemon kaj pensis pri la betulshtipoj. De tio chio komencighis. Jes, de la betulshtipoj.

En tiu tempo, kiam Kalle venis kun mi en la arbaron, Irma jam estis forkurinta de li. Li mem esprimis tion alimaniere, li diris, ke li forpelis Irma. Diablo scias, chu tiaj aferoj tiel simple farighas. Sed chiu ja havas memrespekton. Chiu viro havas sian honoron, kiun li alte taksas. Mi faras iom ankau botistan laboron kaj mi kelkfoje pensis, ke la honoro de la homo similas botoshtipon, sur kiu formighas chiuj veroj, chiuj mensogoj kaj opinioj. Egale, estu kiel ajn. Kalle chiuokaze estis denove libera homo kaj povis plenrajte interesighi pri la kampara junularo. Dum la laborado en la arbaro li ankau ekhavis kelkajn konatulinojn, sed mi timas, sen menciinda sukceso. Nu, por seriozaj venkoj ne sufichis tiam ankau tempo. Almenau mi en mia mallerteco pensis tiel. Sed li shajne ne scipovis au ne volis konsoli sin per nesuflcho de tempo. Mi vidis, ke li suferas, kaj terure, Mi ne volis demandi, estis ghene. Kaj tiam iun tagon li mem ekkonfesis.

Li kunhavis en la arbaro botelon kun trinkakvo. Kiam ghi malplenighis, li plenigis ghin el fonto. Entute li trinkis ofte. Mi ne scipovis atribui al tiu kutimo ian signifon, nur tiom mi rimarkis, ke estis terure vidi: rezulte de la kontuzo la kurba busho restis je unu angulo malfermita kaj parto de la akvo elfluis. Mi rigardis chiam intence flanken kaj agis tiel kompreneble ankau tiun tagon, kiam li komencis elshuti sian zorgon, dirante jenon:

"Vi certe malshate rigardas mian trinkadon rekte el botelo, sed por mi tio estas grava, tio ne estas ordinara vulgareco au kaprico. Ho jes, kiam oni kisas knabinon per duona busho, tio estas tragedio. Irma jam kutimighis al tio, kaj mi ne kredas, ke nia vivo pro tio fushighis. Verdire, lastatempe ni jam delonge ne interkisadis. Sed provu komenci amoradon sen kisado. Antau chio ili ghuste tion ja volas. Sed se la busho estas kurba kaj la kiso nur duona, tio ridigas ilin, en la plej bona okazo. Au igas ilin malshate rilati al mi, same kiel vi nun faras."

Mi ankorau ne komprenis, kio komuna estas inter tio kaj tiu trinkado rekte el botelo, ghis li chion klarigis al mi: per tio li trejnas la paralizitan duonon de la busho, por ke ghi finfine lernu obei. La afero, li diris, jam konsiderinde plibonighis.

Mi vidas, ke vi farighas malpacienca, vershajne vi volas esprimi vian miron, ke tia bagatelo kauzas sendormajn noktojn al tiom granda viro. Kompreneble ne tio. Tiu trinkado rekte el botelo kaj la tuta zorgado pro la duonaj kisoj estas finfine eble nur tragikomikaj kaj nenio pli. Sed se vi jhus vidis tiun saman vizaghon disbatita ghis nerekonebleco kaj scias, ke ghi estos ankorau batata, sed ne scias, per kio tiu batado kaj esplor-demandado iam finighos, tiam... Jes, tiam kaptas vin nigra doloro, inundas chion kaj subite shajnas, ke el nenies busho vi audis similan malesperan rakonton. Mi opinias tiujn duonajn kisojn kaj la trinkadon rekte el botelkolo.

"La mortintoj volas, ke ankau ni putru..." Jen vortoj de Kalle dum la arbarlaboro, kie ni pridiskutis la problemon. Se oni kredu tiun mistikan teorion kaj konjektu la plej malbonan, kio lin povas atendi?!... Ne, nu jes..."

Se subkuracisto Kiviselja ne ekmemorus ghustatempe, ke la tuta rakonto komencighis de la favaj infanoj de Inna, li daurigus sian rezonadon. Nun timigis lin subite la ekkompreno, ke daurigante li povos ofendi au aflikti sian kunulinon. Rapida rigardo flanken al Inna ne lasis dubon, ke tio jam okazis.

"Pardonu," li diris simplanime, "mi nur parolas kaj parolas, ech ne sciante, chu vi audis ion pri la sorto de Kalle."

"Nur tiom, ke li estas arestita pro iu kulpo."

"Sekve vi scias ankorau nenion. Iu kulpo! Kiom facile tio falas el nia busho. Ho dio - tio estas ja mortpeko; li estas kulpigata pri agado por la malamiko. De kie ili do prenis tiun teruran akuzon? Li ech ne estis tiaspeca homo. Tio postulas konvinkitecon kaj nervojn."

"Sed murdo - chu tio ne postulas nervojn?" demandis Inna akre.

"Murdo? Kiun li murdis?"

"Li planis tion kune kun sia amatino. Oni rakontas, mi ne scias. Mia edzo diris, ke en la urbo cirkulas tia famo. Tio estis antau kelka tempo."

La granda kaj ekstreme bonvola vizagho de la subkuracisto deformighis je malplacha grimaco. Li kvazau ne volis tushi tiun demandon, sed li tuj superis sin kaj diris:

"Antau nelonge mi parolis kun Kompleza Ruth. Se mi ne eraras, vi opinias, ke shi estas la amatino de Kalle?"

"Ghuste shi."

"Jes, lastatempe ili vere iomete amindumis."

"Iomete?" demandis Inna ironie.

"Ne, eble ech serioze," cedis la subkuracisto tuj. "Sed Ruth mem opinias, ke ili nur iomete amindumis. Tiel ja estas: kiel al kiu shajnis. Nu, ankau shi estis esplordemandata kaj retenata, unu tutan nokton au ech pli longe. Tio estas kurioza historio, valorus ghin audi el la busho de Ruth persone.

"Bonvolu diri, fraulino Kompleza Ruth, kiun vi intencis en proksima tempo ekspedi en la alian mondon?" Tiel shi komencis la rakonton kaj komencus, se oni shin denove petus rakonti. Mi opiniis, ke tiu demando malfortigis shiajn genuojn, sed Ruth respondis: "Ghi mutigis min." Longan tempon shi nenion komprenis. Fine oni tondre kriis, ke shi malkonfesas. Oni avertis shin. Sekvis tuta ne tre sincera parolo pri sincera konfeso, kiu faciligos la kulpon. "Estu do prudenta kaj ne simulu stultecon. Ne valoras ludi kun ni blindludon." Sed kiel oni povas konfesi au malkonfesi tion, kio entute ne ekzistas. Nur post kiam la jughesploristo ripetis sian demandon kaj volis konsterni la kompatindan esploratinon per tio, ke li jam sen tio chion scias, Ruth ekkomprenis ion. Tiu nova demando estis jena: "Eble vi diros, kiu estis la legiano*, kiun vi kaj via "kavaliro" intencis mortigi? Kvankam sinjoro Paggi jam chion konfesis, ni volus tion audi ankau el via busho."

Tiajn demandojn oni prezentas kompreneble kun tre afabla mieno. Kaj tiam Ruth ekridis. Mi opinias, ke tiu rido povis esti terura - en tia serioza momento. Kaj en tia loko. Vi ja memoras shin: alta, svelta, bruneta, kun sovaghaj okuloj. La hirta kapo kvazau arbusto. Nu jes, kaj tiam, pro tiu rido la jughesploristo diris, ke li bone scias, ke Ruth estas en la tuta urbo konata prostituitino, kaj krom tio shi estas vershajne ankau ciganino.

Kiam oni diris al Ruth, ke shi estas ciganino, shi sentis, ke shi estas akuzata pri multe pli danghera krimo ol murdo."

"Al mi tiu homo neniam plachis," rimarkigis Inna.

"Chu pro la konduto?"

"Ne nur tio. Shi estas simple antipatia. Jam de la infaneco mi ne toleris shin."

"Kie vi kontaktis kun Ruth en la infaneco?"

"Ni ne precize kontaktis, sed mi vidis shin ofte. Shia patro estis sharghveturigisto, kaj veturigis ankau al ni el la stacio varojn. Ruth en siaj chifonaj vestoj chiam sekvis lin. Foje, kiam mi iris tra la korto, shi montris al mi la langon."

"En tia okazo kompreneble," konsentis subkuracisto Kiviselja tute serioze. "Sed tute egale, ciganino shi tamen ne estas. Ke shi shatas virojn kaj ke shi havas multegon da ili, tio estas vero. Kaj tion shi ja ne neas. Ho ne. Entute hipokritecon shi ne konas. Same prudecon. Jen pro tio mi kredas, ke shi estas diletantino, sed ne profesiulino, kiel multaj opinias.

En la pasinta jaro, autune, en augusto au proksimume en tiu tempo, shi havis onidire novan adoranton, iun legianon. Du semajnoj da varmega amo kaj jam chio estis finita - la knabo devis veturi al fronto.

Mi ne memoras la Unuan mondmiliton, tamen pliaghuloj rakontis, ke tiam oni bredis kuniklojn. Nun estas la Dua mondmilito kaj ree kuniklo estas alte taksata.

Kompleza Ruth komencis bredi kuniklojn jam en la unua jaro de la milito. Jes. Kaj kiam Albert, shia legiano, antau la forveturo al la fronto estis che sia amatino, Ruth diris al li:

"Kion vi opinias, se mi unu el miaj kunikloj, la plej belan kaj grandan, nomos Legiano? Je via memoro."

La knabo havis nenion kontrau tio. Kaj poste Ruth ankorau diris:

"Mi karesos kaj kisos ghin kiel vian anstatauanton." "Vi ech estos fidela al mi?" miris la knabo.

"Jes, ech fidela," moke ripetis Ruth. "Kaj ech al vi. Kaj malgrau tio, ke vi ne kredas tion kaj estas samspeca fripono kiel chiuj aliaj. Krome mi nutros vianoman kuniklon pli bone ol miajn aliajn kuniklojn. Nu, jubilu nun kaj chirkaubraku min."

La knabo ankau faris tion.

"Kaj se vi iam revenos," daurigis Ruth, "vin atendos luksa rostajho."

"Sed se mi en tiu infero forbrulos?"

"Tiam ankau ghiaj vivtagoj estos kalkulitaj."

"Vi buchos ghin je mia memoro."

"Ghuste."

"Kaj vi sidos sola, manghos sola la rostajhon kaj vershos larmojn?"

"La vivantoj ne kredas, ke oni estas fidela al ili, sed la mortintoj volas tion tutanime," respondis Ruth je tio. "Ne, stultuleto, tion ne esperu. Certe mi havos iun, kun kiu mi dividos la rostajhon, liton kaj mian funebron."

Tiel ili la vesperon antau la disigho ridis kaj shercis. Albert iris kaj malaperis. Lian lokon okupis Kalle, kvankam ne tuj, sed post kelka tempo. Tamen Ruth ne hastis buchi sian favoratan kuniklon.

Shi faris tion antau nelonge, pli ghuste, kelkajn tagojn antau la aresto de Kalle. En iu nokta horo, kiam Kalle estis forironta de Rnth, ili priparolis, kiun buchi.

"Chu ni buchu Legianon au Gapokulon?" demandis Ruth adiauante Kalle. Estis neghblovado, kaj Ruth vokis sian demandon al Kalle tra akre blovanta vento.

"Legianon," respondis la viro.

Kaj nun Ruth ne komprenas, kiel gestapo** tion eksciis. Estis ja nokto, la plej proksimaj najbaroj je distanco de kelkaj kilometroj, ghis la plej proksima vojo ne malpli ol sep-okcent metroj. Kaj en neniu alia loko shi parolis pri tio. Al neniu, ech ne unu vorton. Tio signifas, ke en la shtorma nokto estis ies orelo, ie malantau domangulo, en kavoj de la shtonrompejo, en arbustaro, neghblovado kaj vento.

Ruth rikanis pri ili. Kuragha knabino. Vere mirige, ke post tio oni lasis shin foriri."

"Se shi estis senkulpa," diris Inna. "Se chio efektive estis tiel, kiel Ruth rakontis al vi."

"Senkulpa, jes, sed tio ja ne gravas. Jam pro tia monstra rido oni povus iun mortigi. Chu vi opinias, ke Kalle estas kulpa; faru kion ajn, mi ne kapablas kredi tiun agadon por la malamiko. Kiel eraris orelo, tiel ankau okulo povas erari. Kaj la lango, ankau ghi - dio mia! - ne estas senerara.

Ankau mi estis invitita al esplordemandado, oni demandis pri diversaj aferoj. Oni volis scii, kiuj estas liaj amikoj.Chu mi mem estas? Mi respondis, ke mi estas, kompreneble mi estas."

"Chu ankau nun ankorau?" demandis la jughesploristo.

"Jes, alimaniere ja ne povas esti," mi respondis.

Post tio li gapis min kelkan tempon per larghe malfermitaj okuloj, kvazau li ne fidus siajn orelojn. Stranga sento ekkaptis min, kontrauvole la dentoj en la busho kunpremighis.

"Jen kiel!" li fine diris trene. "Jen kiel!" Kaj subite el lia vocho eksonis io fremda, malvarma, minaca. Kiel ech la rigardo de la homaj okuloj povas abrupte shanghighi!

Kvankam mi ne estas precize el la plej timemaj kaj kvankam mi estas salutkonatulo de tiu jughesploristo, mi devas konfesi, ke por momento ech mi sentis froston sub la koro.

Li apogis sin al la dorsapogilo de la segho kaj demandis duonferminte la okulojn:

"Vi vershajne estis devigita iun tagon rekonsciigi tiun kanajlon kaj vi vershajne penikis per jodo lian achan vizaghon?"

"Mi," mi respondis tra la dentoj.

"Nu, kaj kion vi opinias, chu li estis prilaborata pro lojaleco?"

"Mi ne scias," mi respondis. "Tamen por la malamiko li vere ne laboris."

"Kial?" li demandis kun ironia afableco. "Eble vi opinias, ke sinjoro Paggi povus farighi ech bona nacisocialisto?"

Mi levetis la shultrojn.

Li ridis.

Mi sentis en mi kreskantan koleron.

"Chu vi scias," mi diris, "ni parolu kiel viro kun viro. Jes, vidu, kion mi diros al vi: se la akuzo kontrau Kalle..."

Li ekrikanis.

"Kompreneble Kalle," mi diris obstine kaj eksilentis.

"Daurigu," li tiam ordonis.

Nu, kaj mi daurigis. Mi diris, ke se la akuzo kontrau Kalle vere estus bazita, en tiu okazo niaj malamikoj devus sekve esti liaj amikoj.

"Nu, kaj chu ili ne estas?"

"Ne," mi respondis emfaze. "Li estas tute seniluziighinta homo. Cinikulo, por kiu en la mondo ekzistas nek kredo, nek ideoj, nek aliaj sanktajhoj - nihilisto, se vi volas. Iam, mi memoras, li diris: "Ni ne havas amikojn, ni chiam havis nur malamikojn, kiuj reklamas sin kiel amikoj."

"Kion vi mem opinias pri tio?" li demandis.

"Ne povas ekzisti pli lojala vidpunkto," mi diris tute serioze, sed tuj komprenis, ke li prenis tion ial por moko. Ho jes, tio efikis malbone, pli fatale ol estis eble antauvidi. Dum kelka tempo ni rigardis unu al la alia rekte en la okulojn. Lia vizagho esprimis sinceran admiron. Kaj tiam li diris:

"Via loko estas en malliberejo."

Mi respondis, ke tie mi jam estas.

"Ne kiel subkuracisto, diablo prenu," li ekinsultis, disshiris la komencitan protokolon kaj jhetis ghin en la paperkorbon. Nu, iun alian eblecon li ne havis, li ja ne povis fiksi sur papero, ke ili lasis sin erarigi per falsa denunco.

Tiam, che la jughesploristo, mi estis tute konvinkita, ke la tuta akuzo kontrau Kalle estas nur idiota stultajho. Sed poste, parolinte kun Ruth, ankau mi ekdubis. Vidu, la afero estas tia, ke Ruth ne povis diveni, kie Kalle estis en tiu plenhma nokto, kiam okazis la bombado, tio signifas, en la nokto antau la aresto. Li estis promesinta iri al Ruth, tio estis interkonsentita inter ili, kaj Ruth atendis lin duonon de la nokto kun la kuniklajho, kun la sama malbonfama rostajho de Legiano.

Kie Kalle restis? Kial li ne venis? Kion li faris en tiu fatala nokto? Ke li ne estis hejme, tion certigas la domposedanto. Se li estus pasiginta tiun nokton kiel justulo en ghusta loko, li ne kashus tion, li ne silentus kvazau tombo nek lasus sin turmenti. La jughesploristo, la sama jughesploristo renkontis min iun tagon kaj diris:

"Chu vi scias, tiu via lojala fiulo kondutas kiel la plej fanatika martiro.""

Por kashi sian turmentitan mienon, Inna forturnis la vizaghon.

Shi zorgas pro tiu favo, pensis subkuracisto Kiviselja kaj diris:

"Chu vi scias, kara sinjorino, se vin vere ghenas konsulti kuraciston, lasu min prizorgi la tutan aferon. Vi povas esti tute certa, ke la olda Kiviselja ordigos chion."

"Ho, mi kore dankus vin," respondis Inna.

"Jes, jes," respondis Kiviselja konfuzite: en la okuloj de la sinjorino brilis larmoj.

"Sed nur, mi petas..."

"Kompreneble, kompreneble. Chio estos farita senbrue, por ke via honoro ne suferu. Tute memkompreneble, dio gardu. Mi konas iun farmaciiston, mi ricevos de li tiun skatoleton kun la necesa shmirajho sen recepto."

Eble subkuracisto Kiviselja estus ankorau certiginta shin pri sia komplezemo, se Inna subite ne estus hastinta foriri.

"En la plej proksima tempo, estu tute senzorga," li tamen postvokis al shi.

Poste li metis sian grandan manon al la malglata trunko de maljuna parkarbo kaj sentis, ke la suno estis ghin jam karese varmiginta.


* Legiano - soldato de la Estona Legio, organizita dum la germana okupacio en 1942 el volontuloj kaj poste kompletigita per mobilizitoj. La Legio apartenis al la germana armeo. - Red.
**
Gestapo - germana sekreta shtata polico. - Trad.

<< >>